Выбрать главу

Tiam de sur la rando de la kamentubo, sur la plej supra ŝtupo de la fer-eskalo pardonpetis garderoba ŝranko, kial ĝi partoprenis la paroladon, kaj ĝi demandis kapitanon Kuloto, se li vidos ekspresan frenezulejon sur la maro, sendu tion por ili. Poste elpaŝis sinjoro en frako kaj en sport-pantalono, kiu memorigis pri direktoro de cirko, kiu transkriis la sekvajn per megafono:

– Ĉiu pasaĝero malsaniĝis je lepro! Mia nomo proksimume estas Aristotelo aŭ Aristofano Schwachta, aŭ Knapp aŭ Homero, laŭ via plaĉo, la ne dezirata estas forstrekenda! Posttagmeze mi operaciis d-ron A. Winter, sed mi jam fartas bone. Kaj nun estu permesate prezenti al nia kara publiko la ŝlagron de nia ensemblo: Nur la Horsi-Horsi estas tre bela.

Tiun ŝlagron ili faris pli bonetosa per la terura tintegado de kuirpotoj.

Tiam la ŝarĝoŝipo Lukso panike forveturegis el la proksimo de Stanley Up To Date.

…Ankoraŭ unu raporto alvenis el la ĉirkaŭaĵo de la insularo Tonga. Iun nuban nokton, kun ĝiseksplode trohejtita kaldronego, kun tremanta riparo, danĝere proksime al la bordo veturegis la ŝipo. Ĝi malproksimiĝis rapide, kaj en la nebulo oni aŭdis helpokriojn de sur la fedeko.

Harry la Kukumo, ducent kilograma kapitano ĵuras, ke la dektiran de la monato, vendrede inter la tria kaj kvara horo nokte li vidis la ŝipon Stanley Up To Date sur la ĉielo, kiel ĝi veturis de la Laktovojo al la direkto de la Suda Kruco.

Kaj pasis la tempo, kaj ne alvenis informo pri la ŝipo Stanley Up To Date. Ĉu eble la oceano englutis aŭ la ĉielo sorbis ĝin?… Kiu povas scii tion?…

Kiam ĝi ekveturis al la ĉefurbo de la insularo Sambi (al Sambi-Sumbi), ankorŭ ŝajnis tiel, ke la fato, delonge minacanta evitos ilin. La ĉielo estas iom nuba, sed videbliĝas sufiĉe da steloj al tio, ke Ofelia Pepita alpaŝis al homo, malgajanta sola.

– Kiom da steloj ekzistas?… – flustras la artistino mallaŭte.

– Mi tute ne scias, kiom da steloj ekzistas. Tiun demandu, kiu kutimas esplorkontroli tie supre! – respondas sinjoro Wagner el la mallumo nervoze, kaj poste lia aŭdigas birdo-kvikadon.

– Ĉu vi estas tiu… sinjoro Wagner? Vi scias, ke mi konas vin bone el la Diboĉejo Medolo? Antaŭ kvar jaroj vi foriris por kvin minutoj, kaj vi restis ŝultanta per unu dolaro, se mi venis ne por ĝi kun la ekspedico – diris Ofelia Pepita kaj ĉirkaŭrigardis mirante. – Kial vi ŝmacas?

– Ĝi ne “ŝmacas”, sed kvikas – klarigis sinjoro Wagner. – Kompatind-sorta pasero, nomata Arnoldo rimarkis tion en mia interna poŝo. Ĝi jam kvikas bele la funebran marŝon de Lohengrin el la opero de Mendelssohn. Poste tiu heroo devas morti, ĉar li tiel sopiris vivi, sed li ne povis fari tion.

– Strangaj aferoj okazas nuntempe en via interna poŝo – meditis Ofelia Pepita, kaj ŝi levis sinjoron Wagner, ĉar tiu, kiel ia neĝhomo, li sinkis malrapide ĝis la planko, apud la kajuto de la futbaljuĝisto. – Ĉu eble vi estas ebria?

– Mi protestas kontraŭ tio! – kriis sinjoro Wagner kategorie, kaj en orgojla, leĝera pozo li etendis sian brakon kaj mane apogiĝis al la kajuto. Tial li falis en ĝin tut-ŝultre.

La de malproksime flustrantan anatomon kaj la edzinon de la futbaljuĝisto trafante buŝe-naze, la mano de sinjoro Wagner preterflugis ilin vizaĝon. Li mem ekdormis panike, dume lia brako svingante enpendis al ili, kaj doktoro Rügen kvazaŭ averte tuŝis sian cigaron al lia manplato. Sinjoro Wagner ekkriegis laŭte kaj eltiris sian manon, sed li jam ridetis, rimarkinte, ke li havas cigaron.

– Ĝi estas bona kajuto – li diris feliĉe al Ofelia.

La ekzekutisto enlitiĝis frue kaj petis alporti la vespermanĝon en sian ĉambron, kaj ĝenerale pacaj pasaĝeroj ripozis sur la ŝipo, en kajutoj kaj en ŝrankoj, kiel tio decas.

Sinjorino Gustavo Bahr kaj Mr. Theo paroladas.

– Se eble mi estus koninta vin pli frue, mi neniam estus entrepreninta tiun vojaĝon – diris Theo poste.

– Kial?

– Ne ne estus dezirinta trovi Gustavon Bahr.

– Vi estas la kaŭzinto de ĉio! Mi alvenis en San-Franciskon sekrete, kaj mi informiĝis, ke vi ne volas atendi min. Tamen mi venis ĉi tien. Iu ludis mian rolon al via sekretario, mia iu amikino. Ŝi estas tiu, kiu diskonigis la informon pri mia morto.

– Ĉu la dika nekonato, A. Winter?

– Ĉi tie mii renkontis lin nokte. Ni vagadi, kiel du fantomoj ĉirkaŭ la fenestro de la kuirejo. A. Winter povas danki multe al mi, aŭ al mia simio. Bobi fuĝis de mi kaj kaŝiĝis en la bilĝo.Ĝi vidis tie, kiam oni fermis A. Winteron. Kiam ĝi restis sola, ludis per la ŝlosilo, imitante, kion ĝi vidis, kaj hazarde ĝi malfermis la pordon, tiel elvenis A. Winter.

Hm… Kaj certe ankaŭ Gustavo Bahr fermiĝis tiel en la dikumentŝrankon: La simio turnis la ŝlosilon. Estis domaĝe malfemis tion.

Ili silentis.

– Bonan nokton – diris Lilian. – Pruntedonu al mi libron… Mi dormas malbone…

– Ankaŭ mi… Nur tion diri al mi: kie vi kaŝiĝis sur la ŝipo?

Theo rigardis ien en la vibrantan nenion. Jam kelkajn taojn stranga melenkolio ekregis lin. Kion ni volas? Kial ni stentoras, planas, venkas kaj suferas, kion ni kredas?

Absolute, kio estas tiu cirko?!

– Ĝi estas la problemo – plendis la futbaljuĝisto al la oraĵisto, ĉar ili repaciĝis kaj trinkis konjakon, – ke la ŝoto de sur la punpunkto ne estas sufiĉe ekzakta. Kiam la mano de la ludisto tuŝas la pilkon, ĝi signifas tion, ke li estas kulpa pri hentz. Tial mi estas ĉi tie, ke mi juĝu! Vi tuŝis ĝin per via mano ene de la severigita areo! Sekvas ŝoto de sur la punpunkto! Bedaŭrinde vi estas artisto, kaj vi ne komprenas la futbalon…

– Mi ne scias tion… – diris la alia. – Cetere ni oraĵistoj havas striktan rilaton al la futbalo, ĉar nia majstro, Benvenuto Cellini, estis kruda, interbatiĝema homo.

– Sed la menciita matĉo brutaliĝis vere nur post ties fino: pro punŝoto mi konatiĝis kun mia edzino! Mi fuĝis al ŝi tra Sŝia fenestro, antaŭ ol dekkvin mil spektantoj povus prirespondigi min. Ŝi nek hodiaŭ scias tion. Kiam mi amkonfesis al li, nur tio ŝvebis antaŭ mi, ke la virino ne estus matrono, kiu havas blankajn barojn kaj iras kurbadorse. Kiam mi petis ŝian manon, mi ankorŭ ne sciis, kiel ŝi nomiĝas?! Kaj tiel okazis mia la plej granda, futbaljuĝista eraro: mi edziĝis pro la mantuŝo de la pilko. Kvankam mi anticipe ne ektuŝis la knabinon per miaj manoj, kaj ĝi okazis tute ne interne de la severigita areo, ĉar Ernestina tiutempe havis pli ol dudek jarojn.

– Ĝi estas kruda sporto, sendube. – Kaj ili tintigis la glasojn. Ekblovis delikata vento, kiel la heroldo de ia latenta maltrankvilo…

– Kion vi pensas pri la steloj? – demandis Ofelia sinjoron Wagner, kiu vekiĝis tiam.

– Tio venas en mian kapon, sed nur se estas necese, kiel altranga soldato povas esti la ĉielo, havanta tiom da steloj en efektiva servo! Eĉ ora strio estas sur ĝi, kiam falas kelkaj ĉielaj ŝtonoj… Nu! Kiel oni nomas tiun hotelon en Honolulu, kien neniu iras pro la turistoj?

– Ĉu Meteoro?

– Jes… Kiam tia hotel-ŝtono falas el la ĉielo, eĉ ora strio apartenas al la steloj, kaj aŭrore oni alfiksas la ordenon, nomatan Venuso…

– Ĉu nenio alia venas en vian kapon pri la steloj?

– Je mia honorvorto, vi pravas! Ĉar venas en mian kapon, ke mia patro pensis pri kantisto: li estos granda stelulo. Li nomiĝis ia Titta Ruffo. Sed de tiam mi ne aŭdis pri li. Eblas, ke li senmoraliĝis. La plimulto de la ĥoristoj preskaŭ idiotiĝas pro la ebrieco.