– Prave, sinjoro – diris Edmundo, la kanibalo, – kaj ni ŝatus eviti ĝuste tion. Okazas, ke oni manĝas la mortintan homon sur nia malgranda insulo, sed ankoraŭ nun la vivantoj estas en paco, kaj nia insulo prosperu feliĉe en la nekonata, malproksima oceano, sen trafiko, poem-dramoj kaj kantĥoroj. Lastfoje vizitis nin eminenta scienculo, kiu volis esplori kankron (kanceron), ĉar ĝi estas granda beno de la kulturo, kaj ni kolektis al li niajn ĉiujn riveregajn astakojn, krome niajn trutojn, sed li ne trovis tian kankron (kanceron), kian li ŝatintus esplori, tial li tre malestimis nin. Se li ne estintus tiel maldika kaj turpa, kiel tiu ĉi kaprosimila malsanulo, nu, ni estus manĝinta lin, por ke ne restu spuro de nia honto.
Poste ili malankris kaj ekveturis.
D U D E K S E P A Ĉ A P I T R O
La fatobatita ekspedicio ekvojis por trovi la profesoron sur eĉ pli malproksimaj, eĉ sur pli sovaĝaj, polusaj akvoj, kiu cetere estis malsupre, en la ŝranko de sinjoro Theo.
Ĝi ne estas la unua kazo, ke la scienco kun longa kaj laciga, kurba vojo trovis en malproksima jarcento tiu malgrandan veron, kiun sen la falsa kompaso de orgojlo kaj monavido oni povintus facile elpreni el la najbara jardeko, kvazaŭ ĝi estus tenata en ŝranko.
Ĝustavo Bahr, kiam sinjoro Theo ellasis por momento, malgaje klinis sian frunton en la manplantojn.
– Sinjoro, ne mi estas la kulpa!
– Stanley ja ne kunveturigis Livingstone-on per ŝipo – meditis sinjoro Theo, – sed li almenaŭ trovis lin!
Nu, sed tio ankoraŭ estas nenio! Nur bagatelo! Ĉar nun venis la virino! Oni havus emon vangofrapi ŝin! Tiu bestio scias bone, ke sinjoro Theo konas ŝin! Ŝi estas klarvida pri sia leĝera kaj gaja karaktero, kio igas ŝin batigi lin je la kapo helpe de fidungitoj, danci tangon kaj ridadi. Nun ŝi iradas ĉi tie kun antikva, revema promenado, kiel la heroino de la socia teatraĵo, kies titolo estas Sinjorino Kamelia.
– Bonvolu diri, kial vi faris tion? – li demandas, kiam fine ili estas en duopo, kaj li eksidas apud ŝin.
– Sinjoro Theo… – ŝi rukulas tiel, kvazaŭ ŝi pentus ĝin kun rompiĝinta koro, – estus mia “anima frato”, kontaktiĝu kun mi astrale, kaj ni revokados Gustavon.
“Ŝi revokados lin, ĝis li elvenos el la ŝranko…” – li pensi kolere, sed li respondis nur tion laŭtvoĉe:
– Vidu, ne faru ĝin! Sen tio oni estas nervozaj sur la ŝipo, kaj nekompreneble, sed mi ne havas forton ĵeti vin en la maron, malica sorĉistino!
La virino balancis sian kapon kun malgaja rideto kaj rukulis per tiu abomeninda, teatra voĉo, pro kio la mano de Theo pugniĝis.
– Riproĉu min, kulpa homo… Eĉ tion mi toleras pro mia edzo!..
Ĉu ĝi estis hazardo aŭ ne?… Theo vane pensadis pri tio. Tamen certas, ke Lilian ektuŝis lian manon sub la tablo, preterkure, kiam ŝi ekfumis cigaredon. Se momenton li pensis, ke ĝi okazis hazarde, liajn duboj forigis rapide la subita ekbrilo de la trance revemaj okuloj de la virino, kun tiu stranga arto de tiu rigardo, per kiu subite, kiel malluma spektejo post la akto, ekbrilas la ardo, radianta de interne.
– Kial vi rigardas min tiel, se vi amas vian edzon? Kial mi kredu, ke vi ne trompas min?
– Tute ne kredu tion. – Kaj ŝi daŭrigis ĝemante. – Ĉar mi trompis vin. Ĉiutage plurfoje. Ni estas malfortaj fari ion kontraŭ ĝi… Kaj ne estu ĵaluza pri Gustavo! Kio ligas min al li, tio estas io tute alia… Ni estas muzikemaj animoj. Li ŝatis, se mi buŝharmonikis al li… Interese, kial vi paliĝis?
– Kiel?… Jes, mi pensas, eble mi estas pala… Nu, dankon, kaj nun jam mi komprenas ĉion… Pardonu min, sed mi vizitos sinjoron Maxbell pro prunti al mi kombinitan pulvoron…
Li glutegis kaj ekiris kun tremantaj genuoj. La scienculo pravis! Tiu virino estas tia, kiel Afriko: la plej obskura!
Kaj nun eksplodis!.. Inside, kiel kaŝita mino!..
Denove estis la tipa, paca vespero sur la ŝipo Stanley Up To Date, kaj instituto, konanta la lokajn cirkonstancojn, entreprenus asekuri la trankvilon de la ŝipo ĝis mateno, nur okaze de la plej alta tarifo.
Maxbell klarigis al la futbaljuĝisto kun sia katena maniero pri la fiktiva rekto, kunliganta la Sunon kaj la Teron, kiuj samrapide kuras sur sia orbito. Laŭ la futbaljuĝisto ne ĉe ĉiu avanulo estas tiel, ĉar multaj sportistoj laciĝas dum la dua duontempo, kaj ili nur staradas sur la ludkampo. Ĉar la scienculo ne komprenis tion, li kapjesis signifoplene.
– Gesinjoroj – diris Watson gaje, kun sia rigida, marioneta rideto. – Hodiaŭ ni muntis megafonon sur la ferdeko, kaj vi povas aŭdis mallonge la radiodissendon de Londono.
Ofelia Pepita staris ĉe la balustrado apud sinjoro Sokrato Schwach aŭ Knapp (laŭ via plaĉo).
– Kiel bela estas la hodiaŭa vespero – diris la artistino ravite. – La stelplena ĉielo ĉiam elektras min.
– Cetere, elektri: Jen estas du seĝoj, ni eksidu! – proponis la ekzekutisto. Kaj ili eksidis.
– Oni diras – ekparolis Ofelia Pepita mallaŭte, – kiu longe rigardas iun stelon, ties unu deziron plenumas la superaj potencoj.
– La leĝo preskribas – diris la ekzekutisto, – ke oni devas plenumi la deziron, se ĝi ne estas malebla, konsiderinte ankaŭ tion, ĉu la deziro servas nur la ĝojojn de la vivo aŭ ankaŭ la progreson de la animo.
– Ni elektu stelon… – diris Ofelia Pepita mallaŭte, poste ŝi aldonis kun klinita kapo, flustrante: – Mi jam elektis.
Kaj hazarde ilia mano kuntuŝiĝis. Apud kajuto la serioza ombro de Jimmy la Ĝisorela atentis ilin.
Tiam, kiel ia signalado, eksonis la ĵazmuziko el Londono. La vetero estis iom malseka. Iafoje la lunlumo ekbrilis el malantaŭ la vapor-nebuloj, kaj dum momentoj, kvazaŭ ĝi venus el nekonata lumfonto aŭ el sub la akvo, ĝi ekbrilis tie kaj ĉi tie kelkloke sur la marsurfaco. La ĵazmuziko eksilentis en la radio, kaj la parolisto raportas, ke noktomeze oni dissendos la sonorilsonon de la abatejo Westminster…
Mallaŭtaj zumadoj aŭdiĝas ankaŭ tie kaj ĉi tie.
En tiun trankvilan atmosferon la voĉo de sinjoro Wagner kriĉas, kiel tiu de rabia papago:
– Ej, jen vidu!.. Mi diras spite al mia honorvorto! Tie estas mia malnova ŝipo! Mia olda Korporacio! Se ĝi estas eraro, mi tratranĉos mian gorĝon ĉi tie, kaj ne estu mia nomo Wagner, kvankam ĝi estas bela!.. Tie venas la droninta ŝipo!..
En la sekva momento la vivo sur la ferdeko vigliĝis.
La matrosoj starantaj piedpinte, etendadis sian kolon kaj gaprigardis la malproksiman, nebulan oceanon… Sur la rando de la malleviĝanta kaj leviĝanta akvotelero, kiel jam antaŭlonge, malgranda vaporŝipo estis videbla en la lontano forviŝiĝinte, sur ties flanko kun malcertaj, blankaj strioj, kiel ĝi veturas pene en la krepusko…
– Kapitano! – kriis sinjoro Theo al Watson. – Kial vi ne ordonas, ke la radiisto kontaktiĝu kun la ŝipo?!
– Mi jam ordonis! Oni ne respondas je nia radioalvoko.
– Sed mia kara amiko Paramount Ocean Pictures! – krias sinjoro Wagner kun kontraŭnatura stentorado – ĉefdirektoro do tamen rekonas sian ŝipon! Tie estas la vaporŝipo de la Korporacio!… Mi portis ĝin sub mia nomo!.. Mi rekonas ĝin, ĉar lametas iu ties helico, kaj ĝi ne havas du el tiuj!..
– Tuj fermu vian buŝon, ebria ŝlemilo – kriegis Theo, – ĉar mi ĵetos vin tra la balustrado en la maron!
– Granda afero! Provu ĵeti min tra la balustrado sur la teron!.. Jen rigardu tion! Nun ankaŭ la luno prilumas ĝin! Mia ŝipo… Tiu vaporŝipo estas granda friponeto! Ĝi elmergiĝis bele el sub la akvo! Ĝi estas bela figuro, je mia vivo! Jen vidu!.. – Kaj li formis funelon el siaj manoj. – Alo! Mia olda Fred la Malpura!.. Alo!
Frosto trakuris la dorson de la homoj, kiel tiu homo vokis ĝojkriante la dronintan vaporŝipon, kiu tie en la lunlumo… estas nekontesteble: ĝi memorigas pri la ŝipo Sinjoro Wagner. Ĝi nun malaperis por momento kaj denove aperis ĉe la rando de la sinkanta telero en la kretokolora radiado de la nevidebla lumfonto de la luno, sur ties flanko kun forviŝiĝintaj, blankaj strioj, kaduke rapidanta vaporŝipo, kaj…