Выбрать главу

– Ĝi estas tia rimarko – kriis Theo kolreme, – kiel la triboj Tulaongo aŭ Sambi-Sumbi! Tio estas fiaj asertoj!..

Liaj ŝultroj jam ektremis iomete pro ĝi. Sendube: li estas freneza!

– Ĉu vi permesas – li diris kaj elprenis sian receptolibron, – ke mi preskribu ion?

– Aŭskultu min! Se vi preskribos kion ajn, mi akompanos vin sur la straton, kie jam ne defendos vin la gastorajto, kaj ĉe la plej unua angulo mi batos vin, ĝis vi fariĝos blua, verda, violkolora kaj vi estos striita de la kapo ĝis la piedoj, simila al kvadratita ŝtofo.

Li metis siajn du fingrojn denove al la elstara parto de siaj olulvitroj kaj retropaŝis kun intermita spirado.

– Bonvolu diri… ĉu mi devas kompreni tiel… ĉu eble vi ŝanĝis vian intenocon… rilate mian personon?

– Nenio ŝanĝiĝis! Ĉu vi komprenas?! Nenio!

Li malpeziĝis iomete. Se la milinonulo estas groba, eĉ freneza, tamen A. Winter estus domaĝinta, se li ne povus partopreni la ekspedicion.

Kiam A. Winter foriris, sinjoro Theo vokis la unuokullan kaj idiotan lakeon:

– Sigorski! Se tiu homo, kiu estis ĉi tie, ankoraŭfoje trudiĝos en mian proksimon, vi perdos vian laboron.

Sigorski, kiu estas adepto de profilaktiko, rapidis tuj sur la balkonon, kaj kiam d-ro A. Winter paŝis tra la pordo, li haste surverŝis la kuraciston per sitelo da akvo. Kiu suprenrigardis kun malgaja vizaĝo, tramalsekiĝinte.

– Kial vi surverŝis min? – li demandis, formante megafonon el siaj manoj kun malrapida, artikigita lipmovo al la etaĝo.

Sigorski same tra la megafono de siaj manplatoj respondis kun malrapida mimiko:

– Mi volis, ke vi estus malseka!..

Ŝajnas, ke la evidenta klarigo trankviligis la kuraciston, ĉar li kapjesis kompreneme, kaj eklevinte sian deformiĝinta, gutantan ĉapelon, li foriris mallaŭte plorante.

S E P A   Ĉ A P I T R O

Sekvan tagon eksplodis la sensacio!

Oni aranĝis monkolektoadn en la rondo de la legantoj de Saturday Pictures Post, kaj el la kolektita mono oni sendos apartan ekspedicion por savi Gustavon Bahr, el Honolulo, kiun partoprenos la mondfamana scienculo, profesoro Hermans, laŭ kiu Gustavo Bahr vivas sur la insulo Sambi-Sumbi. Estas senduba el la rakontoj de la balenĉasistoj, ke la enigma eŭropano estas identa kun la malaparinta Gustavo Bahr, kiu vivas inter la indiĝenoj sur la portugala insulo, situanta proksime al la polusa regiono.

Krom la profesoro kompreneble ankaŭ A. Winter, la karikaturistas reportero partoprenos la vojaĝon, kaj li faros raportojn.

– Tre bone – opiniis sinjoro Theo, – almenaŭ la skandalo estos laŭta, kiam ili revenos kun malplena mano.

– Nek mi pensas, ke oni trovos min sur la insulo Sambi-Sumbi – diris Gustavo Bahr. – Mi rimarkas, se mi vere restadus tie, eĉ tiam estas duba, ĉu mia eminenta kolego, Hermans trovos min?

La varbado de la personaro signifas agrablan ŝanĝon en la vivo de la ekspedicio, kiun partoprenas Jimmy la Ĝisorela kaj Vasiĉ la unuokula. La diskuto iafoje fariĝis serioza interbatado, kaj kelkfoje ĝi daŭris eĉ kvin-dek minutojn, ĝis li faris ordon kun ĵimmy la Ĝisorela, frate dividante po unu parton de seĝo aŭ tablo.

La sentemon de Jimmy la Ĝisorela tre ofendis kapitano Watson, ne nur liaj blanka pantalono kaj blua jako, sed ankaŭ lia antipatia, malvarma rideto.

– Se tiu homo estas kapitano, tiam mi estas minimume unua-oficiro.

– Li pravas – diris Vasiĉ, ĉar li volis protekti Jimmy la Ĝisorelan. – Kie ĉiu duonidiota civilo povas fariĝi kapitano – ĝi ne koncenas vin sinjoro Theo, ĉar vi ne estas duoncivilulo, sed tut-civilulo -: do, kie ĉiu ajnhejmano duon- kaj tut-civilula okso povas interveni, tie ankaŭ Jimmy la Ĝisorela devas havi pozicion. Li estus fregat-ĉefleŭtenanto!.. Diablo forportu tiujn puŝiĝantajn dum-murojn…

Kaj interkonsentite pri tio kun sinjoro Theo, Jimmy la Ĝisorela ankoraŭ posttagmeze aĉetis kuloton kaj ledan gamaŝon. Krome orbutonan flanelan piĵam-jakon, kaj la transimsio kun tenila monoklo pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj li akiris la plej sensacian, blankan kaskedon kun brila, nigra viziero, kiun portas la ĉef- kaj subkuracistoj de la volontulaj ambulancistoj plenrajte. Belega emajlita butono ornamas ĝin. Sur tiu insigno troviĝas edelvejso inter du ŝrabturniloj kaj kvar ruĝaj kamentuboj el brila emajlo, kio laŭ la proprietulo signifas tion, ke “Nin ĉiujn povas trafi akcidento.”

La fregat-ĉeflaŭtenanto dungis tridek unuarangajn personojn; malnovajn amikojn, kiuj ĝojis por la feliĉo. Sinjoro Theo miris la manieron de la dungo, kiam la fregat-ĉefleŭtenanto rifuzis grandegajn, larĝŝultrajn homoj, alifoje li longe persvadis magran, ĉifona, malpur-vizaĝan stratbubon. Ekzemple li logas per ĉio palan, junulaĉon, nomatan Vanek la Dornhara, fine tiu grandanime dungiĝas.

– Tiu homo – diris sinjoro Theo – estas tia, ke mi dungus lin nek senpage.

– Ĉar vi ne komprenas la kompaniaĉon – respondis Jimmy la Ĝisorela, kaj dikaj ŝvitgutoj perlis sur lia frunto, ĉar li surprenis sian belegan pluvmantelon, malgraŭ la malaktuala, sunbrila vetero. – Vanek la Dornahara valoras oron. Li estas sportisto, en Ŝanghajo antaŭ boks-matĉo li interbatadis sur la strato, kaj la matĉo ne okazis, ĉar la du eŭropaj ĉampionoj enhospitaliĝis fare de la manoj de Vanek. En Limo li preterlasis la kur-ĉampionon de la polica sport-klubo sur distanco de kvarmil metroj, kvankam tiu postpafis lin trifoje. Tia homo valoras oron en ekspedicio.

Sinjoro Theo diris nenion, kvankam li trovis stranga la ideon de Jimmy la Ĝisorela pri la gravaj ecoj de la personaro de scienca esplorvojaĝo.

– Gravas, ke ĉiu havu dokumentojn – li klarigis, – ĉar ĝi estas la unua! La personaro de la ŝipo sen dokumentoj estas nur tiom, kvazaŭ ili ne havus ankron aŭ profundo- kaj rapidec-mezuriloj.

Post du tagoj Jimmy la Ĝisorela transdonis la dokumentojn de la ŝipo en la havena administrejo. La paperoj de la dudek membra personaro estis en ordo. Sinjoro Theo atendis ekstere. La fregat-ĉefleŭtenanto aperis iom zorgopremate.

– Bela ordo estas en San-Francisko!

– Kio okazis? Ĉu iu papero ne estas en ordo?

– Ĉio estas en la plej granda ordo. Sed kia afero estas tio, ke oni petas ankaŭ miajn dokumentojn? Ĉu mi estas ŝipoficiro, aŭ ne?

– Ĉu vi ne havas paperojn?

– Mi protestas kontraŭ tiaj aludoj! Oni konas min en ĉiu haveno de la mondo. Gravas sur ŝipo, ke oni estu faksperta en ĉio. La maro konsistas ne el papero!

La influo kaj riĉeco de sinjoro Theo ebligis, ke Jimmy la Ĝisorela rericevu siajn paperojn por provoperiodo, kio iom mildigis la ofendon.

Sed fine iele-tiele estis ĉio en ordo, kaj antaŭ unu tago de la ekveturo venis sinjoro Maxbell por interkonsiliĝi per kelkaj vortoj.

La furor aktoro ĝis nun laŭtlegis kaj vizitis bankedojn.

Nun li staris antaŭ la blua ŝranko, en kiu malliberadis Gustavo Bahr.

– Gravas, ke kuracisto estu sur la ŝipo, kaj ni trovu lokon por miaj kvincent kombinitaj pulvoroj. Eblas, ke mi havas malarian febron.

Kaj li palpadis sian pulson. Li estis ege hipokondriulo.

– Kiel vi opinias pri la kombinaĵo pri Sambi-Subi?

– Azenaĵo. Gustavo Bahr kun sia malgranda prepariĝo ne kuraĝis veturi tiel malproksimen.

Sinjoro Theo ektimiĝis. Nun estos problemo. Bruo aŭdiĝas el la ŝranko.

– Tamen – li diris laŭte – estus domaĝe pro tiu homo.

– Jes, jes – kapjesis Maxbell. – Fine ja oni ne devas rigardi la scienculon en ĉiu… Ŝajnas, ke la aero malvarmiĝis, ĉar la mebloj krakas ĉi tie.

Sinjoro Theo dorse apogiĝis al la ŝranko pro timiĝo.