Выбрать главу

– Stop! Vi tamen estas la plej utila homo en mia servo! Kiel ajn idiotaĵon vi diras, ia utiligebla ideo venis en mian kapon.

– Jes… – Li kapbalancis, kaj li fermis siajn dormemajn palpebrojn kontente kun mankohavaj, maldensaj, skarlataj okulharoj. – Gravas, ke oni iel fariĝu nemalhavebla. Rezulto estas la valoro de la laboro, ĉar nek la plej valora laboro estas alibio, kaj ĝi ne pravigas la senrezulton. Mi opinias, ke mia diro estis tre bona.

– Ankaŭ min surprizas tio. Eblas, ke vi malvarmumis ie. Mia ideo ĉiuokaze estas unuaranga! Mi fariĝos mondfama. La sola maniero, ke iu vivu bone sen laboro, kaj oni ne kritiku lin. Neniu esploris, ĉu Edison laboras, kiaj li ne estis inventinta la inkandeskan lampon, la gramofonon kaj aliajn tiaĵojn. Aŭ kiu zorgis pri tio, ĉu Darwin agadas konstante, kiam li opiniis, ke ni havas parencecon kun la simioj laŭ ascenda branĉo? Morgaŭ publikigu anoncon en la ĵurnaloj.

Ĝi ne plaĉis al la sekretario.

– Mi ĉiam luktis kontraŭ tio, ke ĝentlemano rolu antaŭ la vasta publiko. Sed vi estas obstina hoo. Mi do rezignas la lukton kaj aranĝos la aperigon de la anonco.

Ĝi okazis tiel. Sed post la senfrukta rezulto de la stultaj respondleteroj sinjoro Theo decidis kontaktiĝi kun tiu severa patro, kiu jam multe pli longe alproprigis la opinion de Charlotte Dusan, rilate la gravecon de la laboro. La junulo estis preta cedi la multajn persvadojn kaj dungiĝos al la firmao.

– Sinjoro Thorn! Kunligu min kun “Pacicoci”!

Ankaŭ tio karakterizis la individuon de sinjoro Theo, ke la seriozan, grandegan Truston Pacifika Oceano, laŭ lia naturo li nomis mallonge “Pacioci”, kiel oni allogas poniojn per abomenindaj ŝmacadoj.

Li ekfumis cigaron malbonhumore, ĉar montriĝis la antaŭsignoj de la futuro, rilate la malfacilan laboron, kiam li vivos same, kiel nun, sed oni rajte povos riproĉi li ĉiutage.

– La Pacioci, sinjoro Theo! – diris la sekretari kaj trandonis la telefonon.

La junulo laŭ sia kutima, nepripensita maniero vortmuelis en la aŭdilon:

– Mi deziras paroli kun mia paĉjo! Ĉi tie estas Theo!

La interna telefoncentralo miskomprenis lian nomon “Leo”, anstataŭ Theo, kaj oni konektis la pordiston, kiu havis dudek jaran filon sub tia nomo.

– Raspa voĉo kriis al sinjoro Theo:

– Nu atendu, kanajlo! Unu horon mi sidas ĉi tie sen pantalono!

– Kiel ĝi eblas?

– Tiel, ke mi ne havas la pantalonon ĉe mi! Ĉu vi volas, ke mi malvarmumu?!

– Dio gardu! – respondis la milionulo timeme, ĉar li ŝatis siajn homkunulojn.

– Mi jam havas nazkataron!

– Ĉu ne estas tie ia litkovrilo tie, per kiu vi povus kovri vin?

– Saĝulo! Mi ne povas estis en la antaŭhalo, portante litkovrilon!

– Tio certas.

– Se post kvin minutoj mi ankoraŭ sidis tie sen pantalono, tiam mi rompos vian kapon!

– Mi tuj aranĝos la aferon.

– Alo! Farigu subŝtofon sur la malsupran refaldajon, ĉar ĝi disfibriĝos, kiam estos kota vetero. Kaj la gladaĵo estu tia, kiel la eĝo de la razilo, ĉar vi memoros miaj batojn permanajn!

Kiam la pordisto, kiu havis dudek jaran filon, kies nomo estis Leo, frape demitis la aŭdilon, sinjoro Theo sonorigis, kaj aperis la lakeo Sigorski.

– Tuj portu mian iun pantalonon al Pacioci – diris la milionulo, – sed ties gladado estu tia, kiel la eĝo de la razilo, ĉar la pordisto havos ĝin, kaj se li ne estos kontenta, tiel ni ricevos gravan korpan punon. Kudrigu subŝtofon sur ties refaldaĵo, ĉar ĝi disfibriĝos tiel. Diru al li, ke mi salutas lin, kaj se li bezonas ankaŭ la jakon, li nur telefonu.

Sigorski, la lakeo, iam tavivis fervojan katastrofon, kaj sekve de tio li fariĝis unuokula kaj idiota. Ĝenerale nur lia nefidindeco kaj neakurateco resti la malnova el lia sana periodo.

– Sinjoro Theo – li demandis per malrapida, nazvoĉo, kun levita kapo, – kial disfibriĝas la pantalono. Oni ja trafikas per aŭtomobilo nuntempe.

– Sed la pordisto de Pacioci ne havas aŭton… Vere!.. Nek tio estas en ordo! Eniru kun la pantalono al la firmao de la familio Chrysler, kaj aĉetu sportaŭton por la kompatindulo.

Sinjoro Baruch T. Livingstone, la pordisto tre surpriziĝis, kiam la unuokula kaj idiota Sigorski paŝis en lian niĉon kun pantalono kaj kun kontrakto, pruvanta la aĉeton de la ses-cilindra sportaŭto Chrysler. La kolera patro dume akceptis la konsilon de sinjoro Theo, kaj li sidis ĉe la fenestro, ĉirkaŭvindinte sin per la litkovrilo, en la mano kun la okaza tabuleto de la prezidenta ĉambro NI PETAS SILENTON PRO INTERKONSILIĜO! por ke li batu forte je la kapo sian filon, nomatan Leo, kiam li kvankam malfruiĝinte, tamen kunportas la deziratan vestaĵpecon. Li eĉ imagon ne havis pri tio, ke tiu danĝero ne minacas lin, ĉar lia filo tagmeze dungiĝis matroso, li disipis drinkante la prezon de la plombo, kaj li duonhoron estas survoje kun la pantalono al Havajo, kie la noktoj estas bonodoraj, la virinoj havas fajrajn okulojn, krome sonas la gitaro, se oni povas kredi ankoraŭ al la tago-tekstverkistoj, kio estas sufiĉe duba.

– Mia mastro mesaĝas – raportis Sigorski, – ke nun jam ne disfibriĝos via pantalono, ĉar li aĉetis pro vi kvin-litran aŭton.

La pordisto miregis, se tiu vorto sufiĉe bone esprimas la eksterordinaran, konsternitan staton inter la miro kaj la sveno.

– Kiu… vi estas? – li balbutaĉis.

Rolando Sigorski. Antaŭ nelonge vi parolis kun mia mastro pri la afero de pantalono.

– Mi ne havas la feliĉon… Eble bonvolu diri pli proksiman, kiu vi estas…?

– Bone. – Li kapjesis malvarme kaj jam recitis: – Mi naskiĝis en Odesa, mi havas pli ol kardek du jarojn, kaj mi venis en Usonon, kiel la iama ĉefĉevalisto de la emerita, greka staciestro Papagalos. Jen estas via pantalono. Prenu ĝin sinjoro.

– Pardonon, sed ĉi tie estas eraro… – li miregis. – Mi neniam parolis kun sinjoro ĉefstaciestro…

– Li ne pretis tion, kiel ofendon. Almenaŭ li ne menciis tion al mi. La oldulo estis malparolema homo. Jen estas ankaŭ la kontrakro. La glado de la pantalono estas speciale akra.

– Ĉu vi certas pri tio, ke vi ne eraras?

– Mi mem gladis ĝin. Sed se vi deziras, mi ankoraŭfoje glados ĝin, ĉar mia mastro ŝatus eviti viajn antaŭvidigitajn insultojn. Prenu ĝin, sinjoro!

La pordisto staris vertiĝante. Sigorski ankorŭ diris al li, kian telefonnumeron li voku, se le bezonus ankaŭ jakon, kaj li foriris.

Baruch T. Livingstone staris buŝmalferme tie, en iu mano kun la patalono, en la alia la kontrakto, sur liaj piedoj la falinta litkovrilo, kaj li aspektis tiel en la aperaĵsimila, sed modere ornama pozo, kiel la verko de ia eksterordinare moderna pentristo.

Sed tiam aperis dika homo, la ĉefo de la personaro.

– Mi prezentas al vi la novan pordiston, Livingstone – li diris gemute por ne inciti la malsanulon. – Vi forgesas pri tio, ke iu devas stari ankaŭ antaŭ la banko. Vi povas transpreni tuj vian salajron.

– Mi ne povas tuj transpreni ĝin. Nur duavice.

Unuavice li surprenis la pantalonon. La pantalono konsciante sian fizikan veron leĝere kaj unuanime disŝiriĝis.

Sinjoro Theo forgesis pri tio, ke la pordisto pro sia sida laboro estis fortika viro. Tiel do

Baruch T. Livingstone povis fari nenion alian, li ĉirkaŭvindis sian trunkon per la litkovrilo, kaj la nova prdisto rigardis lin mire, kiam lia antaŭulo sidas en grandegan aŭton, starantan antaŭ la konstruaĵo, kaj li forveturegas.

– Vidu, Marved – diris la direktoro de la personaro, – diligentaj homoj tiel disiĝas de la entrepreno post kelkaj jaroj.