– Ankaŭ mi vidas tiel… sed ĝi ankoraŭ ne estas certa. Ĉu vi ne sentas vertiĝon?…
– Ne.
– Hm… Ĉu vi kutimas promeni antaŭ matenmanĝo?
– Ne…
– Ĝi estas antrakso – li diris kaj eklevis siajn ŝultrojn, kvazaŭ kompatante, sed li povas fari nenion.
– Diru! Ĉu vi ŝercas pri mi?! – kriis la scienculo kolere. – Ĝis nun vi konstatis minimume dek mortajn malsanojn ĉe mi!
– Jes, ĝi okazis tiel. Estas nekompreneble, ke vi ankoraŭ vivas. Kaj mi demandas: kial?… – Turninte sin, li apogiĝis al la balustrado gemute kaj klarigis babilante: Via malsano, sinjoro, estas malofta kaj nekuracebla: la scienca mondo timega ĝin laŭ la nomo paralokala molestito. Laŭ la fama scienculo, sinjoro Aŭrelo Pincetta, el Oksfordo tian homon, kiel vi, estus plej bone liberigi de la suferoj per bone direktita injekto.
Kaj li rigardis plezure en sian lornon. Li ĉiam rigardis en la tubon kun plezuro
Maxbell kuregis al Jimmy la Ĝisorela kriegante.
– Via kuracisto estas ekzekutisto! Ĉu vi komprenas?
– Tial, ĉar iu estas ekzekutisto, li povas esti kuracisto – diris Jimmy la Ĝisorela timeme, ĉar li pensis, ke Maxbell divenis la trompon.
– Tiu homo ne estas sperta pri sia profesio!
– Eble li tamen estas sperta pri tio – li respondis objektive. – Onidire nur lia kaŭĉuka manumo kaŭzis la problemon.
Tiu respondo definitive elĉerpis la paciencon de Maxbell, ĉar li pensis ĝin tute idiota. Furioze li rapidis al siaj instrumentoj. Dume sinjoro Rügen en la salono vangofrapis la oraĵiston pro Ofelia Pepita.
Mi diras, ankaŭ ĝi ŝajnis gemuta, kutima antaŭtagmezo, kiel la aliaj. Tiam sinjoro Theo ektuŝis la ŝultron de Jimmy la Ĝisorela.
Li ankoraŭ neniam vidis sian mastron tiel pala.
– Alvenis radiogramo el Honolulu – diris sinjoro Theo raŭke. – Sinjorino Gustavo Bhar mortis. Ŝi volis veni per aviadilo, kaj… survoje.
– Sinjoro – diris Jimmy la Ĝisorela mallaŭte. – Vi scias, ke mi ne estas superstiĉa, sed mi nun returniĝus plej volonte.
…Kaj li pensis pri la ŝipo Brigita. Li forsilentis tiun sian aventuron antaŭ sinjoro Theo.
La milionulo jam ne ridetis pri la naiveco de la fregat-ĉefleŭtenanto.
La glata, senlima oceano scintilis en belega sunbrilo, la ĉielo estis super ili serena, cejan-kolora, kaj tamen:
Jen estas la Morto!
D E K O K A Ĉ A P I T R O
Komenciĝis…!
Unue nur la tondro de etaj, sinistraj antaŭsignoj, poste la fulmofrapo de la fato batis en rapidaj sinsekvoj.
Jimmy la Ĝisorela, komisiita de Theo, devis entrepreni, ke li diros takte la morton de sinjorino “Gustavo Bahr” al la edzo. Unue do li skribis nur tiom en la letero, enŝovita ĉe la malsupra parto de la ŝranko:
“Ĉu vi bonvolas scii, altestimate, ke ni ricevis la informon; sinjorino Gustavo Bahr ekveturis el San-Francisko, kaj poste ŝi venos per aviadilo el Honolulu. Subskribito.”
“Mi ne sciis. Ŝi estas hero virino. Ŝi imponas al mi. Diru do, ĉu vi ne forlasos min eĉ por minuto spiri freŝan aeron, vi, fiulo?”
– Cinika ulaĉo – murmuris Theo, kiam li informiĝis pri la respondo.
La dua letero estis taktoplena preparo de la okazaĵoj:
“Mi havas la feliĉon sciigi vin, ke ni informiĝis: ke sinjorino Gustavo Bahr malsaniĝis en la aero, kien vi ne rajtas iri, ĉar mi satras ĉi tie kun basono.”
Respondo:
“Se vi retenos min eĉ plu, tiel mi malbenos vin, ke ankaŭ vi malsaniĝos! Insolentulo!”
Nu, alvenis la tempo, diri la veron.
“Mi legis viajn altestimatajn malbenojn, kaj nun mi havas la feliĉon informi vin, ke estus forta. (Tio ne malutilas ĉi tie.) Nun alvenis radiogramo, laŭ kio vi havas la feliĉon kun estimo sciiĝi: sinjorino Gustavo Bahr survoje pro malvarmumo mortis.
La respondo estis nekomprenebla kaj surpriza:
“Mi bedaŭras la kompatindulinon. Se vi farus tiun komplezon, ke vi donu al mi iom da salamo. Mi abomenas manĝi ĉiam bovoviandon. Komprenu tion, mi petegas!”
Lia nekredebla senkoreco indignigis Jimmy la Ĝisorelan tiom, ke tiun tagon li donis al la malliberulo de la ŝranko nek manĝi, nek trinki. Kaj posttgmeze li endonis al li biblion en la ŝrankon.
– Vi estas degenerinta, sendia homo! – li diris kategorie. – Prefere preĝu por la animo de la kompatinda virino!
– Mi preĝas – respondis la pordisto malesperiĝinte, – sed donu salamon al mi. Mi ne povas manĝi la bovoviandon…
Tiam Jimy la Ĝisorela surverŝis lin per kruĉo da akvo.
La kompatinda pordisto ploris amare kaj viŝis siajn larmojn per la litkovrilo. Se li estus sciinta tion, li tute ne estus veninta ĉi tien. La pantalono kaŭzis ĉion, kiun oni hazarde perforis per la stampilo de la banko sub pakumpapero.
Vespere okazis la fatalaj eventoj per tempesta rapideco.
Multaj steloj brilis, ankaŭ la akvo disiĝis per stranga, helverda ardo ĉirkaŭ la ŝipo, kaj longe irizis malantaŭ ili la scintilo de la kirlitaj bestoj, kaj la vento kunportis melodion de fore.
Sinjoro Wagner kantis la komencan arion de la Verda Aso el la opero Bajazzo, kun profunda malĝojo, ĉar oni fermis lin en terpom-deponejon, ĉar oni ne toleris plu, ke posttagmeze la edzino de la futbaljuĝisto jam svenis la kvaran fojon. Sed kiu povintus konstraŭstari en la situacio de sinjoro Wagner, kiam li ekvidis sian iun malnovan amikon, li disetendis siajn brakojn por ĉirkaŭpreno?
Kaj sinjoro Wagner ne plu povis fari tion!
Ofelia Pepita sidis apud profeosor Maxbell kaj ludis sur sekstanto kortuŝite.
– Kiel bela vespero estas… – flustretis la artistino. – Ĉu vi neniam aŭdis, ke estas tiuloj, kiuj elektas stelon?
– Jes, mi aŭdis – kapjesis la profesoro. – Ĝi okazis al Arkimedo. Li deklaris pri la steloj, ke oni elektu punkton en la spaco, kaj li formovos la teron el ties loko. Tiu punkto estas elektebla kie ajn. Ĝravas, ke ĝi estu fiksa.
– Prave – kapbalancis Ofelia, – grvas, ke ĝi estu fiksa, sed se oni ne havas kromsalajron, nek tio estas bona. Ni elektu stelon… – Post mallonga paŭzo ŝi ankoraŭ flustris tion: – Mi jam elektis.
La moroza ombro de Jimmy la Ĝisorela atentis ilin el malantaŭ la ventoltubo. Tiam okazis, ke la Ruĝa Vasiĉ enpaŝis en la kajuton de la milionulo rezolute:
– Sinjoro! La personaro estas tre nervoza. Ni aŭdis, ke mortis la edzino de la profeso.
– Nu kaj?
– Kaj nun iu buŝharmonikas ĉi tie!
Ĝi komenciĝis tiel.
La personaro kolektiĝis en malgrandaj grupoj. Ia maltrankvilo streĉiĝis sur la ŝipo. Nervozaj, raŭkaj voĉoj diskutis. Theo rapidis kun Vasiĉ al iu grupo.
– Mi aŭdis la harmonikon – stridis Petters kun sia senvoĉa parolo. – Kaj ankaŭ Tendenulo la Fervora!
– Mi staris ĉe la malsuprenirejo de la ŝtuparo – diris Tendenulo la Fervora kaj elprenis kelkajn, etajn najlojn el siaj dentoj, – ĉar li muntis draton kun Vanek la Dornhara. Dornharulo iris en la kuirejon por io…
– Mi elportis hakilon de tie.
– Okazis tiel – daŭrigis Tendenulo la Fervora, – ankaŭ mi manĝis el tio, aŭ ankaŭ mi rigardadis la hakilon, kaj dume mi ekaŭdis la buŝharmonikadon el la ilarejo.
Decidkarakteraj, maltrankvilaj matrosoj ĉirkaŭis Theo-n… Ili malfermis la ilarejon, kaj kiel ili antaŭe konjektis: nenio.
– Fine ja vi ne estas infanoj, ke vi ektimu pro ĝi! – li diris tion kun malmulte da konvinkiĝo.
– En la zono de la Verda Vizaĝulo neniu estus miranta, se la mortinta edzino de la profesoro estus veninta ĉi tien… – diris Borck.
– Kiu ekscitos maltrankvilon per timigaj misinformoj – diris Watson malvarmkondute, – tiu bladaŭ renkontos la animon de la edzino de la profesoro. Mi havas dekdu kuglan rapidpafan, kanelitan revolveron por tia vojaĝo.