…La boato atingis la bordon, kaj la ario de sinjoro Wagner estis klare aŭdebla, kaj ankaŭ la patentita marĉlumo de lia kandelluma ĉapelo vidiĝis elfore tra nebulo ĝis ĉi tien balanciĝante, flave, kiel li kantis ŝanceliĝante, ke la virino estas ŝanceliĝema.
La unuokula kaj la duon-idiota Sigorski murmuretis ironie ĉe la balustrado, kie li kubutumis:
– Kaldrono ridas pri la virino, ke ŝi estas ŝanceliĝema…
D E K D U A Ĉ A P I T R O
Proksimiĝante al la bordo, ili jam aŭdis la deformiĝinta muĝegon de la megafonoj, ĝis ĉi tie penetrantan.
“Atenton…! Atenton…! Mi vidas bone de tie ĉi la alvenantojn… Meze de la boato, en blanka ĉapo estas sinjoro Linkoln… Linkoln! Apud li videbliĝas la blankiĝanta, densa, ruĝa hararo de la mondfama profesoro, konata de sur fotoj… Mi ripetas: Apud li sidas… Mi korektas min: Gesinjoroj: la peciza tempo estas la 10-a horo kaj 40 minutoj kaj 25 sekundoj… Nun alvenas konsilisto Walt, anstataŭiganta la urbestron… Atentuon! Perdiĝis brodita, perlo-ornamita retikulo proksimume en la mezo de la spaco. La virino petas la kavaliran trovinton, ke ŝi rezignas la 200 dolarojn, la oran cigaredujon kaj la retikulon, nur la pregitan, ledan kalendaron li ĵetu en la maron… Nun ili elboatiĝas! La ruĝa junulo kaj sinjoro Arturo Maxbell, kiun ĉiu rekonas laŭ lia publike konata, leda gamaŝo. Salutas ilin la popolo de Havajo kaj la liberaera megafono de la entrepreno Broadeasting, kiu elsendas la programon el la kvar anguloj de la spaco tra ebonit-funela magafono Watchern. Mi ripetas: Ĝi jam estas aĉetebla por 7 dolaroj en tre bona kvalito. Samloke estas unuaranga priservo… Jen ili venas, kaj mi vidas bone la entuziasman homamason…”
Nu jes. Estis problemo pri la homamaso. Ĉar:
La homamaso venis. Ili staras ĉi tie pro la ŝipo Stanley Up To Date. Kaj jen estas la anstataŭiganto de la urbestro kaj kun li la ceteraj eminentuloj.
Sed la homamaso tute ne rimarkas la altrangulojn! La homamaso, kiel unusola spitetanta konato deturnas sin de ili! Ankaŭ la urbestro! La parolisto diras: “Jen ili venas! Ĉiu rigardo direktiĝas al ili…”
Kaj dume ankaŭ li gapas aliloken!
Kio okazis?
– Sinjoro! Mi estas la via! – diras iu al Theo. Li estas sinjoro Wagner mem! Sendube. Eble li povis trinki ie, ĉar nun jam li estas eĉ straba, kaj lia kapo batiĝas al arbo, tiel li falas sur la teron, kie li finas sian direndon:
– Vi faros bonan negocon kun mi! Mi estas tia homo, kiu ne konas malhelpojn.
– Vi tre honoras min, sed mi ne bezonas vian helpon.
– Malgraŭ tio, mi helpos al vi. Kial vi lasas min kuŝi sur la tero?! Kial ne helpas iu?! Dankon.
– Kaj kion rigardas la homoj ĉi tie?
– Mian ŝipon! – Kaj li frapis sur sian bruston, sed tiel, ke li stuble falis, kvazaŭ post persista lukto fine li estus knokaŭinta sin mem. – Mi estas ruinigita. Fred la Malpura, tiu ebriulo mortigis min!
En tiu momento ankaŭ sinjoro Theo ekvidis la spektaklon! Antaŭ policoficiro, sin traboranta tra la disiĝanta homamaso, estis videbla la miraklo:
Kaj nun ankaŭ li preskaŭ falis surdorsen.
Ĉar tiaĵo ankoraŭ simple ne okazis sur la Tero!
Sur la freŝe gudritan flankon de la kaduka vaporŝipo, laŭ la ekzemplo de Stanley Up To Date, sed en la grandeco kaj larĝo de la ŝipkorpo, blanke farbitaj literoj kriegis tiun “longan” nomon al la bordo:
N U K I O N O V A, S I N J O R O W A G N ER?
Ĝi nun estas la nomo de ŝipo!
La haveno skuiĝis pro la rido de sinjoro Theo.
– Ĉu vi ne volas trafiki kun tia nomo sur la maro? – li demandis poste sinjoron Wagner Rinaldo-Rinaldini.
– Ni devas lasi ĝin tiel! – hurlis la prezidanto de la Korporacio Wagner – ĉu vi pensas tion, ke oni laŭplaĉe povas alifarbi kian ajn nomon sur ŝipon?! Oni registris la novan nomon! Kaj nun tiu ĉi enkaviĝinta, aĉa ŝipo portas la nomon, pro kiu nomo mia patro blankhariĝis en honoro.
Kaj vi bluiĝis en honoro… – finis tion Jimmy la Ĝisorela kompreneme.
Poste apoginte sinjoron Wagner al arbo, ili iris en la postoficejon por telegrafi al sinjoro Thorn. La telegramo tekstis jene:
“Ne publikigu, ke vi avizis al mi la alvenon de vidvino (?) sinjorino Gustavo Bahr. Postmorgaŭ ni ekveturos, kvazaŭ ni ne scius tion. Tre gravas. La elĵetitan homon, postrestintan for de la ekspedicio, provizu per ĉio, kaj ekirigu lin. Se li venos per aviadilo, morgaŭ li povas esti ĉi tie. Theo…
Poste promeninte en la haveno, li diris al Jimmy la Ĝisorela la inferan novaĵon. Li elverŝis sian koramaron. Li rakontis la teruraĵon. Ke li atendas ne multe de la telegramo, ĉar li komprenis tiel la vorotojn de sinjoro Wagner, kvazaŭ Gustavo Bahr estus tenita en kaptiteco sur la ŝipo, kiu havas teruran nomon!
Ankaŭ Jimmy la ĝisorela ekteruris. Tamen li kaŭzis la problemon. Ĉar:
– Jen tio estas la problemo – diris sinjoro Theo, tre malgaje, tamen rigardante la belajn, preterirantajn virinojn – nun tio estas la problemo, ke la sorto estas kontraŭ ni. Nenio koincidas dekomence. Mi sendis la telegramon, ĉar la ebriema Wanger ne estas tia homo, ke mi devus nepre preni kontanta mono lian hisorion. Sed bedaŭrinde ankaŭ tio eblas, ke oni forrabis iel Gustavon Bahr, aŭ li aliĝis al ili.
– Kial vi ne intertraktas kun tiu linioŝip-tranĉilisto?
– Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi pensas, ke li povas atingi per la fama blufo, ke mi komplotu kun tia fripono?
– Bone. Mi havas ideon.
– Kion vi volas?
– Nur konfidu tion al mi!
Nun ili alvenis vid-al-vide al la fantomŝipo:
N U K I O N O V A, S I N J O R O W A G N E R?
kriegis la literoj.
Ĉe la balustrado de la ŝipo subite aperas eksterordinare severan aspekton havanta virino antaŭ iliaj okuloj. Sufice juna, sed sek-starura virino kun nekredeble serioza vizaĝo, kavazaŭ ŝi estus malĝojanta pri tio, ŝi klinas super la akvon morne. – Nun jam iom timeme rigardas sinjoro Theo sian ĉefhomo, kaj tiu lin. Reportero ĵus fotografas ilin, sed poste ankaŭ la malgrandan vaporŝipon. La magnezio ekflagras.
– Sensacia ideo estas tiu ŝipo fare de la Pictures Post – diras la reportero malkuraĝe. – Ekspedicio kun humuro.
– Kaj kia virino estas tie?
– Mi ne konas ŝin. Ĉar ĝi estas la ŝipo de Pictures, mi do pensas, ke ŝi estas A. Winter.
Alia plago!
– Ĉu A. Winter… estas virino?
– Ĉu vi ne sciis? Anna Winter estas ŝia tuta nomo! Mi adiaŭas vin!..
Nun jam ili ne kuraĝis rigardi unu sur la alian, ili nur iri plu, rigardante la etaĝojn de tute fremdaj domoj mekanike. Estas terure, ke ili tiel draste bati iun pro Hanibalo, pro la sekaj pastoj kaj pro la ŝukurno. Sed kiun? Kaj kio okazis al li? Kien li malaperis?
– Nun lasu min sola, sinjoro Ĝisorela. Se mi devas pensadi pri la ekspedicio eĉ momenton, mi freneziĝos.
Kaj se li estus sciinta, ke ĝi estas nur gemuta, milda komenco de tio, kio sekvos!
D E K T R I A Ĉ A P I T R O
La Lumturo kaj Bufedo Mi bela pagas en Honolulu estas ekskluziva diboĉejo de kelkaj eksterordinaraj homoj, ĝi estas unika loko en la mondo. Iam lumturo satais sur la proksima rifo, kiun oni fermis jam ekde jardekoj pro ties malrapida sinko. Tie funkciis la restoracio de Teodoro la Kornulo, tiu iama, la plej tipa, la plej konservativa restoracio de solaj rabistoj, kiuj ne ŝatas sian epokon. Kiuj ne preferis la novan, maristan generacion, la banditismon kun mitraloj, la sonfilmojn, la stratosferon, la tubomelblojn, la plus-produktadon kaj la devigan injektadon kontraŭ variolo. Kelkiuj maĉis betelonuksonn, kaj Teodoro la Kornulo, la proprietulo servis ankaŭ sur piratŝipo, aŭ li servis nek aliloke.