Li mortis iel, sed nenia problemo, kaj sur la krada pordego jen tio estas skribita:
A T E N T O N, T R A N S M O N D O!
“Homo, kiu enpaŝas ĉi tien,
rezignu ĉiun esperon!”
(cito el iu opero de Dante)
Antaŭ la enpaŝo bonvolu skrap-purigi la sopirojn!
Kunporti biciklojn sub la pordegon, aŭ ŝteli
tiujn de tie, ne estas malpermesite, sed ĝi havas
nenian sencon!
Alo! Jen vidu, kiel kara li estas!.. Blankhara pordisto malfermas la pordegon. Pro la pli bona ŝajno li prezentiĝas tiel, ke li estas Wagner Altmontara. Tiam la maljunulo frapfermas la pordegon. Sinjoro Wagner li mem ekstaras de sur la tero. “Nenia problemo”, li pensas kaj etendas sian manon en la birdoneston. Bonŝance edukiĝas tie ankaŭ kelkaj ŝtelŝlosil-birdidoj, kaj per tiuj li malfermals la seruron! “Kial vi mensogis?” – draste alkriis lin la blankhara pordisto. “Vi ja ne estas Wagner Altmontara, sed Nesta, kiu havas paseron! Ne estas diferenco! Tiam ĝi ne estas ŝtelŝlocilo, sed vera! Do vi estos la domprizorgisto ĉi tie.” Apud la ĉapelo de sinjoro Wagner brilas mil-vattaj lampoj, kaj li elrapidas kun la ŝlosilo. Li iras en klakantaj flanel-pantofloj, kantante, ĉar laŭ la pordisto li devas ricevi tridek cendojn pro ĉiu malfemo de la pordo…! Sed dum li dormis sian eternan dormon post la tagmanĝo, iu pendigis novan tabulon kun la jena surskribo:
T R A N S M O N D O!
A L L A A T E N T O D E N I A J V I Z I T A N T O J!
Sinjoro Wagner araĝas post ĉiu deka horo
enpagan pordomalfermon por siaj malnovaj konatoj
LI DONAS SIGNIFAN RABATON EĈ EL TIO
POR SIAJ IAMAJ SAMPRIZONULOJ!
Kaj tiam… Okazis la plej granda impertinentaĵo! Tute fremdaj uloj alvenas gemute kriegantaj, asertante, ke ili konas lin! Homoj portantaj frakon kaj vestaĵon de grafoj, eĉ aktujon jam de malproksime krias: “Kio nova?! Kio nova?! Alo, Wagner!” Kompreneble li kriordonas al ili kolere, kek nenia nova estas ĉi tie, kaj ili intermiskas lin kun iu alia ebriulo, sed tiuj sinjoroj ridetante klarigas unu al la alia, ke: “Li estas bona tipo!” Kaj vane li volas protesti kontraŭ ĉiu konfidencumo, ili venas! Ili superkrias lin, okulumas unu al la alia, ke ili konas bone lin,”Tiu estas granda friponeto, li nun ŝtelis ŝlosilon de ie, kaj li volas koni neniun! Li estas bonega figuro!” Kaj ĉio estas vana: Li perlaboris nur tridek cendojn dum la tuta nokto! Eĉ tion li ricevis de sia bona amiko infanaĝa, kiu prefere pagas tridek cendojn, ol apelacii la konatecon kun sinjoro Wagner. Kaj li metas en ties etenditan manplaton la tridek cendojn da fajra ĉiela Matropol-ŝtono, kiu ekbruligas lin…
Tion li dormis dum momento, kiam iu ekprenis lian manplanton, tie, kie la cigaro de doktoro Rügen ektuŝis lin.
– Tiu malbenita fripono kunportis la peston!
– Sed, infano mia! Ne ĵetu min en la akvon! Vivanta birdo estas sub mia ĉapelo!..
Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kaj sinjoro Theo devis interveni por savi sinjoron Wagner el ties senespera situacio.
Samritmaj, grandaj ondoj leviĝis kaj malleviĝis sur la maro. El la nekonata profundo de la ampleksantaj, etendiĝantaj nubo-ĉifonoj malcerta rebrilo saltadas, sur la kresto de la refalanta akvo…
– Tie…!
…Malproksime, ĉe la horizonto, en la fumeca radiado de la oblikvaj lunlumfaskoj, kaduka vaporŝipo baraktas sur la maro, ŝanceliĝante, tremante, longaj funebrofumoj svingas el ties kamentubo, kaj estas videble, kiel la multe da blankaj literoj trairas sub la lumo… sur la riparo de la ŝipo:
N U K I O N O V A, S I N J O R O W A G N E R?!
– Sinjoro, indulgu nin… – flustras iu matroso, kaj ili ĉiuj demetas sian ĉapelon…
La pestoŝipo!
Nun malaperis la lunlumo sub la densiĝantaj nuboj, kaj mallumiĝis, kiel dum sceneja ŝanĝo, kiam oni estingas la lampojn… La vaporŝipo preskaŭ timiĝinte veturegis sur la akvo, kaj ĉiu ondo desegnis ombrojn de pestaj mortintoj ĉirkaŭ ilin…
– Hej, kapitano! Ni returniĝu!
Theo staris kun krucitaj barkoj, kaj transigis sian cigaron el sia iu buŝangulo en la alian.
– Kiu ektuŝos la savboatojn sen permeso, mi motrpafos tiun!
La personaro pritraktis la aferon murmurante. Iu frapetis sur la pordo de la kajuto de Jimmy la Ĝisorela, kaj timiĝinta, blonda kapo enrigardis. Lia lorda moŝto!
– Atentu min – diris tiu tre eleganta kaj tre timiĝinta junulo al la unua oficiro tute mallaŭte. – Mi decidis surprenis la respondecon, se sinjoro Theo returniĝos kun la ekspedicio.
– Sed vi devas sciigi tion al li, sinjoro…
Lordo Hamilton foriris. Sed iu frapetis denove!
Livingston bruis en la ŝranko! Interne!.. Ĉar dume li elŝovis leteron ĉe la malsupra breĉo de la ŝranko. Damne…! Li kapte levis la leteron kolere. Jen tion skribis la pordisto de Pacioci: “Kiu estis tiu homo, kiu staris en la pordo? Kiel li aspektas? Mi ne vidis lian vizaĝon!”
Tia estas impetinentulo! Nu atendu!
“Tiu homo estis sinjoro princo de Kimrio, kaj lia iu orelo estas tute surda, sed tio ne gravas, ĉar lia barbo pendas ĝis la zono. Sed se vi korespondos kun mi, poŝtrevene mi havos la feliĉon bati vin je la kapo tiel, ke vi invalidiĝos. Nun estas bona okazo al tio, ĉar
ni restis en duopo ĉi tie:
Don Ĝisorela di St. James.”
Theo venis nun taŭzite!
– Donu al mi ion trinki! – li diris kolere. – Se la lordo volas, ni do returniĝos… Je via sano.
Sed li apenaŭ levis la glason al lia buŝo, iu frapetis sur la ŝranko, kaj aperis letero sube. Jen tiel ĝi tekstis:
“Sinjoro Theo! Mi diras je mia honorvorto, ke la kimra princo portas mian pantalonon. Livignstrone.”
…Post kvin minutoj Theo enpaŝis en la kajuton de la lordo.
– Nu?… Ĉu ni jam returniĝas? – demandis la lordo.
– Jes. Ni tuj returniĝos, kontrolinte viajn dokumentojn – li respondis aplombe.
La du aritokratoj kunrigardis.
– Nu do…
– Levu viajn manojn! – la revolvero de sinjoro Theo direktiĝis al ilia vizaĝo. – Sufiĉe la ŝercaĵo! Ĉu vi estas la filo de pordisto, nomata Livingstone?!
La “lordo” paliĝis, kaj… Puf!
Tiumomente gumbastono batis lin el dorsdirekto. Li sterniĝis sur la planko de la kajuto sveninte. En la breĉo de la lerte malfermebla vando staris Watson!
– Li preskaŭ kaŭzis nian peron per tio, ke li ŝajnis tiel stulta komence.
– Sed kiel li sciis, kiu mi estas?
– Ĉu vi tute ne pensis pri tio, ke via patro, kiu vidis vin ĝistrunke, tra la serurtruo, ĵus, rekonis malgraŭ la artefarita ŝtopaĵo la perforitan nomon de la Trusto Pacifika Oceano sur la pantalono.
…Dume sur la ferdeko ekplodis la paniko! Oni kriadis.
– Per boato ni atingos la insulon Tonga!
– Ĉi itie pli-malpli poste la diablo forportos vin!
– Vi estas stulteguloj! – kriis Jimmy la Ĝisorela. – Moderna homo scias, kiun la diablo volas forporti, tiun forportos ankaŭ de sur la insulo Tonga!
Lilian venis ekscitite kaj flankentiris Jimmy la Ĝisorelan.
– Watson volas returniĝi.
– Kie estas sinjoro Theo?
– Mi ne scias. Ĉu eble ankaŭ vi estas… la homo de Watson?