Tiamaniere la geknaboj lernas kompreni la elementon de reciprokeco, kio estas fundamenta por iu ajn federacio. Ankaŭ la nomo de la tuta lando helpas al tio. Hejme sin sentis nek la slovakoj en la tiel nomita Hungarujo, lando de hungaroj, nek la hungaroj en Ĉeĥoslovakujo, lando de ĉeĥoj kaj slovakoj. La nomo mem estis malhelpo. Ukrajnoj kaj litovoj de la malnova Polujo preferis la nomon “ Serenissima Respublica ”, ĉar ĝi entenis la tri popolojn.
Ankaŭ la moderna Belgujo kaj Svislando havas senpartiajn nomojn. Imagu tion, kio okazus, se tiuj regnoj estus nomataj Flandrujo aŭ Valonujo por difini la tutan landon anstataŭ nur parton de ĝi! Centmiloj da homoj sentus ofendon pro nura vorto. Ĉar li bone komprenis tion, Zamenhof proponis neŭtralajn landnomojn en sia fama “ Letero al la Diplomatoj ” en la jaro 1915, kaj pro la sama kaŭzo disvastiĝis novaj nomoj imititaj laŭ la modelo Bolivio, Kolombio, Aŭstralio , kiuj ebligas nomi la homojn per sufikso “ano” anstataŭ per genta substantivo. Mahometano bengala preferas enskribiĝi kiel Indiano ol kiel Hindo, ĉar tiu ĉi lasta vorto por li signifas genton kaj religion, ne lian.
Civitano el Ĝenevo sentas sin romando kaj sviso, civitano el Zürich sentas sin alemano kaj sviso, tute simile, kiel franco en Quebec kaj anglo en Toronto sentas sin kanadanoj, eĉ parolante malsamajn lingvojn.
Tute prave insistis Zamenhof pri la graveco de neŭtralaj nomoj. Ili certe faciligas unuiĝojn de popoloj diverslingvaj kaj diversreligiaj. Pro tio li tre bonvenigis la vortojn Usono kaj usonano , kiuj ankaŭ ebligas eviti la malprecizajn nomojn Ameriko kaj amerikano .
Memoru, ke en la provinco Galicio de la aŭstro-hungara imperio homoj sin ĵetis iam sub lokomotivon, ĉar la surskriboj de la vagonoj estis presitaj pole kaj ne ukrajne. La svisaj fervojistoj uzas la vortojn Basel kaj Genève , evitante kiom eble “ Bâle ” kaj “ Genf ”, kiuj kaŭzus pli ofte ridon ol koleron.
TRIA PARTO: LIGO DE NACIOJ
XX. EKSPERIMENTO DE LIGO DE NACIOJ
La provo de 1920 ĝis 1939 estis la unua oficiala klopodo por funkciigi ĝeneralan ligon de nacioj. Ĝis tiam la ideo restis nur teoria kaj eĉ kimera en la okuloj de la homoj.
Kelkaj pioniroj ja presis projektojn pli frue. La fama ŝtatisto Sully , ministro de la franca reĝo Henriko Kvara , verkis planon. Pli poste William Penn , la kvakera fondinto de Pennsilvanio, eldonis proponon por Eŭropa Federacio en 1692. Al la konferenco en Utrecht en 1713 abato Saint-Pierre sendis similan projekton, kiun Jean-Jacques Rausseau kaj eĉ Kant pli malfrue laŭdis kaj rekomendis.
Tiam temis pri restarigo kaj plilarĝigo de la malnova roma imperio sub nova formo de federacio kun laŭvicaj prezidoj. Efektive la imperio iam formis komencon de unuiĝo. En la mezepoko la aŭtoritato de la papo favoris tion ĉefe dum la tempo, kiam li ankoraŭ disponis sankcion, kiun timis la tiamaj princoj, nome la povon ekskomuniki.
Dum la dektria kaj dekkvara jarcentoj la granda itala poeto Dante revis pri la homara unueco, kaj en sia latina verko “ De monarchia ” (I.8.) li eĉ skribis, ke “la homa familio pli proksimiĝas al Dio, kiam ĝi estas unuigita ... kaj tial la faktoj pli konformiĝas al la Dia volo, se ĝin regas unu princo”.
La unua mondmilito de 1914 montris al la homoj interalie du faktojn: unue, ke la mondo fariĝis tre malgranda, ĉar Azio kaj Ameriko envolviĝis en la disputojn de la malvasta kaj batalema Eŭropo; due, ke ne nur armeoj, sed tutaj popoloj suferis en tiu nova infero kruela kaj barbara. En 1860 kompato por vunditaj soldatoj inspiris Henrikon Dunant fondi la Ruĝan Krucon . En 1916 la kompato je la civilaj loĝantaroj instigis Lordon Cecil submeti al la brita registaro, en kiu li sidis, memorandumon pri “la rimedoj por maloftigi la okazojn de milito en la estonteco”.
Li proponis fiksi novajn landlimojn nur por kvin jaroj kaj poste ekzameni la plendojn kaj kritikojn en dua packonferenco, malpli influata de la militaj pasioj. Sed ĉiuj ŝtatoj devus antaŭe promesi, ke ili submetos sin al arbitracio kaj partoprenos en ekonomia blokado kontraŭ ĉiu ajn, kiu rifuzus obei tian juĝon senpartian.
Antaŭ la mondmilito la franca ŝtatisto Léon Bourgeois jam proponis, en libro nomita “ Societo de Nacioj ”, similan sistemon de materiaj sankcioj por trudi disciplinon inter la nacioj. El diversaj flankoj esprimiĝis la deziro, kiam prezidanto Wilson decidis agi mem.
XXI. WILSONA KREAĴO
La proponon de Lord Cecil ekzamenis prezidanto Wilson kaj deklaris sian aprobon al kreo de ligo de nacioj en sia fama parolado de la 8-a de januaro 1918. Tri tagojn antaŭe ĉefministro Lloyd George akceptis publike la ideon de mondsistemo por interŝtata justeco, kiel unu el la militceloj de Britujo.
La dekkvara punkto de la Wilson -a deklaro anoncis ligon ĝeneralan kun reciprokaj sindevigoj por “garantii sendependecon kaj teritorian netuŝeblecon al ĉiuj regnoj, grandaj kaj malgrandaj”. El tio devenis la Liga Kontrakto .
Ĝin redaktis aparta komisiono, kiu sidis en Parizo sub la prezido de Woodrow Wilson mem. Partoprenis Lord Cecil , Léon Bourgeois , generalo Smuts , senatano Scialoja kaj aliaj reprezentantoj de la venkintaj nacioj. Neŭtraluloj estis invitataj pli poste. La packonferenco akceptis la tekston verkitan de tiuj spertuloj kaj ĝin enmetis en
la kontrakton de Versailles kiel unuan ĉapitron. Tolerema je nobla ideo, sed trovanta ĝin nebula, Clémenceau ne kaŝis sian dubon de skeptikulo.
Malgraŭ ĉiuj klopodoj de Lord Cecil la venkitoj ne ricevis inviton al partopreno, kaj tial la germanoj konsideris la kreaĵon kiel ligon de la venkintoj. Kiam Germanujo envenis en 1926, estis jam tro malfrue por ripari la impreson.
Eĉ pli gravan baton suferis la Ligo pro la usona malakcepto. Laŭ la nordamerika konstitucio necesas du trionoj de la voĉoj en la Senato por konfirmi kontrakton kun fremdaj regnoj. La plimulto favora ne atingis tiun altan proporcion, ĉar la respublikana partio forte kontraŭstaris al Wilson kaj al ĉia devigo je interveno eksterlanda.
Tiamaniere la sama potenco, kiu fondis la Ligon kaj povus doni al ĝi la plej fortan apogon, forestis dekomence. Ankaŭ la garantion promesitan de Wilson al Francujo malkonfirmis la usona Senato. Ĝin ne volis doni Britujo sola kaj tiel falis la tuta sistemo kune kun la francaj esperoj.