Kaj la ŝipo Stanley Up To Date denove estis survoje, persekutata de la fato. Oni jam preskaŭ ne ekatentis, kiam cerboŝira, akra kriio aŭdiĝis dum la fru-posttagmezaj horoj. La antaŭvidebla vidvino de Gustavo Bahr kunportis etan simion, kiu subita saltis sru la dorson de la edzino de la futbaljuĝisto por urĝi elŝiri ŝiajn harojn.
– Kio okazis? – demandis Theo, alveninte al la okazejo.
– Bobby kondutis malbone – respondis la virino, karesante la simion, sidantan sur ŝia brako. La simio nun el la retikulo de Lilian subite elprenis la buŝharmonikon kaj metis ĝin antaŭ sian buŝon, kiel la homoj. Ĝiaj spiretoj reeĥis malaŭtajn, susurajn flut-sonojn el la muzikilo. La milionulo fikse rigardis la virinon, sulkiginte sian frunton.
– Ĉu vi amas ĝin? – li demandis kaj montris sur la beston.
– Jes – ŝi respondis kun mallevitaj okuloj. – Ĝenerale – ŝi aldonis flustrante – mi amas ĉiun simion.
Kaj ŝi klinis sian kapon profunde. Kaj Theo ege ridis, ĉar nun jam li komprenis la fantomeskan harmonikadon! Nu ja!.. La malgranda simio liberiĝis kaj kuradis tien-reen kun la harmoniko. Ĝi facile grimpis enen kaj eksteren tra la kajutfenestroj. Kiam ĝi metis la harmonikon antaŭ sian buŝon, aŭdiĝis zumetantaj sonoj pro ties spirado… Kiel simpla ĝi estas! Kaj neniu pensis pri tio!
Nun li rapidis al sinjoro A. Winter, kiu en la kolo kun buŝtuko atendis la vespermanĝon. Neniu estis en la salono krom ili.
– Diru sinjoro, kiu vi estas?
– D-ro A. Winter, la kuracisto de la ekspedicio. Mi esperas, ke oni ne batos min ĝis la vespermanĝo? Mi havas tre gravan direndon al vi.
– Sinjoro, neniu batos vin plu – respondis sinjoro Theo.
Kaj li eraris pri tio…
Li lasis A. Winter-on sola nur unu minuton, kaj kiam li revenis, la vaporanta vespermanĝo kuŝis sur la tablo netuŝite, sed la kuracisto jam estis nenie.
Ĉar en tiu momento, kiam sinjoro Theo elpaŝis el la salono, mano kaptis A. Winteron je la kolo. Ĉar la kuracisto volis diri ion, oni vangofrapis lin tiel, ke li rezignis ĝin kun mallaŭta singulto. Poste oni vindis lin en ion kaj portis, piedbatis, rulis lin, ke li falis malsupren sur ferŝtuparo… Poste frapfermiĝis io super li.
La ŝipo Stanley Up To Date veturegis, kiel la vento por fini sian malbenitan vojon, atinginte la insulon Tsiui.
D U D E K S E S A Ĉ AP I T R O
La ŝipo ankris ĉe la insulo Tsiui.
Nokte Jimmy la Ĝisorela kontrabandis per boato Gustavon Bah-on kaj raportis al sinjoro Theo diskrete, ke la scienculo atingis lerte la domon de la misio.
Nun ili elŝipiĝis. Estis ĉirkaŭ tagmezo. La tuta indiĝena tribo aperis sur la bordo, gvidate de la ĉefo, vestita per pompa ŝamuimigilo, rezerita por solenaj okazoj, en sia dekstra mano li tenis vekhorloĝon, heredigota de la patro al la filo kun la tribestra moŝteco, en lia maldekstra mano estis ŝutro-stango, simbolanta la netuŝeblecon de la leĝo, kun la tri cilindraj ĉapeloj!
Grava tago!
La magiisto, kiu pere de amelita brustumo kaj duono da kandelingo fariĝis preskaŭ ŝtato en la ŝtato, klini sin profunde.
Baptante la ĉefon en misiejo, oni donis al li la nomo Edmundo, kaj li montris sur la magiiston, kiel kompleza artisto, kiam li transigas la aplaŭdon al sia partnero. La tribanoj rigardadis tumultante.
Sinjoro Maxbell sciis bone: ĝi estas lia tago! Ĉiuj okuloj atentas lin. Elpaŝinte, li ekparolis jen tiel en la lignvo de la indiĝenoj:
– Ni serĉi, hivi-hivi – (ĝi signifas blankan geografon) – al vi, ĉe vi malaperon gazi-hazi al vi, de vi bisunga orang mami-hami!
Kaj li ĉirkaŭrigardis fiere. Edmundo, la ĉefo de la kanibaloj, eklevinte sian ŝultron, diris al Watson en perfekta angla lingvo:
– Li estas idioto, ĉu ne? Ĝi okazas al maljunuloj sur la oceano.
Evidentiĝis, ke nur tute kadukaj kanibaloj memoras tiun konfuzan babilaĉon, kiun uzas la kaprosimila fremdulo. Sed, se li ne povas paroli alimaniere, tiam ili venigos la naudek jaran, emeritan kuiriston por interpreti la vortojn de la debila fremdulo, ĉar ili komprenas nur la anglan lingvon, sed bedaŭrinde, ĝi estas malproksima insulo, kien alvenas la kulturo nur malrapide.
– Homoj! Esploristo vivas ĉe vi, kiun la civilizacio reatendas. – diris lordo Hamilton. – Mi venis por kunorti lin hejmen.
Edmundo, la kanibalo eklevis sian ŝultron.
– Mi volonte rigardos la antaŭ dudek jarajn menukartojn. Momente ne vivas eŭropano inter ni. Sed ni povas servi per unubraka hindo, kiu alvenis antaŭ dekkvin jaroj, de tiam li manĝas konstante, kaj li estas tre enigma homo, ĉar neniu scias, kial ni ne elĵetas lin de tie ĉi?
Kio estas?… Jimmy la Ĝisorela kaj la milionulo interrigardis.
– Homo! Pripensu! – kriis Theo – ĉu vi ne memoras pri malalta, dika scienculo??!
La ĉefo eklekis siajn lipojn, kaj ankaŭ la aliaj glutegis.
– Iam ofte venis tiaj homoj ĉi tien – respondis Edmundo, la kanibalo. – Antaŭ jaroj rosite-kuirite estis sinjoroj scienculoj ĉi tie, sed lastatempe eĉ unu ne venis ĉi tien. Atentu min, kaj kunportu, sinjoro la hindon, ĉar li manĝas multe, kaj li estas maldika al tio, ke li malaperu dum vespermanĝo. Ni havas ornamaĵetojn, konvenajn al eŭropaj indiĝenoj. Se vi kunportos lin, vi ricevos sekigitan kokoson, eĉ gumon, el kio oni faras antaŭmanĝaĵon punktroller.
Sinjoro Theo kun Jimmy la Ĝisorele promenis iomete en la internon de la insulo. Sur la ĝangala vojo staris la malnova domo de la misio, kaj antaŭ la domo, ne pli ol tricent metrojn de la ekspedicio, sidis Gustavo Barh malgaje kaj nerazite.
– Sinjoro! – kriegis Mr. Theo. – Mi trovis vin!
– Kie vi estas de tio… – mansvingis la scienculo malĝoje. – Ĉu eble vi trovis ian spuron? Aŭ vi volas distrumpeti en la mondo, ke vi trovis min, post kiam vi liveris min ĉi tien per aeroplano?
– Kiel mi komprenu tion?
– Eble la indiĝenoj havas ian malĝojan sperton. Ili diris, se oni trovos min ĉi tie, el tio estos tutmonda skandalo.
– Sinjoro – ekparolis Edmundo, la kanibalo, kiu venis ĝis ĉi tie, – ni diris al tiu ĉi sinjoro, ke ni ne bezonas petrol-esploristojn, vojaĝoficejon, kronikon kaj infektajn malsanojn. Ni volas vivi pace ĉi tie, kaj laŭ niaj magiistoj, interpretantaj sonĝojn, revadi pri civilizadio signifas baldaŭan vojkonstruadon. Vi povas surŝipigi la blankulon, jen estas barelo por haringoj, li havos lokon en ĝi, se ne: ni ĝoje detranĉos ion el li, tio ne estu problemo por vi, sed li malkovru nenion ĉi tie!
– Komprenu, ke ĝi estas senespera…
Aŭ ĝi estas admirinda. Sed estas malpli ĝoja, kio okazis poste. Ili havis ankaŭ rezultaton.
La maljuna magiisto, kiun oni venigis, diris al Arturo Maxbell, ke li memoras ankoraŭ la fuĝinta, malvarman vespermanĝaĵon. Li donos volonte informon, ĉar li vidas en la poŝo de la kaprosimila, langvora fremdulo manĝilon. Jam ankaŭ alifoje li sertis ĉe komplezaj rostaĵoj, ke nekuirite ili havas fiksite al sia vestaĵo tiun dentopikilon, laŭ Wattermann. Kiel domaĝe, li diris aldone, ke vi ne fiksas saŭcon Worĉester aŭ muelitan pipron apud viajn poŝojn. Sed la mondo progresas, kaj inter la atingaĵoj de la tekniko eĉ tio povas estis post paso da tempo. Ricevinte la fontoplumon, li rakontis, ke tiu malata, dika manĝaĵo alvenis ĉi tien per malgranda ŝipo, en kiu jam la provizaĵo estis elĉerpiĝonta. Ĉar li devintus resti duonjaron, li decidis ekveturi al la sinsularo Tonga, kie atendos lin granda ĉefo, nomata Marfluo, kiu kondukos lin rapide al la rekompletigo de siaj provizoj.
Gustavo Barh aŭdis tion en la barelo por haringoj, kaj eĉ hodiaŭ li ne komprenas, ke ne trafis lin apopleksio. Jimmy la Ĝisorela paliĝis pro kolero, kaj ankaŭ la vizaĝo de Theo sensangiĝis. Ĉi tie okazas io terura trompo!
– La scienco estas netrompebla! – kriis sinjoro Arturo Maxbell. – Kiel ni kalkulis, tel ĝi okazis.