Tial ankaŭ sur mi gorĝo glitis tre amara gusto, nikotino pro malĝojo, ĉar kion ajn diras la injoroj ĉefpolicistoj, mi estas kanbo el la havenoj, kiu senigis sin eĉ de la trono, ĉar mi sentis tiel, ke oni amas min ĉi tie, kien mi apartenas. Mi do eniris en la restoracion KAPTU LIAN KOLON RITZ por trinki glason da drinkaĵo. Kaj tie je mia granda miro, mi preskaŭ kredis tion, ke min kaptos cerba komocio pro la vangofrapoj, kiujn ricevis Roĉild la Malavara.
Dio mia!
Tie sidis la Kapitano vid-al-vide al ni! Via Reĝa moŝto scias! Nome Fred la Malpura!.. Reĝa moŝto, mi ne mensogas al vi, kredu min, ke ĝi estis tieclass="underline" li trinkis refreŝigilon el frambosirop.
Li kirlis tion, kaj ĝi ŝaŭmis.
Li ekstaris kaj diris: ĉi tie li zorgos pri la vestogardejo.
Mi regajnis la unua mian animregadon. Mi diras al la maljunulo: “Vi tre similas al publika kaj vivdanĝera homo, nomata Fred la Malpura. Momenton oni pensas, ke li estas vidata. Kaj nur poste li fariĝis denove trankvila.” Li diris:
“Mi ne nur similas al li, sed ĝi estas eĉ pli multe. Ĉar mi estas tiu.”
Li rigardas malgaje. Kaj li trinkas la refreŝigilin el frambosiropo. Deturninte mian kapon, mi petis, ke li ne faru tion, ĉar ne eblas rigardi ĝin.
“Aŭskultu min Kapitano. Ĝi estas io granda friponaĵo ĉi tie, kion li elkovis denove. Vi ĉiam komencas ĝin inverse. Kaj oni ne povas scii, kion vi kirladas.” Li diris:
“Vi povas vidi, infano mia, ke ĝi estas refreŝigilo el frambosiropo.”
Tiam mi jam estis certa pri tio, ke ĉi tie okazos granda friponaĵo, kaj ĝi denove venos inverse, kun lia multege da menso, ĉar li ne havas eĉ iometan koron, sed anstataŭe du litrojn da cerbo estas en li. Sed li nun rigardas malgaje.
“Vi ĉiam estis nefidinda Jimmy la Ĝisorela, vi ĉiam konsideris min, kiel mensogulon kaj friponon, sed ĝi ne estas bona al tiu, kiu ĉiam serĉas trabon en alies okuloj.
Li diris tion. Kaj li estis malgaja…
Mi daŭrigis:
“Mi neniam insultis vin, kaj vi ĉiam parolas malbonon pri mi.
“Nu do” li respondas, “jen estas multe da atestantoj, neniu el ili konfesos false, ĉar ni ne pagas al ili. Ili pruvas, ke mi hodiaŭ diris multe da bono pri vi. Ĉar mia konscienco preziĝis, kaj ankaŭ mi mem pensis, ke tiu Jimmy la Ĝisorela ne estas malbona knabo… Li ne estas saĝa, li ne havas multe da korektaj paŝoj, kaj li ne estis tute senkulpe kondamnita, kaj oni pendumis jam pli honestan homon, ol li, tamen li ne estas malbona knabo, tio certas.” Iomete kortuŝis min, ke li laŭdis min tiel post la vagofrapado, kiu okazis tiun tagon. Mi pensis serĉi la matrosojn, kaj mi iris en la drinkejon “Blokiĝado”. Ties proprietulo estis homo, nomoata Rolland, kiu rompŝtelis kun sia iu amiko, sed sekvan tagon li eksciis, ke ili prirabis la kason de la Senpaga Laktodistribuejo de Suĉinfanoj, kaj li estis tia knabo, ke li reportis la rabitan monon. Kvankam oni enkarcerigis lin pro tio. Sed li malliberiĝis, kaj riĉa homo malfermis drinkejon por li, pro lia noblaanimeco. Ĝi estis la “DONACADEJO”, aŭ la INSTITUTO DE NEPRIZORGITAJ PLENKREKULOJ, KIUJ DEVAS PAGI POR LA ALKOHOLAĴO”.. Miaj tri matrosoj sidis tie, kiuj rigardis al mi, kaj unu sur la alian kun moka rideto. Mi demandis la proprietulon, kie mi povus surpreni mian laborkitelon? Tiam mi ekvidis la Tendenulon la Fervoran, kies sekreton nun jam scias multaj homoj: ke efektive li estas la Trebiĉ la Vera. Li aspektis strange en sia nigra, artista ĉapelo, kun siaj elpendantaj, longaj, grizaj haroj, kiel li strabe rigardis al mi super sia dratkadra nazumo, metita sur sian nazpinton, kaj li havis tiel longan, nigran redingoton, ke pro tio li ŝparis la pantalonon.
Eble li scias ion, ĉar li estas flarema homo. “Mi iris al li!”
“Ĉu mi insultis iun ĉi tie? Parolu Tendenulo la Ferora! Vi estas saĝa. Ĉu iu kalumniis aŭ skoldis min?”
Li respondis:
“Jimmy la Ĝisorela, pli granda problemo estas ĉi tie. Ĝi okazis, ke Fred la Malpura laŭdis vin! Oni malfacile povas toleri tion!”
Tiam evidentiĝis:
Tiu Fred la Malpura sidis tie. Kaj la refreŝigilo el frambosiropo fluegis jam dum la tuta posttagmezo. Kaj li diris ĉiam, kiam venis mia iu matroso.
“Mi aŭdis, ke vi dingiĝis al Jimmy la Ĝisorela! Kiu nun jam fariĝis oficiro!.. Li estas bonega knabo.”
Ili respondis jese. Kaj li daŭrigis:
“Tiu Jimmy la Ĝisorela ne estas tiel ordinara prizonbirdo, kiel li aspekta. Li havas saĝon kaj telenton.”
Iu diris responde:
“Nu-nu. Jimmy la Ĝisorela tamen estas Jimmy la Ĝisorela. Kaj troviĝas tia homo ĉi tie, kiel li.”
Sed la olda Fred la Malpura nur trinkis la refreŝigilon el frambosiropo, li nur kapbalancis kaj diris:
“Mi vidis ĉiam, ke li estas multe pri sperta pri la ŝipvaturado sur la maro, ol la aliaj. Kiam li vestas sin per la uniformo, videbliĝas, ke iu estas en ĝi.”
Roĉild la Malavara freneziĝis pro tio, kaj Vanek la Dornhara diris tion, ke li ne trankvilos, ĝis mi ne estos tia neniulo, kia mi estis. Sed tia mi ne estos!
Kaj tiam Filipo la Diru-jam, la ulo kun dubindaj vivtenaj rimedoj respondas:
Tiu Jimmy la Ĝisorelo estas granda, plenbloviĝinta urinveziko de bovo, kio iam krevas, restos nenio alia, nur idioto kaj veziko.”
Surpreninte la laborkitelon, mi kuregis reen. En la restoracion KAPTU LIAN KOLON RITZ”
“Vi, satano, kial vi laŭdis min?”
Li respondis:
“Ĵus vi skoldis min, ke mi diras malbonon pri vi, kaj nun vi riproĉas min, ke mi diras bonon pri vi. Do nek tio, nek ĉi tio estas bona. Kion mi faru, ke vi estu kontenta?
Kiel travidi ies intencon?! Tial mi ne povas interbatadi, ĉar vi diris, ke mi estas pli bona, ol aliaj.
Mi diris:
“Kial vi ŝercadas per la refreŝigilo el frambosiropo?”
Li respondis:
“Ĉu vi ne aŭdis, ke mi vizitis kuraciston?”
Mi diris: “Kiun interesas, ĉe kiu vi faras rompoŝtelon.” Li respondis:
“Mi estis ĉe la kuracisto, kiu faris diagnozon pri mia malsano. Mi ne plu povas surmariĝi, mi ne plu povas trinki brandon, ĉar la kormalsano atakis mian plumon. Ofte okazas, ke la koro pligrandiĝas, kaj la pulmo ne havas sufiĉe da loko. Oni nomas ĝin stomak-kataro, kion kaŭzas astmo.”
Via Reĝa moŝto certe scias, ke ĝi estas tiel. Tio certas, ke ĝi sonas tre verŝajna. Kaj nek Fred la Malpura estas el fero, kvankam tio ne estis evidenta ĝis nun.
Mi diris: “Se vian cerbon ne atakis renmalsano, diru konsile, kion vi farus en mia situacio?”
Post mallonga pensado li respondis?
“Mi opinias, ke mi estus memmortiganto.”
Tiam mi denove foriris. Kaj tiu Watson akiris personaron. Kio estas tre ĝena por mi. Ili konsistas nur el friponoj, kaj tio konsekvencas el ĝi, ke ankaŭ la homo estas tia, kiel la tago: Bonas, se oni ne laŭdas la ĝin antaŭ la vesperiĝo, precipe tiulon, kiel Fred la Malpura. Per tio mi finas mian leteron,
estimanto de via Reĝa moŝto: Don Ĝisorela.
La ceterajn sube mi daŭrigos sekvan tagon, ĉar mi ne rezignis, kaj okazis grandaj eventoj, kiujn mi jen skribos sube. Estis granda sensacio en San-Francisko, kaj mi trinkis kun Vasiĉ, ke ni ekveturos.
Ni trinkis kaj rigardis la ŝipon kune, ankrantan en la haveno, per kiu la ekspedicio de sinjoro Theo ekveturos. Poste ni trinkis denove, ĉar Vasiĉ post la batfaligo trovis oran cigaredujon ĉe Theo. Ankaŭ mi decidis fari honorviziton ĉe sinjoro Theo dum la lasta tago, kaj mi eksidos ĉe li por momento. Estu laŭ la danco de l’ ŝanco! Kaj en tiu cigaredujo estis la provo. Servistino malfermis la pordon en la antaŭĉambro, ĉar alia homo ne loĝis tie. Mi malfermis la pordon de la salono, sed neniu estis tie. Mi do atendis. Sed okulfrapis al mi, ke oni forportis la tabakujon de tie ĉi. Ĝi estas bela konduto. Bonaj gastoj povas viziti ĉi tien. Ŝed troviĝis granda, blua ŝranko tie. Ĝi estis ŝlosita. Feliĉe, mi venkas tiajn malfacilaĵojn. Mi havas porteblan ŝu-butonumilon laŭ la sistemo de Werheim. Mi jam multe da pordoj malfermis per ĝi. Sed je mia plej granda surprizo…