Выбрать главу

La rifon, kiu estis sola roko en la akvo, oni devis atingi iel. Troviĝas sufiĉe da boatoj ĉi tie.

Atinginte ĝin, mallumega vespert-nesto akceptis la gaston ĉe la bazo de la lumturo, sed jam ankaŭ serpento kaj skorpio troviĝis tie. Nu kaj? Ĉu vi pensas, ke oni venigos entreprenon por fari grandan purigon? Estis iuj, kiuj iris sur la ŝtuparo, kaj ili atingis ties supron vivantaj. Ĝi bezonis grandan sperton, ĉar tie kaj ĉi tie mankis kelkaj partoj el la konstruaĵo, kaj oni ne preferis lumigilsimilajn mod-idiotaĵojn ĉi tie. Oni uzis ankaŭ “Lifton”, por ekfunkciigi ĝin, oni devis ektiri ŝnuron. Kiu ne havis ordon en siaj aferoj, ke oni ĵetu korbon da brikoj desupre, pro privata afero, iu malsuprenigis lignokeston, kaj liaj amikoj suprentiris lin por tridek cendoj. Se poste oni tamen opiniis tiel, ke ili ne devintus fari tion, ili simple reĵetis lin en la abismon.

Jimmy la Ĝisorela rapidis sur la ŝtuparo supren, klopodante salti po du ŝtupojn. Li alvenis iom spiregante al la araneaĵkovrita strigo-nesto de la lumturo, kie dormetadis la timige maljuna Teodoro la Kornulo, kiu havis inflamajn palpebrojn. Li povintus esti mirinda kranio de antropoida vulturo kun sia hoka, granda nazo kaj krete pala vizaĝhaŭto. Jimmy l Ĝisorela sciis la kutimojn ĉi tie. Ĵetitnte sian ĉapon sur murhokon, li eksidis senvorte.

Oni neglektis la salut-similajn formalaĵojn, kiel la flepĵekon, la psikoanalizon, la radioaktivecon kaj ĝenerale la esprimformojn de la neŭrastenio.

– Mi serĉas sinjoron Wanger – li diris al Kornulo

– Vi estas sufiĉe idiota – respondis la proprietulo.

Soleca gasto sidis ĉe iu fenestroangulo, kiu kantis mallaŭte, monotone, kapvoĉe. Li estis la Silentema (aŭ Ok-etaĝa) Drugiĉ.. Li ne kutimis paroli, sed kanti tiel pli ofte. Li zumkantis unusolan, konstantan melodion per sia kapona tenoro, kvazaŭ li konus nefinitan amok-tonkuradon de freneziĝinta komponiso. Drugiĉ ĉiam amuziĝis en duopo, kun sia eskalo, nomita “Melanie”.

– Drugiĉ! Mi havas negocon por vi.

– Bone.

– Okazos ĉirkaŭrigardo. Eble ankaŭ vangofrapado.

– Egalas.

– Kie mi trovos vin?

– En la karbo-kargejo.

Kaj li kantis plu al “Melanie”, klinante sian kapon sur la sesan ŝtupeton, kiu reprezentis tre altan gradon de la ebrieco de Drugiĉ.

Jimmy la Gisorela trinkis glason da arako, kaj iom trankviliĝinte li enspiris la odoron de la petrolo, opio kaj tiun de la ŝimaj muroj.

Nun estiĝis tia bruo inter la volboj de la ŝtuparejo, kvazaŭ dek-membra, ebria societo estus alveninta! Aŭdiĝas bruo de blasfemoj, falintaj ŝtonoj kaj morterstukaĵo, poste kaoso de diversaj, laŭtaj krioj de malsupre. Sed nur sinjoro Wagner alvenis. Kaj laŭ Teodoro la Kornulo ĝi ne estas malpli granda miraklo de nia epoko, kiel la televidilo, la keĉeskeĉken, la vitamino A kaj ĝenerale la sekvoj de la planizita ekonomio.

Ĉar sinjoro Wagner neniam suprenvenis per lifto. Li alvenis ebrie, piede, kantante, stumbletante, kaj foje li falis inter du ŝtupojn, sed li kroĉiĝis dum falo, tiel do pendante super la abismo, li kantis tutan duonhoron por helpo, ĝis fine iu savis lin, ĉar tiu homo ne rekonis sinjoron Wagner en la mallumo.

La koncernulo poste havis multe da malagrablaĵo pro tio.

Tamen sinjoro Wagner supreniris nur perpiede, kaj neniam okazis al li malbono. Tute ne ekideis al li ekbruligi la fieran kandelon, metitan apud sian ĉapelon. Oni same malestimis tian dandadon ĉi tie, kiel la dancon tango, la grafologion, la fision kaj aliajn damaĝajn efikojn de la troigita kartludado de briĝo.

Malgraŭ lia admirinde ebria stato, li portis tute freŝan gardenion en sia butontruo kaj stentoris.

– Saluton, karaj miaj amikoj! Nu kio nova, kio nova?!.. Alo, mi jam vidis vin! – li kriis al Jimmy la Ĝisorela. – Vi estas ia dentokuracisto el Aleppo!.. – Kaj li jam preskaŭ falis surdorsen, kiel li montris al ĉiu ekŝrikante la ekstravaganculon, zumkantantan en la angulo. – Alo! Jen vidu, li estas Drugiĉ!.. Li bone aranĝis mian sorton, tiu friponeto!

– Venu intertrakti! – diris Jimmy la Ĝisorela.

– Bone… Mia kontoro… estas por tio, vi, olda dentkuracisto… Ili ĉiu vangofrapadas bone!

Ili povis supreniri al la ilarejo sur ligna ŝtuparo, sub la ladan tegmenton, kaj iam oni tenis en ĝi ian ŝtormavizan flagon aŭ buon. Nun ŝajnis, ke ĝi estas bonega deponejo por la ratoj.

– Temas pri mesaĝo – komencis Jimmy la Ĝisorela.

– Ni povas fari tion – respondis sinjoro Wagner, karesante sian densan, bluan barbon. Mi lasis ĉiujn dek du ŝtelitajn rulaĵojn da ŝtofo ĉe mia ricelista amiko, nomata Pinkerton, kaj mi transonos tiujn malmultekoste!

– Temas pri tute alia afero. La milionulo sendis min. Li ne volas komunan negocon, sed li vendos la esploriston de vi.

– Mi kredas tion – li diris kun tragika ironio… – Alo! Teodoro, mia kara amiko! Alportu rapide la trinkaĵon, ĉar mi sobriĝis, bedaŭrinde… – Kaj turnis sin al Jimmy la Ĝisorela. – Do temas pri tio, kara mia amiko Drugiĉ… Kie estas Melanie? Ĉu vi ne vendis la eska… – Rememoro pri malnova, granda vangofrapo silentigis lin, poste li finis tieclass="underline" “Ĝi estas la demando de esto aŭ neesto”, kantas la trefo numero ok en la opero Traviata!

Kaj li kantis la komencan arion de la trefo numero ok el la opero Traviata. Sed la ario apenaŭ diferencis usonan ŝlagron kun la teksto “Gudnajd New York. Ĉar li ne eltenis plu sobre, li decidis mem alporti la brandon, kaj li falis en la drinkejon rapide. Reveninte li jam rikanis, kaj samtempe li sentis tiel, ke alvenis la momento, kiam estus plej bone surpreni siajn gantojn el fadeno.

– Nu, mia kara amiko Strovaĉek, ni finu ĝin: la tuta stokon el tolo, kiu estas ĉe mia kara, ricelista amiko, nomata olda Pinkerton, mi vendos ĝin malmultekoste…

– Mi ne bezonas la tolon. Mi aĉetos la malaperintan scienculon, se vere li estas tiu.

– Mi atestas! Jen prenu!

Kaj li transdonis multe da velkintaj floroj el sia interna poŝo. Sed li tuj reprenis ĝin kaj premegis tion en sian pantalanpoŝon, bedaŭrinde, kun la nebukita rimenzono de Jimmy la Ĝisorela, kion tiu retiris, sed la buko ŝiris la ŝnuron, kaj la pantalono de sinjoro Wagner falis malrapide.

– Bela perplekso ĝi estas – li kriis gaje, kaj ĉar la ŝirita ŝnuro kapitulis, ekde nun li prenis sian pantalonon ambaŭmane. – Vi mem serĉu tion! Ĝi estas en mia interna poŝo. Atentu pri la birdonesto!

Ĉar ankaŭ birdonesto troviĝis en lia interna poŝo!

Kun du birdidoj. Li trovis ilin matene en la parko, por ke tiuj ne malsatu, poste li kaptakiris ankaŭ insektojn, kvankam ĝi estis tute superflue, ĉar la birdoj ne suferis pro manko de nutaĵo super la koro de sia protektanto.

Jimmy la Ĝisorela etendis sian manon singarde an la poŝon de sinjoro Wagner. Papero bruetis inter du lanugaj birdidoj kaj inter kelkaj ŝtelŝlosiloj. Li eltiris ĝin.

– Ĝi estas tiu – diris sinjoro Wagner, kiun katenis sia pantalono, kiel malliberulon. La fregat-ĉefleŭtenanto legis:

“Vidu, Wagner! Mi atendos ĝis vespero! Se ĝis tiam vi ne transdonos mian koncernan parton, mi disrompos vian lavpelv-buŝan, idiotan kapon, diablo forportu vin. Vi povas kredi ĝin, kaj mi submetas tion al via atento.

Hugo la Labor-evitulo”

– Hopla, jen rigardu! Ĝi estas rekomendletero! Atendu! Tenu mian pantalonon… Dankon… Tiel… Mi trovos ĝin pli rapide… Ĝi ne estas tio… nek tio… Jen ĝi estas!.. Hopla! Kion vi faras!?… Vi devas teni tion!

Jimmy la Ĝisorela rigardis la pruvaĵon, kaj komprenis, ke estis domaĝe telegrafi al Thorn. Sinjoro Wagner diris la veron! La ora medalo estis la pruvo: