Выбрать главу

G O L F – E S P L O R I S T O J: A L   G U S T A V O   B A H R!

– Mi fidis tion, ke la medalo estas vera!

– Ĉu ĝi?… – Kaj li ridis. Ĝi estas tiel vera, kiel mia oraj dentoj!

Kaj li malfermis sian buŝon, kaj li tute ne havis orajn dentojn.

– Mi donas kvincent dolarojn por li – proponis Jimmy la Ĝisorela.

Sinjoro Wagner ridis, kiel rabia hieno.

– Haha!.. Ĉu por li?! Por tia profesoro! Kiu apenaŭ havas kvardek sep jarojn, li finis gimnazion, li trovas marfluojn kaj havas du fontoplumojn! Prefere mi ŝiros lin je pecoj!

– Li ne valoras pli multe!

– Ĉu li?… Ve! Kiel vi povas diri tion, mia amiko Strovaĉek!.. Mi devas kapti mian pantalonon, ĉar mi falos surdorsen!.. Li estas bonega profesoro!.. Li verkas unuarangajn librojn… Kaj kiajn spektaklojn li povas fari! Ekzemple li estas en malgranda lignokesto de tagoj, kaj li ankoraŭ vivas!

– Mi ne aĉetos lin!

Jimmy la Ĝisorela lasis lin tie. Elirinte, li vidis ankaŭ Roĉild-on la Malavaran en la drinkejo. La fregat-ĉefleŭtenanto ĵetis malŝatan rigardon al li. Li ankoraŭ faros kalkulon kun tiu homo.

– Jimmy! Alo!

Aŭdinte la krion li haltis kaj returnis sin al la Malavarulo. Domaĝe, ke li ne kunhavas sian laborkitelon.

– Kion vi volas?

– Mi havas negocon… Kaj se vi volas, Jimmy, mi dungiĝos al via ŝipo. Por neniom da mono mi veturos per la ŝipo Sinjoro Wagner.

Kia ŝipo estas tiu, kiu ne konvenas al Roĉildo la Malavara? Li ne demandis tion. Ĝi estas privata afero.

– Bone, bone… Kaj kio estas la negoco?

– Ni devas ataki virinon.

– Mi ne faros tion.

– Ŝi pagos. Tiel ŝi volas konatiĝi kun iu, ŝi atendos la koncernulon. Ni forkuros de antaŭ tiu homo… La virino donos cent dolarojn por ĝi!

– Kiel estas bezonate du personoj?

– La virino timas, ke la fremdulo eble venkos unu atakanton.

La afero interesis Jimmy la Ĝisorelan. Ili iris.

Kaj cetere li bezonas la Malavarulon. Post kvaronhoro ili alvenis en iun strtetaĉon, kondukanta el la ĉefstratoj de la interna urbo. Multaj tiaj stratetaĉoj troviĝas en grandaj havenoj. Unu turniĝo, kaj la luksaj lumoj malaperas, ke antaŭ cent jara urbo aperu anstataŭ ĝi.

Ili staris sub pordegvolbon… Ili atendis. Jam estis malfrua vespero. Eble en ĉiu kvara horo preteriris iu.

– Kiam ekveturos plu la ŝipo Sinjoro Wagner?

Ili menciis la nomon de la vaporŝipo nur mallongigite.

– Morgaŭ. Sed diable…

Li glutis la vorton. Kio povas esti al tiu veturilaĉo? Li devas ekscii.

Nun aŭto haltis ĉe la stratangulo, kaj elegante vestita virino descendis kun magralonga junulo. Ili rapidis rekte al ili.

– Jen estas mia amiko – diris Roĉild la Malavara.

– Tiun sinjoron, kiun vi povas fidi, tial mi venigis, ke vi havu kaŭzon ataki duope. Ni sekvis la fremdulon per aŭto, pri kiu temas. Li jam venas. Post nelonge li turniĝos ĉi tie… Faru ĝin laŭnature.

– Ni ne kutimas fari fuŝaĵon – trankviligis ŝin Roĉild la Malavara. Poste ĝi komenciĝis. La knabo iris kun la virino. En la blinda mallumo ankoraŭ ne estis videbla tiu certa, alia viro, pro kiu ĉio ĉi okazis, sed ili jam aŭdis liajn paŝojn. Nun! Malavarulo ekiras. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela…

Li atingas la knabon kaj la knabinon… Malavarulo subite kaptas la retikulon de la virino… Laŭfaka tordomovo…

Ŝriko… Tamburado de la piedoj! La fremda sinjoro “ekmordis la logaĵon”, kiel la fiŝistoj diras. La akompananto saltas kaj kaptas la gorĝon de Jimmy la Ĝisorela, poste li vagofrapas lin iele-iome, ke punktoj dancas antaŭ liaj okuloj. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela volas ŝajnigi bone la aferon, li do ĵetas la magrulon al la flanko de rubujo, ke ĝi disromiĝas sub la kanbo, kaj tiu falas inter la lignajn ruinojn… Jimmy la Ĝisorela forkuras!.. Sed lia ĉapo defalas…

Kaj tio estis la poblemo!

La aŭguro, rilate la ĉapon, laŭ kiu Nin ĉiun povas trafi akcidento plenumiĝis. Ĉar la fregat-ĉefleŭtenanto ne lasis perdi sian elegantan havaĵon… Li etendas sian manon por levi ĝin… sed dume la nekonata, sola viro atingas lin.

Pif-puf.

Kavr-kvin pugnobatoj… Malfacile estas lukti en la mallumego. Kaj tiu dura ulaĉo… Nun li tamen sukcesas knokaŭiti lin per preciza hokbato, kaj li tuj sterniĝas pace, laŭlonge sur la granitaj pavimŝtonoj.

Phu! Ĝi estis granda batalo!

– Idioto! – kriis la magrulo, pene leviĝante el inter la ruinoj de la rubujo. – Kiu diris, ke vi batfaligu lin?

– Kiu povas atenti pri tio dum interbatado…?

La virino ne hontas genuiĝi sur la teron. Ekflagras aŭtomata fajrilo.

…Kiam Jimmy la Ĝisorela ekvidas la vizaĝon de la batfaligita homo, evidentiĝas antaŭ li la tragika, konsterna, timiga realo!

…Li estas sia mastro. Sinjoro Theobald Linkoln, la ĉefo de la ekspedicio kuŝis tie, batfaligita unuarange.

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

Kiam Theo rekonsciiĝis, li kuŝis sur kanapo en la halo de la hotelo, kie li loĝis.

– Ĉu vi fartas pli bone? – demandis la virino apud li.

– Jes… – respondis Theo langvore. La junulo havis zumadon en sia kapo, cetere li farits bone.

– Mi dankas al vi…

– Nur tion ne!.. Kie estas via akompananto? – li demandis rapide, ĉar li memoris pri la magrulo, kiun kovris la ruinoj de la lignokesto post la fino de la de la flugvoje de la terura vagofrapo.

– Nu… En sanatorio… Ĉetere mi nomiĝas Lilian Hiller.

Li rigardis la virinon ekzakte! Ŝi estas bela! Hu, kiel belega!

– Mi estas Theobald Linkoln.

La okuloj de Lilian Hiller larĝe malfermiĝis pro la sincera miro.

– Ĉu la fama malkovranto?

– Kiel?! – demandis sinjoro Theo timiĝinte.

– Ĉu vi estas tiu, kiu serĉos Gustavon Bahr?! – ŝi daŭrigis entuziasme. Ho, mi tiel admiras vin pro tio!

– Fraŭlino, vi ĉikanas min, kaj mi ne ŝatas tion. Vi scias bone, ke estas nenio temerara en tio, kion mi faras, temas nur pri komforta vojaĝado kun iom da blufo.

La okuloj de Lilian Hiller iom larĝe malfermiĝis pro miro.

– Interese – ŝi diris mallaŭte kaj eble ankaŭ iomete trompiĝinte. – Mi pensis, ke vi estas vanta ŝlemilo.

– Kial?… – konsterniĝadis Theo.

– Mi pensis…

Malpli proksime, ĉe la akceptejo, sinjoro, portanta ĉapelon de ambulancistoj kaj ledan gamaŝon, interesiĝis nervoze, ĉu sinjoro Theo revenis en la hotelon?

– Alo! – kriis la milionulo, ĉar li rekonis la fregat-ĉefleŭtenanton, kaj li tute ne konjektis, ke tiu homo estas samtempe ankaŭ la mastro de la hokbato, pro kio li svenis. Sed Jimmy la Ĝisorela direktis sian rigardon iom flanken, kvazaŭ li ne estus vidanta sinjoron Theo, kaj forrapidis lametante. Eble li bat-difektis sian kruron ie.

Lilian paliĝis, kiam ŝi rekonis la fidungiton.

– Kiu… kiu li estis? – ŝi demandis timiĝinte. – Ĉu vi konas lin?

– Jes bonege! Li estas la unua oficiro sur la ŝipo Stanley Up To Date. Kio okazis al vi?

– Nenio, nur estas iomete varme…

– Jimmy la Ĝisorela estas amuza kaj bonega homo… Certe ne videbliĝas, kiel forta li estas?

– Jes, ĝi videbliĝas – diris la virino kaj rigardis sur la blukadritajn okulojn de sinjoro Theo. Ĝi estis terure ĝene malkovro por ŝi… Kaj tio iomete tute ruinigis ŝiajn planojn. – Venu en la koktelejon. Mi ŝatus trinki glason da ĉampano.

Ĉampano. Delikata, mallaŭta muziko. La orkestro ludas tangon… “Ho, se mi povus denove reveni en Havajon…” – kantas dika tamburisto kun dolĉeta sopiro, kvazaŭ li ne estus ĝuste tie. Theo sentas iel eĉ pli serioze, ol antaŭ nelonge ĉe Charlotte Dusan, ke tiu ĉi virino estas konsternige kara. Ankaŭ la okuloj de Lilian brila. Interese! Kvazaŭ tio sidus en ŝiaj okuloj, ke “mi imagis vin ne tia”.