– Sinjoroj… – flustris la profesoro – mi sufokiĝos.
Li ankorŭ ŝatintus detali la aferon, sed la milionulo tuj repremegis lin en la ŝrankon per tenera movo, iomete kun la helpo de sia genuo, ĉar la profesoro grasiĝis. Plendinda voĉo estis aŭdebla tra la ventola aperturo:
– Mi petegas, sinjoroj… La tineoj manĝos min!
– Jam ankaŭ mi pensi pri tio – reflustris sinjor Theo, – jam morgaŭ ni ŝutos sur vin naftalinon.
Neniam plu li menciis la tineojn.
Sed kvazaŭ la ŝipo mem sentus, ke ili kuras de anataŭ la ne deskuebla fato, kiu estas sur ilia spuro plenvapore, kaj ĝi veturegis plu al sia malproksima celo sub nigra, funebrovual-simila nubo, eliĝanta el ties fumtubo, kaj la nevidebla sangohundo de la fato konstante bojadis malantaŭ ili…
Theo iradis tien-reen sur la ferdeko trankvile. Kie povas kaŝiĝi Lilian ĉi tie? Subite maldika, severa homo kun kuspita, mallarĝa liphararo paŝis antaŭ lin, kiu portis cilindran ĉapelon.
– Mi petas, ne eltiru vin de la priparoladoj! Ĉio havas limon! La anatomo infulas la futbaljuĝiston, ke ni veturu rekte al Tsiui! Tiel ne eblas fari ekspedicion!
– Pardonon – rimarkis Theo modeste, – al kiu mi havas la honoron?
– Ne koleru – respondis la homo indigne, havanta cilindran ĉapelon, pro kio li devis pintigi sian buŝon, tiel ambaŭ ekstremaĵoj de liaj lipharoj tuŝis liajn nazlobojn, kiel la tondilo de kankro, kiam tiuj palpe trovas la ĉasakiraĵon! – Vi devus koni viajn kolegojn en la faŭko de la morto! Almenaŭ ĝis nun mi sentis tiel, ke ni kunfandiĝis en la lukto!
– Mi komprena, ke mi kunfandiĝis kun vi, sed tio ankoraŭ ne ekskludas, ke ni prezentiĝu reciproke, ĉar je mia honorvorto, mi ne konas vin.
La alt-ĉapela, magralonga, sinjoro kun kuspitaj lipharoj diris dolore:
– Vi ne devus entrepreni ekspedicion, se vi ne rekonas min, ĉar mi tre ofte malfermis la pordon antaŭ vi. Mi estas la juna frato de la domprizorgisto. Vi kunveturigis min, kiel gas- akvodukt- kaj friduj-muntiston. Mi nomiĝas Brogles, mi devenis el Svedio, sed mia patro jam naskiĝis en Usono, kaj li estis komercisto de agrokulturaĵoj en la ŝtato Massachusetts.
– Estas superflue prezenti vin tiel precize.
– Mi ŝatus, se vi notus bone miajn indikojn, ke vi konu tiujn, kiam la verkistoj de leksikonoj informiĝos pri ĝi. Temas pri tio, ke laŭ mi kaj ankaŭ laŭ sinjoro Maxbell ni devus preterveturi la insularon Ĵaŭdo. Sed la anatomo asertas, ke ni devus veturi sen devojiĝo al Tsiuri.
Kiam Theo alvenis tien, la diskuto iom drastiĝis. Inter la oraĵisto, la anatomo kaj la mekanikistoj okazis incidento, tiel la futbaljuĝisto instinkte fajfis per sia fajfilo vidinte la tumultiĝon.
– Kiel vi opinias, sinjoro? – demandis Theo la profesoron, kiam la ribelo mildiĝis.
– Mi trovos la esploriston laŭ miaj observoj, mezuroj kaj laŭ la apenaŭ signifaj verkoj de Gustavo Bahr! Ĉar li en aŭgusto li ankoraŭ veturis al Tsiui, se li vivas, tiel post septembro li estis ĉe la insulo malgranda Tonga. Ĉar pro la eta holdo lia provizaĵo estis elĉerpiĝonta. La sola vojo estas atingi la Kabon Farrere helpe de la tre forta polusa marfluo, de kie li jam ne povis maltrafi la portugalan insularon Sambi-Sumbi.
– Kaj se… Se vi eraras…
La orgojlaj fulmoj de Zeuso, sidanta sur sia trono, zigzagis el liaj okuloj.
– Ĝi, sinjoro, estas pura ŝtalo, eĉ pli ŝtala: ĝi estas papero, kiel la ciferoj estas verkitaj helpe de la logiko kaj la majesta funkcio de la homa cerbo kun senmorta, tutcerta rekono, ke duoble du verŝajne estas kvar! Ni ne asertas tion tutcerte, ke ĝi estas kvar! Ĝi fontas el nia ekzakta dubo, devige rilatanta niajn perceptojn. Kaj ĝuste tiu, ĉion superanta, ekzakta kopodo nia faras netrompeble certa, ke duoble du vere kaj difinitive estas kvar.
Theo rapidis en sian kajuton nervoze. Malferminte la pordon de la ŝranko, li komencis flustadi.
– Diru al mi! Kio okazintus, se vi estus veturinta plu de Tsiuri al la inuslaro Tonga?
– Mi povas diri tion kun granda precizeco: miaj maristoj estintus tuj kaptintaj kaj ŝnurligintaj min kaj informintaj la mondon pere de S.O.S.-signaloj, ke Gustavo Bahr freneziĝis, krome, se eblas, oni savu niajn spiritojn. De kie vi akiris tiun grilon?
– Nu, nu… Ĝi ne tute estas grilo.
– Pardonon, sinjoro, sed ĝi ĉirpas! Tiaĵon povas diri nur stulta laikulo, se vi ne prenas ĝin, kiel ofendon. Mi estis sur la insulo Tsiui en aŭgusto, kaj se mi estus ekveturinta ĝis decembro al la direkto de la Kabo Farrere, tiam la malfluo estus drivinta min inter la glacimontojn, deiĝintaj laŭhorare disde la Suda poluso.
Sinjoro Theo rigardis longe Gustavon Bahr. Nun kiun kredi el inter la du scienculoj.
– Vi havis ŝipon kun eta holdo – li recitis sinjoron Maxbell. – Se vi forlasis la insulon Tsiui kaj preterveturante la insularon malgranda Tonga, vi devis konfidi vin al la marfluo ĝis la Kabo Farrere, por rekompletigi vian provizaĵon sur la insularo Sambi Sumbi.
– Nu ne!.. – li respondis ridegante. – Nun jam ankaŭ vi kredas tion, ke mi estas sur la insularo Sambi-Sumbi? Sinjoro, mi ĵuras, ĝi estas tiel absurdaĵo, kvazaŭ…
– Sankta Dio!.. Kio ĝi estas?!
Gustavo Bahr sekvis la rigardon de sinjor Theo, kaj liaj genuoj fleksiĝis.
Antaŭ la malgranda fenestro de la kajuto pendis ostokadra buŝharmoniko averte, ligita la ŝnuro, kun alfiksita papero.
D U D E K K V A R A Ĉ A P I T R O
“Mi surŝipiĝos ĉe la insularo Ĵaŭdo. Ĝis tiam diru al ĉiu sur la ŝipo, ke mia radigramo refutis la informon pri mia morto. Mi skribas tiun ĉi leteron kuŝante en tre malbona korpopozicio, sur strikta loko, tial ĝi estas tiel malbela skrapaĉo. Vi estas terure turpa homo, miaj ŝultroj eĉ nun estas bluaj. Sinjorino Bahr.”
Jen tio estis skribita sur la papero.
– Montru ĝin… – diris la scienculo.
Ho ne! “Miaj ŝultroj eĉ nun estas bluaj” – Ne mankas al li ĵaluza edzo en la ŝranko.
La homoj iomete trankviliĝis. Theo sidis sur la poŭpo kaj rigardis la buŝharmonikon faritan el osto. Ĉirkaŭ li estis la bone prilumigita, plata ferdeko. Ĝi gravas el la vidpunkto de la okazaĵoj.
Malpli porksime la edzino de la futbaljuĝisto paroladis kun la anatomo. Ŝi rakontis, ke ili loĝis en la domo apud la sportejo kaj luis la bufedon. Ŝi ekkonis sian edzon dum nacia futbalmatĉo. Dekkvin mil homoj prezentis lin iun posttagmezon. Ili diris pri la futbaljuĝisto, ke li estas idiota, azeno, ĉarlatano, paralizulo, sed ŝia edzo fajfis pri ili, kaj li montris sur punpunkton. Oni ŝotis golon, kaj tiam ŝi enamiĝis al li. Li sendis floron de al ŝi sur la angul-linio. Tiu sovaĝa sportisto poste engrimpis tra ŝia fenestro. En la malluman dormoĉambron! Li estis tiel freneza knabo. La virino diris timiĝinte al la futbaljuĝisto, se li kompromitos kaj ne edzinigos ŝin, sia patro mortpafos lin. La amanta futbaljuĝisto tuj petis ŝian manon en la mallumo. – Ĝi okazis tiel – finis la virino. – Tiu estis sportista geedziĝo.
– Jes – kapjesis la anatomo, – la futbalo estas danĝera korpekzercado.
– Mi amas la sportistojn. Ĉu vi scias, kian koron ili havas?
– Jes! – li mansvingis supereme. – Aritmia kaj la limoj tre vastiĝis. Mi konis faman futbaliston, kiu nomiĝis Wichmann, kaj li amindumis mian iun nevinon. Liam li havis dudek jarojn lia aorto jam vastiĝis dubola. Li havis tre valoan koron. Mi havas ĝin ie en mia hejmo.
Estis tre bela nokto. Kiel ĉiam, kiam okazis io terura.
Ofelia Pepita staris kun klinita kapo apud la mutisto kaj flustris tion:
– Onidire… se ni pensas ion… kaj ni rigardas sur bonŝancan stelon, tio plenumiĝas… Ĉu vi kredas tiaĵon?
– …Ekzistas multe da stangaĵoj. Iun nokton la bildo de mia avo falis de la muro, kaj post monato mi fiaskis en la borso… De tiam mi kredas, ke devas esti io… – kaj li paŝis pli proksimen. – Ni elektu stelon…