– Homo de tiu de fulmotondro frakasa.
Li rapidis malsupren sur la helica ŝtuparo. Ili vanigos la planon de Watson en la maŝinejo. Kiam li alvenis tien, la paroltubo ĵus krakis.
Hejtisto staris pipfumante, turniĝanta al la maŝino.
– Haltu! – alkriis lin Jimmy la Ĝisorela.
– Nur ne nervoziĝu – diris la maŝinisto, – eĉ ĝis nun ni neglektis vin, kaj ankaŭ en la futuro ni prosperos sen vi.
– Fred la Malpura!.. – li kriis timiĝinte kaj eksidis!
T R I D E K D U A Ĉ A P I T R O
– Alo! Kion vi atendas! – sonis el la paroltubo.
Fred la Malpura prenis la aŭdilon en sian manon kaj diris en ĝin:
– Ne buŝaĉu konstante, vi, fripono, ĉar mi venos supen kun la karboŝovelilo, kaj hazarde mi vangofrapos vin per ĝi.
– Mia fratego Fredy… – balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela. – Ĉu vi… vi… vivas?
– Ŝajnas tiel, ke mi ankoraŭ vivos iomete…
Nun aperis d-ro A. Winter. Li liveris karbon per puŝĉaro, kaj la ŝvito brilis sur lia glata korpo, simila al tiu de porko mangalica.
– Rapidu jam, bradipo! – kriis la Kapitano.
– Iru nur supren, tio oni plie povas utiligi vin. Ĉu vi aŭdas? – diris Fred la Malpura.
Komenciĝis furioza piedtamburado kaj kriegado supre.
Jimmy la Ĝisorela kuregi timiĝinte. Dio, indulgu nin!
De malproksime, sed per rapideco, superanta tiun de destrojero, veturegis rekte al ili la pestoŝipo, trafonta ĝuste la flankon de la luksa vaporŝipo!
La vento siblis, la pluvo falis, kaj la panika personaro zorgis pri nenio plu!
Kaj nun sekvas la rolo de Jimmy la Ĝisorela, konvena al heroa eposo! Li estis blanka kiel la muro, kaj ankaŭ interne furiozis la paniko! Li pensis pri tio, kion farus oficiro nun, kiu rajte portas la ledan gamaŝon? La unuan fojon en la vivo venis en la kapon de Jimmy la Ĝisorela la vorto “devosento”. Li elprenis sian revolveron:
– Kiu toŝos la boaton, mi mortpafos tiun!
Kaj sekvis la lukto. Ĝi estis mallonga, kaj malesperiĝinta.
…Iu matroso falis surdorsen kun rompiĝinta vizaĝo! Kaj sekvas tri-kvar pafoj… la rondo vastiĝas.
Lia pugno falĉas… Sed li ne povas elteni longe… Io siblas al li el la alto. Li estas trafita je la kapo… Li sterniĝas…
…La vento muĝas, raŭkaj voĉoj kriegadas, kaj la plimulto de la personaro jam balanciĝas en la boato sur la akvo… Ili fuĝas. De antaŭ la morto! Sed jen, ĝuste la plej laŭtaj homoj restas! La Dornharulo, la Malavarulo…
– Kio ĝi estas?… Jimmy la Ĝisorela venas antaŭen kun vertiĝanta kapo kaj apogiĝas lace al ŝranko, sed la groba meblo draste alkrias lin:
– Kial vi ne iras de tie ĉi?! Kial vi apogiĝas peze sur min?! – Kaj ĝi forpromenas: – Jen vidu!
Tio estas tro. La genuoj de Jimmy la Ĝisorela fleksiĝas.
…Sinjoro Theo vekiĝas je tio, ke lia kapo kuŝas sur la sino de Lilian, kaj la virino metas akvumitan tukon sur lian kontuziĝon.
– Kio… Kio okazis… sur la ŝipo? – li demandas.
– Ribelo. Kaj nun jam kolektu vian forton!
– Kio estas la problemo? – li demandas, ĉar Lilian spiregas.
– Mi pene elportis vin el la kajuto, kaj vi estis peza… Nu!
Sinjoro Theo ekkisis ŝin. Kaj ili kisadis en tiu perplekso dum iom da tempo. Kiu aŭdis ankoraŭ tian frenezaĵon?
Mi. Tiu senlima, insolenta egoismo estas la karakteriza simptomo de la ekstazo, nomata amo. Du homoj sendepedigas sin en temo kaj spaco de ĉio tial, ke ekzemple en incendio, sur la tegmento de brulanta domo, ĝis la fajrobrigado alvenos, ili kisadu iomete
Knalas kelkaj pistolpafoj… Sinjoro Theo elrapidas. Estas mallumo. Pafoj fulmas. Iu ekkrias!..
La ekzekutisto nun aplombe diras tra la fenestro de sia kajuto:
– Mi petas silenton! – Kaj li frapas sur la kornicon.
– Je mia honorvorton, li tute pravas – rimarkas de ie, la fantomeska voĉo de la nevidebla sinjoro Wagner. – Ĝi okazas tiel ĉiun nokton. Sed venos Strovaĉek, mia brutala amiko, kun kelkaj unuarangaj vangofrapoj, kaj tiam estos silento… Dormu bone, Arnoldo! Mi estas ĉi tie…
“Ĝi estas naĝata frenezulejo!” – Theo pensis tion. Poste li vizitas la radiokajuton laŭregule grimpante, kiel en milito. Dume pafaro de antaŭenŝovita homo de malproksime preskaŭ trafas lin. Voĉo de virio aŭdiĝas de interne. Ĝuste nun oni dissendas ion… Nun kvikado… Ankaŭ sinjoro Wagner estas ĉi tie!
– Alu… – diras la radiisto. – Mi ripetas: Stanley Up To Date! Stanley Up To Date. Bonvolu transdoni la sekvajn informojn al mia ĵurnalo: “Ni veturas plenvapore al la celo. A. Winter…”
La sango leviĝis al la kapo de sinjoro Theo! Ĉu tiu viro tamen estas ĵurnalistaĉo?!.. Nun li estos kaptita! Li malfermas la pordon…
Sinjoro Wagner prenas la randon de sia pantalono kaj dormas, apogiĝinta al la muro.
– Dankon – diras Lilian al la radiisto.
Nun ŝi ekvidas Theo-on. Ŝi paliĝas, kaj ŝiaj lipoj ektremas… La milionulo ridas, sed ankaŭ li estas blanka kiel la muro.
– Jes! Mi estas A. Winter! – diras Lilian abrupte. – Vi komencis tiun batalon.
– Vi venkis – li diras raŭke. – Viaj rimedoj certigas vian venkon super ĉiu ĝentlemanoj!
– Vi estas impertinenta! Ĉu vi komprenas?!
– Sufiĉe, sinjorino… Via afero ne interesas min! Radiisto! Dissendu danĝersignalojn…
Revolvero ekbrilas en la mano de la virino.
– Levu la manojn!.. – ŝi krias…
Kaj ŝi jam ekŝrikas kaj svenas tuj! Lilian perdis la ludon, ĉar ŝi ne antaŭvidis tion, kio estis la plej logika: ke la vivo por sinjoro Wagner (neniu scias, kial?) estis kara, li do levis siajn manojn.
…Kaj tiam, sinjoro Wagner, bedaŭrinde, ne povis fari tion.
…La radiisto dissendis danĝersignalojn laŭ la ordono de Theo, kaj Wagner humiligita ĝispolve, dormas profunde kun levitaj manoj…
Sur la ŝipo oni dividiĝis je memstaraj, tute sendependaj, eĉ malamikaj grupoj. Ĉe la poŭpo pafis Vasiĉ kaj liaj kamaradoj, en la kontraŭa flanko Watson kaj liaj amikoj, poste sekvis la aŭtonoma Sokrato Schwachta aŭ sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo), kiu vivis ankaŭ plu en sia kajuto, kiel privatulo, kaj de tempo al tempo li pafis blinde ien. Ankaŭ ĝi nun apartenas al la lokaj kutimoj…
Neŭtralan teĉmenton formis: sinjoro Maxbell, kiu iafoje elŝovis sian kapon el barelo, kaj Brusier, franca fizikisto, kiu ĝis nun ne rolis en la romano, kaj jam ne plu li aperos, ĉar depost la ekveturo li kuŝis en la lito pro marmalsano. Nun jam estus malfrue mencii lin aparte, kaj tio tute ne gravas.
Sinjoro Theo, la futbaljuĝisto, la mekanikisto kaj la oraĵisto tenis okupita la interferdekon, kaj kelkfoje tie kaj ĉi tie aperis alta, mallarĝa ŝranko, piedirante. Oni alpafis ĝin el ĉiu direkto. Poste ankaŭ la bula meblo-parenco venis, same nudpiede.
Gustavo Bahr volis elpremi la supran parton de la ŝranko, kaj anstataŭ tio li levis ĝin de sur ties bazo, pro kio liaj piedoj liberiĝis. Kion li povintus fari ceter, forlasite?
Kun unutaga diferenco ankaŭ la korpulenta, blua parenco, Livingstone aperis, li pliigu la totalan panikon kun tiu senekzempla eksteraĵo.
La anatomo kaj Ofelia Pepita dume iel-tiel stiris la ŝipon, kaj sekve de tio la ŝipo Stanley Up To Date aspektis sur la oceano tiel, kvazaŭ ĝi nun venus el la drinkejo kun fiere flankenŝovita kamentubo.
Sinjoro Wagner pasigis tiujn malfacilajn horojn en la operaciejo, kie li kŝis sur la tablon kaj dormis aŭ kantis. Poste ne multe mankis, ke Sokrato Schwachta operaciis lin. A. Winter, kovrita de karbopolvo ĝis la frunto, estis lia paciento, kies kruro doloris kaj turnis sin al la kuracisto.
– Mi estas A. Winter, kaj iam mi havis ekzemon ĉi tie – li diris al sinjoro Wagner, kiun li trovis unue en la operaciejo. – Mi ŝatus, se vi rigardus ĝin, sinjoro kolego…