Via Reĝa moŝto estas ĝentlemano, mi do povas konfidi ĉiun friponaĵon al vi! Kaj la mokincito komenciĝis tie! Eble iu loĝis en tiu ŝranko! Ĉar ĝi estis meblita tre komforte, kun salamo kaj kun vetolilo, kaj kun komforto, ke mi volonte estus pasiginta tiun unu kaj duon jarojn, rilate la faradon de papersaketoj. Sed aŭdinte paŝojn, mi kaŝiĝis en la ŝranko kaj butonumis la pordon zorgeme. Proksimiĝis ŝtelumaj paŝoj! Ŝajnis evidente, ke kolego venos. Li rompŝtelos. Ankaŭ li konjektas valoraĵojn en la ŝranko, ĉar li ŝtelumas ĉi tie kaj koliuzos kun mi! La fak-terminalo nomas ĝin karambolo ĉe la fervojoj. Singarde li enmetas ŝlosilon, pri kio mi nur ridis, ĉar laŭ mia malnova kutimo, mi lasis la ŝu-butonumilon en la seruro. Sed la kolego temen estis videbla ĝistrunke tra la truo, kio servis por preni aeron. Mi ankoraŭ ne vidis tian kolegon! Li portis frotiran banmantelon kaj cetere nur lia propra haŭto. Mi ne vidis la vizaĝon, sed eble nek haŭto estis sur tio, ĉar tamen li blasfemis! En frotira banmantelo! Ŝajnas, ke li venas rompoŝteli el la strando. Aŭ li banis sin ĉi tie, kaj ankaŭ ĝi estas tute utile. Sed nun fostotremis tiel, ke la frotira banmantelo falis de sur li, kiel la kovrotuko de sur la freŝe farita statuo. Sed li ne estis tia, ke oni eternigu lian staturon en marmoro sur iu ĉefplaco. Kvankam mi vidis lin ĝistrunke, sed nek la ceterj estas malpligravigaj cirkonstancoj, se lia kapo estas tiel bela, kiel tiu de Robert Tajlor.
Nun li kaŝiĝis rapide, mi pensas, ke sub la lito. Nun venis, kiel hokbato el serena ĉielo, sinjoro Theo. Mi vidis nek lian vizaĝon, sed mi rekonis lian voĉon. Li frapetas sur la ŝranko al mi preskaŭ ekteruris, kaj li diris:
“Nun restu silenta! Kvankam! Ĉar alvenis pakaĵportistoj sur la ŝipon, kaj ili transportos ankaŭ vin! Ni ekveturos, ĉar ni jam havas matrosojn!”
Ĉu vi komprnas?!.. Kio ĝi estas?… Kaj nun klariĝis antaŭ mi, kvazaŭ mi estus ricevinta mirindan maldekstraman rektan baton: tiu homo nomiĝas Gustavo Bahr, pro kiu la ekspedicio ekveturos!
Eblas, ke nun temas pri trompo ĉi tie. Oni kaŝis lin ie en la ŝranko, kaj li nun ĵus banis sin! Li do tute ne volis rompoŝteli. Kaj nek manĝis lin la kainbalaj indianoj! Se mi estus vidinta lin pli fure, mi ne estus kredinta, ke ekzistas tiel malfeliĉan sorton havanta kanibalo, kiu manĝus lin! Sed kiu ajn povintus ekparoli, jam venis la laboristoj, portantaj lin sur la ŝipon. Li sub la lito ne povis ekmoviĝi!
Alo! Kio ĝi estas?
Oni eklevis la ŝrankon!.. Kun mi!
Ili simple portis min sur la ŝarĝaŭton. Mi devis tute neglekti la fuĝon, ĉar mi ne havis eblon fari kion ajn. Poste ili demetis min en la haveno, apud la kargotajn pakaĵojn. Nur tie mi malfermis la pordon per la ŝu-buonumilo, kaj mi elvenis. Kion fari? Nun okazos problemo pri la trompo. Nun mi devas reiri por venigi la turpan scienculon. Tio estas senduba. Ĉar mi ne estas difektando de ia bono. Kaj nun okazos al Theo malagrablaĵo, pensante, ke Gustavo Bahr estas en la ŝranko, kaj li kunportos min anstataŭ li!
Mi rerapidis en la loĝejon. Sed la scienculo ne estis tie.
Tiam fine venis kapo el la banĉambro.
Li estas tiu! Li diris kun tremanta voĉo, ke li ne havas vestaĵon, kaj li ŝatus foriri de tie ĉi. Mi respondis, ke mi venis ĝuste tial, ĉar la ekspedicio valoras nenion sen vi. Sed li diris, ke li ne volas veni, nun li ŝatus havi nur vestaĵon. Mi batis lin je la kapo rapide kaj metis lin en la malgrandan dokumentŝrankon, sed mi devis la kompatindulon tre ĉifi, sed poste, kiel oni diras, li “povos glatiĝi pendigite”.
Datita propramane:
Via Ekskolego.
O K A Ĉ A P I T R O
Ili apenaŭ forlasis la havenon, kiam okazis la tragedio: profesoro Maxbell diris al Theo dece al viro, sed kun tremanta barbo:
– Mi opinias, ke mi malsaniĝis je tifo. Ne perdu vian kapon. Mi petas nur simplan maristan entombigon: La ondoj englutu min.
– Sinjoro! Antaŭ ol ondoj starigus vin al neŝanĝebla fakto, ni demandu la kuraciston.
Ili serĉis la kuraciston. Laŭ Watson li estis sur la ŝipo antaŭ la ekveturo, li kunveturigis lin. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela serĉis lin. Kie en la infero li estas? Eĉ dufoje li preterkuris Sigorski-on. La unuokula lakeo apogiĝis al la balustrado kaj revadis.
Eĉ antaŭ la ekveturo li ekvidis lin ŝtelumeti inter la kajutoj. Nu atendu! Per iu stango, uzata por ruligi la pezajn pakaĵojn li batis dek minutojn la grasiĝantan, blankharan adoleskaĉuloj. Li faris bonegan laboron. Li kuntrenis la kuraciston en la moderne instalita operaciejon, ke la ĝuo estu senĝena, kaj kiam la du stangoj rompiĝis, nur tiam li piedbate forigis lin de sur la ŝipo.
Nun li rigardis la akvon reveme.
Jimmy la Ĝisorele traserĉis la ŝipon svitante. Vane. Sur la ferdeko venis renkonte Sokrato Scheachta, aŭ sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo). La gutoforma ekzekutisto, en sia smokingo, portanta cilindran ĉapelon, li staradis, kiel indifernenta pasaĝero. Kelkfoje li elprenis el la malantaŭa poŝo sian lornon kaj rigadis tra ĝi.
– Aŭskultu min – diris Jimmy la Ĝisorela rapide. – Vi povas nun fari grandan servon, se vi volas. Mi ne scias, kiel ĝi povis okazi, kvankam mi faris la organizadon ĉi tie, kaj nun la kuracisto estas nenie. Ĝis ni alvenos en havenon, entreprenu aranĝi la aferon de la malsanaj pasaĝeroj.
– En ordo. Mi mortigos ilin – li respondis eklevinte sian ŝultron. – Sed ekskluzive nur elektre.
Kaj li tuj demetis sian dekstran manumon.
– Ne mokincitu min, ĉar mi deŝiros viajn orelojn. Ŝajnigu, kvazaŭ vi estus kuracisto! Venu!
Sinjoro Theo ŝtoniĝis, kiam Jimmy la Ĝisorela kunvenigis Sokraton Schwachta aŭ sinjoron Knapp (laŭ via plaĉo), kiu atenteme aŭskultadis la brustokeston de la profesoro per sia lorno.
– Nu? – demandis Maxbell kun subpremita maltrankvilo. – Ĉu vi trovas ĝin grava?
– En via aĝo ne… Fine ja, kiom longe vi deziras vivi?
– Kiel??… Sinjoro, la geografoj havas longan vivon.
– Se ne kalkuli la esceptojn. Kaj tiurilate mi ĉiam tre estimis vin.
Jimmi la Ĝisorela ĉirkaŭrigardis, kion ĵeti al la ekzekutisto.
– La sinjoro bibliofilo asertas tiun idiotaĵon – diris la fregat-kapitano minace, – ke li malsaniĝis je tifo. Trnkviligu lin!
– Mi ne povas trankviligi sinjoron Maxbell – li respondis malvarmkondute. – Li vere havas tifon… kvankam… – li aldonis heziteme. – Tio ne certas. Elŝovu vian langon! Hm… Jes… Ĉu vi ne kutimas ekdormi en la bankuvo?
– Neniam.
– Tiam vi havas lepron – li diris eklevinte sian ŝultron kaj ĝemis, kvazaŭ rezignante la neŝanĝeblan aferon. – Sinjoro, vi mortos. Estos aparta bonŝanco, se vi ĝisvivos la matenon. Ni fidu tion.
Kaj li foriris al la bufedo, ĉar li devis trinki bieron.
– Impertinenteco – hurlis la profesoro kolerege. – Tiel paroli kun mortanto!.. Sinjoroj, mi postulas fari protokolon pri la konduto de la kuracisto, kaj okaze de mia morto raportu tion al Maurois, kiu verkas mian biografion!
Poste Jimmy la Ĝisorela en iu malluma turniĝejo flankentiris la ekzekutiston, kaptinte lin je la kolo.
– Diru, kial vi insolentis antaŭ nelonge?
– Bonvolu kredi, ke laŭ mi kuracista konstato la profesoro havas tifon aŭ lepron. La falsa dignozo estas grava krimo, tial vi devas korupti min per alta monsumo.
– Oldulo mia – diris Jimmy la Ĝisorela kun rekono, – vi ne estas perdiĝinta homo. Sed se dumvoje vi temane estus tio, tiam do sciu, ke mi perdis vin.