Выбрать главу

– Diru al mi – flustris Theo, – pro kio timiĝis la enŝteluminto en la bilĝo?

– Eĉ konjekton mi ne havas. Lignokestoj estis ĉie. Kaj mi vidis nur tiom. Krome kelkajn tute grandajn vangofrapojn.

– Ĉu vi ne scias, kiel nomiĝis tiu ĉi ŝipo, antaŭ ol ĝi ricevis la nomon Kio Nova, Sinjoro Wagner”?

– Kian nomon havis la ŝipo? – demandis la profesoro timiĝinte. – Vi ŝercas!

– Ne. Ĝi nun estas la sensacio de la epoko de teknokratio. La nomo de la ŝipo, sur kiu oni tenis vin en mallibereco, estas Nu Kio Nova, sinjoro Wagner.

La profesoro side refalis kaj flustris anime rompiĝinte:

– Sinjoro, estas malpermesate, ke tio evidentiĝu… Jam eĉ tio estos timiga, se la verkistoj de mia aŭtobiografio skribos mian historion sub la titolo: “Tra fajro, infero, maroj en dokumentŝranko!” Sed mi demandas vin, kiel oni opinius pri la vivo de Kolumbo aŭ pri tiu de Peary, se ties iu fama ĉapitro tekstus jene: “NU KIO NOVA, SINJORO WAGNER EN LA REGIONO DE LA ETERNA NEĜO!”

– Tute maljunaj profesoroj kaj junaj artistinoj prijuĝas ĉion tra sia vanteco. Kaj dume vi havas nek konjekton, en kia terura situacio mi estas. Ĉar sur tiu ĉi ŝipo…

– Sinjoro! Ne daŭrigu! Mi diros unu vorton, kaj vi komprenos, ke mia situacio estis multe pli terura. – Li leviĝis, kaj ektremante nur pro la rememoro, kaj eĉ pli hirtigante siajn hirtajn harojn per siaj fingroj, li flustretis tion: – Sur la ŝipo, kie mi estis en lignokesto… nokte fantomo buŝharmonikis!

– Estas varme… – diris sinjoro Theo post stranga paŭzo, kaj montrofingre li iom vastigis duoncirkle sian kolumon, kvankam ĝi ne estis strikta! Sed ŝajnis ĝena, ke nur tre longa kaj mallarĝa kajutŝranko estis je la dispono de la profesoro por loĝi.

– Sinjoro… – li flustris en dilemo – mi havas nenian seriozan problemon pro la lignokesto. En mia aĝo vere ne gravas iam rektiĝi, sed se mi staros longe en la mallarĝa ŝranko, mi neniam plu povos klini min, kaj ĝi kaŭzus mian pereon. Temas pri mia vivpano…

– Mi bedaŭras. Se vi ne estus baniĝinta tiun tagon, tiel vi nun povus loĝi sinjore en la blue emajlita ŝranko, kiun mi mebligis tiel bele por vi, kiel sekretan rendevuejon.

– Estis tie enkonstruita radio… – li flustris kun plendinda voĉo. – Kaj kiom da salamoj… Tiu baniĝo faris min mizera, kaj fine mi mortos pro tio. Sinjoro! Neniu diru al mi plu, ke la pureco estas duono da sano! Mi fariĝis la viktimo de la higieno!

Sed nun la Ruĝa Vasiĉ anonciĝis kun modesta frapetado, kaj tiel riskante la pluan karieron de la profesoro, li devis enpaŝi en la korpostriktan, preskaŭ bone fasonitan ŝrankon, kaj estis bonŝance, ke li staris en ĝi, tiel fizike estis neeble, ke li falu, eĉ se li mortus, ĉar la Ruĝa Vasiĉ raportis per timeme gapanta, malcerta kaj mallaŭta voĉo:

– Sinjoro Theo… ni devus fari ion, ĉar iu buŝharmonikas ĉi tie…

D U D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

Dume okazis simile fantomeska sceno en la kajuto de Jimmy la Ĝisorela tiun enigman, noktan horon, kaj eble tio formas la ŝipon eĉ pli simila al frenezulejo, ol tia ĝi jam estis ĝis nun. La antaŭaĵoj de la evento komenciĝis ankorŭ dum la fur-posttagmezaj horoj, kiam sinjoro Theo ne trovis la veran profesoron kaj decidis provi fini la vojaĝon. Li elŝipigos la profesoron ĉe iu proksima insulo (el la ŝranko de Jimmy la Ĝisorela), kaj li trovos lin. Egalas! Oni senmaskigu lin… Nun temas pri la vivo de homoj. Eble eĉ pri pli multe!

Li venigis Jimmy la Ĝisorelan.

– Atentu min! Vi ricevos kvin mil dolarojn, se vi entreprenos surbordiĝi, kaj se okazos problemo, vi surprenos la skandalon, vi ne estos punita pro tio.

– Ĝis estas detalaĵo.

– Gravas, ke vi estos surbordigita pli fure. Nun atentu: Vi kaj Gustavo Bahr enfermiĝinte en la ŝrankon, provu tiun scenon, kiel tiun kun Livingstone.

– Kia ĝi estu?

– Gustavo Bahr scias, kion diri. – Nun notu tion bone, kaj provu ludi ĝin kun li. Sur la bordo, kien ni metos vin nokte, la profesoro atendos vin antaŭ la tendo de indiĝeno. Kiel iam la kompatinda Livingstoen en la regiono de Kongo Stanley-on. Vi alpaŝos lin dirante: “Se mi ne eraras, ĉu vi estas sinjoro Gustavo Bahr?” Tiam li respondos: “Jes…” Vi diros ian tiaĵon: “Mi dankegas Dion, ke mi trovis vin…”

– Mi rimarkas, ke la dialogo estas sufiĉe origina. Kaj kiu estas Livingstone?

– Alia scienculo, kiu mortis jam delonge en Afriko, sed unue li malaperis, kiel Gustavo Bahr.

Jimmy la Ĝisorela jam apenaŭ atendis, ke ĉio silentiĝu sur la ŝipo. Malrapidirinte en la kajuton, li fermis ties pordon kaj ellasis sian kunvojaĝanton el la unuaklasa ŝranko.

– Diablo forportu vin ĉiujn – diris unuavice la fama homo, iom pale, kaj svingante siajn membrojn, kiel reviviĝinta, intersezona mantelo, ĝojanta, ke fine ĝi povas pend-etendi sin. Eĉ nun li portis la loz-materialan litkovrilon. Tiurilate karakterizis lin imila anarkio, kiel sinjoron Wagner.

– Nun ne diru vian propran tekston. Atentu min! Ni metos sur la bordon. Vi sidos en la tendo, mi alpaŝos vin kaj demandos vian nomon, vi diros: “Jes”, mi respondos: “Dio benu vin.”

– Ĝi estas idiotaĵo.

– Tio certas. Sed dungito ne kritiku. Kaj okazis la mondfama sceno jene:

Jimmy la Ĝisorela, kvazaŭ nun alveninta, rapidis al la ŝranko.

– Ho! Bonan matenon! – li salutis la pordiston, kiu staris tie leĝere, sed en pozo, dece al mondfama homo, vestita per litkovrilo, metita sur liajn ŝultrojn. – Estas bone vidi vin! Ĉu vi estas Gustavo Bahr, la malaperinta, geografa profesoro?

Sekvis surpriza respondo.

– Ne. Mi estas Livingstone.

Jimmy la Ĝisorela kaptis sian kapon ambaŭmane pro kolero:

– Vi estas azeno! Ĝi estas alia teatraĵo! Li malaperis ĉe Kongo, kaj tiookazis tre longe, kvankam ankaŭ li estis malsana homo. Nun ne intermiksu ilin! Diru vian propran nonom! Do: kiu vi estas?

La alia eklevis sian ŝultron, kvazaŭ li ne povus helpi la aferon:

– Kredu min, nek por mi estas agrable, sed mi nomiĝas Baruch T. Livingstone. Se vi volas, mi povas diri ankaŭ pseŭdonomon, sed ĝi estas la stato de faktoj – defendis sin la pordisto de Pacioci.

– Ĉu vi jam malaperis foje ĉe Kongo? Ĉu vi ne la unuan fojon faras tiun trompon?

– Antaŭ dudek jaroj mi vere malaperis, el Bostono, ĉar la patro de juna vendistino serĉis min en la urbo kun ŝargita revolvero.

La vivin de Livingstone savis hazarda bonŝanco: sinjoro Theo enpaŝis en la kajuton kaj liberigis lin.

Li jam estis bula.

– Tiu fripono faris idioton el mi! – kriegis la fregat-ĉefleŭtenanto.

– Sinjoro… – ĝemetis la pordisto – je kio mi ĵuru, ke mi estas Livingstone?

– Tiu homo vere estas Livingstone – klarigis la milionulo la aferon.

– Ĉu vi do ne mortis ĉe Kongo?

– Mi rakontos ĉion, nun venu, ĉar mi volas paroli kun vi.

Jimmy la Ĝisorela sekvis lin maltrankvile. La pluvo kaj la vento ĉesis. Estis belega nokto.

– Kio okazis?

– Nenio grava. Watson estas fripono.

Estis malluma nokto. Kaj la malgranda vaporŝipo veturis plenvapore for de la civilizacio, al ĉiam pli svaga, mistika kaj minaca sorto…

D U D E K D U A   Ĉ A P I T R O

Theo elpaŝis el la kajuto kun Vasiĉ.

– Kie oni buŝharmonikis? – li demandis la ruson.

Anstataŭ Vasiĉ respondis iu alia. Longa, fajfanta tunkurado. Kradita lampo sviniĝis, frapiĝadis kun terura bruo.