Jes!
Sinjoro Wagner venis! Aŭ li alvenis, kiel la fato, persone, kaj li haltis sur la sojlo! Kaj ŝajnis, ke ĉiu devas morti tuj, kiu vidas lin, ĉar elkreskinte el liaj du tempioj, laŭ regula cirklo ĝis lia ventro li portis grandegan rondbarbon, kaj tiu hararo estis blua!
Blua!
Tiel blua, preksaŭ lumanta, fontomeske brilanta, en obtuza, lapis-lazura ardo de signallampoj, tiel timige viglakolora kaj tute blua, ke tiu vidvibris, kiu vidis lin!
Tiu aperaĵo estis pli ol mita! Ĉar sinjoro Wagner estis pli multe en siaj ĉiuj manifestiĝoj, ol la valorlimo de la homaj ecoj, esprimeblaj per epiteto. Eĉ lia anasa irmaniero estis pli ol kurbakrura, ĉar sinjoro Wagner estis ankaŭ ebria, sed lia ebrieco estis pli ol narkoto, ĉar sinjoro Wagner estis iomete ankaŭ profeto, en sia sennuba gajeco, streĉiĝanta supermezure, ĝisesktreme, preskaŭ en ĉiu momento preta ĉirkaŭbrakumi la tutan mondon, kie la festo daŭras ses monatojn, kaj la sesa tago estas por la laboro, sed oni tradormas ĝin. Kaj dume li estas tiel nekredeble konsternige, elefante malbela, krokodilsimile serena, kaj bonvoleme indiferenta, ke ke li same meritas envion kaj bedaŭron. Lia veruka, falta vizaĝo, liaj dikaj, larĝaj lipoj, la fieregaj, mankohavaj, brunaj dentoj estas tiaj, kiel malplena kukurbo, pretigita, kiel homkranio, kaj li portas ununuran, fieran kandelon, fiksitan apud sian cilindran ĉapelon.
Li havas trikotaĵon kun ruĝaj, blankaj, bluaj strioj, tatuitajn, brunajn brakojn, li forgesis forigi la pakĵportistan lignotabuleton de sur la ŝnuro, kiun li uzis, kiel rimenzonon, kaj liaj grandeaj ŝuoj antaŭsignis lian muzikemon, konfesitan poste, kun la kastanjetsimila klakado de la deiĝantaj plandumoj.
Sinjoro Theo momenton sentis tiel, ke li tuj falos surdorsen! Kaj okazis tiel. Sinjoro Wagner falis surdorsen kaj ekdormis. La milionulo kun la helpo de Jimmy la Ĝisorela, preskaŭ el la kvar anguloj de la kajuto kolektis tiun unusolan homon, tiel inerte, kun tiel disetenditaj brakoj li kuŝis sur la planko.
Ili surverŝis lin per akvo kaj apogis lin al la muro de la kajuto. Tiam li iomete skuis sin, oscedis kaj rimarkis kviete kun raŭka, stertora voĉo:
– Nur trankvile, mi petas… ankoraŭ okazis nenia problemo. Se mi parolas, bonvolu teni min
Iom post iom evidetniĝis, ke la vizitanto estas konata persono de la havenoj. Oni mencias lin, kiel la FABELBARBULO, LA LINIOŜIP-TRANĈILISTO. La predikata, unua parto de la nomo estas konata de tiu kosmetika katastrofo, kiam la barbo de sinjoro Wagner fariĝis blua. Ĉar antaŭ kelkaj tagoj li interkverelis kun la publike timita rabisto, nomata Silentema Drugiĉ. Oni nomis tiun homon ankaŭ Ok-etaĝa Drugiĉ, ĉar lia eskalo konsistis ĝuste el ok ŝtupoj, kiun li kunportis konstante. Neniu sciis, ke la Silentema (aŭ Ok-etaĝa) Drugiĉ kial kunportas konstante sian eskalon, kies ok ŝtupoj estas malmultaj por rompoŝteli. Drugiĉ nomis sian eskalon Melanie. Ĝi ĉiam estis kun li, kaj neniu sciis, kial?
La Linioŝip-Tranĉilisto havis ian diferencon kun Drugiĉ, kaj hazarde li menciis inter la diritaj insultoj eĉ tion, ke Drugiĉ estas multe pli idiota, ol lia ekslao. Tiam Drugiĉ apogis Melanie-on al la muro de domo kaj vangofrapis sian amikon. Sinjoro Wagner falis en unu kaj duon metrojn profundan ujon, en kiu oni miksis tiutage cejanbluan emajlofarbon por kovri per ĝi la kirason de la plej modernaj ŝipoj, Drugiĉ diris malaprobe al la mergiĝanta sinjoro Wangner:
– Kial vi devis miksi la eskalon en la aferon?…
Poste li surŝultrigis Melanie-on kaj foriris kun silentemaj paŝoj. Preteriranta matroso, eble li estis ebria, aŭ li ne sciis, kion li faras: savis sinjoron Wagner. Poste li havis multe da malagrablaĵo pro tio.
Li devintus razigi la akrakoloran barbon, ĝi envidentas, sed sinjoro Wagner ĝuste tiel forte persistis pri sia survanga hararo, kiel pri la blua koloro, kaj li sentis tiel, ke li ne povas vivi plu sen la densa, vira ornamaĵo.
Lia voĉo ofte transiris kun subita gajeco al raŭka, preskaŭ ŝrikanta tenoro de entuziasma, kolektiva homamo. Kaj ĝenerale jen tiel li kriis al siaj konatoj, venantaj renkonte: “Nu, kio nova? Kiel vi fartas? Ĉu denove en libea stato? Ĝi estas kara!” Li havis multe da malagrablaĵo, ĉar li opiniis la mondon unu granda, amika komunumo. Laŭ li tute gajaj homoj kuradas ĉi tie sur la tero, kaj li havas afablan kontakton kun ĉiu, ĉar iam li pasigis belajn tagojn en iu aŭ en la alia prizono aŭ en drinkejo. Kaj pro sia persista optimismo, lin ofte trafis optika trompo. “Nu, kio nova, kio nova?!” – li kriis eventuale kaj haltigis ĉefmuzikdirektoron, kaj li fingre minacis lin gemute, kiam tiu protestis: “Ne ludu la bankon, vi, friponeto! Vi vane neas antaŭ mi, ke vi ŝtelis ĵaketon ie!” Bedaŭrinde la plej gravaj malagrablaĵoj ne konvinkis lin pri tio, ke tiu ĉi mono ne estas la komunumo de fervoraj kaj serenaj homoj, similaj al li. Liaj konatoj, se ili ekvidas lin (kaj ĝi okazas) jam de malproksime ili jen tiel salutas lin: “Nu, kio nova, sinjoro Wagner?!” Kaj li nur apenaŭ diras ion responde kun iom da supraĵa distreco: Ankaŭ vi estu salutata! Kie mi estis tiel longe, ke vi ne vidis min?” Ĉar li konstante estis tiel ebria, ke tiaj ebriaj homoj nur plej malofte troviĝas en tiu ĉi mondo, kaj ĝenerale li sciis nek tion, de kie vi venas, kien li iras, tiel do li estis dankema pro ĉiu informo. Plej bone tio esprimis lian infanan gemuton, ke el parkoj, kie li loĝis nur plej mallongtempe, li ŝtelis freŝan floron por sia butontruo, kaj la malnovan li metis en sian poŝon. Liaj ĉiuj poŝoj estis plenaj de floroj. Kaj en sia ebrieco, revelacianta lian animan kolorblindecon, plelplena de senlima homamo de konstanta, kronika etilismo, li stertore kriadis al ĉiu, svingante sian ĉapelon: “Nu, kio nova!? Kio nova?”
Sed nun li rapidis.
– Sinjoro Trusto Pacifiko – komencis diri la nekredeble strange aspektanta homo solene, pri kiu oni jam tuj devis pensi, ke li estas ne nura fantomo, ĉar li manĝis duonon da cigaro. – Mi staras ĉi tie kun aperta viziero.
Kvankam li staris tie, portanta nur cilindran ĉapon, kiu tamen estis rondforma, kiel kasko, kaj aperta, ĉar malplaton grand truo faŭkis sur ĝia supra parto.
– Al kiu mi havas la honoron – demandis sinjoro Theo, kiam la vidaĵo de la barbo kapabligis lin ekparoli.
– Mi estas “la” sinjoro Wagner – li diris kun memfida leĝereco de homo, havanta nomon, kiu certagrade fariĝis nocio. Edison, Franklin Benjamin aŭ eble lia parenco, ricevinta la baptomonon Richard ne povintus prezentiĝi pli bone al tiu Wagner en la firma konscio de sia ĝenerala konateco.
– Mi ja ne scias, kion vi deziras, kaj al kiu mi havas la honoron – diris sinjoro Theop ĝoje, ĉar li kolektis la tiulojn, – sed mi gastigas vin volonte. Bonvolu demitu viajn ĉapelon, barbon, kaj sidiĝu!
– Ĉu vi neniam aŭdis pri sinjoro Wagner?
– Jes. Sed mi ne kredas, ke vi estus la multe menciita Wagner – li respondis iom hezitante, kvazaŭ li tamen ne opinius malebla, ke la fama komponisto sidas ĉi tie kun blua barbo.
– Vi eraras – li respondis kun orgojla rideto. – Mi estas la multfoje menciita Wagner.
– Tiam mi precipe ĝojas – daŭrigis Theo rikanante, – kvankam mi aŭdis ĝin pri tiu Wagner, ke tiutempe li mortis en Venecio
– Nu, ne ĝuste. Oni nur tre draste batis lin, kaj poste mi kuŝis longe en la lito.
– Sinjoro Theo – interrompis Jimmy la Ĝisorela, – tiu homo, kies barbon oni certe kolorigis en la frenezulejo, por ke li ne povu fuĝi, nomata sinjoro Wanger, li estas ĉarlatano, ricevanta publikajn vangofrapojn, kies du mankantajn mueldentojn mi elbatis en Aleppo.