Nur tio sufiĉas por klarigi la malsukceson de la unua provo por organizi la tutmondon. Tamen la Ligo sukcesis almenaŭ eviti plurfoje militon inter malgrandaj landoj kaj ilin devigi al arbitracio. Tion oni ne rajtas forgesi, kaj ankaŭ ne la konatan fakton, ke la disputoj inter malgrandaj ŝtatoj ofte kaŭzas militojn inter la grandaj, ĉar la disputantoj havas amikojn aŭ protektantojn kaj tial la konfliktoj, ŝajne lokaj, facile fariĝas pli vastaj.
Kiu povus imagi, ke unua provo sukcesus tuj liberigi la mondon de la batalkutimo daŭrinta jarmilojn? La dudekjara eksperimento de la Ligo havigas riĉan dokumentaron de faktoj kaj spertoj por studi erarojn kaj ĉerpi instruon al pli taŭga klopodo.
XXII. LIGO KAJ DIETOJ
Same kiel la Dietoj en la mezepoko, la kunvenoj de la Ligo de Nacioj kunigis ambasadorojn aŭ ministrojn de suverenaj regnoj. La membroj ne estis personoj, sed registaroj. Neniun decidon oni povis fari, escepte unuanime, kaj eĉ tiam ĝi devis esti poste konfirmata en la diversaj naciaj parlamentoj.
Simile okazis ĉe la konsilantaro de la Ligo, pli malvasta kaj pli ofte kunvenanta. En ĝi sidis laŭrajte la grandaj potencoj kaj ses aliaj ŝtatoj, elektitaj de la ĝenerala kunveno laŭvice. Kompreneble la reprezentantoj de malfortaj landoj estis devigataj al ega prudento dum la diskutoj, por ne riski venĝon de la fortaj, ĉiam sentemaj.
Delegito de Belgujo aŭ Grekujo bone sciis, ke li ne povas endanĝerigi la ekonomian aŭ diplomatan trankvilecon de sia lando per interveno aŭ eĉ opinio, kiu malplaĉus aŭ eĉ ofendus Italujon aŭ Francujon.
Kiam disputis granda ŝtato kun malgranda, la delegito de neŭtrala regno kutime ricevis ĉiam la saman ordonon de sia registaro: “Subtenu la malgrandan laŭeble, sed ne malamikigu nin kun la granda, ĉar ni baldaŭ devos diskuti novan komercan kontrakton kun ĝi...”. Alie dirite: Tenu vin sur unu kruro dum la tuta kunsido, sed ne falu!
Multe pli libere povis agi la senpartiaj organoj aŭ teknikaj komisionoj konsistantaj ne el registaroj, sed el personoj sendependaj, elektitaj kiel individuoj! Kiam ili reprezentis nur sian propran kompetentecon kaj ne sian registaron, la spertuloj rajtis esti justaj.
Tiaj estis ekzemple la juĝistoj en Hago kaj ankaŭ la membroj de la komisiono pri koloniaj mandatoj, kiuj povis paroli kaj voĉdoni sen risko por sia lando. Similan povon havis ekzemple la direktoro de la Internacia Laboroficejo, kiu tiam estis fama franco, Albert Thomas . Li eĉ pledis en Hago kontraŭ la registaro de sia patrujo por defendi la rajton de sia oficejo protekti ankaŭ la kamplaboristojn, ne nur la fabrikajn.
Tiam okazis tre vigla polemiko en la pariza gazetaro inter du kontraŭaj emoj: Laŭ iuj verkistoj ĉiu oficisto de la Ligo restu naciano obeanta unualoke al sia patrujo, laŭ aliaj li fariĝu homarano senpartia, kiu servu justecon eĉ kontraŭ eventuala premo kaj antaŭjuĝo de la registaro de sia propra patrujo. Tiu ĉi dua vidpunkto certe gajnis komprenon, ĉar oni pli kaj pli volonte preferis elekti skandinavojn aŭ aliajn neŭtralulojn por malfacilaj postenoj.
XXIII. KOMUNA INTERESO
En federacioj de ŝtatoj, kiel Usono aŭ Svislando, necesas, ke la ministroj aŭ oficistoj donu la unuan lokon al la komuna kaj ĝenerala intereso, antaŭ ol zorgi pri aparta avantaĝo de sia propra ŝtato. Se ili ne farus tion, ili kaŭzus grandan indignon ĉie ekster sia kantono.
Tian sintenon faciligas la ekzisto de federala patriotismo, kiu plene mankis en la Ligo de Nacioj kaj ankoraŭ bezoniĝas en la Unuiĝintaj Nacioj. Pri tio ni pli poste parolos denove.
Malgraŭ ĉiaj mankoj la Konsilantaro de la Ligo sukcesis solvi rimarkindan nombron da konfliktoj per paciga interveno. Eĉ sen eŭropa aŭ tutmonda patriotismo la nura intereso de la grandaj potencoj por eviti militon ludis utilan rolon tiam.
Ofte ludis rolon ankaŭ la publika mondopinio, kiel Wilson mem esperis. En Ĝenevo ĉeestis amaso da ĵurnalistoj kaj pioniroj el porpacaj movadoj. Ili formis aŭdantaron kaj iomete kreis atmosferon en la koridoroj, renkontante delegitojn.
Ĉar la kunsidoj estis publikaj, la plej senpartia vidpunkto ĝenerale gajnis la favoron de tiu internacia medio. Ĝin esprimis plej ofte la senditoj de malgrandaj landoj kaj ili foje fariĝis herooj en la plej gravaj diskutoj. Ekzemple Nansen , la norvega esploristo, ricevis aklamon, kiam li malkaŝe kaj sentime pledis.
Kelkfoje la grandpotencoj provis forkaŝi la diskutojn antaŭ la oreloj de la publiko, sed la mondgazetaro reagis tiel severe kontraŭ la partoprenantaj ŝtatistoj, ke ili pli kaj pli hezitis proponi sekretajn kunsidojn.
Cetere la konsilantaro povis ĉiam “savi la vizaĝon” en malfacilaj aferoj. La itala registaro ne perdis prestiĝon en la solvo pri Korfu . Ĝi ricevis domaĝpagon kaj forlasis la grekan insulon sen humiliĝo.
En kelkaj landoj, kiel Britujo aŭ Danujo, kreiĝis ia popola kontrolo pri la sinteno de la nacia registaro dum la Ligaj kunsidoj. La Brita Asocio por la Ligo de Nacioj havis duonmilionon da membroj, kaj unu plebiscito, kiun ĝi private organizis en la tuta lando, ricevis dekdu milionojn da respondoj memvolaj. En ĉiu skota, kimra kaj angla urbo kunsidis loka sekcio de tiu societo por ekzameni la konduton de la britaj oficialuloj en Ĝenevo.
En Francujo la simila asocio restis kompare malforta, kaj la publiko sufiĉe skeptika. Briand , kiu favoris la Ligon, estis ofte mokata kiel revulo.
XXIV. INTERHELPO KONTRAŬ ATAKO
Artikolo X de la Kontrakto de la Ligo de Nacioj tekstis: “La membroj de la Ligo promesas respekti kaj protekti kontraŭ ĉia ekstera atako la teritorian netuŝeblecon kaj politikan sendependecon de ĉiuj membroj de la Ligo. Se okazas atakoj, la Konsilantaro zorgas pri la rimedoj por efektivigi aplikon de tiu promeso.”
Ĉe la Pariza Konferenco en 1919 Léon Bourgeois proponis, ke oni kreu internacian armeon aŭ almenaŭ centran stabon por ebligi realigon de la promeso. Tion oni rifuzis kiel praktike nefareblan.
Ĉiu volis resti absoluta mastro de sia ŝiparo aŭ armeo, kaj ilin disponigi nur laŭplaĉe. Tute same okazis dum jarcentoj en la ligo de la svisaj ŝtatoj antaŭ ilia unuiĝo en veran federacion. Jam de la unua kunveno de la Ligo la ĉefaj delegitoj ripetis, ke la membro-ŝtatoj restas absolute suverenaj, kaj ke oni ne volas krei superŝtaton.
Oni provis eĉ plie malfortigi la artikolon X per interpreta decido, kiu proklamis, ke ĉiu restas nepre libera sekvi aŭ ne sekvi militajn rekomendojn de la Konsilantaro por savi teritorion aŭ ekziston de minacata ŝtato.
Kiam oni voĉdonis pri tiu rezolucio, la grandpotencoj jesis, sed male deksep malgrandaj ŝtatoj sin detenis, kaj Persujo sola kuraĝis respondi ne . Ĉar necesis unuanimeco por oficialigi decidon, la voĉo de Persujo faligis tiun aferon, kaj la deksep ministroj el la malgrandaj ŝtatoj venis gratuli Princon Arfa el Irano. Ke ili ne povis agi same kiel li, sufiĉe klare montris la fortan premon de la grandpotencoj por influi voĉdonojn en internaciaj kunvenoj.
Tamen la tuta disputo restis nur teoria, ĉar la praktiko montriĝis en la faktoj eĉ pli negativa ol la plej malfortiga interpretado de la artikolo X . Neniam la grandpotencoj disponigis siajn armeojn por protekti atakitan landon dum tiu epoko de la Ligo.
La sola memorebla ekzemplo de simila disponigo estis la sendo de diverslandaj taĉmentoj por teni la polican ordon kaj senpartian gvidon de plebiscito en Saarlando. Ĝi almenaŭ pruvis la eblecon de efektiva servo por la paco en unu historia okazo. Certe la britaj kaj italaj soldatoj pli ŝatis tiun pacigan taskon, ol buĉi unu la alian en afrikaj dezertoj kelkajn jarojn poste en la dua mondmilito eksterliga.