– Ĉu vi estas certa pri tio, kion vi asertas, sinjorino?
– Sinjoro! Mi tamen rekonas la benitan skribon de mia edzo?!.. Mia scienculo! – ŝi rukulis.
Ah! Li ne faros tion plu! Li kunportos la geografon el la vestoŝranko al tiu ĉi virino! Li ĵetos ŝian edzon ĉi tien, poste li ĵetos ŝin en la maron, kaj sekvu la elektroekzekuta seĝo, krome diablo forportu ŝian muzikeman animon!
Li pensis tion kaj staris kun sia malgaje pendanta cigaro, de kie faladis la cindro sur lian jakon, kiel sur funebran kapon. Li nur staris kaj pensis tiaĵojn, kaj ne estas ekskludite, ke ankaŭ la serpento meditas pri tiaĵoj, kiam ĝi samtiel senmove rigardas sian dresisto kaj dancas.
Sed, nova espero ekbrilas! Venas! La savanĝelo!
Haliho!.. Nenio estas perdita! Jen estas la perlo de la ekspedicio, la emerita Jupitero de la fulmoj de la leĝo, Sokrato Schwachta aŭ sinjoro Knapp, ĝi nun jam egalas, laŭ via plaĉo… Li paŝas al la grupo! Li portas brunan flanelvestaĵon kaj kvadratitan ĉapon, krome ankaŭ mallongan pipon sur siaj liprandoj, kiel ia ĉefdetektivo.
– Pardonon – diris la akrakolora savanĝelo, – mi ne volas interveni la envejnajn aferojn de la ekspedicio, ĉar mi ne estas sperta pri la sporto, kaj ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. Sed ni scias el multaj medicinaj libroj, ke la maltrankvilaj virinoj, en histeria stato falas en revaĵon pro la perturbo de la sekciaj glandoj de la subkonscio, kaj tiam ili asertas realaĵo tion, kio efektive nur debila supozo, aŭ kiel skribis Pasteur: maksimuma fantasmagorio. Permesu, ke mi, kiu jam en multaj faksimiloj studis la manskribon de la gegorafo Gustavo Bahr, kaj mi konservas multe da leteroj de li en mia kolektaĵo, mi kunlaboru objektive.
La okuloj de sinjoro Theo ekbrilis.
– Stultaĵo! – kriis la virino. – Mi rekonas la skribon de mia edzon!
– Mi petas vin – diris sinjoro Theo, – nun povas decidi nur la objektiva fakulo.
La oficiala martiro de la kaŭĉuka manumo transprenis la skribaĵon, li rigardis ĝin longe, eklevis sian ŝultron kaj kapjesis:
– Sendube ĝi estas la skribo de Gustavo Bahr… – Li malrapide iris plu kaj turnante sian lornon antaŭ sia okulo, li rigardadis la pejzaĝon enprofundiĝinte. Sinjoro Theo neniam dum la vojaĝo paliĝis tiel morte pro kolero, kiel ĉi-foje. Kaj Jimmy la Ĝisorela, kiel li observis en sia ulster-jako la ekzekutiston en ties pompa eleganteco, li transdonis sin al havena revaĵo. Li imagis, ke la suno subiras, li staras reveme ĉe la balustrado de la ŝipo, ripetante malgaje: “ŝi amas, ŝi ne amas”, kaj li disŝiradas la ekzekutiston je etaj pecoj, dume per malrapidaj, sed per leĝeraj, graciaj movoj li ĵetadas tiujn al la mildaj ŝarkoj, svarmantaj sube.
Theo iris en sian kajuton.
– Elvenu!
La profesoro volis elveni, sed li kuntrenis ankaŭ la ŝrankon, ĉar lia kolumo malantaŭ alkroĉiĝis al hoko.
– Dekroĉu min!
– Nun temas ne pri tio. Kvankam mi volonte farus al vi ties malon.
– Kial vi ne kunportis jam ankaŭ la ekzekutiston?
– Estu trankvila, mi ne preterlasis ĝin. Tiu ĉi ekspedicio estas bone organizita. Sed kiel vi opinias pri tiu dufoje dirita deklaro de via edzino, ke Gustavo, poste ŝi demandis stantore, kion vi faris kontraŭ ŝi?
– Sinjoro, kion mi povis fari kontraŭ ŝi? – balbutaĉis Gustavo Bahr timiĝinte – vi scias, ke mi vendis polvosuĉilojn en San-Francisko.
– Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin! Via edzino asertas, ke vojaĝante vi kunportas ankaŭ vian diplomon!..
– Tiu aserto estas tiel travidebla kaj inversa, kiel la Fata Morgano super la dezerto en akuta angulo kvardek kvin grada.
– Sed ĝin almenaŭ povas forporti kirlo-vento!
– Granda kirlo-vento jam kuntrenis ankaŭ vivantan homon – rimarkis la profesoro kun iom da optimismo, kaj ŝajnis tiel, ke li revadas.
Aŭdiĝis frapeto, kaj Gustavo Bahr reiris rapide en la ŝrankon. Jimmy la Ĝisorela envenis nervoze:
– Estas granda problemo. La personaro nun postulas, ke ni tuj returniĝu, ĉar ili ne devas daŭrigi la vojon, se vi freneziĝis.
– Ĉu??!
Jen tio okazis: Subite aperis Borges, la mekanikisto, kaj ankaŭ Ofelia Pepita estis kun li.
– Sinjoroj – diris la homo en cilindra ĉapelo, – bedaŭrinde mi devas diri malgajan informon. Nia amata sinjoro, Mr. Theo freneziĝis, kio cetere estis antaŭvidebla por lia vivmaniero. Mi promenis kun la artistino, kaj ni aŭdis antaŭ la pordo de sinjoro Theo, ke la kompatindulo paroladas en si mem. Malsupreniru, kaj ŝnurligu lin.
– Stultaĵo! – kriis Jimmy la Ĝisorela.
– Se sinjoro Theo, la respondeca entreprenisto freneziĝis, ni devas returniĝi – diris Watson avide.
La personaro murmuradis. Kaj nun aperis ankaŭ sinjoro Theo, post kiam Jimmy la Ĝisorela venigis lin. Sed antaŭ ol li povintus ekparoli, vidvino (?) sinjorino Gustavo Bahr diris entuziasme:
– Ah, vi eraras! Ankaŭ sinjoro Theo estas spiritista frato, kaj ni priparolis, ke li parolos al mi en sia kajuto, mi forte pensos pri li, kaj mi aŭdos lin. Mi aŭdis! Kaj mi dankas vian mesaĝon, spritiista frato!
– Mi petas… – li balbutaĉis kolere kaj plendinde, sed sinjoro Theo kaptis la savzonon – mi tre ĝojas…
Li devis ĝin akcepti iel-tiel. Ankaŭ Watson. Nur Borges diris mediteme al Ofelia Pepita:
– Tiuj spiritistoj… La virino aŭdas ĉi-supre tion, kion ŝia spirtista frato diras al ŝi malsupre, en tranco: “Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin…”
Kaj la ŝipo Stanley Up To Date nun jam la lastan itineron de sia vojo, denove ekveturis akompanate de la malbona antaŭsento de la plimulto de la pasaĝeroj per la nevidebla haŭsero de la nedeskuebla fato.
D U D E K N A Ŭ A Ĉ A P I T R O
Poste la plej diversaj informojn encirkuliĝis pri la ŝipo Stanley Up To Date. Aŭrelo la Ĉifonulo ĵus veturis al la insularo Pasko, kiam la ekspedicio krucis lian vojon. Li vidis matrosojn, civilulojn sur la ferdeko, kaj cetere li spertis nenion eksterordinaran sur la ŝipo. Li komprenis, ke nek li mem kredus, se iu alia asertus tion. Oni kredis tion nek al li.
Subite ili ricevis alarmsignalojn, kiuj konsternis la tutan mondon: S.O.S… S.O.S… Stanley Up To date! Kabo Farrere… La peklita kukumo elĉerpiĝis!.. Ni ne trovas natrian hidrogenan karbonaton!..S.O.S…S.O.S…!
Poste sekvis la raporto de la destrojero Renown: La ŝipo Stanley Up To Date malaperis ĉe la Kabo Farrere, kaj la destrojero kontaktiĝis kun ĝi pere de morsaj signoj. La ŝipo tuj respondis, ankaŭ pere de falgo, tion, ke: “Nu atendu, vi, nazmukulo! Se via patro, la maljuna krozŝipo ekscios, ke vi alparolis nian ŝipon, ĝi do volus droni de honto. Atenton: Dum semajfina ferio, en ripozdomo, hejme kaj dum vojaĝo gajigas vin la kurdormaŝino Ericson. Ĝi estas aĉetebla en ĉiu drogejo.”
Poste la ŝipo denove malaperis plenvapore.
Kapitano Kuloto, kiu post sia lasta amnestio liveris salpetron sur Javon per sia ŝarĝŝipo, nomata Lukso, kaj nun li kuŝas malsane en sia loĝejo, ĉar veturante al la polusa maro, kie oni havas nenio farendan, li ekvidis la ŝipon Stanley Up To Date, en la stirejo staris Ofelia Pepita, lia iama dua-alkoholistino, kiu portis ban-trikotaĵon, kaj sur ŝia kapo estis tre ĉifona, nigra, cilindra ĉapelo! Kaj kio estis la plej terura: pasero flugadis ĉirkaŭ la ĉapelo. La ŝipo Lukso alproksimigis la ekspedicion, la vidaĵo fariĝis eĉ pli fantomeska: nur kelkaj virinoj en vesperfesta kostumo kaj viroj en frako estis sur la ferdeko, havantaj tre gajan humoron, ili svingis per la manoj, kaj sur la kapitana ponto kaprobarba, serioza sinjoro dirigentis orkestron en ruĝa togo, moda ĉe la romianaj virilist-oj. En solena korpopozicio, kun nekovrita kapo ili kantis al la proksimiĝanta ŝipo la ĥorkanton kun la teksto: Ek, skotlandaj leterportistoj, ek-ek, la laboro atendas vin! Kapitano Kuloto estas kuraĝa homo, li do transkriis, demandante, kio estas al ili?