– Ĉu tiu muzikilo estas peza? – informiĝis Jimmy la Ĝisorela kaj eklevis la gitaron mediteme.
Sed ne okazis lukto. Jimmy la Ĝisorela forgesigis kapitanon Kuloto! Ĉar kiam li poste altiris tenere la artistinon per sia maldekstra brako (kaj dekstramane li levis alten, surper sian kapon la plumbobastonon), Ofelia Pepita flustris kun pudora cedemo:
– Ne kredu, ke mia koro ne estas el vakso… Nur tial mi toleras ĝin, ĉar mi amas vin…
Tiam alvenis kun granda bruo la personaro de la ŝipo Kio Nova, Sinjoro Wagner. Kaj ili kverelis. Ankaŭ Tendneulo la Fervora, Vanek la Dornhara kaj la Ĉefkuracisto estis tie, la pli famaj el ili. Krome ruĝhara junulo (jam la tria en nia historio), kiun oni konis laŭ la nomo Kupro-grafo tre avantaĝe en la havenoj.
Unuavice li estis tre bela knabo, malgraŭ lia ruĝeco. Li vestis sin laŭ hispana modo, tial oni pensis lin parte greko, parte anglo. Sed poste iu diris, ke li vere estas hispano, malgraŭ tio, ke li disvastigis tiun famon pri si.
Kupro-grafo estis la unua oficiro de la ŝipo Sinjoro Wagner. Ĵus la ĉiam flustranta, astma Peters diskutis kun li, kiam ili invadis la drinkejtablon.
– Vi povas diri, kion vi volas! Ni ne veturos, kaj fino! – li flustris, kaj lia putriĝanta laringo eĉ fajfis pro la fortostreĉo.
– Fred la Malpura parolis la veron – diris Tendenulo la Fervora. – Kaj se Fred parolas veron, tio jam en si mem sufiĉas por maltrankviliĝi.
– Pro Dio! Vi estas stultaj, superstiĉaj homoj! – riproĉis Kupro-grafo ilin.
– Mi diras tion – alparolis la Ĉefkuracisto, post kiam li trinkis, – ke la knaboj pravas.
– Post tiaj antaŭaĵoj nek mi veturos volonte – diris la du-metra, skeletsimila Ĉharley la Lunmiena. – Ĉar per tia ŝipo…
– Fermu vian buŝon ĉi tie! – diris Kupro-grafo kaj rigardis sur Jimmy la Ĝisorelan, kiu tuj ekstaris.
– Pardonon – li diris al Ofelia Pepita kaj malrapide li venis antaŭen. – Ĉu eble iu havas problemon kun mi?
Sekvis atenda silento, streĉiĝanta antaŭ pli gravaj korp-kontraŭ-korpaj bataloj
– Ne komencu interbatadi – intervenis Tendenulo la Fervora, kaj super siaj dratkadraj okulvitroj, kiel ia strigo, ŝajniganta sin grava, lia rigardo direktiĝis de iu al la alia. – Jimmy la Ĝisorela nun estas bezonata al ni.
– Dungiĝu al li! – diris Kupro-grafo ironie. – Ĝoju, Jimmy, ke vi povas akiri tiujn honestajn junulojn!.. Mi transdonas ilin al vi!
Filipo Diru-jam batis sur la tablon kolere:
– Vi tamen ne persvados nin, ke ĉiu estas idioto, nur vi ne! Kion diris Fred, kaj kion ni vidis…
– Silentu!
Ili eksilentis denove kaj rigardis al Jimmy la Ĝisorela.
Ĉi tie estas ia sekreto! Li eksentis la enigmon jam ĉe la Malavarulo! Ili ĉiam rigardas sur lin kaj eksilentas. Li draste piedbatos tiun Kupro-grafon.
– Domaĝe pro la multe da vortoj – diris Tendenulo la Fervora, kiu, same, kiel ankaŭ la vera Trebiĉ, tre timis nun. – Charley la Lunmiena kaj la Ĉefkuracisto restu, se plaĉas, sed mi dungiĝos al Jimmy la Ĝisorela.
– Jes – diris Vanek la Dornhara. – Ankaŭ mi iros volonte sur la ŝipon de Linkoln.
Subite fariĝis silento. La Kapitano venis! Ankaŭ sur la vizaĝo de la kolera Kupro-grafo malaperis la ironia, nervoza rido. Tamen, ĝis li vivos, Fred la Malpura estos la Kapitano ĉi tie. Ĝi jam estas neniel alie.
– Donu al mi refreŝigilon el frambosiropo, Martino – li diris, kaj rigardinte sur neniun, li eksidis.
– Mi aŭdis, ke nuntempe vi havas strangan antaŭsenton – komencis Martino kaj metis la glason sur la tablon kun fermitaj okuloj, ĉar tiu frambo-afero faris ĉiun histeria.
– Ĉu eble vi estas malsana? – demandis ankaŭ Jimmy la Ĝisorela flankenumante tien.
La Kapitano plenigis sian pipon kaj ekfumis.
– Eksidu, Jimmy la Ĝisorela… – li diris poste mallaŭte. – Kaj ankaŭ vi ĉiuj atentu min…
Ili venis iom pli proksimen. Dio mia! Kio fariĝis tiu protokanajla satano?
– Ĉu vi priridas min? Eblas. Tamen ĝi estas tieclass="underline" io okazos al mi.
Kelkaj matrosoj alveni de sur la ŝipo Stanley Up To Date bruante. Ili iris al la parolantoj.
La vantecon de Jimmy la Ĝisorela flate flegis, ke la plej moroza stelulo de ĉiuj havenoj okulfrape esceptas kaj sidigas lin al sia tablo.
Fred la Malpura mediteme rigardas la fumon de la pipo. Li palpebrumas reveme per siaj ruĝaj, dormemaj okuloj.
– Aŭskultu min, Jimmy la Ĝisorela kaj ankaŭ vi knaboj. Mi jam ne kaŭzos multe da problemoj sur la maro. Vi scias bone, kiu vivas sur la oceano, tiu eksentas la morton. Ankaŭ vi jam eksentis tion. En bela, serena vetero, kiam la akvosufaco estas galta, kaj videbliĝas nenia maltrankviliga… Kaj tamen… La ferdekestro interkverelas kun la stiristo, la kabloj estas malpli facile elnodigeblaj, kiom ajn multe oni trinkas, oni ne ebriiĝas, kaj iu matriso rimarkas: “Io estas okazonta.” Kaj nokte estos pereiga tempesto, aŭ ekbrulos la sufoke varma karbopolvo, do… Estos bone, se kelkaj homoj ĝisvivos atinginte la bordon en boato…
Li faris longan paŭzon. Li kunbalais la tabakerojn de sur la tablo en sian manplaton.
Ankaŭ Martino, eĉ Ofelia Pepita venis tien, kaj zumado de moskito, la brueto de kelkaj spirantoj estis klare aŭdeblaj en la masiva silento.
– Alportu ginever-on! – diris la Ruĝa Vasiĉ.
– Atendu!.. Eksidu, kanboj! Hodiaŭ mi pagos la trinkaĵon! – diris la Kapitano solene.
Ĉiu paliĝis. Ili rigardis unu sur la alian…
Eĉ post monatoj rondiris la famo, kaj kiuj ne vidis ĝin, eĉ nun ili ne kredas, sed ili devas kredi tion, ke ĝi okazis tieclass="underline" Fred la Malpura gastigis la matrosojn. Ne estas eskludite, ke li vere malsanas, kaj eblas, ke li estas mortanta, sed li perdis sian prudenton, tio estas senduba post la okazintaĵoj.
La Ruĝa Vasiĉ demandis kun kompato:
– Kion vi drinkis, ke vi fariĝis tiel ebria?
Li ne respondis. Burasko ekskuis la fenestron. La senmotiva, stranga vento, alveninta el la nenio en tiu serena nokto, ĉiam estas sinistra antaŭsigno.
Sendube, tiu ĉi nokto certagrade estis fantomeska.
– Atentu min – li diris mallaŭte. – Fred la Malpura lastfoje surŝipiĝas morgaŭ, kaj neniu homido vidos min plu en iu ajn haveno.
– Kiel trafis vin tiu malsano? – demandis Vasiĉ. – Ĉar mi ne vidas, ke ĝi estus tusado… Hej, Martino, alportu denove glason da trinkaĵon je la sano aŭ malsano de Fred… Ĉu vi pagos ankaŭ ĝin?
– Trinku trankvile… Mi jam ne havas kaŭzon vivi ŝpareme. Kaj ankaŭ vi ĉiuj trinku! Alportu grogon al Jimmy la Ĝisorela, vi, rabisto, sed enverŝu ankaŭ ĝinon, ĉar li ŝatas ĝin tiel… – Kaj li reveme gapis en la fumon, kvazaŭ li estus atentanta ion en la griza ŝvebaĵo. – Trinku, mi pagos al ĉiu!
Kiel mi jam menciis: ĝi estis fantomeska nokto…
En Port Suez mi vizitis la drinkejon Ebria Delfeno dum mia doro – li komencis mallaŭte, kun trenata voĉo. – Vi scias bone, ke antaŭ nelonge en Port Suez de sur la velŝipo Brigita tri hindaj pilgrimantoj venis en la drinkejon, kaj iu mortis pro bubone pesto. Baldaŭ evidentiĝis, ke la pilgrimantoj kaŝis dekkvar kadavrojn sur la ŝipo Brigita!..
Ili konis bone la hororromanon. Ĉiu ĵurnalo menciis tion. Estis granda paniko! Oni ekbruligis la drinkejon kaj forbruligis la ŝipon sur la aperta maro.
– La stultuloj volis ŝipveturi ĝis Gango kun la kadavroj – kapjesis Borck, kiu similis al gorilo.
– Mi sonĝis tion: kvazaŭ la drinkejo Ebria Delfeno ankaŭ nun ekzistus, rekte mi iris tien el la haveno. Sed eĉ unu homo ne vagis en la nokta, malseka Por Suez, kaj ĉiu fenestro estis nigra sur la stratoj. Nur akra flutado aŭdiĝis. Mi scias bone: ĉi tie la Verda Vizaĝulo atendas ie, ĉar nur li kutimas flutadi, antaŭ tempesto, kiam dronas ŝipo.