Dum sekunda, tolpora mirego de la junulo, Lilian lerte eltiregis sian pojnon kaj malaperis…
…Aŭroris, kaj li malrapide stumbletadis sur la ŝtuparo. La ferdeko jam estis senhoma. Li decidis diri nenion pri la spertitaj aferoj. Li povas komprenigi nek al si mem, kio estis tio, kion li spertis? Sed kien ŝi povas malaperi dum momento, ke oni nenie trovas ŝin?
Nur unu aferon li povis konstati pri tiu virino nun jam tutcerte. Tion, ke li amas ŝin. Sed freneze… Eble nek li estas indiferenta al la virino, ĉar ŝi estas impertinenta, insolenta kaj kruda, kiel dratbroso. Li alvenis al la kajuto de lia lorda moŝto… Li murmuris ion en si mem…
…La kajuto de Watson. Tiu bela, juna kapitano estis malbona akiraĵo. Sen la bohema Jimmy la Ĝisorela, kiu ĉiam implikiĝas en malagrablaĵon, krome sen la unuokula, sed neniam duone ebria Vasiĉ li ne povintus atingi multe. Ni rekonu tion virece…
Maldense falantaj pluveroj farapiĝas en lian vizaĝon kaj atentas. Li estas iomete nervoza… La koro funkcias malbone ĉi-regione… Iu diras mallaŭte en la kajuto de Watson:
– Se Quebra ne venos antaŭ nin, ĝi vanigos niajn ĉiujn kalkulojn!
– Mi ne timas tion – diris alia voĉo. – Sed tiu malbenita harmonikado povas fiaskigi ĉion.
Hoho!.. Kio ĝi estas?
Li frapetis kaj enpaŝis. Preskaŭ li falis tra la pordo pro sia miro.
Infero kaj diablo! Watson estis sola en la kajuto!
Kie estas tiu, kun kiu li parolis? Kaŝiĝi ne eblas ĉi tie.
– Kion vi deziras, sinjoro? – demandis Watson kun malvarmkonduta ĝentileco, akompanate de sia kutima, marioneta rideto. Theo ekregis sin.
Li sentis instinkte: estos pli ĝuste ne mencii, ke li aŭdis ion. Kion fari sur la vasta maro, se li volas, ke Watson konfesu la veron?
– Vi maltrankvilas pro la malbona atmosfero, kio regas inter la matrosoj!
– Jes…
Kien malaperis tiu, kun kiu li parolis?
– Mi esperas, ke ne estos alia surprizo.
Sed li eraris. Kiam li diris al Jimmy la Ĝisorela, ke la kapitano kaj la personaro planas ion, subite aperis la radiisto.
– Ŝipo elsendas S.O.S. signalojn. Eksplodis ĝia kaldronego!
– Ni veturos tien plenvapore! – kriis Theo. – Kio estas la nomo de la ŝipo?
– Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner?
D U D E K T R I A Ĉ A P I T R O
Jes…
La ŝipo Nu Kio nova Sinjoro Wagner finis sian surteran karieron, aŭ la surmaran karieron aŭ pli ĝuste sian malrapid-iradon. Ĉar la kaduk,a vaporŝipo, kiel laca, maljunulo malrapidiris sur la oceano, aŭ promenetis, kaj se eblas diri: ĝi trafikis pland-ŝove. Certagrade ĝi eĉ spiregante, anhelante, kiel apatiaj poŝtistoj dum enmanigo de leteroj, sed estantaj jam antaŭ emeritigo.
La trouzitan, kadukan korpon de tiu vaporŝipo, sensignifa nek en sia vivo, ĝiajn krevetintajn fumtubojn preskaŭ oscedante kaj marasme klinis por dormi sur la fajnan ŝlimon, troviĝanta en la profundo de la oceano, kiel koro de patrino. Kompatinda, bona, astma helico, krome Fred la Malpura, la Kapitano kaj lia suspektinda personaro dronis. Ankaŭ la vigla sensacio, farbita per grandegaj literoj, ripozas tie kun ili: “Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner.”
“Nenio grava”, respondas la ondoj, kaj tiuj certe pravas pri ĝi.
Estas la 5-a horo aŭrore. La ŝipo Stanlej Up To Date veturas plenvapore al la scenejo de la katastrofo. Jam eĉ postesigno ne estas videla de la finiĝinta tragedio sur la oceano, baniĝanta en la matena sunbrilo. Sed tamen… Ĝuste apud ili, ĉe la flanko de la ŝipo albatiĝas kelkaj vrakeroj el la riparo… krome barelo…
– Li eksentis… – murmuris Tendenulo la Fervora.
Lordo Hamilton demetis sian ĉaplelon. Ili ĉiuj staris tie kun kapo nekovrita. Ili rigardis mute la lignopecojn, la multajn etajn rubaĵojn, dancantajn sur la akvo kaj ĉion, kio tiam dum mallonga tempo ankoraŭ montras sur la senlima oceano, ke antaŭ nelonge ŝipo rapidis ien kun homoj kaj ambicioj, proksimume antaŭ kelkaj horoj la hejtisto enpoŝigis pecon da ŝinko inter du pantranĉaĵojn, kaj la stiristo eble decidis, ke sekvonttage li tamen skribos al sia familio, ĉar dudek jaroj estas longa tempo; povas okazi, ke iu faldetis paĝon de libro, kaj nun tiu ĉi ironia rubaĵ-amaso, kio restis el la tuto, dum mallonga tempo, kiel ĝi balanciĝante, pigre kuŝas sur la akvo, baniĝanta en sunbrilo, kiel la fina resumo de la granda kaoso: tiu malgranda, senpove naĝanta, paciĝinta, sedimentiĝonta rubaĵo.
Tio okazis. Kaj vi ne sciis…
Kelkaj timemaj, demandaj kaj akuzaj ekrigardoj. Vanek la Dornhara, Roĉild la Malavara… Jimmy la Ĝisorela kaj Filipo la Diru-jam… Iliaj timide moviĝintaj rigadoj algluiĝas al la malgranda rubaĵ-amaso. La ŝipo Brigita. La teruro, la pesta ŝipo. Kaj nun sekvas mallonga, tragikomika epizodo. Venas sinjoro Wagner, ŝanceliĝante ankaŭ pro la malĝojo, kiel funebranta familiestro, antaŭ kiu disiĝas la grupo de la partoprenantoj por malfermi vojon silente. Sed kie estas tiu vojo, kiu estas sufiĉe larĝa por la pendolaj paŝoj de sinjoro Wagner? Lia vizaĝo estis serioza, liaj okuloj malsekaj, kaj li venis, aŭ li portis sin mem, kaptinte sin je la pantalono, mute kaj forkaŝante sian malĝojon kun vireca forto, eĉ li volis forkaŝi ankaŭ sian eksterordinaran ebriecon, sed li singultis subite, kaj pro tio la kandelo, fiksita apud lian ĉapelon falis sur la plankon klakante. Li haltis ĉe la balustrado, rigadis la akvon, kiu englutis la veturilon, nomitan pri li, kvazaŭ ĝi estintus glaseto da brando. Li etendis la manon en sian poŝon por ĵeti velkintan floron en la maron el sia stoko, kiel signon de sia funebro, kaj dum li vidis konsternite, ke or-kadraj olulvitroj falis en la akvon, li ekkonsciiĝis, ke eble li tamen ne en sian poŝon ŝovis sian manon.
Ĉi-foje ili ne batis sinjoron Wagner, konsiderante la situacion, ili lasis lin stari tie, kaj en la granda silento kvikado aŭdiĝis el lia interna poŝo.
– Ekveturo! Ni ĝiras la ŝipon!.. Per plena vaporo!.. – krakis la voĉo de Watson en la paroltubon.
Maxbell diris trankvile al sinjoro Theo, se ia subita malsano metus finon al sia vivo, pro kio li mortus, tiuokaze li petas balzamigi sin. Se li ne mortus, kompreneble ĝi estos superflue.
Sinjoro Theo promesis, ke ĝi okazos tiel, poste li iris en sian kajuton. Sinjoro Theo pensadis. Jen rigardu: La profesoro estas en la ŝranko, kaj la edzino ne scias pri tio. La edzino estas sur la ŝipo, kaj la profesoro ne scias pri tio. Li devus transdoni la sciigon pri ŝia morto, sed la virino ankoraŭ vivas. Li devus diri al li, ke lia edzino vivas, sed la porfesoro ne scias, ke ŝi mortis. Ŝi ja ne mortis…
Atendu iomete! Ni ne devas intermiksi ĉion… Kiel ĝi estas? Ekzemple la pik-damo estas la mort-sciigo de la virino, kaj tiu tref-bubo estas ŝranko…
– Vi havas tre bonan nervosistemon – diris Jimmy la Ĝisorela, – se nun vi faras tiun privatan kartludadon. Ĉar se veras, ke tiu Watson estas fripono, kion ni povas fari?
– Tio estas demando, kion li volas, antaŭ ol ni timus lin. Kaj tio estas la demando, ĉu je kies flanko staras la maristoj?
– La plimulto de maristoj konsistas el ĉiuspecaj fiuloj, kiujn Watson kolektis.
– Ĉu tiuj, kiujn vi varbis, estas honestaj homoj?
– Hm… Neniu el ili ŝtelis fontanon. Nek tion mi supozas, ke ili venus kontraŭ mi aŭ kontraŭ vi. Neniu povas aserti pri Vasiĉ, aŭ pri mi, ke ni forvendis tiun, kiu dungis nin. Vi aŭdos multe da fiaĵoj pri ni, kies iu parto tute ne estas vera. Sed tiaĵon neniam…
Milda skrapado aŭdiĝis sur la ŝranko. Sinjoro Theo iris tien kaj diris tra iu ventola aperturo el la du:
– Restu trankvila – li flustris, – vi povos elveni nur vespere!
– Laŭ mi eĉ tio estas multa – rimarkis Jimmy la Ĝisorela. Ĉar la skrapado ne ĉesis, ili tamen malfermis la pordon: