IV. PROPONO DE FRANKLIN
Ĉar ili kunbatalis aliance por gajni teritorion, la anglaj kolonioj en Nord-Ameriko havis jam en 1754 la okazon formi potencan kaj efikan federacion. Tion ja proponis Franklin , la fama saĝulo, presisto, ĵurnalisto kaj delegito el Filadelfio .
Al la kongreso en Albany li montris, kiel utila estus tia unuiĝo federala, kies prezidanton povus elekti la brita reĝo mem. Sed lia ideo estis tro nova. Ĝin oni rifuzis, kaj ĉiu preferis konservi plenan liberecon.
Kiam la brita parlamento en Londono volis trudi novajn impostojn al la angloj de Nord-Ameriko por pagi la elspezojn de la milito kontraŭ la francoj, ĉiuj koloniaj kunvenoj protestis. Pago sen propra decido kontraŭas la anglan tradicion.
El tiu konflikto naskiĝis ribelo, punoj, persekutoj kaj fine la deklaro de sendependeco en 1776. Por venki la reĝan armeon, la kolonioj denove kunbatalis aliance. Ilia kontinenta kongreso kunvenis en Filadelfio kaj elektis la solan kompetentan spertulon, George Washington , por gvidi la militon.
Ses jaroj necesis por devigi la reĝon akcepti la sendependecon de la nordamerikaj ŝtatoj. Post la sukceso la kongresoj perdis vivon kaj intereson. Ne alvenis la delegitoj. Tro longaj estis la vojaĝoj. La dektri novaj regnoj estis nun anglaj respublikoj kun vastegaj landoj sen ia serioza ligo aŭ centra povo. Ekzistis nur vaganta oficejo, iuj komisionoj por dividi la elspezojn, kaj kelkaj “artikoloj de konfederacio”. Plene mankis vera federala registaro; unuvorte estis simila situacio, kian havis la svisaj kantonoj en la tempo de la Dietoj aŭ la Unuiĝintaj Nacioj post la dua mondmilito.
Malĝojis Franklin kaj Washington pro tia malordo. Ĉu valoris tiom da oferoj por atingi nur anarkion? Jam devis la generalo inviti al sia hejmo furiozajn delegitojn el du najbaraj ŝtatoj por provi pacigon en disputo pri landlimoj. Sendependeco sen unuiĝo montriĝis iluzio, kaj malkaŝis danĝerojn.
V. FEDERACIO ŜAJNIS UTOPIA
En 1786 la nordamerika malordo kaj anarkio impresis Eŭropon kaj vekis eĉ mokon. Tiun senton esprimis angla ekonomiisto tiam fama, kies verkojn tradukis Turgot francen: Josiah Tucker , dekano de la ĉefpreĝejo en Gloucester . Jen lia profetaĵo:
“ Pri la estonta grandeco de Nordameriko kaj pri la ideo, ke iam ĝi povus fariĝi potenca imperio sub ia kapo, ĉu monarkia, ĉu respublika, jen unu el la plej frenezaj kaj fantaziaj utopioj iam eltrovitaj de novelaj verkistoj.
La reciprokaj antipatioj kaj kontraŭaj interesoj de la amerikanoj, la diferencoj inter iliaj registaroj, iliaj moroj kaj kutimoj pruvas klare, ke neniam ili havos centron de unuiĝo aŭ komunaj interesoj.
Neniam ili kapablos unuiĝi en unu regnon sub ia ajn formo de administrado: homoj, inter si malamikaj ĝis fino de la tempoj, plenaj je suspekto kaj malfido reciprokaj, ili restos dividitaj kaj subdividitaj en etaj komunumoj aŭ princlandoj laŭ siaj naturaj limoj, la grandaj margolfoj aŭ vastaj riveroj, la lagoj kaj montaroj. ” *
* 1. Vidu Clarence Streit : “ Union Now ” , London , Jonathan Cape , p. 58. Tucker (1712-1799) estis aŭtoro de verko “gravaj problemoj de komerco”.
Tia teksto estas vivanta instruo al tiaj personoj, kiuj tro facile uzas la vorton “utopio”, kiam ili parolas pri la ideoj de aliaj homoj. La historio ja montris ofte, ke hieraŭa utopio estas hodiaŭa realaĵo.
Pasis unu jaro, kaj tiam kunsidis en Filadelfio konvencio kunvokita de la kontinenta kongreso por revizio de la mizeraj “ artikoloj de konfederacio ”. En 1787 ĝi jam voĉdonis la nunan konstitucion ankoraŭ validan kaj aplikatan de la prezidanto de Usono.
Ĝi kreis vastan kaj solidan unuiĝon, kiu baldaŭ fariĝis granda potenco en la mondo.
Kiu nun ankoraŭ memoras la malpravan antaŭdiron de Josiah Tucker , se ne kiel instruon je prudento al tiuj korvoj kun la vido tro mallonga kaj la funebra voĉo tro rapida? Utopioj staras antaŭ ni en la stato de ideoj, kaj malantaŭ ni kiel faktoj, kiam ni marŝis antaŭen kaj donis korpon al la ideoj.
VI. DU TENDENCOJ
La nuna usona konstitucio, redaktita en 1787, rezultas el pacienca klopodo por atingi konsenton inter du kontraŭaj emoj: centralista kaj malcentralista.
Ne facila ĝi estis, Granda federalisto kiel Hamilton devis batali en gazetoj kaj en kunvenoj por sukcesi, ke lia ŝtato Novjorko akceptu la tekston.
Kiu legas nun liajn artikolojn en lia ĵurnalo “ The Federalist ”, tiu konstatos, kiel aktualaj ili ankoraŭ estas, ekzemple pri la problemo de suvereneco.
Por trankviligi la timojn de la kontraŭuloj, la Filadelfia Konvencio kreis la senaton, en kiu ĉiuj ŝtatoj sidas egale kun po du delegitoj. Laŭ tiu modelo kreiĝis poste la Svisa Konsilantaro de la Ŝtatoj. Ili defendas apartajn interesojn de siaj regionoĵ. Por progresigi la komunajn aferojn kaj favori la ĝeneralan intereson, oni kreis la Ĉambron de Reprezentantoj, elektataj proporcie laŭ la nombro de la loĝantoj. Same faris la Svisaj Respublikoj en 1848 por sia dua centra ĉambro, la Nacia Konsilantaro.
Inter la ekzekutivoj de la du konfederacioj estas granda diferenco: en Usono unu homo portas la tutan respondecon: la prezidanto. En Svislando sep homoj: federalaj konsilantoj, fakte ministroj.
La nordamerika sistemo posedas kelkajn avantaĝojn de diktatora povo sen la malavantaĝoj. Ĝi konfirmas la opinion de J. J. Rousseau en sia verko “ Socia Kontrakto ”, ĉar li ja diris tie, ke ju pli vasta estas la respubliko, des pli malvasta devas esti la registaro.
Tiamaniere la regon oni konfidas al fama persono, preta gvidi la nacion. Sed, se li trouzas la povon, tiam la popolo rajtas lin forigi post kvar jaroj, rifuzante lin elekti denove. Eĉ pli frue la “Kongreso” (usona duĉambra parlamento) povas lin senpovigi, rifuzante la monon, ĉar la Ĉambron de Reprezentantoj kaj trionon de la Senato elektas la nacio en ĉiu dua jaro. Tiamaniere la plimulto povas renversi la situacion de la partioj kaj forpreni de la prezidanto la eblecon daŭrigi sian ĝistiaman agmanieron.
Tiel la ŝajna diktatoro fakte dependas de la parlamenta konsento aŭ malaprobo, kaj la kvardekok ŝtatoj konservas la rajton de kontrolo egala al tiu de la tuta loĝantaro de Usono.
VII. SUPERA TRIBUNALO POR DEFENDI ŜTATOJN
Por eĉ plifortigi la jam fortajn garantiojn al la ŝtatoj, la usona konstitucio donas plie al la Supera Tribunalo la rajton nuligi ĉiun leĝon, kiu preterpasus fiksitan limon de permesataj povoj.
Tiel la jura aŭtoritato disponas kontrolan potencon por malebligi, ke la Unuiĝo ekmarŝu sur la kampojn rezervitajn al la ŝtatoj. Tio estas dua kaj tre grava cedo al la timoj de la kontraŭuloj al centralismo.
La konstitucio entenas laŭvortan liston de la temoj konfiditaj al la Kongreso: konservi ŝiparon, varbi armeon, stampi monon, fiksi ĝian valoron, reguligi la komercon kun la eksterlando, kun indianoj kaj inter la ŝtatoj de la Unuiĝo.
Kiam prezidanto Franklin Roosevelt akceptigis en la Kongreso leĝon pri laborkondiĉoj, unu industriestro dungis advokatojn por ĝin ataki ĉe la Supera Tribunalo. Malgranda plimulto de la juĝistoj decidis, ke problemo pri laborhoroj aŭ laboristaj sindikatoj ne apartenas al la temoj fiksitaj en la konstitucio “por reguligi la komercon inter la ŝtatoj”.