La malnova svisa ligo similis la Ligon de Nacioj (1920-1939). Ĉe la kunvenoj la diversajn registarojn reprezentis ambasadoroj kun la tasko defendi la honoron kaj intereson de apartaj ŝtatoj. La ĝeneralan savon oni plej ofte prizorgis nur tiam, kiam komuna danĝero minacis ĉiujn kune. Tuj, kiam forpasis la danĝero, la disputoj revekiĝis.
Ankoraŭ nun la svisaj infanoj lernas pri Sankta Nikolao de Flüe , kiu eliris el sia ermitejo por repacigi la delegitojn ĉe la Dieto post la venkoj kontraŭ la Burgunda duko ĉe la fino de la 15-a jarcento. Pli poste la polemikoj inter protestantaj kaj katolikaj ŝtatoj, inter urbaj kaj kamparaj respublikoj, dividis ilin tragedie. La svisa historio rakontas pri multaj interkantonaj militoj ĝis 1847.
Antaŭ la eltrovo de la fervojo kaj flugado Svislando estis siamaniere pli vasta, ol la nuna kontinento, se oni kalkulas la distancojn laŭ tempo necesa por ilin traveturi. Pli longa estis la vojaĝo de Ĝeneva delegito al la svisa Dieto en Lucerno, ol tiu de franca ŝtatisto de Parizo al Novjorko en 1957!
Same kiel la Unuigita Naciaro, la malnova svisa ligo enhavis grandajn kaj malgrandajn ŝtatojn. Ekzemple la Berna Respubliko estis konata militpotenco, kies aliancon eĉ reĝoj deziris. Ankaŭ koloniojn ĝi havis: la landojn de Vaud kaj Argovio, regatajn kiel posedaĵojn.
La svisaj respublikoj havis apartajn aliancojn inter kelkaj el si, aŭ kun eksteraj princoj. Berno kaj Friburgo apogis la sendependan Ĝenevon kontraŭ la Savoja duko en la komenco de la 16-a jarcento. Post la reformacio la katolika Friburgo ĉesigis sian subtenon, kaj la protestanta Zuriko tiam protektis la kalvinistan respublikon, kiu deziris aliĝi al la svisa ligo.
La savoja duko subskribis aliancojn kun aliaj kantonoj, kaj tre longe malfruigis la akcepton de Ĝenevo. Li ofte ridis pri la fido ĝeneva je la Dieto, “kiu neniam kapablas ion ajn decidi”.
Same kiel ĉe la Ligo de Nacioj, unuanimeco necesis por ĉiu rezolucio de la Dietoj, ĉar iu ŝtato rajtis poste konfirmi aŭ rifuzi ĝin. Nur komuna danĝero sukcesis kaŭzi provizoran unuiĝon. Tiam revekiĝis la spirito de la malnova kontrakto de 1291: “ En ĉiu ajn okazo de bezono ĉiu el la popoloj promesas al la ceteraj tuj alveni kun helpo je propra kosto kaj daŭrigi la helpon tiel longe, kiel necesos por rezisti al atako de malbonuloj kaj trudi justan riparon de la domaĝoj. ”
XI. ARBITRACIO DEVIGA
En la mezepoko la ligo de la svisaj ŝtatoj provis arbitracion, eĉ perfortan devigon al ĝi. La kontrakto de 1291 entenis paragrafon tre klaran pri tio:
“Se aliflanke okazas konflikto inter kelkaj, la plej saĝaj federacianoj devas interveni kiel perantoj por pacigi la disputon en la maniero laŭ ili plej efika; la ceteraj federacianoj devas turniĝi kontraŭ tiu, kiu malakceptus tiun arbitracian juĝon”.
En 1438 okazis disputo inter la urba respubliko de Zürich kaj la kamparaj ŝtatoj Schwytz kaj Glarus pri la heredaĵo de la grafoj de Toggenburg . Ties landoj aliĝis al la du nomitaj kantonoj, kiuj kuŝas ĉe la Lago de Zürich , oriente. Zürich protestis. Ĝi punis la du najbarojn, fermante al ili sian merkaton kaj malpermesante la importon de iliaj komercaĵoj, kiuj kutime alvenis per ŝipo sur la lago. Estis ekonomia venĝo.
La svisa Dieto proponis arbitracian aranĝon, ja pacigan, sed pli kontentigan al Schwytz kaj Glarus ol la Zürich . Ĝi eĉ aldonis averton solenan:
“Ni opinias, ke tiu, kiu ne akceptos tiun juĝon, montros per tio malamikan intencon al tiu, kiu ĝin akceptas kaj ni protektos tiun, kiu ĝin akceptos, kontraŭ la alia per ĉiuj niaj fortoj” oferante niajn vivojn kaj havaĵojn”.
Zürich kompreneble rifuzis submetiĝi, kaj tiam oni proponis uzi la metodon antaŭviditan en 1351, t. e. konferencon inter la du kontraŭaj partioj sub prezido de neŭtralulo.
Rimarkinde estas, ke la respubliko Basel , aliĝante al la svisa ligo en la XIV-a jarcento, decidis konservi neŭtralecon en interkantonaj disputoj, kaj uzis tiun sintenon ĝuste kiel paciganto en kelkaj okazoj.
Tamen Zürich daŭre malakceptis la juĝon kaj daŭre fermis sian pordon al la komercaĵoj de Schwytz kaj Glarus , kiuj nepre bezonis ilin vendi por vivi . Ili do ekmilitis kaj alvokis la ceterajn kantonojn al helpo. Same faris Zürich plendante pri atako. Uri , Unterwald , Berno, Lucerno kaj Zugo apogis la du ŝtatojn, kiuj akceptis la juĝon, kaj kontraŭbatalis tiun , kiu rifuzis. Zürich alvokis la helpon de Aŭstrio kaj poste de Francujo, sed ne sukcesis venki. Tiam ĝi konsentis arbitracion en 1450.
La Berna ŝtatisto Bubenberg redaktis saĝan juĝon, kiu lasis la disputitajn landojn al Schwytz kaj Glarus , sed nek punis, nek humiligis Zurikon per devigo al riparo aŭ pago. Tiamaniere tiu respubliko restis en la svisa ligo, kies intelekta centro ĝi fariĝis.
XII. DU PATRUJAMOJ
Malgraŭ interkantonaj militoj la svisaj ŝtatoj konservis kaj defendis sian liberecon dum jarcentoj kontraŭ eksteraj potencoj ĝis la franca revolucio. Ties armeoj okupis Svislandon kaj ĝin starigis kiel unuigitan “helvetan respublikon, unu kaj nedivideblan”. Malaperis la diversaj ŝtatoj kaj regis unu centra povo, sed la popoloj poste reagis kontraŭ sistemo trudita el ekstero. Napoleono Bonaparte restarigis la kantonojn, sed aldonis al ili la kantonojn Vaud , Argovio kaj Tiĉino, kiuj fariĝis tiam respublikoj anstataŭ posedaĵoj. La viena packontrakto en 1815 devigis Bernon akcepti la novan egalecon kaj Svislando refariĝis nura ligo de suverenaj ŝtatoj, havantaj apartajn landlimojn, doganojn, poŝtojn kaj monojn. Iliaj ambasadoroj kunvenis en Dietoj, kiel antaŭe.
Dum unu generacio la konservativaj elementoj regis en la svisaj ĉefurboj post la venko de la monarkioj en Eŭropo, sed en 1830, post la pariza julia revolucio, pluraj kantonoj renversis sian malnovan aristokratan registaron kaj enkondukis la ĝeneralan voĉdonrajton de la viroj por elekti la estrarojn.
Samtempe disvastiĝis nova sento, la tutsvisa, kiu ekaldoniĝis al la malnova patrujamo kantona, la tradicia fideleco al la aparta ŝtato. Malrapide, jaron post jaro, kreskis tiu dua patriotismo, kiun florigis interkantonaj kongresoj, studentaj kunvenoj, festoj kaj bankedoj, dum kiuj oni honoris aŭ kantis la svisan ideon.
Sed ankaŭ viglaj kontraŭstaroj aŭdiĝis. Multaj patriotoj konsideris kvazaŭ blasfema tian transpason de unu sento al alia. Dek jaroj necesis por akceptigi unu novan flagon, ruĝan kun blanka kruco, por ĉiuj kantonaj armeoj. La “helvetismon” oni timis tiam same kiel la internaciismon unu jarcenton pli poste.
Demandu hodiaŭ iujn svisajn infanojn, kian patrujon ili havas, kaj ili verŝajne respondos: Svislandon. Antaŭ unu jarcento ili respondis: Ĝenevon, Bernon aŭ Tiĉinon. La patrujo tiam estis la malgranda loka ŝtato, kaj preskaŭ antipatriotaj ŝajnis esti ankoraŭ tiuj homoj, kiuj predikis helvetismon.
Ĉiu el tiuj apartaj respublikoj ankoraŭ nun konservas siajn proprajn flagon, himnon kaj festotagon, sed dum ceremonioj oni ĝenerale pendigas ambaŭ standardojn, la kantonan kaj la federalan. Neniu ofendiĝas nun, kaj oni konstatas, ke unu sento ne detruas la alian. Kial ne povus okazi simile pri tria flago, simbolo de la tuta homaro? Tiu de la Ruĝa Kruco aŭ de Esperanto jam naskas respekton apud la ceteraj.
XIII. KONFEDERACIO KAJ KANTONOJ