Sinjoro Theo enpensiĝis. Se Gustavo Bhar vere vivas ĉi tie, tiel ili solvis la patentaĵon de la artefarita mondfamo, liveritan hejmen.
– Kaj kie estas ĉi-momente Gustavo Bahr?
– Ĉu nun?… – Li pensadis. – Kiu tago estas hodiaŭ?
– Vendredo.
– Nu en ordo. Gustavo Bahr sidas apud vi en la aŭto, li estas malsata kaj enuas… He! Vi surveturos la trotuaron…
T R I A Ĉ A P I T R O
– Vidu, sinjoro – diris Mr. Theo, kiam ili fine sidis ĉe primetita tablo kaj atendis la kelneron. – Vi grimpis sub mian liton: mi diris nenion, vi diris malĝentilaĵojn al mi: mi englutis tion, vi serĉadis en mia ŝranko: mi rezignis tion, vi dubis pri mia honesto, sed tiel, kvazaŭ ĝi estus granda honoro por mi: mi lasis tion. En ordo! Sed nun mi avertas vin je la sekvaj aferoj: Mi donas mian honorvorton, ke mi deprenos mian ĉemizon de sur vi, mi ne pagos vian matenmanĝon, kaj mi portos vin al la policejo pro rompoŝtelo, se vi ne respondos tiun nekredeblan kaj enigman insolecon: kial vi demandis: “kiu tago estas hodiaŭ?” antaŭ ol vi estus dirinta, ke via nomo estas Gustavo Bahr? Kion vi dirintus, se hodiaŭ estus vendredo aŭ mardo?! Bone pripensu, sinjoro, vian respondon, ĉar okaze de nesufiĉa respondo, mi senhaŭtigos vian kapon, kiel la indianoj, vian skalpon mi fiksos al mia rimenzono, kiun vi portas ĉirkaŭ via trunko, kaj mi foriros.
La mortinto neŝanceliĝante akcepti la emocieruptiĝon
– Mi ne timas mian kaphaŭton – li diris trankvile. – Se mi estis iel rostita en tubo, mi povos vivi sen mia frizaĵo. Pro vi gastamo aŭdu mian informon. – Li fermis siajn okulojn por momento, kvazaŭ li farus resuman retrospekton al la objekto de sia direndo, poste li komencis mallaŭte: – Mi estas agento sub la nomo de Egon Small. Kontrau miaj akiritaj mendoj oni sendas mian tut-semajnan tantiemon merkrede al mia hejmo, ĉar mi vojaĝas la ceterajn tagojn de la semajno. La vera geografo neniam povas ĉesigi difinitive la vojaĝadon. Kaj mi povas diri, ke la vojlinioj, iritaj kun polvosuĉiloj estas fonto de interesaj malkovroj, surprizaj spertoj, kie mi ne malhavas la danĝeron, elprovadoj, kaj ofte mi renkontiĝis kun sovaĝuloj, aŭ kio estas malpli ofta: eĉ milduloj troviĝas en la kruela, malnova tribo de la aĉetatnoj. Se evidentiĝos, ke mi estas Gustavo Bahr, tiel finiĝos mia serena, trankvila vivo. Kio okazos, se ni ne interkonsentos, kaj mi devas fuĝi de antaŭ via atendebla maldiskreteco? Jam nek ĉe mia firmao, nek en mia loĝejo mi povas iri plu. Do, se estas mardo aŭ sabato, kaj mia tantiemo ankoraŭ atendeblas, tiel mi pripensas eĉ dufoje, ĉu mi diru mian nomon al iu? Ĉar estas merkredo, kaj oni jam certe sendis la monon, mi povas prezentiĝi sen risko, kaj mi povas ankaŭ fuĝi, se necese. Se nun vi ne pardonpetos, tiel kompreneble estu malbenita sepfoje.
– Mi komprenas, ke vi pravas. Bonvulu pardoni min, kaj rakontu, kion vi pensas? Unue kompreneble konsumu vian hieraŭan matenmanĝon, kaj nur poste vi komencu tion.
– Prave. Poste mi komencos manĝi mian hodiaŭan matenmanĝon.
Ĝi okazis tiel. Li konsumis sian matenmanĝoj aktualan el la antaŭan tagon kaj la restintan el la hodiaŭa tago, eĉ, ĉar neniu scias, kio okazos morgaŭ, la manĝis ankaŭ la sekvonttagan matenmanĝon. Fininte tion, li fermis siajn okulojn, kiel grandaj magiistoj de la paganaj tempoj, kiam ili enprofundiĝas en si, antaŭ ol deklari sian aŭguron en la ĉeesto de la tribanoj.
– Mi komencis mian admirindan karieron per malpli gandaj, plie botanikaj, ol per malkovaraj vojaĝoj. Mia unua provado direktiĝis por malkovri la Sundan Poluson kun societo. Trovinte tiun lokon, mi revenis. Mi tute ne pensis pri longdistancaj ekspedicioj, sed tramo da itinero de la sorto sufiĉas al tio, se ĝi volas surtreti min. Ĝi estas malgaja stato de faktoj! Mi esploris la flaŭron de la insularo, veturante per mia malgranda ŝipo, kiam neatendita uragano kaptis nin antaŭ Manilo. La vivo de la mondvojaĝanta scienculo estas en la mano de Dio. Tiel okazis, ke mia fato plenumiĝis. Ĉe la klifoj de Manilo dum tritaga pereiga tempesto… Mi edziĝis! Jes!.. Post la alveno mi devis ekiri por fari mian plej teruran ekspedicion: Dum faleganta pluvo en rikiŝo mi serĉis ĉambron en Manilo! Ni lasu la dramajn detalojn! Mi ne priskribas la unuarangajn hotelojn de la urbo, en kiuj laŭ la modelo de la tromultiĝinta loĝantaro de Japanio aŭ Koreio, vivantaj sur riveroj, ili jam povis proponi nur sian banĉambron, kie maltrankvila duŝtubo krutis kun Damokla ŝmacado super la kapo de la dormanto en la bankuvo. Mi povus paroli malpli kara, malpli plenŝtopitaj hoteloj, en kiuj, kiel la aŭtarkiaj nomando, vivantaj sur la stepoj de Azio, ĉiu kunporta sian kuŝejon kaj kontaĝan malsanon… sed ĝi ne estas grava fenomeno. Ni daŭrigu tie, kiam mi sidis lace en mia rikiso nokte je la unua horo, en pluvego, kiun la kulio, kun malsuprenpremita timono ekvilibris alte kaj krute super sia kapo, ĉar li tiel volis ŝirmi sin kontraŭ la pluvo, kaj kvankam mi minimume estus esperinta tion por ĝi, ke poste, li ferminte min kiel pluvombrelon, li starigos min ripozi en ties sekigilon. Sed tiam mi ankoraŭ estis juna kaj rezoluta, kiel mia kolego Kolumbo, pri kiu eble ankoraŭ vi legis. Li serĉis la hindan traveturejon kaj malkovris Amerikon pro nepardonebla eraro, ĉar tiu terpartego troviĝis inter du kontinentoj. Ne la pan-envio parolas el mi, kiam mi konstatas tion, sed mia principo estas, ke la rezulto ne povas savi mistrafon. Konsiderinte la kernon de la afero: mi havis nur unu elekton; tranokti iel. La rikiso veturigis min per rapida galopo en noktan amuzejon. Dum mia scienula kariero la unuan fojon mi estis inter la tiel nomata kvinahora popolaĉo, kunvenanta en lokaloj. La virinoj kun siaj bruaj braceletoj, pro la batal-koloroj de la abunda ŝminkado tute ĝis ilia cigaredoj memorigas la scienculon pri Egipto, de kie devenas, kiel estas konate, la modo de la lakitaj piedungoj, krome la Dek Plagoj. La unuan fojon mi atentis ilian dancadon, al kio ili uzas nek lancon, nek adzon pro ia nekomprenebla kaŭzo. Poste mi jam volis nenion alian, ol tiu certa Kolumbo, tiutempe: mi serĉis trairejon de la pergeto ĝis la vestogardejo. Sed tiam inter mi kaj la pargeto venis renkonte al mi virino, kiel iama Amerika al mia bonŝanca kolego! Mia edzino malkovris min! Tiam ŝi estis ankoraŭ nekonata kaj enigma por mi, kiel la iama Aŭstralio, en ĝia epoko Terra Incognita, antaŭ ol kapitano Coock malkovris ĝin, kiel certe ankaŭ vi scias.
– Mi ne scias pri tio, sed se vi asertas, ke tiu policista oficiro malkaŝis ŝian sinjorinan moŝton, tiam ĝi certe estas tiel.
– Mi pensis Aŭstalion, sinjoro! Do sufiĉas tio, ke knabino staris antaŭ mi, svelta, kiel la Fajrolando, emigma, kiel la Irana Altebenejo, kaj tiel flirtema, ke tia al ĝi simila geografia nocio apenaŭ ekzistas.
– Mi ne bezonas, ke vi klarigu la flitemon de ŝia sinjorina moŝto per pitoreskaj vojaĝpriskriboj…
– Mi ne faros tion. Laŭ malnnovaj alkoholistoj geografo kun bona fizika stato ne povas trinki pli ol unu botelon da ĉampano. Escepte eble Marko Polo-n, kiu certagrade estis ĉarlatano, aŭ Cecil Rhodes-on, kiu plie kalkuliĝas diplomato. Tiel do estas kompreneble, se la pia ŝipo de mia vivo proksimiĝis kun malcerta ondado, al la milde ondanta balanciĝo, vindita en streĉan silkon, en kies fono latentis la fato. Ĉar tiu virino estis tia, kiel Afriko; abunde pitoreska, enigma, ekzotika, varmega… kaj ŝi povsciis kisi!..
– Pardonon, ke mi interrompis vin, sed mi ne estas sperta pri la geografio: kiel povscias Afriko kisi?
– Via malaltnivela ŝercado estas multel pli triviala, ol ke vi povus ofendi min per tio. Mi do daŭrigas trankvile. Mi konatiĝis tiun vesperon kun la koralrifo de mia kariero. Imagu rifon, en senmanika vesperfesta robo, kun mirindaj, bluaj okuloj, kaj ŝi estis tia…
– Mi scias: ŝi estis tia, kiel la Fajrolando, ŝi kisis sovaĝe, kiel Afriko, ŝi ondadis, kie la Irana Altebenejo, kaj ŝi brakumis, kiel Supra Mongolio. Daŭrigu plu!
– Via malgracia konduto nun ne ofendas min. Ni interkonatiĝis, kaj mi trinkis alian botelon da ĉampano, kiu eble nocus ankaŭ al Pizarro aŭ Cortez, kvankam ili unuavice estis konkerantoj. Ĉu ĝi estas vera aŭ ne?… nun jam neniu scias tion, sed oni asertas, kaj aŭdigante entuziasman henon, aŭrore mi mem kuris kun la rikiŝo de mia edzino ĝis la hotelo. Eĉ hodiaŭ mi ne komprenas, tamen dika, maljuna koloniulo descendis kontente kaj donis al mi kvindek cendojn. La musono firiozis ankoraŭ du tutajn tagojn, kaj mi pluajn ok jarojn, ĉar mi edzinigis tiun virinon ne pli ol dudek kvar horoj. Mi pensas, ke mi sukcesis komprenigi al vi, kia estas koralrifo. Kvankam mi esperas, ke vi sciis tion.