Li frapis la telefonaŭdilon kolere. Sekvan tagon li ricevis la respondon. A. Winter skribis du kolumnan, karikaturan raportaĵon. Li publikis al la legantoj, ke juna milionulo, ekveturonta kun kargo de ŝu-kornoj kaj sekaj pastoj ne akceptas la faktojn. La insulo Tsiui estas proksime, kaj Sambi-Sumbi, kie Gustavo Bahr serĉis la postsignojn de Tulango-anoj, ĝi troviĝas malproksime. Jen la demando, ĉu la celo estas reklam-ĉasado aŭ la trovo de la profesoro?
Krome sekvis kelkaj bone sukcesintaj karikaturoj. La unua tekstis jene: “SINJORO THEO KOLUMBO, FININTE SIAN TEMPESTAN VOJAĜON, EKRIPOZA SUR LA BORDO DE AMERIKO.”
Sinjoro Theo estas videbla sur la bildo en smokingo, sterniĝinte sur la ŝtupo de la havenkajo, kaj li ekdormis. Poste sinjoro Theo sur la Alpoj. Lia gutforma elefanto duone estas tretirila aŭto, sed samtempe ankaŭ trimotora aviadilo. La Alpojn, kiom eblis, la patro de sinjoro Theo forportigis kun siaj laboristoj ties duonon, ke ĝi apenaŭ estas pli alta ol la proksimaj ondliniaj montetoj, kaj sinjoro Theo facile fiksas la fiere filtrantan ŝu-kornon, ornamitan per usonaj koloroj. Fine la reportero mencias, ke oni faras seriozajn pritraktadojn kun Chaplin, kiu estas la plej taŭga por la ĉefrolo de la filmo, kiun oni faros pri la ekspedicio, kaj laŭstile al la lentuga sinjoro Theo Stanley, oni filmos ĝin post ne longe, kies titolo estos “LA MELEAGRA OVO DE KOLUMBO”..
Sinjoro Theo plej volonte estus rezigninta la ekspedicion, ĉar tiam li povis bati tiun A. Winter-on trankvilanime. Li nervoze prirespondigis Gustavon Bahr, alklimatiĝantan en la ŝranko.
– Ĉu vi opinias ebla – li demandis la scienculon, – ke vi estas en Sambi-Sumbi?
– Fine ja nenio estas malebla ĉi tie. Sed trovi min en Sambi-Sumbi, ĝi estus granda surprizo ankaŭ por mi.
– Sed kiel disvastiĝis tiu informo pri vi?!
– Ankaŭ mi legis en la ĵurnaloj, ke onidire Gustavo Bahr aperas ankaŭ tie kaj ĉi tie. Ia kontrabandisto facile povas misuzis mian nomon. Malgraŭ ĉio ĉi, se vi akceptos mian opinion, serĉu min en Tsiui, kaj vi vidos, ke vi havos sukceson.
– Ĉu la ŝranko konvenos al vi? Vi ne ofte povas forlasi ĝin por iradi sur la ŝipo. Mi esperas, ke ĝi estas komforta?
Ĝi estas sufiĉe komforta ŝranko. Sed mi bezonus ankaŭ loĝĉambron, provizitan per bretoj, vestohokoj por miaj vestoj kaj tolaĵoj.
– Mi entreprenus ĉiun malkomforton anstataŭ vi, se vi farus la organizadon nur unu tagon… Sed tiun A. Winter-on, kiam ni revenos, mi vangofrapos ĝis li displitiĝos.
– Sinjoro A. Winter estas ĉi tie – rapotis Sigorski, kaj la lentuga junulo paliĝis.
…Sinjoro A. Winter atendis en la alia ĉambro pie. Eĉ konjekton li ne havis pri la nervostato de sinjoro Theo. Li tute ne povis havi ĝin. Ĉiam estos hazardoj. Tiu A. Winter estis kuracisto, kiun la plenrajta kapitano Watson dungis, laŭ la sekreta propono de la sekretari Thorn, kaj nun li venis por prezenti sin. Sufiĉe da Winter vivas en Usono, sed tiu ŝipkuracisto estas ĝuste Arnoldo, li do estis “A.” Winter, tio jam estas stranga ludo de la malfeliĉo.
Krome tiu kuracisto ŝajnis la plej malgaja homo en la mondo, kaj rajte. Li edukiĝis en Florido, kiel la unusola nepo de la milda-anima leterportisto, publike konata laŭ la nomo olda Winter, en la poŝtejo. Oni dorlotas unusolan filon sentimentala, eĉ se temas pri nepo, kiu estas unusola. Sed kiel povas estiu iu kontraŭ la naturaj leĝoj denaska nepo? Tio eblas! Vere!
La patro de d-ro A. Winter laboris ĉe la migrocirko kun la juna patrino, kiel magiisto. La cirkoĉaro restadis nur unu nokton en Florido, dum la novenaskito venis en la mondon. Poste A. Winter lasis la bebon ĉe la poŝtejo, kaj la tenda ĉaro tuj ekveturis plu, kiu de tiam estas survoje, aŭ eble la gepatroj jam delonge transveturiligis al la nesuperebla, unuaranga ĉaro de profeto Elio. Estas fakto, ke sinjoro A. Winter neniam estis infano, kaj li suferis de kronika animsatato de eterna nepo, kio ofte esprimiĝis en plorado. Iafoje lia voĉo fariĝis obtuza, kaj interplektinte siajn fingrojn, li rompadis sian manojn malesperiĝinte, sed ĝi estas aŭtomatigita kutimo, kaj preskaŭ refleksa.
Sur lia mild-linia, iom rondforma staturo, super lian kolumon kliniĝanta, mole arkanta submentono montras, ke malgraŭ lia malgajo, li bone nutras sin, kaj li estas ekvilibrigita, sobra homo, sperta karaktero pri la arto kaj en la manĝado. Li nun staras tiel, rompante sian zorge flegitajn, rondformajn manojn, kaj dume li distrite rigardadas la bildojn, pendantajn sur la muro. Eĉ konjekton li ne havas pri tio, ke oni intermikas lian personon kun tiu de samnoma A. Winter, kiu estas trudiĝema, malamata reportero. Li tute ne scias tion. Li erarigis sinjoron Thorn-on, la sekretarion, ke li fariĝus kuracisto en la ekspedicio, kaj Thorn proponis lin al Watson. Nun en la poŝo kun la kontrakto li venis, kiel ĝi decas: prezenti sin al la proprietulo.
– Kion vi deziras? – demandis sinjoro Theo kaj okulmezuris lin.
– Mia nomo estas… A. Winter… Mi ne scias, ĉu vi konas sinjoron Linkoln?…
– Ĝis nun mi ne konis lin. Oni menciis tion hodiaŭ – li respondis morne.
“Li estas malĝentila homo” – li pensis. – “Aŭ li estas anemia.” Ĝi ofte okazas ĉe milionuloj. Li preskribos arsenon al li.
– Nu… mi venis en la afero de la ekspedicio – balbutaĉis A. Winter, malgaje pro la akcepto – ĉu vi permesas, ke mi kunveturu kun vi?…
Li okulmezuris lin kun malafabla ironio. Ĉu tiu homo pensas, ke li atingos celon per atako?
– Nu atentu min! Vi eraris! Nek Hanibalo, nek Kolumbo nek miaj turpaj lentugoj ŝanĝos la situtacion! Mi pensas, ke ĝi estis klara parolo?!
Li retropaŝis singarde. Kie estis klara parolo nun?
– Mi opinias – diris A. Winter anime rompita, – ke mia vizito apenaŭ havas kunligon kun viaj lentugoj, krome kun sinjoroj Hanibalo kaj Kolumo.
– Kaj kio estas al Chaplin?… Ĉu vi forgesis pri li? – li respondis kun sarkasmo, sed vibris liaj buŝo kaj lipoj pro la kolera murdemo.
A. Winter teruriĝis. Sed li ne montris tion.
Li metis sian nigra-kadran naztukon sub siajn punktal-okulvitrojn, poste li denove ĝustigis sian naztukon pedante en la supra poŝo kaj ekĝemis.
– Miaj karmemoraj geavoj tre ŝatis la burleskaĵojn de Chaplin. Ne pli ol kvar jaroj pasis, kiam mi entombigis ilin. La kompatinduloj… ankoraŭ… povintus vivi.
Sinjoro Theo respondis nur tion ĝentile:
– Kion mi scias pri vi, tio sufiĉas por tute kompreni viajn geavojn, kial ili preferis kiel eble plej baldaŭ morti!
La submentono de A. Winter ektremetis, aŭdinte tiun deklaron, kaj unue li levis la ungojn de sia kvin fingroj al sia buŝo, poste al la kravato, baldaŭ denove al sia buŝo, fine li ekuŝis la randon de siaj okulvitroj.
– Mi restriktos min al la plej necesaj – li diris – se mi havos aferon kun vi, ĉar vi ne simpatias al mi.
Li ĉiumaniere ŝatintus partopreni la ekspedicion. Ĉar li pensis, ke dume li malgrasiĝos, kaj tiel aŭtomete li fariĝos plenaĝulo.
– Mi ripetas, kara sinjoro A. Winter! Mia starpunkto estas, kiel vi scias: mi ne bezonas ĵurnaliston sur la ŝipo, sed kontraŭe mi preferas la ŝu-kornojn kaj la sekajn pastojn.
Tiu junulo diras nek unu kompreneblan vorton. Tio estas senduba. La ĵurnalisto kaj la ŝu-korno! Krome Hanibalo, Greta Garbo kaj la lentugoj! Li estas aŭ menskonfuza aŭ tre anemia. Kio okazus, se li prenus arzenon?
– Mi volonte partoprenus… la ekspedicion – li provadis denove.
– Mi persistas pri mia opinio: la ekspedicio veturigos ekskluzive nur multe da sekaj pastoj! Ĉu vi komprenas? – kaj li ridis krude. – Krome meleagro-ovojn!
– Kion fari?… – balbutaĉis la kuracisto
– Mi menciis la memeagro-ovon de Kolumbo – li kriis kun deformiĝinta vizaĝo.
Sankta ĉielo!
Li rigardis lin senkonsile, maltrankvile. Larmoj vualis liajn okulojn.
– La… albumino estas grava – li diris fine. – Mi do ne havas pretekston kontraŭ la meleagraj ovoj, sed laŭ mia opinio, vi devus kunporti ankaŭ legomojn krom la sekaj pastoj – li timiĝinte balbutadis mallaŭte – kaj ankaŭ fruktojn kontraŭ skorbuto…