Kontraŭe la malplimulto montris, ke apenaŭ ekzistis industrio en 1787, kaj asertis, ke komerca konkurenco rekte dependas de horaj aŭ salajraj diferencoj.
Pluraj federalaj leĝoj estis do nuligataj por rezervi la kampon al apartaj ŝtatoj. Kiam mortis kelkaj el la plej maljunaj juĝistoj, ilin anstataŭis pli modernaj juristoj, kiuj ne plu kontraŭstaris tian socian leĝaron.
En la tempo de George Washington la centralistojn subtenis bankoj kaj industrio naskiĝanta, dum la demokrataj kontraŭuloj de centralismo estis plejparte la malgrandaj farmistoj.
Post unu jarcento kaj duono la situacio renversiĝis. Ofte la financaj interesoj nun defendas la malkreskantan aŭtonomion de la ŝtatoj, por haltigi la federalan kontrolon super iliaj aferoj, dum la malriĉaj homoj vokas al la federala kongreso por ricevi protekton kontraŭ la potenco de la privata kapitalo.
Tiamaniere Franklin Roosevelt estis demokrato kiel Jefferson , sed li faris la centralistan politikon same kiel Hamilton .
VIII. MALFACILA FORCEDO DE SUVERENECO
La Filadelfia Konvencio preterpasis sian taskon en 1787. Laŭjure ĝi devis fari nur revizion de la “Konfederaciaj Artikoloj” kaj rekomendi al la Kontinenta Kongreso kaj al la ŝtataj parlamentoj tiajn ŝanĝojn, kiaj povus faciligi la komercon kaj ĝeneralan prosperon de la Unuiĝo.
Laŭ tiuj artikoloj “ĉiu ŝtato konservas sian suverenecon, sian liberecon, sian sendependecon, siajn povojn kaj sian juĝorajton”. Nur “ Ligon de Amikeco ” ili antaŭvidis.
Sed Franklin kaj Washington ja sciis tre bone, ke tio ne sufiĉos. Post la paco kun Anglujo en 1784 la generalo skribis: “Necesos trovi lokon por supera povo pri ĝeneralaj interesoj de la federala respubliko. Sen tio la Unuiĝo ne kapablos daŭri.”
Jam anarkio minacis. Kontraŭ najbara ŝtato New York amasigis armeon ĉe sia limo kaj altigis la doganan barilon kontraŭ ligno el Connecticut kaj butero el New Jersey . Siaflanke Massachusetts bojkotis grenon el Rhode-Island kaj Pensilvanio rifuzis akcepti pagojn en moneroj de New Jersey .
Kiam la konvencio, prezidita de la generalo, fine proponis la grandan interkonsenton en solena formo de vera konstitucio, la kongreso ĝin submetis al la dektri ŝtatoj. Siavice iliaj parlamentoj elektis konvenciojn por ĝin ekzameni. Dudek monatoj necesis por ricevi la dektri aprobojn. Ofte tre malgrandaj estis la plimultoj en la voĉdono, kaj Rhode-Island cedis malfrue kaj malvolonte.
Ĉie aŭdiĝis plendoj kaj protestoj. Kial perdi la liberecon? Ĉu valoris militi kontraŭ la angla reĝo por kroni en Filadelfio novan tiranon kun timinda kaj tro kosta burokratio?
Ĉe la konvencio en Bostono elektito Nasan ekkriis:
– Ho, libereco, ho vi, plej supra bono, ho vi, plej nobla beno, kun vi mi volas vivi, kun vi mi volas morti! Pardonu min, se mi ploras larmon, vidante la minacon al la kara trezoro. *
* 2. Elliot’s Debates vol. II, paĝo 133. kaj Bryce: American Democracy , noto ĉe “ National government ” 2.
Multa saĝo necesis kaj multa pacienco por venki tian kontraŭstaron. Ribelis ja la sentoj patriotaj en ĉiu ŝtato kontraŭ tiu perdo de suvereneco.
Se Hamilton estus trudinta sian pli forte centralistan projekton, ĝi neniam estus ricevinta la konsenton de la diversaj ŝtatoj.
Nur por savi sian propran liberecon oni akceptus oferi parton de sia suvereneco por gajni garantion de protekto kaj interhelpo en konsentita disciplino.
Sendependeco ja signifas la rajton vivi libere laŭ propra genio, dum plena suvereneco signifas la rajton fari ĉion voleblan, eĉ ataki najbaron.
Estas klare, ke la dua minacas la unuan, se ŝtatoj vivas apude. Tio pravigas justan limigon.
IX. UNUIĜO KREAS FORTON
La sperto montras, kian forton donis al la nordamerikaj ŝtatoj ilia federala unuiĝo. Siatempe Thomas Paine en sia verko “ Common Sense ” proponis, ke ili fondu anglan respublikon en la Nova Mondo. Fakte granda potenco baldaŭ elkreskis.
Jam en 1835 Tocqueville atestis ĝin en fama libro: “ La Démocratie en Amérique ”. El tiuj ŝtatoj, kiuj hezitis akcepti la konstitucion en 1787, neniu volis poste reiri malantaŭen, ĉar ili ĉiuj profitis el tiu komuna potenco kaj prospero.
Unufoje tamen la sudaj ŝtatoj bedaŭris kaj protestis, kiam la norda plimulto volis trudi al ili la forigon de la nigrula sklaveco. Kiam Lincoln estis elektita kiel prezidanto, ili fondis apartan ligon por rezisti, kaj nur post kvarjara milito la federala registaro sukcesis venki la disiĝon. Sendube Lincoln celis home liberigi la sklavojn, sed antaŭ ĉio li volis savi la unuiĝon:
– Domo dividita kontraŭ si mem ne kapablas stari. Mi kredas, ke nia registaro ne povos elteni, se ĝi restos duone kun kaj duone kontraŭ la sklaveco. *
* 3. Parolado de Lincoln kiel kandidato al la Senato kontraŭ Douglas 1858.
Se Lincoln estus fine malsukcesinta, Nordameriko similus eble al Sudameriko kun vasta Brazilo kaj granda Argentino, foje rivalaj. La problemo pri la negroj nun fariĝis rasa malfacilaĵo, sed Usono restis unu.
Ties civitanoj vojaĝas de unu oceano al la alia sen pasporto, sen doganoj. Ili ridas pri la maljuna, malgranda Eŭropo kun tridek limoj kaj ĉikanoj. Ili plendas pri tia vesponesto, kie rivalaj ŝtatoj senĉese kverelas.
La usona patriotismo kovras unu vastan kontinenton. Apenaŭ estis proklamita la sendependiĝo, jam kudris entuziasma virino la flagon kun steloj, kiu fariĝis simbolo de la nova unueco. La federalaj koloroj tre baldaŭ aperis ĉie sur fenestroj kaj la “usona” sento aldoniĝis al la virginia aŭ pensilvania tradicio, tute same, kiel la svisa patriotismo nun aldoniĝis al la multcentjara patrujamo de la Basela aŭ Ĝeneva respublikoj.
Kredi, ke la nova sento detruis la malnovan, estus eraro. Memoru la fidelecon de generalo Lee al sia patrujo. Lincoln volis elekti lin por gvidi la federalan armeon, sed Virginio aliĝis al la suda disiĝo kaj Lee restis fidela, eĉ akceptis direkti la ribelan militon. *
* 4. En 1957 demokrata ŝtatestro Faubus rifuzis obei juĝon de Federala Kortumo kaj defendis la “rajton” de sia ŝtato ( Arkansas ) kontraŭ la interveno de la centra povo por devigi lernejon akcepti nigrajn geknabojn;
En plua centjaro la usona sento kreskis, sed ĉiu ŝtato konservas ankoraŭ sian propran parlamenton, elektas sian guberniestron kaj decidas pri leĝoj en ĉiuj kampoj, ne ceditaj al la federala Kongreso.
DUA PARTO: SVISA SPERTO
X. MALNOVA SVISA LIGO
La svisa federala sperto estas parte pli malnova, kaj parte pli nova, ol la nordamerika: pli malnova, ĉar la unua konata ligo jam ekzistis en 1291, kaj pli nova, ĉar en 1848 la svisaj respublikoj imitis Usonon per nova konstitucio, kreanta veran federacian ŝtaton.