Выбрать главу

Same kiel la tutsvisa flago simbolis la finon de la interkantonaj militoj kaj la federalan unuiĝon de la sendependaj respublikoj, tiel same tutmonda flago povas simboli la homaran esperon al paco, kaj ne ofendi iun ajn. La usona sperto kaj la svisa pruvas egale, ke du popolaj sentoj, iam konsiderataj kiel rivalaj aŭ kontraŭaj, fine kunloĝis tute harmonie en la koroj kaj eĉ kompletigis unu la alian. Al tio havis influon kutimo, lernejo, poezio, komunaj entreprenoj, kunaj fervoroj, entuziasmoj aŭ funebroj.

Kiu ŝajnis en 1830 malbona patrioto en la okuloj de siaj samŝtatanoj bernaj aŭ ĝenevaj kun vido malpli vasta ol la sia, tiu sama homo, jarcenton poste jam fariĝis honorata pioniro nacia, konstruinto de la komuna patrujo. Ĉiu nun konstatas, ke la pli vasta ne detruis la malpli vastan, sed male, donis al ĝi pacon kaj trankvilecon.

Sendube ĵaluzoj, preferoj, simpatioj kaj malŝatoj ne mortis inter la svisaj respublikoj, sed malaperis apartaj armeoj kaj tial, anstataŭ militoj, nuraj ŝercoj aŭ karikaturoj esprimas la negativajn sentojn. Tie kuŝas malpli grava danĝero. Ĝenerala bonhumoro, eĉ foje ridema, glatigis per familia kamaradeco la malnovajn akrajn angulojn.

En 1832 la nova emo al helvetismo instigis al klopodo por plifirmigi la ligon inter la svisaj ŝtatoj. La komuna Dieto elektis komisionon por ekzameni la eblecon krei tutsvisan konstitucion. Oni tiamaniere fondus veran federalan registaron, kiu tamen respektus la memregon de la dudekdu apartaj ŝtatoj. La komisiono preparis projekton, sed ĝin oni rifuzis. La publika opinio tiam estis ankoraŭ ne sufiĉe preta por tiel granda paŝo antaŭen.

Necesis al la svisoj unu plia kaj lasta interkantona milito, por ilin konvinki. Post tiu sanga malfeliĉo ili ekkomprenis, ke la sankta suvereneco de la diversaj ŝtatoj endanĝerigas ilian sendependecon, ĉar atakoj, eĉ defendoj, altiras eksterajn intervenojn kaj riskas engluti ĉiujn sub ondegoj de fremdaj maroj.

XIV. LAŬ USONA MODELO

Inter 1830 kaj 1848 demokrataj ideoj progresas en tuta Svislando, sed ne mankas akra rezistado de la pli riĉaj klasoj. Ankaŭ batalas la radikala partio kontraŭ eklezia regado de la lernejoj. Argovio forpelas la monakojn. Male Lucerno alvokas jezuitojn por gvidi la ŝtatajn lernejojn.

En tiu katolika ŝtato, Lucerno, la radikaluloj protestas, kaj iliaj sampartianoj el Argovio alkuras por helpo kun armitaj bandoj. La tutsvisa Dieto ekzamenas la eblecojn de pacigo. Unuflanke ĝi forpelas la jezuitojn el Svislando, aliflanke ĝi diskutas rezolucion por malpermesi ĉiajn armitajn societojn.

Sed jam sep katolikaj kantonoj formis apartan ligon ( Sonderbund )  kun milita kaj politika interkonsento. Ilin apogas Aŭstrio, Francujo kaj Sardujo, dum Anglujo male protestas kontraŭ eksteraj intervenoj en la svisaj aferoj.

Antaŭ ol tiuj intervenoj havas tempon efektiviĝi, la Dieto formas federalan armeon, kaj generalo Dufour  okupas rapide Zugon, Friburgon kaj Lucernon.

Malvenkinte, la Sonderbund  estas devigata dissolviĝi, kaj ĉie demokrataj registaroj anstataŭas la malnovajn. Saĝa kaj homama sintenado de la venkinta generalo ebligas repaciĝon inter la batalintoj.

Tiam la publika opinio fine komprenas la danĝeron de apartaj militaj suverenecoj, kaj la Dieto akceptas finfine federalan konstitucion laŭ la nordamerika modelo de 1787.

Tion, kion oni rifuzis en 1832, oni bonvenigas en 1848 post kruela sperto.

De tiam Svislando ne estas plu nura ligo, sed fariĝis vera federacio kun forta, centra registaro, unu armeo, unu poŝto, unu mono kaj komuna dogano nur ĉe la eksteraj landlimoj.

Federala unueco superpasas kantonajn suverenecojn. Ĉiuj dudekdu ŝtatoj havas po du delegitoj en la federala ĉefurbo Berno, sed la tuta popolo elektas sian Nacian Konsilantaron laŭ la nombro de loĝantoj, por esprimi sian ĝeneralan volon.

Estas la sama sistemo, kiel la usona Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj. Sed la registaro malsamas. Anstataŭ unu prezidanto respondeca, sidas kvin (nun sep) ministroj en tiel nomata “ Federala Konsilantaro ”, kiun elektas la centra Parlamento (ambaŭ ĉambroj kune). Kutime la samaj homoj el diversaj partioj estas reelektataj ĝis morto aŭ maljuniĝo.

La Federala Tribunalo  similas al la usona Supera Kortumo, sed ĝi ne rajtas nuligi iun federalan leĝon. Nur la Parlamento povas decidi, ĉu leĝo estas laŭkonstitucia aŭ ne, kaj la svisa popolo antaŭ nelonge en referendumo rifuzis doni al la Federala Tribunalo tiun kompetentecon.

XV. KONTRAŬSTAROJ AL FEDERALISMO

Kiu volas atente studi la federalismon inter ŝtatoj, tiu trovas en la nordamerika “ Federalist ” de Hamilton  kaj en la raportoj pri la diskutoj en Filadelfio (1787) tre valoran dokumentaron. Similan valoraĵon havas la studanto en la protokolitaj diskutoj de la Svisa Dieto kaj de ĝiaj komisionoj en 1832 kaj 1848.

La usonan modelon oni jam de longe konis en Svislando, sed dum la unua periodo, en 1830, oni preskaŭ evitis ĝin citi, ĉar kiel ruĝa flago minaca ĝi aperis al la konservativuloj, fervoraj partianoj de absoluta suvereneco de ĉiu kantono.

En la parlamento de la ĝeneva respubliko la 27-an de junio 1832 la fama naturalisto de Candolle , universitata rektoro, protestis kontraŭ ideo, laŭ li blasfema:

– Kion emas la proponantoj de nova pakto? Ili volas tion, kion ni ne povas akcepti, nome federalan respublikon anstataŭ kunveno de suverenaj ŝtatoj... ...Kun geografia situacio, moroj, tradicioj kaj lingvo malsamaj de tiuj de aliaj kantonoj ni ne povas deziri sistemon, kiu signifus pli malpli oferi nian propran naciecon. *

*  5. Vidu Prof. W. Rappard : Pactes et souverainetés à Genève . Cahiers Protestants , Sept.-Okt. 1940.

Do por fama scienculo, en 1830 lia nacieco ne estis la svisa, sed la ĝeneva. Dum tiu sama diskuto parlamentano Lafontaine  nomis “utopia” la proponon fondi tutsvisan unuiĝon.

– Ĉiu kantono, – li diris, – tro ŝatas sian suverenecon kaj rigardas ĝin kiel tro karan trezoron por deziri sistemon, kiu ĝin grave malfortigas. *

*  6. Same kiel sub 5) *

Kontraŭe la reformistoj insistis pri la malavantaĝoj de absolutaj suverenecoj:

– La Dieto nun kapablas havi nenian opinion, nenian volon; ĝi estas nura parolejo de dudekdu suverenaj voloj. *

*  7. L. Rilliet : Nouvelles observations sur le service suisse capitulé . Genève , 1830, p. 3.

Ĉe la komisiono de la svisa Dieto, kiu sidis en 1832 en Lucerno, profesoro Rossi  notis, kiel malfacile kapablis la diversaj respublikoj eĉ imagi devigon de interhelpo aŭtomatan kaj ĝeneralan:

– Ili volas ja ricevi garantion de helpo, sed kondiĉe, ke ĉiu rajtu ne helpi tiun aŭ alian neŝatatan kantonon... ...Vi do volas, ke Vaud  portu helpon al Neuchâtel  kaj Valiso, ĉu ne? Nu, tiam necesas, ke la tutsvisa kontrakto devigu la kantonon Vaud  helpi ankaŭ al Bern  en danĝero! *

*  8. Letero de Rossi  al sindiko Rigaud  (26 nov. 1832), citata de W. Rappard  en: Pactes et souverainetés à Genève . Cahiers Protestants , Sept.-Okt, 1940.

Unu jarcenton poste neniu civitano-soldato plu dubas, ke necesas defendi Zurikon, Ĝenevon aŭ Tiĉinon sendiskute laŭ la loko de atako. Ekzistas nur unu federala armeo kun unu centra stabo. Nur la diverseco de lingvoj dividas la taĉmentojn, sed la ordonoj, uniformoj kaj materialo estas unusamaj.