Lia ŝiriĝinta, nigra, altkoluma, longmaniktuba, lana ĉemizo, lia plurpersona pantalono estas identa kun liaj multjardekaj havaĵoj. Sed se nenio estus perfidinta lian indentecon: la movo de lia dikfingro, kiel li repuŝis sian vizieron per unu puŝo sur lia griza hararo, kaj la tiro, per kio, kiel proprietulo de eleganta klubfotelo, kun sinjora komforto, li sinkis ĝisaksele en sian, pantalonon, ĝi evidentigis, ke jen la homo, nomata Fred la Malpura, li estas la plej stranga figuro de la kontinentoj de la mondo, kiu en Algiro, Celebes aŭ Bermudoj eksidas ĉe la tablo de la kutimaj gastoj en kiu ajn drinkejo, kiu scias ĉiujn sensignifajn difektojn de la ŝipoj en la mondo, li estas en ci-dira rilato kun la ĉinaj etreĝoj de la pirat-kaŝejoj sur la Flava maro kaj kun la indiĝenaj magiistoj de la Insularo. Li ĉiam vagadas moroze en solo, kaj el la tempo de sia forpasinta juneco, tiel dirite, ripozis enigmaj, ŝtoniĝintaj postrestaĵoj de lia fosiliaj, sinjoraj, malgajaj aferoj.
– Ni iru… – li diris al la linioŝip-tranĉilisto – mi ŝatus esti sur bona ŝipo. Ĝi estas nur ŝipaĉo ĉi tie!
– Vidu, li estas sperta pri la ŝipoj! Nia ŝipo estas normala por li! La ŝipo de la Korporacio Wagner! Jes, tiu estas bona! Nur la instanco persistis alinomi ĝin tute! Kaj vi promesis al mi, Fred, ke vi donos al ĝi sufiĉe longan nomon! – Li parolis rikanante, rapide, kaj lia vingusta, senartikulacia voĉo transiris al gaja kriĉado. – Fred estas ĝentlemano, li promesas ĉion! Mi volas, ke ĝi havu longan nomon… Tian, kiel la nomo Stanley is Mony!
– Ĝi havos longan nomon – diris la Kapitano preskaŭ obeeme.
Jimmy la Ĝisorela ne fortiris sian rigardon de la Kapitano. Ĉu li nun kirlas la aferojn ĉi tie, aŭ ne kirlas?
– Kial neniu povsciis, ke vi estas sur la ŝipo? Ĉu?! – demandi Jimmy la Ĝisorela.
– Ĉar lastatempe ĝi estas la kutimo, filo mia, kio en mia tempo tiaĵo ankoraŭ ne estis – li diris per malgaja voĉo kaj rigadis en la foron, – ke la oficiro ne venas en la maŝinejon de San-Franciko ĝis Honolulu, ĉar li timas, ke la oleo malpurigas lin ledan gamaŝon.
Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, ke li mortos pro honto
– Venu, my old Malpura. Ni havas nenian pritraktindan kun ili! – diris sinjoro Wagner serioze, sed li sereniĝis subite. – Alo! Jen vidu! Li estas Brugger la enŝteliĝanta! Kio nova, vi, friponeto!
Kaj li feliĉe invitis al si mansvinante la prezidanton de la kartografoj de Honolulu, sinjoron d-ron Jones Antihoppe, kiu alvenis per motorboato al sinjoro Arturo Maxbell, kaj nun li paroladis iom malproksime kun la profesoro. Li aŭskultis sinjoron Wagner konsternite, kiu laŭdis lin kun feliĉa rideto, kiom multe ili ridegis pri la honor-konsulo d-ro Jones Antihoppe, kiam oni batis lin per biliard-bastono en Odeso, en la kafejo Spielmann, ĉar li ĉiam kaŝrigadis la kartojn de aliuloj.
– Ĉar tio ne kontentigas lin, ke li konas la kartojn laŭ la dorsflanko! – kaj li minacis lin gaje, akresone: – Vi nun estas tre eleganta por mi! Li ĉiam ŝatis fanfaroni!
– Mi do opinias, sinjoro Wagner – diris Theo. – La pokalo superpleniĝis!
– Kiel?… Vi povas doni al mi glason da brando!.. Ĉu vi ne trikas, Fred?… Kial vi pikpuŝadas min?! Ĉiu pikpuŝadas min ĉi tie!
Sinjoro Wanger ekiris, kaj li ne komprenis, kiel li ne povas enpoŝigi sian naztukon, sed poste li vidis, ke efektive li tenas en sia mano la deŝiritan duonjakon de kaptiano Watson.
– Iu… ekbruligu… mian ĉapelon… – li diris ĉirkaŭrigardinte. – Kaj se vi pripenpos: mi fuzios, se via entrepreno, tiu Pacific Standard Oil Broadcasting Ocean volas.
– Mi skribos tion al mia patro, ke li prezentu ĝin al la ĝenerala kunveno. Povas okazi facile – diris Theo nevoze, kaj li premis la manon de sinjoro Wagner, kiu ĵetis sian inter liajn brakojn kaj ekdormis.
Oni verŝis sur lin sitelon da akvo.
– Ĝi utilas al la floro en mia butontruo – li diris dankeme. – Antaŭ ol foriri, mi ŝatus paroli kelkajn vortojn kun vi inter kvar okuloj… Hopla! Theo denove starigis lin subaksele, kiel ian pupon.
– Venu do, sed nur por momento.
– Jen vidu… – diris sinjoro Wanger. Por avizi sian foriron, li elprenis siajn blankajn, gantojn el fadeno kaj suprentiradis tiujn, kiel pli bonaj akciuloj. – Mi proponas al vi, ke ni fuziu, kaj ne prezentu tion al la mitingo de via patro, ĉar la politiko estas nek mia pano, nek mia trinkaĵo… Li denove detiris sian maldekstran ganton, ĉar pro truo li ekŝanceliĝis, kaj ĝi kuris ĝis lia kubuto. – Domaĝe, ke ne estas brando sur la ŝipo.
Kaj li komencis kanti.
– Se vi havas direndon, tiam parolu, sed rapide!
– Rapide… – li respondis kun ironia, superema akcento. – Vi parolas facile. Do se vi estas saĝa, tiam la tuta Metro-Goldwyn Royal Dutsch Ŝipkompanio fuzios kun mi… Vi ne povos trovi la scienculon, ĉar saĝo estas bezonata al tio…
Tiam jam Theo ekfuriozis.
– Vidu, kara sinjoro Wangner
– Nun ne flatu min… – li mansvingis kun leĝera stentorado. – Ankaŭ saĝo estas benozata al tio, kaj vi ne trovos lin, ĉar vi ne estas trompistoj! Sed al mi… tiaĵon akoraŭ ne aŭdis la mondo – kaj li nur ridaĉis. – Je mia honorvorto, ĝis estis mia plej sensacia ideo… Granda sekreto… Sovu vian orelon proksimen al mi… Nu ne timu, infano, mi volas nur flustri… – Li prenis la orelon de sinjoro Theo, kaj li preskaŭ deŝiris ĝin, ĉar falante li kroĉiĝis al la orelo. – Atentu min. Mi knveturigos tiun esploriston Gustavo sur mia ŝipo… Forkaŝite! En lignokesto! Nu?!
– Kiel??!
– Pli rapide mi trovos lin per tiu malgranda ŝipo, ol vi kaj viaj ĉiuj eksprizonpunitaj akompanantoj, ĉar ankaŭ saĝo estas bezonata al tio. Se vi volas la fuzion, vespere mi atendas vin en mia kontoro. Mia oficejo troviĝas en la tranĉildanĝera restoracio “Mi pagas bele”… Estu saĝa, aŭ kiel oni diras en la opero Lohengrin: “Pripensu, Bajazo, kaj ridu!”
Per tio finiĝis la konferenco, kaj la gastoj foriris.
Sinjoro Wagner amikeme ridetante salutadis, kaj adiaŭante, li ankoraŭfoje gemute minacis fingre sinjoron Arturon Maxbell.
– Tiu homo estas granda friponeto – li laŭdis lin al la ĉirkaŭstarantoj. – Li prirabis la vendejon de sia bofrato en Dakaro, kaj li ekbruligis ĝin. Saluton, vi, olda rompŝtelisto… Nu, kial vi pikpuŝadas min… Ĉiu pikpuŝadas min ĉi tie…
Ili malsupreniris en la boaton. Sinjoro Wagner ekbruligis la kandelon apud sia ĉapelo, kaj li kantis arion pri tio, ke la virino estas ŝanceliĝema. Kredante, ke li prezentas Rigoleton, li kantis Yankee Doodle-on. Cetere li dufoje paŝis en la maron trans super la rando de la boato, kaj nur la lerteco de la ensidantoj savis lian vivon.
Jimmy la Ĝisorela diris malgaje al sinjoro Theo paraliziĝinte staranta:
– Ruĝa sinjoro, nun okazos granda lukto ĉi tie. Ĉar Fred la Malpura kirlas denove, kvankam mi tute ne scias, kion.
– Homo! Ĉu vi ne hontas, ke vi timas unusolan, maljunulo?
– Ne! Ankaŭ mi konfesas: mi timas lin. Ĉar li ne estas homo. Antaŭ ne pli ol kvin jaroj, kiam en Aleksandrio mi vagofrapadis malpli grandan, beduenan tribon, sed mi timas lin. Ĉar li mem estas la diablo.
Sinjoro Theo ridetis larĝe.
– Vi, tre estimata sinjoro, nur rikanas pri tio – diris Jimmy la Ĝisorela miksante sian koleron kaj bonkonduton. – Sed mi ŝatus, se vi komprenus, ke estis ofendo kontraŭ la reĝo konsideri min idioto.
– Se estos tiel, vi povas kalkuli mian viran konfeson. Sed nun mi vere konsideras vin idioto.
– Oni jam tre ofte ŝanĝis tiun opinion pri mi.
– Bedaŭrinde – respondis Theo malgaje, – mi sentas tiel, ke mi apartenos al tiuj malmultaj, kiuj estas persistemaj. Mi ja vidis nek la senkapan pirat-kapitanon, nek la homkapan ŝipon, malgraŭ tio mi ne estas superstiĉa, kaj la trampa maljunulo tute ne maltrankviligas min.