Выбрать главу

Aŭdinte tiujn vorton, sinjoro Wagner kapjesis kun aproba rideto de unupersone rekonita Nobel-premiito.

– Ĉu eble vi havas nenian komunan al la fama komponisto?

– Mi havas tre multe da komuna al la komponisto. Dum jaroj mia patro laboris ĉe orkestro de migranta oper-ensemblo.

– Kion ludis la maljunulo.

– Vetkuron de ĉevaloj. Kion li perlaboris ĉe la orkestro, tion li disipis per vetkuro de ĉevaloj. Cetere lia laboro estis zorigi pri la muziktono de la orkestro. Li portis la muzikinstrumentojn al la teatro. Kiam li dungiĝis, li estis nur solisto de violonĉelo. Poste jam oni konfidis al li du violonĉelojn. Kaj eventuale oni konfidis al li ankaŭ la alpan kornon. Oni uzas ĝin precipe dum operoj de certa komponisto, nomata Wagner, kiu estas mia nomparenco, kiu verkis la francan revolucion sub la titolo Siegfried, prezentatan per alpaj kornoj, ĉar preskaŭ la tuta ribelo okazas en la Alpoj. Ĝia heroo nomiĝas Siegfried, kiu estas nedifektebla, kaj li familia nomo estas sinjoro Gessler. De sur la kapo de tiu maljuna atisto sia propra filo depafis tutan paketon da ludkartoj… Ĉar la afero havis kunligon kun la kartludado, eĉ kun domeno kaj ankaŭ kun ruleto… Tial oni nomis iujn ludkartojn laŭ la opero kaj ribelo Vilhelmo Thell, verda fanto, kaj la kuraĝan knabeton lasta preno, kio estas trefo numero sesp. Jen venas la virino, ŝi nomiĝas Sibilo, sed kiam oni demandas ŝin, ŝi fariĝas cigno kaj kantas en tiu formo. Diregento Ŝekspiro, de kiu mi scias multe da humuraj sentencoj, li diris pri tiu virino, “Kio nova. Via nomo estas virino”. Li singultis laŭte, kaj li estis proksime al sveno pro sia ebrieco. – Kiel vi vidas, sinjoro, mi okupiĝis sufiĉe multe pri operoj, mondhistorio kaj hazardludoj. Ni trinku ion laŭ mia opinio!

– Kio estas via alia nomo, ĉu Richard? – demandis Theo.

– Mia alia nomo estas same heroo de opero.

Jimmy la Ĝisorela kapjesis vigle.

– Estas tiel! Antaŭ nelonge oni nomis lin Kukurbo-fanto. Ankaŭ mi estas sperta pri la muziko, ĉar iam mi kartludis tage nokte.

– Mi volas paroli kun vi inter kvar okuloj – diris la blubarbulo kun subita malgajeco.

Jimmy la Ĝisorela foriris post la mansigno de la milionulo.

– Sinjoro… mi venis kun aperta viziero… – spiregis sinjoro Wagner enigme. La alpa korno, kiu ne ĉiam estis bezonata, ĝenerale al la komponaĵo de Wagner, ĝi signifis plus tridek cendojn da salajro. Pro la alpa korno ni havas la nomon Wagner, kaj en la rondo de muzikistoj oni mencias nin, kiel familion Wagner Alpa, kiam ili kalumniis nin. Mia patro nomis min laŭ itala opero dank’ al lia kromslaljro.

– Ĉu eblas – demandis sinjoro Theo, – ke vi nomiĝas Karmena? Tiuokaze niaj vojoj disiĝas.

– Mi ĝojas, ke ne estas tiel. En tiu teatraĵo drinkema rolulo ludis la arlekenon kun rompiĝinta koro, kaj li alportigis kruĉojn da biero. Ĝi estas tiu opero, pri kiu oni nomis min, kaj ĝi temas pri fama rabisto.

– Interese, ke mi ne pensis ĝuste pri tio.

– Mia tuta nomo estas Wagner Rinaldo-Rinaldini. Bela, itala poŝoŝtelisto estis la heroo, kaj poste li miksiĝas en ĝenan finalon kun virino nomata Helena la Bela.

– Mi tre ĝojas – ekparolis sinjoro Theo, – ke vi rakontis ĉion ĉin kun aperta viziero. Sed nun diru, kial vi venis?

– Mi diros tion sincere: mi petas cigaron… Dankon… Vi do aŭdu: Mi estis – li komencis malrapide turniĝanta lango – tiu homo, kiu peris negocon por la Magazino kaj la entrepreno Korporacio Wagner. Ĉar mi konas bone la ŝipojn, matrosojn, firmaojn, mi do estas klarvida pri la krimaferoj, kaj tiel mi entreprenas fari negocojn. Ni interkonsentu: kiu el ni trovos la profesoron, tiu dividos la gloron kun la alia.

– Mi ne deziras dividi la gloron kun vi

– Bone… – diris sinjoro Wagner ofendite, kaj lia barbo briletis en la koloroj de ĉielarko, dum la vesperaj sunradioj. – Tiuokaze mi provos foriri.

Sed la provo ne sukcesis, ĉar li plurfoje refalis sur la plankon, ĝis fine sinjoro Theo helpis lin ekstari.

– Dankon… Sed se vi pripensus: la Tursto Pacifika Fervojo kaj la Korporacio Wagner… eble povus fuzii… Ĝi tute ne dependas de mi… Mia ŝipo alvenos hodiaŭ… La ekspedicio ekveturos de ĉi tie al Honolulu… Oni avizis… ke la ŝipo jam estas alvenanta, elvenu, mi montros ĝin… Kie estas mia kandelo?

– Kial vi fiksas tiun kandelon apud vian ĉapelon?

– Ĉar… mi ne portas kandelon, fiksitan en butontruon aŭ apud la ŝuon… La kandelo estas la Korporacio! Oni ŝteladas la boat-lampojn ĉi tie, kaj la instanco punas min, se ĝi ne estas lumigita… nun ĝi estas mia patento. Antŭ ol ekveturi per mia boato, mi ekbruligas la kandelon, kaj alveninte sur la bordon, mi blovspirante estingas mian ĉapelon…

Dume ili tamen sukcesi atingi la ferdekon, kie sinjoro Wagner ĝoje salutis sinjoron Arturon Maxbell, kaj li miris, ke oni lasis tiun foriri libera el la prizono. Li vane refutis lian supozon, li eĉ ne parolis kun li pri tiaĵo. Li nur mansvingis:

– Ĉu oni volas prezenti al mi tiun prizonbirdon? Ni ambaŭ estis transportitaj katenite de Kolombo ĝis Btavio per la ŝipo de la militfloto. Ĉu, odlulo?…

Kaj li palpebruadis.

– Bonvolu ekbruligi vian ĉapelon kaj veturu per via boato – diris sinjoro Theo.

– Vidu! Tie navigas mia ŝipo! Ĝi ekveturis nur kvin tagojn pli frue ol la via, vi tamen atingis ĝin… Ĝi estas mia propra ŝipo! – ŝriksi sinjoro Wagner.

En la vespero, iom malproksime antaŭ ili, estis videbla malgranda vaporŝipo kun la poŭpo al ili, kiun antaŭvideble oni baldaŭ eligos ankaŭ el la apudborda uzo. Ĝia enkaviĝinta riparo skuiĝis, kvazaŭ la maŝino estus tre malnova, aŭ la korpo de la ŝipo tre kaduka. Ĉu oni volas entrepreni ekspedicion per ĝi? Ja pli granda ondo premos ĝin entute sub la akvon.

– Ĝi estas bonega ŝipo – stertoris sinjoro Wagner. – Kiu dirus, ke ĝi tranĉas la ondojn de la oceano kvardek du jarojn?

Neniu estus dirinta ĝin pri tiu vaporŝipo, kiu aspektis jardekojn pli maljuna laŭ supraĵa prijuĝo.

– Kiel idiota porva esti tiu – ekparolis Jimmy la Ĝisorela, – kiu entreprenas fari ekspedicion per ĝi.

– La ulo estas tute bona maristo – murmuretis sinjoro Wagner kaj kaptis apogiĝinte la orbutonan uniformon de Watson por momento, sed la granda parto de la jako, farita el malforta teksaĵo, restis en lia mano, deŝiriĝinte. Sinjoro Theo denove gardis lin de la batoj.

– La ŝipon de la Korporacio Wagner direktas bona maristo… li estas lerta matriso… vigla kanbo…

– Kiel li nomiĝas?

– Lia nomo estas Fred la Malpura…

– Ĉu… Fred… la… Malpura? – diris Jimmy la Ĝisorela konsternite.

– Jes!.. Li alvenos hodiaŭ el San-Francisko per rapidŝipo por transpreni la komando…

– Per kiu rapidŝipo li alvenos hodiaŭ el San-Francisko?

– Per la via… – diris sinjoro Wagner. – Alo… Mi tute ne sciis, ke vi havas ĝemelojn!.. Saluton, olda matroso! Ĉu vi vidas, ke ili ĉiuj kvin estas samformaj ĉi tie?

Li riigardis.

…Kaj la Kapitano staris apud ili! Fred la Malpura en sia tuta viv-trampeco, sed sinjoro Wagner vidis la Kapitanon en kvin ekzempleroj pro la refraktado de la agrabla, ruĝa suko, vualanta liajn okulojn. Kvazaŭ tuta bando de rabistoj estus aperintaj.

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

Kaj la dramo komenciĝis per tempesta rapideco!

Sinjoro Theo ne komprenis, ke la kureĝega Jimmy la Ĝisorela kun forto de bubalo kaj evidente konkurkapabla de ruzo de multaj vulpoj, kial li repaŝas konsternite, kaj en liaj okuloj kun embarasita timemo antaŭ tiu maljuna maristo, havanta indiferentan vizaĝon, ŝiritan ĉapelon? La suno tanis lian verukan, faltan haŭton, kaj ankaŭ tio eblas, ke ĝi fariĝis akvorezista, kaj tiu cirkonstanco ekskludas la demandon, ke la Kapitano ankoraŭ neniam provis lavi sian vizaĝon per akvo.