Выбрать главу

– Kaj cetere! – kriis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li sciis bone, ke ili timiĝas ekskluzive de mortinta homo, ili do timos Watson-on nur tiam, kiam ili jam mortigis lin. – Pasintjare ĉe la Kabo de Bonespero mi navigis kvarfoje preter la ombroŝipo de Morton la Kriptokapa, sed neniu ektimis, kiel vi; sed tio estas vera, ke tie ni neglektis la kor- kaj nevomalsanajn spickomercistojn dum la dungo de matrosoj.

Kiam li finis sian mallongan kaj specialan oratoraĵon, la tuta societo malrapide forŝteliris, kaj sinjoro Theo, kiu en kelkaj aferon ne konsentis kun la ekspliko de la antaŭe parolanto, sed li komprenis, ke estas plej bone efiki ĉiuspecan socitavolon per konvena, psika rimedo.

– Sed – diris sinjoro Theo mallaŭte apud ili – iu tamen ŝercas per buŝharmoniko ĉi tie.

– Mi ne estas superstiĉa…

– Ĝi nun jam estas tiel kalara, ke ni ne plu devas pruvi tion. Unuavice ni bele, nerimarkite traserĉos la ŝipon.

Ĵus ili estus ekirintaj, kiam kun sia konsternige enkaviĝinta flanko, tre malproksime, kie la rando de la maro, kiel turniĝanta telero, ĝuste grandarke leviĝis, kun siaj nekredeble kadukaj ripoj aperis ŝipo, blanciĝanta, kiel kafmuelilo. La ŝipo Sinjoro Wanger!

Oni mallongigis ties nomon, kiu nun jam fariĝis mondfama, kiel absurdaĵo. Ili rapide atingis ĝin, kiu havis kelktagan avantaĝon.

La kadukiĝintan helicon ili antaŭos per grandega distanco post kelkaj horoj, kaj ili preteros ĝin por ĉiam, tio certas.

Sed Vanek la Dornhara, la astma Petters kaj Tendenulo la Fervora rigardis longe al la ŝipo Sinjoro Wagner iom post iom forviŝiĝanta en la malproksimo de la tremantaj vaporoj. Poste ili rimarkas Jimmy la Ĝisorelan, kiu ĝuste nun staras sur la kapitano ponto antaŭ Watson, sed kun malfermita buŝo li fiksrigardas al la forviŝiĝanta rando de la maro, en la lontanon, kaj lia vizaĝo estas sensanga.

Nur ili scias, ke la antaŭdiluva pantoflo, ali-farbita per la komika nomo, efektive estas la ŝipo Brigita, la pesto-ŝipo.

D E K N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

Sekvan tagon sinjoro Theo interkonsiliĝis kun Jimmy la Ĝisorela. La atmosfero, eĉ inter la pasaĝeroj estis senteble prema sur la ŝipo.

La oraĵisto diris maltrankvile al Jimmy la Ĝisorela, ke malmultas la savboatoj, kaj li tuj vidis tion. La respondis estis mallonga kaj forte karakteriza, sed ne priskribeble efika. Venis en la kapon de doktoro Rügen, ke li ne preĝis depost sia infanaĝo, kvankam li estis vere diotima homo. Nur Sokrato Schwachta aŭ Knapp (laŭ via plaĉo) maltrankviligis sian ĉirkaŭaĵon kun sia proza kvieto. Li iradis ĉe la balustrado en ĉiam pli elegantaj kaj akrakoloraj, angla raglano, kvadratita, kamlota ĉapelo, kaj en tute flavaj, blindige brilantaj ŝuoj, kun ĝuo rigardante tra sia lorno la densan nebulomuron, starantan senpere apud la ŝipo.

Laŭ Maxbell famekonta scienculo Du Bois Reymont vere tre kredis la fantomojn, kaj li korespondadis kun Haeckel pri tiu temo. Sed laŭ Haeckel, se tamen ekzistas fantomoj, oni povas meti ilin en bokalon laŭ la leĝoj de fiziko, logiko, matematiko kaj kemio. Aŭdinte tion, Ofelia Pepita proponis malfermi ĉiun konfitaĵon sur la ŝipo, por ke ne estu fantomoj, kaj fine ili faru boleon, poste, se oni volas danci tangon, ŝi ludos citron. Ĝi tamen estas pli bona, ol la buŝharmoniko.

Vasiĉ kun kelkaj junuloj interkonsiliĝis sur la interferdeko. Maltrankvilo vibris en la aero, ekscita kaj stranga.

– Nun estas aparta malbeno – diras sinjoro Theo, – ke la scienculo du gradojn preter Tsiui kondukas nin al la Suda poluso. Kaj precizege, ĉar li havas tiajn instrumentojn, kies fabrikadon li kontrolis.

– Mi jam helpis pri tio – konfesis Jimmy la Ĝisorela. – Ni navigas rekte al Tsiui, ĉar li havas tiun pazan, platinan objekton, kaj mi aranĝis pere de drato, ke ĝi montru du gradojn erare. Kion mi fabrikas, tion li ne povas kontroli.

La ferdeko baldaŭ silentiĝis. Sinjoro Theo eniris en sian kajuton, sed li ne enlitiĝis.

Li volis rigardi en la okulojn de tiu fantomo sola!.. Damne… Surpreninte sian pluvmantelon, li ŝovis revolveron kaj elektran manlampon en ties eksteran poŝon. Poste li eliris. Kie povas kaŝiĝi nerimarkite iu sur la ŝipo? Jen estas la demando! Li denove malsupreniris en la bilĝon, kie d-ro A. Winter malaperis tiun abomenindan tagon. Ankaŭ nun staris la lignokestoj, la sakoj kaj la dokumentŝranko same.

Ĝi certe estas ĉi tie… Li sciis bone: la solvo latentas ĉi tie en la malluma, muta bilĝo.

Li klake ekfunkciigis la poŝlampon.

Larĝa lumstrio trakuris ĉion. La riparo… la lignokestoj… la dokumentŝranko… Nun li aŭdis mallaŭtan buon…

– Kio ĝi estas?

Ja nevidebla mano jam lasis libera A. Winter-on. La ŝranko estas malplena! Kaj tamen! Ĝi ripetiĝis…

Li iris tien… Li turnis rapide la ŝlosilon, kiu ankaŭ nun etis en la seruro, kaj li malfermis la pordon.

La lampo falis el lia mano!

…En la dokumentŝranko, duonmorte kaŭris la geografo Gustavo Bahr malesperiĝinte…

D U D E K A   Ĉ A P I T R O

Sinjoro Theo mansvinge venigis matroson al si sur la ferdeko.

– Suprenportu mian dokumentŝrankon el la bilĝo, ŝajnas, ke ŝimo ekkovris ĝin! – ordonis Theo.

…Kaj fine post tiom da peripetio kaj laŭ tiel nekredeble komplika maniero; Gustavo Bahr vere estis en la ŝranko de tiu juna milionulo, kiu ekveturis iun tagon por serĉi lin, spitante eĉ kontraŭ la morto.. Sed nun evidentiĝis la sekvaj:

Gustavo Bahr akiris tiom da mono de la entrepreno de la polvosuĉiloj, ke li povis veni en Honolulu-on per aeroplano. Sibite, kiam li promenis en la haveno, afabla frenezulo falis al lia kolo, kisante kaj brakumante lin, ĉar tiu pensis rekoni en Gustavo Bahr iun sian malnovan amikon, kun kiu li pasigis neforgeseble familiarajn tagojn en la relegaciejo de Tokio.Gustavo Bahr feliĉe konsideris tion miskompreno, kiam li eksciis, ke la kara krieganto estas la ĉefdirektoro de grandega ŝipkompanio! La scienculo menciis, ke li malfruis al la ŝipo Stanley Up To Date, kaj li ŝatus suriri ĝin sekrete, sed tiel, ke li parolu nur kun ties posedanto, kun sinjoro Theo. La kriegante babilanta fremdulo tuj diris, sinjoro Theo estas lia malnova, bona amiko, eĉ lia parenco, kaj ili pasigis longan tempon kune en pluraj prizonoj, pri kio Gustavo Bahr nun deklaris sincere, se li estus sciinta tion pli frue, li neniel partneriĝus kun la milionulo. Do tiu parenco de sinjoro Theo entreprenis sekrete surŝipigi lin sur Stanley Up To Date, tiel li kaŝiĝis en lignokesto sur la bordo. Poste li vane porvis elveni de tie. Kvankam li jam sciis ankaŭ tion, ke oni portis lin sur alian ŝipon. Sed li divenis tion malfrue! La fermoplato de la kesto ne estis fermita, sed iu konstante estis en la proksimo, kaj ĉiufoje, kiam li provis elveni, oni tuj vagofrapis lin, tiel li ĉesigis ĝin post iom da tempo. Baldaŭ li rimarkis, ke neniu restadas en la bilĝo, sed oni metis pezan keston aŭ io similan sur la klappordo, ĉar li ne povis malfermi ĝin. Poste iun nokton eble iu ŝtelumis sur la ŝipon. Li proksimiĝis kun singardaj paŝoj. Fine la ŝtelumanta homo subite diris: Disinjoro!… kaj li forkuregis, tute ne atentante pri tio, ke li faras bruon. Tiam la profesoro forlasis la malgrandan keston, en kiu li praktikis sian akrobataĵon, laŭditan fare de sinjoro Wagner, kio fierigas lin. Sed eblas, ke li neniam plu povos rektiĝi, kio en lia aĝo jam estas neglektebla. Li do grimpis de sur la ŝipo, kaj per iu sampano, ĉirkaŭe restadantaj li remis al la ŝipo Stanlej Up To Date. Tie li suprengrimpis sur kablo kaj ŝtelumis en la deponejon. Li atendis, en la dokumentŝranko, ke sinjoro Theo fine venu por li. Hieraŭ, eble la diablo estis, ĉar li aŭdis nek paŝojn, iu ferme turnis la ŝlosilon en la seruro, kaj li jam agoniis, kiam la milionulo liberigis lin hodiaŭ.