– Mi jam elektis – flustris Ofelia kun mallevitaj okuloj, kaj hazarde ŝia mano ektuŝis la manon de sinjoro Borges.
Kaj tio nun okazis. Ĝi daŭris nur momenton:
…Theo faligis la buŝharmonikon. Dume li etendis sian manon por ĝi, li rigardis sekundon al la mezo de la ŝipo, poste li volis levi la buŝharmonikon…
Kaj la buŝharmoniko malaperis!
Ĉirkaŭe estis la prilumigita, glata poŭpo, nenie staris eĉ unu homo. Kio ĝi estas?
Post kvin minutoj estas plena la paniko kaj histerio!
Ie en la alia fino de la ŝipo, poste en ties mezo, aŭdiĝas mallaŭtaj, etaj sonoj de harmoniko. Kaj komenciĝas ĉio denove…
– Tiu ŝipo ekveturis sub malbona konstelacio! – kriis Vasiĉ.
La matrosoj denove rigardas unu la alian pale.
– Fred la Malpura sciis tion antaŭe… – ili murmuris.
Theo, kiel frenezulo iradis trae-retrae sur la ŝipo, en la bilĝo, en la kameroj por trovi tiun virinon. Li vagadis dum la tuta nokto, serĉante la spurojn de Lilian, poste li stumblis pro io en la interferdeko.
…Kaj subite frostotremo trakuris lian dorson.
…Borck, la gorilo-simila matroso kuŝis antaŭ liaj piedoj.
Iu mortpikis lin!
D U D E K K V I N A Ĉ A P I T R O
…Rigardante la ŝipon Stanley Up To Date de ie el la alto de la ĉielo, ĝi kuregis malesperiĝinte sola al la polusa marfluo, plenvapore, kaj la morto postsekvis ĝin! La fato, nomata Verda Vizaĝulo persone, elleviĝinte el la horizonto, laŭ duoncirklo de la firmamento tute oblikviĝinte al al ŝipo, kiu senpove kuregas de antaŭ ĝi, ekveturinte de Honolulu, kaj ĝi ne povas senŝarĝiĝi de tio, kaj ĉiu pasaĝero aparte sentas pendi sur sia gorĝo kun ĉiam pli morta mordo!
Poste ili informiĝas en la proksimo de la insulo Ĵaŭdo, ke la sciigo pri la morto de sinjorino Bahr estis malvera, kaj ŝi surteriĝis per aeroplano sur la insulo Ĵaŭdo. Tamen estas nervozige, ke iafoje aŭdiĝas spireto da tremado de susuranta fajilsisteno de buŝharmoniko. Kvazaŭ nun ili estus disiĝintaj je grupoj. La varbitoj de Jimmy al Ĝisorela el Honolulo kaj dungitoj de Watson el San-Francisko ne turnas sian dorson unu al la alia. Nokte ili starigas apartajn gardistojn. Eŭgenon la Buŝaĉulon deŝangas Filipo la Diru-jam, kaj lin je la tria horo Tendenulo la Fervora.
Krome estas strange, ke la Ruĝa Vasiĉ kaj Jimmy la Ĝisorela kune faras kontrolan rondiron. La ruĝulo kaj la fregat-ĉefleŭtenanto defendas la dorson de unu la alia konstante. Sinjoro Theo sentas, ke io agitiĝas, krepitas, bolas malantaŭ li, kion jam ĉiu scias, nur li ne, li estas “civilulo” el ilia vidpunkto.
Kaj kie estas Lilian?… Li denove traserĉas la ŝipon. Ĉiu iu turnjiĝejo li falas laŭ sia tuta longeco, ĉar sinjoro Wagner kuŝis tie, kiu depost la drono de la Korporacio fariĝis iomete lakona, li apenaŭ kantis, eĉ li ne aspektis ebria, ĉar li trinkis tiom, ke li tute ne povis paroli aŭ moviĝi. Kiel li diris, li dronigas sian ebriecon en alkoholaĵon. Li ne trovis Lilian-on!
Matene estis eĉ pli stange. La duono da vizaĝo de Vanek la Dornhara ŝveliĝis kun bluaj ekimozoj. Sed matroso, nomata Hubert, malaperis. Multaj homoj vidis, ke li falis en la maron. Ankaŭ Eŭgeno la Buŝaĉulo vidis tion. Ankaŭ la astma Petters kaj la Ruĝa Vasiĉ. La matrosoj de Watson diris nenion. Ili staris moroze.
Tiel ili alvenis al la forlasita, pitoreska ĉefurbo de la insulo Ĵaŭdo, kies nature favora situo kaj elkonstruiteco faris ĝin ĉefurbo inter la ĉirkaŭantaj, malpli gravaj insuloj. Kiu konstruis tiun budon, en kiu la rodkapitano loĝis, tio ne gravas. Gravas, ke tiu budo signas la ĉefurbon, kaj tio jam signifas lampon sur ĝi, kiu estas ankaŭ lumturo. La ŝipo alvenas vespere, kaj la morsaj signaloj de la acetilen-lampo avertas, ke ĝi ne povas enhaveniĝi.
Post unu horo la lampo morsas tion, ke la vojo estas libera. Kaj la ŝipo Stanle Up To Date ankras. La rodkapitano, dum li venas ĝis la moelo, dufoje surventriĝas, sed li konsolas la personaron ridetante, ke estas nenia problemo. Oni krias de sur la ŝipo al la rodkapitano, ke li sendu tiom da akvo, kiom li povas.
La koncernulo respondas, ke anstataŭ tio li kantos volonte, kaj li komencas kanti la ĥoron de francaj ludkartoj el la opero Aida. Tiam fine oni rekonas lin, ke iel diable sinjoro Wanger faras liberaeran prezentadon sur la bordo kaj ili nur miregis. Bonŝance la kanto de la ĥoro de la francaj ludkartoj relative estas mallonga, kaj ĝi temas nur pri tio, ke Bajazzo ridas, ĉar la virino estas ŝanceliĝema, sed la taŭro jam atendas lin en la areno antaŭ ridetantaj spektantoj!
La solvo de la enigmo estas simpla. Dum ili atendis, li malsuprengrimpis sur la kablo en sian boaton. Ĉar la boato de sinjoro Wagner, per kiu li alvenis al la ŝipo, balanciĝis tie, ligita al poŭpo, de Honolulu. Nun li remis sur la bordon dum la duonhora atendado, sed li jam venas, la kandelo ŝanceliĝas sur lia ĉapelo, kaj li adiaŭas la rodkapitanon stentore:
– Saluton, mia olda amiko! – Mi ne volas malfruiĝi al la ŝipo, neniu scias, kiam venos la sekva, kaj ili ĉiuj estas bonaj figuroj! Grandaj friponetoj! Nur sidu trankvile, ne la boato balanciĝas, sed mi vertiĝas, kaj tial vi vidas… Hopla! Jen vidu… Alo, Strovaĉek! Sendu boaton, ĉar iu remilo estis tiel ebria, ke ĝi rompiĝis! Mi kunveturigas pasaĝerojn! Ni prirabos ilin bele!.. Nun ni kantu, estimataj pasaĝeroj, ke “Mia patrolando, mi revenos al vi, se mi havas nenion alian fari…”
Kaj li kantis tiun kanton el la opero Walkür, ĝis alvenis boato por ili, kaj ĝi transportis ankaŭ pasaĝerojn. Je la plej granda surprizo de sinjoro Theo kaj Jimmy la Ĝisorela, Lilian Hillero-on kaj sinjorinon Gustavo Bahr kaj…
Jes!
Kaj A. Winter-on! A. Winteron, kiu venis ĉi tien, ke la suferoj de la ekspedicio malgrasigu lin, kiu suferis pli multe dum semajno, ol Nansen dum tuta jaro, kiam la anktarta glacio drivis lin kaj lian enfrostiĝintan ŝipon trafe-maltrafe tra la poluso. A Winter, kiu poste, se oni rakontis tiajn historiojn de polusesplorantoj, li nur ridis kaj mansvingis: Kion ili scias pri la vera batado, do, ankaŭ A. Winter estis tie, post la okazintaĵoj minimume dek kilogramojn pli peza!
Kiel ili trafis ĉi tien? Estas evidente, ke sinjoro Wagner liveris ilin sur la bordon sekrete, por ke ili nun surŝipiĝu. Tio doloris Theo-n. Sinjoro Wagner estis lia tikla punkto. Sinjoro Wagner, malproksime de ĉiuj teraj intrigoj, la mond-bohemo kun serena humoro, en kies kapo kaj en lia animo estis la narkoto de la optimismo, apud sia ĉapleo kun la lumo de unusola kandelo de la slogantabulo de senzorga gajeco, sur lia dorso estis sia domo, sur lia brusto sia pano, en liaj poŝoj estis siaj birdoj, kaj en lia mano sia pantalono… Ankaŭ tiu homo trompis lin. Eĥ! Amara lernejo estas tia ekspedicio!
Kaj jen! La eta fariseo!..
Lilian kun malgaja, malserena vizaĝo, preskaŭ en tranco ŝi prezentis sin al ĉiu, kaj en ŝiaj ĉiuj movoj estis sentebla, ke ŝi estas la antaŭvidebla vidvino de la granda scienculo. Ekvidinte la faman profesoron, ŝi aŭdigis mallaŭtan, subitan ĝemon, ŝi alrapidis kaj ĵetis sin sur lian ŝultron.
– Ho, Maxbell!.. Revenigu lin…
– Ni faros ĉion, sinjorino – respondis la muntisto mallaŭte.
– Mi deziras diri kelkajn vortojn al vi, sinjoro A. Winter – komencis Theo. – Mi ŝatus klarigi…
– Sinjoro – ekparolis la kuracisto, – ni iru en izolitan lokon, kaj batu min, sed poste mi ŝatus manĝi ian varman manĝaĵon.
Kiam Gustavo Bahr eksciis, ke sia edzino estas sur la ŝipo, li estus falinta sur la plankon, ĉur la vestohoko tenis lin staranta, kiu kroĉhokiĝis sub lian kulumon