Выбрать главу

HARRY C. THORN

P S: Via fianĉino resendis la oran ringon, ŝi nuligis la gefianĉiĝon, kaj laŭdire ŝi mortpafos Vin. Vi lasis hejme ankaŭ vian banmantelon.”

Jimmy la Ĝiorela ekparolis la unua.

– Diru, sinjoro Theo – li demandis mediteme, – de kie vi kolektis la plej grandajn bestojn de la universo?

– Trafe-maltrafe mi dungis ilin, kiel ankaŭ vin.

Antaŭtempesta vento de sinistraj okazaĵoj blovetis kun la intensiĝanta vespera aerblovo, kaj Theo cigaris moroze ĉe la balustrado. Li ne transvivos la honton.

– Malsuprenven al la kaptito – flustris apud li Jimmy la Ĝisorela, la kaŭzinto de la multe da problemo, en sia eleganta vestaĵo. Nun jam estus bone repacigi la ĵurnalistaĉon, se eblas!

– Mi sendos telegramon al Thorn – diris sinjoro Theo. – Nur li povas hepli aŭ la miraklo. Se li helpos, tio jam en si mem estas miraklo.

– Kaj dume venos la fantom-virino.

– Ni ne atendos ŝin…

– Hm… Kaj se venos ŝia spirito? Kun la buŝharmoniko?

Theo rigardis sur lin. Kun malgaja, malestima kapbalancado. Sed li diris nenion. “Idioto.” Ĝi estis videbla en liaj okuloj.

Dume ili alvenis al la bilĝo por rigardi A. Winter-on, kaj ili malfermis la dokumentŝrankon. Ili staris iom konsternitaj.

Sinjoro A. Winter simple malaperis el la ŝranko, de ekstere ŝlosita!

Theo gapis buŝmalferme al sia faktoto.

– Ĝi… vere estas interesega!..

Li neniel povis supreniri sur la helica ŝtuparo. Plenkreskulo ne povas enlokiĝi en barelojn aŭ en lignokestojn. Ili ekzakte traserĉis la deponejon.

– Li malaperis senspure!

– Sinjoro Theo – diris Jimmy la Ĝisorela, – mi estas malnova maristo sur la akvo. Akceptu mian konsilon. Tiun vorton speciale, ke fantomo, neniam eldiru sur la ŝipo. Mi ne estas superstiĉa, kaj mi ne kredas absurdaĵojn, ĉar kiu ĉiun lundo kraĉas trifoje orienten sur brunan gruzelpecon, tiun ne trafos envulto. Vi do povas kredi, ke vi nun staras vid-al-vide ne al malinteligenta matros-tipo. Sed malgraŭ mia klereco mi garde avertas vin uzi tiun vorton, ĉar oni neniam povas scii, kio konsekvencos el ĝi, se tiuj malsaĝaj matrosoj, kredantaj la lulfabelojn, aŭdos ĝin.

– Fantomoj ne ekzistas, sinjoro Ĝisorela. Nur fantomeskaj friponoj.

– Kio ĝi estas?!

Fajna, spirbloveto da buŝharmonika voĉo eksonetis en la mallumo, kaj ĝi tuj mutiĝis.

Sinjoro Theo diris nenion. Li ĉirkaŭrigardis. Eĉ unusola animo ne povis esti tie krom ili.

– Ĉi tie… nun jam – diris Jimmy la Ĝisorela raŭke – ni ne staru…

Li supreniris rapide, kaj estis bone enspiri la freŝan aeron.

D E K A   Ĉ A P I T R O

Proksimiĝis Honolulu! Grandaj arklampoj kaj spaliro de karaj, ekzotikaj palmoj.

Ĝi estis vere bela. Kaj la rodkapitano, ordonanta sur la pilot-vaporŝipo sciis nenion, ke la unua oficiro koleras pri la enviita pozicio de Watson, staranta sur la kapitana ponto. Se li estus sciinta tion, tiam eble ni ne kriegus pro la falinta ŝnurego tiel grobe, ke Jimmy la Ĝisorela havas okazon denombri la genealogian arbon de la rodkapitano, konjektante precipe vicon de gnomaj, degeneriĝintaj homojn laŭ ascenda branĉo, interalie kentaursimilan, duone bestan, sed duone nek homan estaĵon, Jimmy la Ĝisorela priskribis eĉ praulojn, tute apatenantajn al la remaĉula tipo de varmsangaj mamuloj, kiel la fondintojn de la genealogia arbo de la rodkapitano, fin-branĉe li mencias unusolan ĉefan praulon, drinkeman, cerbmalsanan, rinocerforman bufon, al kio (laŭ Jimmy la Ĝisorela) la rodkapitano eĉ nun pleje similas.

Unue ili ankris tre malproksime de la haveno, dum okazis la kontrol-molestado de la multspeca, nemalhavebla instanco. Jam estis videbla la inkokolora, grandega makulo de la homamaso, atendanta sur la bordo, malantaŭ la polvovualoj de la vesperiĝo, krepuskanta kun kuprokoloraj nuancoj, kaj filtrita buo sonis de tie, forviŝiĝinte. Indiĝenaj boatoj, sampanoj savarmis ĉirkaŭ Stanley Up To Date, kaj de sur tiuj, kiel invado de rezolutaj, sturmantaj piratoj, viglaj indiĝenoj kun brilanta korpo inundas la ŝipon, oreltranĉe babilaĉante. Malajaj junuloj kun fruktokorboj, balanciĝantaj sur ilia kapo, kun malajaj popolartaj varoj, importitaj el Lejpcigo, atingas tiun punkton de la ferdeko, kie staras sinjoro Arturo Maxbell en ĵaketo kaj cilindra ĉapelo, kiel la dio de la geografia esplorado, juĝanta en civila vestaĵo, en lia mano estis longa paperfolio, el kiu li murmuras preĝon, kies titolo estas salutparolo. Lia ĵaketo donas ian ĝirafsimilan karakteron al lia eksteraĵo, nur kun tiom da diferenco, ke oni neniam vidis tiun beston porti cilindran ĉapelon, kaj certe ĝi kutimas lerni nek salutparolon.

La panikemaj indiĝenoj ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, kion li rigardas atenteme super la krado de siaj okulvitroj, kaj li diras indigne al la proksime staranta anatomo pri la tien promenanta, malhelbruna, sed kelkloke laktokaf-kolora, stranga homo:

– Vi geologoj ne scias, kiel malbone estas tio, kiam aperas tia indiĝeno, kiu laŭ mia ĉefverko estas la membro de la tribo “Kaŭkazid-Tamol”, kaj tiel la junulo efektive jam formortis kelkajn cent jarojn, kion sendubigas ankaŭ la laktokaf-kolore, striita haŭto.

– Tiu koloro vere estas konata – rimarkis doktoro Rüger. – Ĝi memorigas pri alikoloriĝo de lezoj, resaniĝantaj pli ol ok tagojn. Precipe pro la blankaj strioj.

Maxbell turninte sin al la brunhaŭtulo, li respondigis lin en tamol-a lingvo, kial ili ne formortis jam antaŭ pli ol multcent jaroj? La koncernulo respondis tion, ke la profesoro iru el sia vojo, ĉar li serĉos la hokstangon. Cetere li nomiĝas Wander, kaj la striojn kaŭzis la fluetanta ŝvito sur lia korpo, ĉar ĝi solvas la laktokaf-koloron. Cetere li estas matroso.

Granda bruo okazas sur la promenferdeko.

La ekzekutisto protestas energie, ĉar oni foprenis lian fotoaparaton, kaj plorspasmo kaptis la oraĵiston pro la eksitaj eventoj. Sinjoro Theo promenis nervoze en sia kajuto.

Iom post iom vesperiĝas.

Kaj tiam okazis la vera, decida plago!

La milionulo eĉ post jaroj, kiam li atingis tiun parton de la rakonto, li faris kelkajn enspirojn da paŭzo, kaj kuntirinte siajn brovojn, li rigardis la cindron de sia cigaro, kun drameca silento, kaj iom solene li komencis rakonti la mistikan travivaĵon…

La ŝipo ankris en la iom sufoke varma, mistika, multrilate jam en la hinda nokto. La bordo estis forviŝiĝinte, vizie videbla malantaŭ haloaj lampoj kun sia ekzotika flaŭro.

La grumo ankoraŭ alportis teon antaŭ unu minuto kaj ĝustigis la murhorloĝon. Li memoris tion bone. Ĉio ŝajnis tiel trankvila en la nokto…

Tiam venis, kvazaŭ li estus reviviĝinta el superstiĉaj, orientajn historioj kaj el religiaj legendoj, aŭ naskiĝinta el la drako-desegnaĵoj de opiaj fumoj, li venis, kiel la fato, el la krepusko de hinda balado, timige, kaj moroze, kiel la sorto mem… Sinjoro Wangner!