Выбрать главу

– La ekzekutisto estas via kolego – respondis sinjoro Wagner. – Kaj atendu lin, ĝis li venos ĉi tien! – Kaj li ekdormis.

– Bum!.. Kuglo penetris tra la lignotabulo. Bum! Bum!.. A. Winter sidis sub la seĝon kaj ne komprenis, ke sinjoro Wagner nun ronkas. Poste vere venis Schwachta:

– Mi ne kredas, ke vi restos vivanta – li tuj konstatis. – Ĉu vi havas proksimulojn? Ĉu vi mesaĝas al ili?

– Mi petas vin… Tio estas nur malnova cikatro. Ĉu eble vi devus elektrumi ĝin?

– En ordo – diris sinjoro Sokrato entuziasme kaj ekbrilis liaj okuloj!.. Li demetis siajn manumojn. Dio mia! La malnovaj, belaj tempoj!.. Li ŝaltas!.. Zumado… elektraj fajreroj… Muziko al liaj oreloj. Li ĝuas tion kun fermitaj palpebroj.

Bum! Kuglo penetras tra la muro. A. Winter singultas…

– Dankon – li diris dankeme kaj tremante al A. Winter. – Viaj pacientoj certe estis dankemaj.

– Nu… Neniu plendis pri la elektrumado post la terapio – li respondis orgojle. Bum! Bum! Bum!

– Je mia honorvorto – diris sinjoro Wagner kaj side leviĝis, – mi ankorŭ ne vidis tiaĵon. Vi venas paroladi en operaciejon, kvazaŭ ĝi estus ia ŝranko. Ĉi tie mi ne povas dormi, se vi konstante babilaĉas…

Tiam enfrapis la plej nova fulmo: evidentiĝis, ke iu boris la akvobarelojn nokte. Ili ne havas akvon! La akvoportistoj de la malamikoj, simile al parlamentario, dividas la alkoholaĵ-provizon. Ĝi estas la sola trinkebla likvaĵo.

Je la 12,10-a horo posttagmeze oni dividas la unulitrajn porciojn.

Je la 1,5-a horo posttagmeze ne plu estas malamiko sur la ŝipo! Sinjoro Theo, Watson kaj Vasiĉ sidis gaje, duoncirkle en la mezo de la ferdeko, kantis sentimentalajn kantojn, akompanatajn de buŝharmoniko kaj gitaro.

Mi ripetas: oni dividis la unulitrajn porciojn je la unua horo posttagmeze, kaj sinjoro Wagner sobriĝis je la kvina horo!

…Je la kvina kaj kvarono li ĉirkaŭiris kun malgaja mieno kaj prezentis sin al ĉiu aparte.

– Mi estas Manfred Zaturek – li diris mallaŭte.

Se sinjoro Wagner ne estus firmkaraktera individuo al tiu komparo, mi dirus tion, ke li staris tie, kiel Dornrozinjo, vekiĝinta el sia centjara dormo, kun suspekta timiĝo, en la regiono de la Suda poluso. Kun cejankolora barbo!..

Li vagadaĉis nervoze kaj serĉis ĵurnalon en la salono, ĉar li ŝatintus scii, kio okazis intertempe en la batalo inter Rusio kaj Japano? Laŭdire io estas okazonta apud Ĉemulpo. Poste li skribis leteron al sia edzino, en kiu li informas ŝin, ke li vojaĝas bone. Lin interesas tiu ĉi ekspozicio. Ŝi ekvidos tiun flugmaŝinon. Dum la tuta nokto li vidis flugi en la aero dinamomaŝinojn, per flugiloj (!) longe! Eble la veronezer kaŭzis tion. Li ĉiam dormas maltrankvile pro ĝi. Ni ne manĝu multe da vespermanĝo. Sed precipe ni ne volu flugi. Tio ne doniĝis al ni. Ni havas telekomunikadon, idlan (kontraŭdirektan bremson!) sur biciklo, telefonon, telegrafon, aŭtomatan fajrilon kaj fotografadon. Quo vadis? Kion ni volas ankoraŭ?

Kredu min, Edita, ne estas plu! Se la tekniko ankoraŭ progresus, Dio estus el la homo! Kaj tiaĵo malofte rezultas bonon. Mi sonĝis ankaŭ pri skatolo (?), nomata radio. Kiam oni ektuŝis ĝin, la veronezer tuj kantis el Londono kaj Munkeno. Kaj tiu malfacile digestebla kolbasaĵo eĉ fortepianis. Ia idioto pene portis lin en la sonĝo, kaj kandelo estis apud lia ĉapelo. Ĉio svarmis pro tiuj kinematograf-projekciiloj, kaj tio estis la plej terura: Imagu! La bildoj parolis (!), kantis (!), kaj la ŝvito fluis sur mi, kaj mi ne povis vekiĝi. Mi neniam plu kunportos veroezer-on! Tiuj estas malfacilaj tempoj – li skribis ankoraŭ, ĉar li devis skribi. – En nia aĝo ĉiu jaro kalkuliĝas duoble! Sed estus bone fariĝis 30-40 jarojn pli maljuna! Tiam la tuta mondo ne sidos zorgoplene apud la telekomunikilo, ve, kio okazis apud Ĉemulpo aŭ al la ribeluloj luktantaj per boks-fero? Sed eblas, tial mi havas malbonan humoron, ĉar mi gustumis gluton da trinkaĵo. Vi scias, ke ni havas superstiĉon en nia familio (stultaĵo!), kiu trinkas unu gluton da drinkaĵo, tiu fariĝos alkoholisto, kaj li neniam ĉesigos tion, ĉar ni ĉiuj hontis, ke la patro, kiam li drinkis, li zumkantis en la ŝtuparejo. Estis varme, mi do trinkis gluton da drinkaĵo. Sed se mi estus zumkantinta, tion mi ne kredas. Mi esperas, nek vi. Mi ankoraŭ ne vidas Pola-on, ŝajnas, ke nia ŝipo malfruas…

…Li skribis, kaj skribis, la aliaj kantis, kaj Theo ekhavis bonegan ideon: ili surprenu vesperfestan vestaĵon!

Estis varme, kaj salaj vaporoj ŝvebis, ili do ĉiuj devis trinki, kaj tiel la pseŭdolordo poste, Dio scias, de kie, akiris harpunon kaj pelis Ofelian Pspita kun deformiĝinta vizaĝo. Ŝi kuris ridante, ŝrikante en la mano kun gitaro, ĉe iuj turniĝejoj ŝi montris azenorelojn al li, aŭ ŝi kantis kelkajn gajajn strofojn pro ĉikani la amokulon. Fine ŝi fuĝis en ŝrankon. Hamilton piedbatis ĝin… La ŝranko nur ridis pri tio.

Lia lorda moŝto tiam kunportis siajn instrumentojn kaj ŝraŭbis!

– Nu, nu!.. – diris la ŝranko… – kion vi volas?

– Silentu, fia meblo, vangofrapante mi faros el vi fajroligno! Ofelia, revenu! Mi pardonos vin…

La pordo malfermiĝis, Hamilton paŝas kun disetenditaj brakoj por brakumi Ofelian, kaj li vidas timiĝinte, ke li ĉirkaprenas la pordiston de Pacioci.

– Filo mia! – tiu krias, froĵetinte sian gitaron.

– Kortuŝa monento! Patro kaj filo staras vid-al-vide.

– Mi petas vin, paĉjo… – balbutaĉas la knabo – estas bone, ke vi venis. Mi ne trovis hejme la artoŝtopiston…

– Ĉu la plej proksima tajloro estis ĉe la Suda poluso?!

Tamen li brakumis sian filon kaj ploris iomete, kaj riproĉas lin, sed vine li ne koleras: li vidis multe da belaj aferoj dum tiu instrua marveturo, ĉar en la ŝranko estis ilustritaj magazinoj.

Theo kaj Watson trinkas antaŭ la bufed-breto

– Nur tion diru al mi, oldulo mia… – demandis Theo – kion vi volis… sur tiu ĉi ŝipo?…

– Mi, se vi permesas… Saluton… ex! Via ŝipo… pro koruptita inĝeniero, estas farita kun duobla riparo… Kaj ĝi estis plena de armiloj inter la du riparoj de la bilĝo… Nu, vi fermis tiun dikan A. Winter-on, kaj li subaŭskultis, kiam mi traktadis pri la armiloj, kaŝitaj inter la du riparoj. Ankaŭ li kaj la ĵurnalistino kaŝiĝis tie de antaŭ ni. Jimmy la Ĝisorela kaj liaj amikoj eksciis de la virino la aferon de la armiloj. Tiuj banditoj de la Ruĝa Vasiĉ nokte ĵetis la armiloj en la akvon sekrete!.. Tiam komenciĝis la mokincito inter la amikoj de Vasiĉ kaj miaj homoj! Kelkaj mortigis unu la alian.

…Super la nigra maro alcionoj rondflugis kun oblikva glisado. Io skrapis la gorĝon de Theo. Sed li ne trinkis. Jen estas la lasta okazo! Ofelia Pepita kantis, dancis, trinkis kaj ridis, kiel gutoforma Puck, ekzaltita ĝis rekorda rapideco el la teatraĵo Terursonĝo de Somermeza nokto.

La okuloj de Livingstone sinkis en sian pufan vizaĝon pro ebrieco, kiel la lastan kvaronon kurbanta lunarko. Ie ili trovis lian pordistan ĉapon, kaj li sidis tie portante ĝin, dike, kun stankolora, vitreca rigardo.

Theo malrapide foriris ŝtelumante en la ombro de la kajutoj. Li devas fari ion! Kien veturegas tiu malbenita ŝipo?

Iomete li svenadis pro la soifo. Li vidis lumon en la interferdeko ĉe la kajutoj de la matrosoj. En iu ĉambro de la personaro estis Tendenulo, havanta element-instruistan aspekton kaj du aliaj homoj, kiujn Theo neniam vidis sur la ŝipo.

– Tiu ĵurnalistino estas lerta.

– Prave. Tamen gravas, ke ni batfaligis Jimmy la Ĝisorelan – diris iu el ili.

Kompatinda fregat-ĉefleŭtenanto!..

Lilian estas bestio.

La dikulo oscedas kaj ekiras al la pordo, kie staras Theo. Eh, se li jam miksiĝis en tion, ek!.. Kaptinte seĝon, li ekbatas la dikulon per ĝi, ke tiu surdorsiĝas, kiel ŝtono. Ankaŭ Tendenulon la Fervoran trafas bato, kaj li falas surdorsen, kovrita de sango. Strangolante la gorĝon de unu la alia, li ruliĝas kun la altulo. Fine ankaŭ tiu kuŝas senmove.