Выбрать главу

– Oni diras – li interrompis rapide, – ke Gustavo Bahr estis eminenta homo.

– Ni ne iluziu unu la alian – mansvingis Maxbell amare, – ni ekveturos por longa vojĝo kune, eksciu do, ke li fariĝis scienculo per plagiato, rilate mian junaĝan verkon…

– Ni iru en la alian ĉambron! La aero tre malvarmiĝis ĉi tie – diris Theo rapide kaj timiĝinte.

– Li pravis pri unu afero – meditis Masbell. – Kaj nun ĝi estas utila por vi. Mi eraris du gradojn en mia mapado, rilate la situon de la insulo Tsiui. Tiel mi nun ne trovus Gustavon Bahr, se dume mi ne divenus mian eraron.

– Jes, vi korespondadis…

– Kaj tiu homo venkis. Mi rekonas tion. La plej gravaj mezuroj pruvis, ke Gustavo Bahr certe hazarde, sed bone difinis la situon de la insulo Tsiui. Eble li ne atentis pri tio, aŭ li estis ebria – li meditis senkonsile.

– Idioto!

Tiu rimarko de la ŝranko estis neatendita, kaj la profesoro levis subite sian kapon.

– Kiu parolis ĉi tie?!

– Mi aŭdis nenion – respondis Theo, – plie mi vidas tiel, ke vi estas iomete pala… vi fartas malbone…

– Jes, jes… – li ĉirkaŭrigardis kaj time palpadis sian pulson… – Ŝajnas, ke ĝi estas febro… Mi haluciniĝas. Sinjoro! Mi estas malsana… Vi devas devojiĝi du gradojn de la vojdirekto, signita sur mia mapo. Notu tion bone, ĉar post mia morto vi bezonos ĝin. Se mi ne mortus, estas superflue encerbigi tion, ĉar mi estos tie…

Kiam la profesoro foriris, Gustavo Bahr haste elvenis el la ŝranko…

– Mi estas perdiĝinta homo… – li spiregis pale.

– Kial?…

– Eh… Ĉu vi ne komprenas?… Vi neniam trovos min… Seniam!.. Li pravis, rilate la du gradojn!..

– Kiel?!

– Jes! Mi konfesas tion. Alvenine al la insulo Tsiui, mi vidis malgaje, ke la mapo de tiu ulo estas bona. Perletere mi venkis, sed en la realo ne! Mi eraris du gradojn, ne li!… Eble li estis malsana, tamen li vidis ĝin bone!

– Nu kaj?

– Ĉu vi ne komprenas?… Ĝi devojigos la eskpedicion, laŭ mia mapo du gradojn orienten. Kaj lia mapo estas ĝusta. Vi do diste preternavigos la insulon Tsiui, rekte en la glacian, polusan regionon!

– Ni do devas diri, ke li eraras! Aŭ vi eraras! Aŭ vi ambaŭ eraras… Diablo povas jam orientiĝi!

– Neniu scias ĝin, nur mi! Se vi trovos min, mi povas diri tion. Sed sinjoro! Tiel vi neniam trovos min!

Li preskaŭ ploris.

– Ni esperu – diris sinjoro Theo fine, – ke Maxbell survoje rekonos sian eraron.

– Kian eraron? Maxbell tiel bone scias la ĝustan direkton, kiel mi!

– Vi ĵus diris, ke li devojiĝas du gradojn! Per la sep sakramentoj!

– Li devojiĝas, ĉar li ne volas trovi min! – kriis Gustavo Bahr malesperiĝinte. – Prefere li akceptas, ke mi pravas, nur li ne trovu min!

Kaj fine, fine! La ŝipo Stanley Up To Date malrapide ekmoviĝis inter brilaj eksteraĵoj, muziko kaj torĉolumo, en la ĉeesto de homamaso, moligita per gumbastono. La sireno sonis, la futbaljuĝisto fajfis, kaj dignoplene, vid-al-vide al la tondra vivuado kaj konsiderinda vico de la cilindraj ĉapeloj… jes!.. Ĝi estas vera! La ekspedicio ekveturis!

La krakantaj megafonoj, dissendantaj surloke disaŭdigis en la spacon. Ankoraŭ estis videbla la brilanta ŝipo, la afable svinganta ekzekutisto… Sed la teksto jam malpliiĝis antaŭ la parolisto, kaj tiel li devis diri laŭ la manuskripto la sekvajn:

“Mi staras ĉi tie kortuŝite, kaj mi ne trovas vortojn, kiam la ŝipo malaperas for de l’ niaj okuloj…” Pro Dio, kio okazis!? Nun mi staras ĉi tie, kaj iu kriegas sur la rodŝipo. Sed kion nun fari?…

“Kaj kiam la nebulo de la oceano absorbis ankaŭ la lastajn lampojn (kiel idiotaĵo, ke ĝuste hodiaŭ ne estas nebulo), la homoj disiĝas emociiĝinte, sur ili vizaĝos estas videbla: Man for man! Niaj herooj ekveturis! Ni scias, kredas, kaj ne estas dubo, ili atingos celon. Sed se ne, eĉ tiam ili estos herooj…! Nun la urbestro svingas per sia cilindra ĉapelo… naztukoj flirtas, kaj malrapide, tre malrapide (sed kiel malrapide! Dio mia!) la homamaso disiĝas. La lastaj lampoj de la ŝipo nun malaperas. Kun dek minuta kaj kvardek ses sekunda malfruiĝo. Mi ripetas: dek minutoj kaj kvardek ses sekundoj… Kaj precize je la naŭa horo kaj dudek minutoj ni disaŭdigos gramofon-muzikon. La surloka dissendo de la radio finiĝis pri la ekveturo de Stanley Up To Date, kaj ni petas la honestan trovinton, la dokumentujon, perditan antaŭ la borso, li transdonu al la firmao Smallow Co por konvena, sed ne pli ol cent dolaroj. Tie same estas unurangaj pluvmanteloj kaj rakedoj…”

Kaj la ŝipo veturas, naĝas trankvile, kaj inter la spektantoj staras timiĝinta homo sur la bordo: Gustavo Bahr!

La famas esploristo ne scias, kio okazos nun? Oni lasis lin ĉi tie! Kio ĝi estas?! La nebulo englutis la ŝipon, kiu veturas por li. Kaj li, ĉirkaŭ la talio kun frototuko, staras ĉi tie baniĝinte.

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O

II.

Estimata adrestita

Lia altestimata arkiduka moŝto Sankta Antonio

ALMIRA

Tronhalo, ĉefŝtuparo, duonetaĝo, n-ro 4 (dekstre)

Per mia letero mi kuraĝas informi vin pri la sekvaj eventoj. Ni plilongigis la ekveturon du tagojn. Mi pensas pri via reĝa moŝto, ke vi estas ĝentilulo, kaj mi sentas tiel, ke mi ne trompiĝos pri vi. Tial mi kalkulas, ke mia fido estas diskreta, ke vi ne perfidos min, kiel oni diras latine, sed kial fanfaroni pri la latina lignvo, kiam ne estas oficiala afero? Mi do petas vian reĝan moŝton, ŝian reĝinan moŝton kaj vian imperiestran avinon (kies manojn mi kisas, kaj reprezentante min, via reĝa moŝto transdonu ĝin kun elkora amo), ke ili ne disklaĉadu tiun trompon.

Do la oceanŝipo jam estis ekveturonta, kiam aperis miaj du amikoj, kiuj portis longan lignokeston. Mi staris en parada uniformo kaj pro la multe da ĵurnalistoj mi diris al ili, ke “Ili atentu, kaj portu la ŝrankon en la kajuton de sinjoro Thejo!” Estis ĝene por mi, ke tiu portisto, nomata Jasmeno diris, mi ne buŝaĉu, ĉar ankaŭ li lernis la ŝarĝportadon, kie mi. Mi ekhontis, ĉar tamen mi estas fregat-ĉefleŭtenanto, kaj ĝenite mi avertis lin, ke mi piedbatos lin, se li parolaĉos. Li diris responde: “Ĉu ankaŭ vi estas iu ĉi tie?! Ĉu en tiu ĉi haveno jam ĉiu volas esti iu?!” Mi ne komprenis, kio okazas? Ĉu ili ne ŝatas min?

Tiu Theo estas bona knabo. Sed ŝajnas, ke li estas iometa nervoza. Kaj estis tie Watson, kaj tiuj du suspektinde honestaj matrosoj.. Estis videble, ke ili bone konas la maron el libroj. Sed la knaboj ne venis, kvankam mi dungis ilin. Neniu el ili! Nur Vasiĉ, sed plurfoje, ĉar komence li reglitadis. Sinjoro Theo cigaris kaj rimarkis malgaje, ke diablo devus forporti min kun miaj homoj. Intertempe alvenis la ĉefa parto de la ekspedicio. Estas tre interesa tia esplor-ekspedicio, el kiuj homoj ĝi konstistas? Ni havas oraĵiston, kiu multe ordonas. Krome ekzekutiston, kiu estas tre eleganta kun malgranda, detektiva pipo. Laŭ kiu malmultas la savboatoj sur la ŝipo. Poste venis kantisto, ŝajnas tiel, ke li estas bezonata al la ekspedicio, kaj li demandis, ĉu ĝi estas glaciroma ŝipo? Kaj ili karigis unu al la alia, kaj tiu Watson estis tre ĝentila al ili, el kio videbliĝas, kiel maristoj ili ne estas, ĉar tiuj ŝatas tian urban bandaĉon nek el libro. Kaj nur la personaro ne venis. Cetere jam ĉio estis kune al la ekspedicio. Kiel mi sciis de sinjoro Theo, ili atendis nur ian pordiston, kaj tiam la etato estos kompleta. Min jam antaŭe interesas tio, kial ili estas gravaj al la esplorado? Ĉar ili ne estis matrosoj. Sed ili jam muzikas kaj filmisto faras filmon sur la tegento de la deponejo. Kaj ne estas personaro! Ĝi estas bona! Alvenis sinjoro por adiaŭi nin de la urbo en stria pantalono, kiu portis brilan, nigran, longan ĉapelon, kiun oni nomas ĵaketo kun ia burĝaj kunuloj, kiel delegacio, kaj li levis la ĵaketon de sur sia kapo. Li havis blankajn gantojn, kiuj memorigis min pri Gomperez, pri la etiketema, hispana hidalgo. Tiam mi diris al Theo, ke estos grand skandalo, mi do iros rigardi, kie estas la personaro? Kaj la kuracisto? Watson diris, ke li dungis lin. Mi iris en la operaciejon, ĉar tie troviĝas blankaj kiteloj al la kuracista laboro, kaj mi tuj prenis iun pakitan. Poste mi iris bele malsupren. Estis terure ĝene, ke mia dungita personaro ne venis…