– Ĉu vi estas ĥoristo?
– Kiel?! Mi estas amatoro. Ĉu vi jam estis en la operejo?
– Ne. Sed oni operaciis mian farton pro apendicito.
– Ĉu vere?! Kiel?!.. Jen rigardu tiun familion! Sed mi vidas tiel, ke vi intermiksas operacion kun la opero Majstrokantistoj de Nürnber! Tiuj estas belegaj operoj. Ĉu vi scias ekzemple, kio estas la Kavalireco Kamparana?
– Jes! Ekzemple nun redonu mian unu dolaron, kiun vi ŝuldas al mi.
Sinjoro Wagner karesis ŝian hararon bonvoleme:
– Vi estas granda infano, filino mia, se vi okupiĝas pri tio. Ĝi ne povas okazi. Kial ni ne parolus pri la muziko, kie rolas ankaŭ Ofelia? Ŝi estas la filino de reĝo, nomata Pepita, en la verko de dirigento Ŝekspiro, kie Otelo, histeria dana tenoristo ne estos feliĉa kun ŝi, ĉar la sprito de sia patro malbenas lin, kiomfoje ili volus ekkisi unu la alian, intervenas la orkestro, kaj ili devas kanti.
– Ĝi estas tre malgaja… – respondis Ofelia kaj paŝis pli proksimen al sinjoro Wagner kun klinita kapo, kaj tiu falis surdorsen.
– Krome – daŭrigis sinjoro Wagner sur la planko – la ĉielo estas ĝuste tia, kvazaŭ ni starus antaŭ montrofenestro, antaŭ la fermo, kiam mi rajtas kunporti nenion el la vendejo, kiel aliaj homoj post la fermo. Se okaze mi mortos, mi vidos, ĉu supre oni tenas la stelojn ne malantaŭ vitro, kiel arĝentan servicon por dek du personoj? Oni ne povas suprengrimpi post noktomezo fari truon sur la Laktovojo per vitrotranĉilo, tra kiu li povas elpreni stelon aŭ belan, grandan Metropolon…
– Ĝi ne estas Matropolo…
– Do Kontinental’, kio egalas, ĉar ne ekzistas tiu falanta grand-hotelo, kiun oni povus ŝteli de sur la Laktovojo, kaj tia estas la vivo: Ni vane revadas, la realo valoras nur tiom, kiom mia maljuna amiko, la olda Pinkerton pagas por la ŝtelita numerplato de veturilo…
Li ĝemis, krucis siajn krurojn, kaj kun etendita brako li apogiĝis al sia maldekstra manplato, ĉar tie ne estis kajuto, li preskaŭ falis tra la balustrado, en la maron.
– Kiom da breĉoj! – li kriis timiĝinte kaj kolere. – Ĉio ĉi estas pro viaj idiotaj steloj.
– Vi eraras – diris Ofelia… – La elekto de stelo ne estas idiotaĵo… – Ŝi mallevis siajn okulojn embarasite. – Mi jam elektis…
– Ĉu jes? Ĝi estas kara. Tiam mi ne ĝenas vin plu – diris sinjoro Wagner, eklevis sian ĉapelon kaj foriris. Sed li falis plu en la interferdekon, rompinte sian nazon, poste li kantis kaj fine ekdormis…
…Theo kisis la manon de Lilian, li iris en sian kajuton kaj vidis kolere, ke la profesoro elvenis.
– Bonvolu kredi, ke la ŝranko estas strikta pro mia grasiĝo… – senkulpigis sin Gustavo Bahr. – Ĉu ne estus eble…
Puf! Lilian, senpripense, subite malfermis la pordon pro la libro, kiun ŝi petis, kaj…
Edzo kaj edzino! Renkontiĝis… En la oreloj de Theo jam montriĝis senartikualcia antaŭsigno de okazonta ŝriko! Sed kio ĝi estas?!
He!.. Aŭskultu min! Gustavo Bahr iom ektimetis, sed li relative indiferente kapjesas!!
– Pardonon. – Tion diras Lilian.
Kaj ŝi eliras. – La genuoj de Theo fleksiĝas.
Pardonu min – diras Gustavo Bahr kun bedaŭro, – eble ĝi ne estas tiel granda problemo…
– Homo! Ŝi ja estis via edzino!
– La orelo de la sorto, via buŝo kaj mia edzino! Mi vidis tiun karan virinon la unuan fojon en mia vivo. Nu!.. Kio estas al vi? Trinku iom da akvo!
T R I D E K A Ĉ A P I T R O
Nun jam eksplodis la tempesto! Kiam Gustabo Bahr eksciis ĉion, li ŝiris siajn harojn, kaj sinjoro Theo volis helpi lin en tio.
– Mi postulas – kriis la profesoro – transdonis ŝin al la polico!
– Bone! Mi alvokos ĉi ien la policiston, deĵorantan sur la plej proksima koralrifo! Kiel vi imagas tion cetere?! – li kriegis. – Kiel mi sciu, ke la virino ne estas via edzino?
– Mi protestas…
Sinjoro Theo koleriĝis kaj simple enpremis Gustavon Bahr en la ŝrankon, frapferminte la pordon, li turnis kaj ŝovis ĝin al la muro. La situacio de la scienculo nun estis tia, kiel tiu de ŝajnmortinto, kiun oni entombigis starantan.
Sinjoro Theo ne povis pensadi. Kvazaŭ tra liaj tempioj nevideblaj trikiloj estus penetrintaj en lian cerbon. Li ekdormis…
…Poste nervomalsana kuracisto pridemandis ilin, kiu kion sonĝis tiun nokton sur la ŝipo Stanley Up To Date, kaj io pendis en la aero, aŭ la suda aerblovo latentis en la ostoj, tio certas, ke la antaŭsento de la okazonta dramo elpremis ŝvitajn, sinistrajn sonĝojn el la brustokesto de la dormantoj.
Ekezemple sinjoro Arturo Maxbell sonĝis tion, ke li sidas kun Koperniko en la pasport-divizio de la ĉefpolicejo, kaj evidentiĝis, ke la Tero ne estas globforma, sed kuboforma, krome la planedoj havas ne elipsan orbiton, sed luĝejon, en kies fokuso staras tag-al-tage Ofelia Pepita kaj gitarludas…
La futbaljuĝisto en sia sonĝo dufoje volis blovsonigi sian fajfilon post decida golo de nacia matĉo, sed la dua sono de la fajfilo restis muta. Li blovis tion timiĝinte, sed vane, kaj ĉiu pensas, ke li ne aljuĝis la golon. Li ŝatintus diri, ke ĝi estas valida, sed difektiĝis lia fajfilo. Antaŭ ol li povintus ekparoli, oni disŝiris lin je eroj, kaj ĉiu konservas el li peceton memore.
Ĉu Theo?… Li havas la plej teruran sonĝon. Li renkontas Edmundon la Kanibalon sur Trafalgar Square. Kiu fine flustras al li, ke ili uzis Gustavon Bahr dum bankedo kiel hepatan paston sur sandviĉoj, kaj bedaŭrinde ili devas kunporti sinjoron Theo anstataŭ li por trovi iun, ĉar ili ne povas “dezavui” la Reĝan Geografian Societon, kies prezidantino, sinjorinoo Ofelia Pepita deklaras, ke la scienco estas netrompebla, nur Jimmy la Ĝisorela estas tompebla, kion ŝi pruvos dum ĉiu suneklipsio al sendita komitato en la polusa regiono. La komitato ekveturis per moderna, trimotora, ĉenbenda, unuafrotlinia ĉas-epidemia hospitalo, kie oni felgas pestajn malsanulojn.. Oni zorgeme kaŝas Theo-n en la tegaĵo de pluŝa fotelo, ne dirante, ke la meblo efektive estas elektroekzekuta seĝo. Moka voĉo kriegas ie el la spaco: “Ne timu! Nun mi demetis miajn manumojn!” …Mil-loke penetras en lian korpon la kurento, li senkonsciiĝas en la terura skuiĝo de la elektra morto, kaj li vekiĝas…
Jimmy la Ĝisorela skuas lin.
– Sinjoro, venu sur la ferdekon – li diras apenaŭ aŭdeble.
– Kio okazis?
– Unu mejlon antaŭ ni… La ŝipo Sinjoro Wagner proksimiĝas al ni…
T R I D E K U N U A Ĉ A P I T R O
La vento ŝiris el lia mano la pordon de la kajuto, kaj ĝi klake puŝas tion al la muro! Kaj ili blinde ŝanceliĝadis pro la pluveroj, rekte frapiĝantaj alvizaĝe. Ĝi estas vera nokto, konvena por la fantomoj!
Ie oni kriadas… Jimmy la Ĝisorela superhurlas la sibladon de la vento.
– Oni volas ĵeti la Blubarbulon en la akvon!
Vere sinjoro Wagner estis vekita laŭ tiu versio, kaj li ĉiumaniere estis kontraŭ tio. Eble ni ne neglektu mallonge, en kelkaj vortoj, nek la sonĝon de sinjoro Wanger inter tiuj teruraĵoj, kuregantaj per la rapideco de tempesto.
Ĝi okazis tiel. La personaro venis, gvidate de Gordon por ĵeti en la akvon la grandan konanton de la operoj kaj hazardludoj. Kaj tio ne estis sonĝo.
Sed Vanek la Dornhara, Eŭgeno la Buŝaĉulo kaj Tendenulo la Fervora savis lian vivon el la mano de la matrosoj. (Pro kio ili havis multe da malagrablaĵoj.)
Ili tiradas li… Diskuto… Kaj dume sinjoro Wagner iomete ekdormas inter la manoj de Gordon, kiu strangolas lian koron, ĝis oni interkonsentas.
Sed oni jam kaptas lin, kaj iu ektuŝis lian manplaton, kie la anatomon bruligis lin. Tiam li vekiĝis. Dum sekundo, kiam li sentis pikan doloron akran, li sonĝis la sekvajn: