La nova pordisto ne povis, kiel kompreni tion. Ĉu sen pantalono aŭ per aŭto? Aŭ cerbmalsane?
Sed tio jam ne apartenas al la temo de nia romano. La epizodo havas nur tian signifon, se la pantalono ne aperas en la logika vico de la okazaĵoj, tiam sinjoro Theo informus sian patron pri sia intenco, kaj kiel karaktera homo, li retirus ĝin neniam plu. Sed tiel li prokrastis la erare konektitan interparoladon kaj iris en sian dormoĉambron por kiŝiĝi iomete.
Sed per tio li jam ekiris per raketorapideco de sia vivo, neretireble kaj difinitive sur vojo plena de zigzagaj kurbiĝoj, inter konsternaj aventuroj kaj frenezaĵoj.
Li decidis iri dormi je la 10-a kaj 45 minutoj, kaj je la 11-a kaj 20 minutoj li jam matenmanĝis bonguste kun tiu delonge polviĝanta mortinto, kiu fariĝis kaŭzanto de ĉiu malbono.
D U A Ĉ A P I T R O
Hazarde li renkontis la mortinton en sia dormoĉambro, el tiu okazo, ke li ekatentis pri la ronkadon de la forpasinta sinjoro, kaj rigardinte sub la liton, li vidis la karmemorulon ripozi en paco, profundiĝinte en stertoran dormon.
– Alo, Kio ĝi estas?… Tuj elvenu el sub la lito!
La kadavro eklevis sian ŝultron, kvazaŭ li ne ŝatus, ke oni troigas ĉiun bagatelon tel, kaj li murmuris kun moka trankviligo:
– Mi petas, mi petas… Kial vi estas tiel ekscitita?…
Li elgrinpis, sed dume per siaj aperintaj ŝultroj reversis lampon kun malhelruĝa kloŝo, poste li malfermis la fenetron, li etendis sian dekstran mandorson super la straton, kvazaŭ preterkure li benus la piedirantojn, poste li acerbe ekparolis jene:
– Pluvas… Interese, ke en San-Francisko puvas ĉiun verndredon. Ĝi povas esti pro la fabrikoj. Kioma horo estas?
La ruĝa milionulo tuj eksidis en fotelon por ĝui tiun historion en plena komforto kun sia plej larĝa rikano. Li kolektis tiajn homojn. Li sentis tiel, ke tiom da idiotaĵo okazas ĉiutaga en tiu ĉi mondo, kaj tre malofte doniĝas eĉ unu, kiu estus amuza, ke ni devas esti dankema pro tiaĵo.
– Kiu vi estas?
– Egon Small, negocisto pri polvosuĉiloj kaj fervojbiletoj. Krome mi jam mortis plurajn jarojn, kio cetere ne ekskludas tion, ke vi donu al mi cigaredon.
– Mi ne havas cigaredon. Ĉu vi deziras cigaron?
– Ne. Alportigu cigaredon. Ne estas kutime doni al la gasto ion ultimanece.
– Sed ĉu vi pardonas tion, ke mi kuraĝis veni en vian dormoĉambron?
– Mi ne prenas tion, kiel ofendon, sed kio estis tiel urĝe al vi, ke vi veku min? Ni vivas ne en tiaj tempoj, ke inteligentulon kiun ajn veku, kiam la koncernulo dormas… Ĉu vi havas brandon?
– En la domo mi havas ruĝan vinon Oporto.
– Estas karakterize… – li murmuris kun amara, subtaksa mokemo. – Milionulo… Nnu! – Li ne finis tion, kaj mansvingis, kvazaŭ la ĝentileco malhelpus lin por esprimis sian malestiman opinion. Li levis parfumujon de sur la tablo kaj aspergis sian vizaĝon.
– Mi tuj alportigos brandon – kriis sinjoro Theo entuziasme. – Kaj ankaŭ cigaredojn! Ekde nun vi estas mia amiko!
– Hm… Ĉu vi permesas, ke tiuokaze mi ŝatus ekkoni viajn familiajn cirkonstancojn? – Kaj kun oficiala severo, kvazaŭ li estus rekte el la tombo reviviĝinta registrilo, li demandis akuze: – Kiel nomiĝis via patro?
– Walter Linkoln.
– Ĉu li havas ian komunan al la mortinta Abrahamo?
– Tion, ke ni ĉiuj venos ripozi sur lia brusto.
– Mi pensi pri la fama ŝtatestro, kiun iu mortpafis aŭ mortpikis en la loĝio de teatro.
– Ni estas senkulpaj! Miaj prauloj ne nur ne la prezidanton, sed nek la prezon de la enirbileto mortpikis, en neniu teatro, ĉar ili ne ŝatis tiun amuziĝon.
– Bela familio ĝi estas – li grumblis kaj gustumis pudigsimilan ion, sed li elkraĉis tion, ĉar ĝi pruviĝis harŝmiraĵo. – Mi manĝus volonte ion malvarman kolbasaĵon, sed mi atentigas vin, se vi respondos tion, ke vi havas nur varman, porkan kotleton en la domo, senhezite mi tuj insultos vin.
– Kial vi pensas, ke mi havas la devon dorloti vin?
– Ĉar mi legis ankaŭ tion en la anonco, ke vi havas tre multe da mono. Cetere mi komencas dubi tion, ĉar vi konstente promesas aĉeti alkoholaĵojn kaj tabakaĵojn, ke poste vi vole forgesu tiujn.
Kaj li malaperis en la ŝranko ĝistrunke.
– Ĉu vi ne venus kun mi ien por tagmanĝi? – demandis sinjoro Theo ĉiam pli gaje. – Kiam vi matenmanĝis?
– Ne pli ol du tagojn.
– La ĉemizoj estas du bretojn malpli supre…
– Mi povas akoraŭ kliniĝadi… – li murmuris pli kaj pli nervoze, kiam li elektadis inter la ĉemizoj de la milionuloj, kaj ĉiujn superfluajn piĵamojn li simple ĵetis sur la plankon. – Vi havas nur misgustajn havaĵojn. Kiel vi povas porti ruĝan kravaton?
– Ĉu vi vizitis min nur tial, ke vi parolu kun mi pri la sinjora modo?
– Mi legis vian anoncon. Mi pensis antaŭi ĉiun, se mi alvenos persone anstataŭ letero, krome ĝi estas ekonomia, ĉar mi ne devas afranki min per kontanta mono.
Li ĉirkaŭligis sian pantalonon per konvena rimenzono, la ceterajn ĵetis sur la plankon kaj reglatigis siajn hirtajn, blankajn harojn.
– Nu, ĉu vi venos aŭ ne? – li demandis malpacience.
– Se vi volas antaŭi ĉiun – demandis sinjoro Theo en la aŭto, – vi certe havas unuarangan ideon.
– Kompreneble. Vi estos la dua Stanley?! Nu?!
– Vi malesperigas min. Nek pri la unua mi aŭdis.
– La sindeteno de viaj prauloj de la teatra arto perfektiĝis tiel, ke vi ne povas legi, kaj tial vi estas neklera.
– Se vi daŭrigos tiel, eblas, ke mi batos vin post la manĝado.
– Nek tio estos antaŭ mi pruvaĵo de via klereco. Tiom pri Stanley: li serĉis Livingson-on per admirinda plenumaĵo, la grandan esploriston, kiu malaperis ĉe la regiono de Kongo.
– Tamen mi memoras la kazon. Daŭrigu!
– Ankaŭ vi povas trovi malaperintan, faman scienculon. Ĝuste antaŭ du jaroj la mond-gazetaro publikiigis, ke la fama esploristo de la insularo de Pacifika oceano, Gustavo Bahr, la membro de la Angla Reĝa Geografia Societo, ktp. Lastfoje oni menciis lian nomon sur manĝokarto de kanibala tribo kun ia acideta garnaĵo, de tiam lia malaperis.
– Mi pensas, ke mi sekvas bonan spuron, laŭ la menukarto…
– Ne daŭrigu! – mansigne silentigis lin Egon Small. – Vi forgesas, ke en malmultekostaj restoracioj oni ofte skribas nomon de eminantaj pladoj sur la menukarton, kvankam ili ne kuiris tiun grandsinjoran en tubo bakitan aĵon kun paneroj, frititaj en butero.
– Ĉu laŭ via opinio Gustavo Bahr vivas, ĉar efektive oni ne pladis lin bakitan en tubo kun paneroj, trititaj en butero?
– Nek tio estas verŝajna, ke oni estus pladintaj lin rostite kun kukurb-salato aŭ gratenite per paneroj, kun ĉi-jara terpomoj, fritite en sia propra graso kaj kun verda petroselo – respondis la mortinta, kaj li rigardis en la malproksimon kun staranga, dormema, milda riteto, dume li glutegis. – Ĉar neniu el la kuirejaj receptoj estas tia, ke li povintus resti vivanta. Kvankam li vivas. Sur la insulo Tsiui. Antaŭ la Kabo Farrere. Norde de la Fiĝioj. Tie ankaŭ vi povas trovi lin.
– Tio interesas min – respondis Theo vigle. – Ĉu vi estas certa pri tio, ke Gustavo Bahr troviĝas sur la insulo Tsiui?
– Kial mi ne estus certa pri tio? Gustavo Bahr tute ne troviĝas sur kiu ajn insulo.
– Kie do mi trovos lin?
– Ĉi tie, en San Franciko!
– Kiel?!
– Imagu, ke Stanley kiom da peno povintus ŝpari, se Livingsone estas kun li jam dum la ekveturo, kiel manpakaĵo, inter la aĵoj de la karavano. Nekredeble, ke oni ankoraŭ ne uzis tiun simplan metodon. Vi estos la unua… Atentu la direktilradon!