La Unuiĝintaj Nacioj agis same, kreante internacian provizoran policon en 1957 por faciligi la forigon de francaj, britaj kaj izraelaj armeoj el Egipta teritorio. Pri milita helpo al Sud-Koreo vidu ĉapitron XXXV.
XXV. RIFUZO HELPI
Kiam Francujo kaj Britujo momente kaj samtempe havis registarojn pli favorajn al la Ligo de Nacioj, ĝia firmeco kreskis iomete. En 1924 la Ĝenerala Kunveno voĉdonis tiel nomitan “Protokolon” por klare difini tion, kion oni konsideru kiel atakon, kaj por devigi sendiskutan helpon al tiu, kiu estus atakata.
La tekston oni bazis sur kontrakta promeso akcepti arbitracion kaj limigi armilojn, interŝanĝe kun serioza garantio de sekureco per organizota helpo milita. Neniam tiu Protokolo estis subskribata, ĉar intertempe la konservativa partio venkis ĉe la balotoj en Britujo, kaj la nova registaro ne konsentis pri tia kontrakto. Sen usona helpo ĝi ne volis ligi “blinde” sian ŝtaton.
Sekve Francujo kaj ties aliancanoj en Orient-Eŭropo rifuzis haltigi sian rearmadon kaj la konferenco pri malarmado malsukcesis kelkajn jarojn poste. Ankaŭ ili ne volis riski surprizon.
La unua manko al la Liga devo je reciproka helpo okazis pri Ĉinujo. Kiam ĝin invadis la japanaj armeoj, la ĝenerala kunveno ja nomis klare la ŝtaton atakantan, sed neniu volis mem helpi la viktimon, malgraŭ la tutmonda publika opinio.
La du ĉefaj ŝtatmembroj de la Konsilantaro, Britujo kaj Francujo, ja posedis en Azio koloniojn kiel Hongkong , Malajo kaj Indoĉinujo. Timante japanan venĝon, ili ne volis riski tian perdon kaj malpermesis, ke la Ligo decidu pozitivan agon.
Eĉ plendis ilia gazetaro pri la insisto de la malgrandaj landoj, kiuj ne riskis tiom en Eŭropo aŭ Sudameriko. Al ĉiuj estis klare, kial Siamo, pli danĝere proksime, ne montriĝis tiel urĝema.
En 1932 Ĉinujon oni do lasis defendi sin sole. Nur akvoplenan rezolucion oni voĉdonis kun rekomendo, ke ĉiu ekzamenu tion, kion ili povus eltrovi por helpi iel ajn.
Dek jarojn poste Japanujo tamen kaptis Hongkongon, Indoĉinujon kaj Malajon. Ne nur tiujn koloniojn oni tiam perdis, sed ankaŭ la tutmondan pacon kune. Historia sperto montras tion, kio okazas, kiam oni timas pagi la prezon de promeso. Pli malfrue ne nur la prezon, sed la centoblon oni devas pagi. Francujo spertis invadan en 1940 kaj Britujo troviĝis mem sola en morta danĝero, ĉar oni lasis malrespekti la devojn de la Ligo, unu post alia.
XXVI. EKONOMIA SANKCIO
Kiu rajtas kun pura konscienco juĝi la mankojn ĉe la unua Ligo? Malgranda lando, kiel la svisa konfederacio, timis eĉ la partoprenon en la ekonomiaj sankcioj, la sola pozitiva puno iam provita de la Ligo kontraŭ atako de unu membro al alia.
Granda ŝtato, tiam regata de Mussolini , najbaris la etan Svislandon, kiu estis devigata, pro membreco de la Ligo, apliki la ekonomian bojkoton deciditan kontraŭ tiu potenca najbaro, kiu invadis Etiopion. Kompreneble fortan timon havis la svisa registaro kaj ĝi petis permeson de la Ligo liberiĝi ankaŭ el similaj komercaj devoj. El la militaj devigoj ĝi jam estis liberigata en 1920 pro sia neŭtraleco, kaj bonvenigata en la Ligon kun escepta permeso. Do ne decas, ke sviso juĝu tro severe la timojn de la aliaj, eĉ se pli potencaj.
Laŭ la kontrakto de la Ligo la ekonomia bojkoto estis deviga kontraŭ ŝtato kondamnita kiel atakanto. Artikolo 16 tekstis: “Se membro de la Ligo komencas militon kontraŭe al siaj promesoj per artikoloj 12, 13 aŭ 15, ĝi estas ipso facto konsiderata kiel kulpa je batalo kontraŭ ĉiuj ceteraj membroj de la Ligo. Ili promesas ĉesigi ĉiajn komercajn aŭ financajn rilatojn kun tiu ŝtato...” ktp.
Kiam Italujo invadis Etiopion malgraŭ la urĝaj petoj kaj avertoj de la Ligo, ĝi fidis, ke oni aplikos al ĝi la saman justecon, kiel al Japanujo, t.e. ke oni lasos ĝin agi. Sufiĉe kompreneble la itala popolo sentis ofendan, diferencon inter la ĝentila forgeso de sankcioj kontraŭ unu kaj la neatendita decido ilin apliki kontraŭ alia.
Ĉia manko al fiksita regulo entenas du malavantaĝojn: la juran “antaŭaĵon” aŭ escepton tiamaniere kreitan, kaj la malegalecon aŭ maljustecon, se poste oni revenas al apliko de la leĝo en alia okazo.
Praktike la sankcioj estis malserioze aplikataj. La franca registaro de Laval sekrete promesis al Mussolini , ke ĝi nenion konsentos, kio povus efektive malutili al Italujo. Nur ian simbolan decidon ĝi voĉdonus ĉe la Ligo. Tiel oni vundis italan fierecon sen ia helpa profito al Etiopio, kaj la anglo-franca ŝiparo trankvile lasis la italajn ŝipojn transporti armeojn al Afriko. La Ligon oni permesis ludi nur la rolon de pacjuĝisto sen polico.
XXVII. REEKZAMENO DE KONTRAKTOJ
Kiel ni jam diris, Lord Cecil proponis post la unua mondmilito, ke la novaj landlimoj estu fiksataj nur por la daŭro de kvin jaroj. Dua konferenco tiam okazus por ekzameni eblajn ŝanĝojn. Intertempe batalemo kaj venĝemo trankviliĝus kaj oni povus pli facile apliki la konsilon de Prezidanto Wilson , kiu deklaris la 27-an de septembro 1918, ke senpartia sinteno devas “ fari nenian diferencon inter tiuj, al kiuj ni emas agi juste kaj tiuj, kontraŭ kiuj ni ne tiel emas ”.
Ĉar la ideo ne ŝajnis al kolegoj sufiĉe praktika, Lord Cecil pledis por alia maniero lasi la pordon malfermita al eblaj ŝanĝoj pacaj kun severaj sankcioj kontraŭ ĉiu ŝtato, kiu provus trudi ŝanĝon per atako.
Kun tiu celo li submetis al la Pariza Konferenco en 1920 projekton de artikolo laŭ la jena teksto: “ La altaj kontraktantoj intencas respekti la teritorian netuŝeblecon de ĉiuj membro-ŝtatoj de la Ligo kaj ilin defendi kontraŭ ĉia ekstera atako. Tial ili kundecidas antaŭvidi rimedojn por malebligi ĉian provon de aliaj ŝtatoj perforte ŝanĝi la teritorian aranĝon ekzistantan je la tempo de ĉi tiu kontrakto. ” (Ĉapitro I, art. 2).
Post tiu promeso kune rezisti al perforto, la projekto malfermis fenestron al paca aerŝanĝo: “ Se montriĝos iam ajn, ke landlimoj de iu ŝtato, tiel garantiataj laŭ la ĉi supra artikolo, ne plu konformiĝas al la postuloj de la situacio, la Ligo ekzamenos la problemon kaj rajtos rekomendi al la koncernaj ŝtatoj iajn ŝanĝojn, kiujn ĝi juĝos necesaj. Se tia rekomendo estas malakceptata de la koncernatoj, tiam estos por la membro-ŝtatoj de la Ligo la devigo konsentita en la ĉi supra artikolo protekti tiun teritorion kontraŭ atako. ” (Ĉap. II. art 1.) *
* 10. Vidu D. M. Miller : “ The Drafting of the Covenant ” kaj Tamara Hauchmann-Tcherniak : Revue de Droit International , N-ro 1, 1939.
Tiamaniere la Ligo rajtus submeti al la Tribunalo en Hago peton por ŝanĝo de landlimo kaj poste rekomendi la juĝon senpartian al la disputantaj landoj. Se ili rifuzus akcepti la juĝon, la Ligo tiam ĉesigus sian garantion al tiu teritorio, kaj lasus iliajn kanonojn paroli. Oni tiam havus negativan sankcion kun la celo devigi tiun, kiu ne ŝatas cedi.
Samtempe tio povus kaŭzi danĝeron de loka milito, kaj tial la Pariza Konferenco ne konsentis kun tiu projekto, sed la rezultato estis eĉ pli malbona, ĉar la pordon oni tiam plene ŝlosis kontraŭ ĉia paca kaj trankvila reekzameno de situacioj, kaj fine oni ne plu protektis iun ajn kontraŭ perfortaj ŝanĝoj.