Выбрать главу

Li ŝnurligas la tri homojn kaj rulas ilin en la bilĝon. Iru plu… Li ŝtelumas spiregante preter la muro. Li haltas por momento. La futbaljuĝisto kriegas supre.

– Tio estas nenio. Atentu min! Mi volis fariĝis fama! Mi havis eĉ inventaĵon! Tio gravas! Mi havis celon, kiel futbaljuĝisto: Korekteco! Objektiveco! Atento! kaj multaj aliaj aferoj…

En tiu momento venis Sokrato Schwacha.

– Neniu forlasu la ŝipon, ĝis la polico alvenos! Oni blokadis la markolojn. Malaperis grava lorno! Oni traserĉos ĉiun, kiam ni albordiĝos en Zuriko!

…Dume la Ruĝa Vasiĉ ŝteliris post Theo-n, kaj oni batfaligis lin per brakseĝo. Ankaŭ sur Filipon Diru-jam falis io… Li svenis. Oni fermis ilin en la bilĝon.

Nun li atingis la ilarejon

Li aŭdis voĉojn… Li premas sian orelon al la muro. Ŝi estas Lilian!

– Ĉu via patro… estis ĉe cirko?

– Jes. Mia avĉjo rakontis multe – lamentis A. Winter. – Mia patrino estis la altira spektaklo, ŝi ekvilibrigis sin per bambuo. Paĉjo lernis, ke li estu malpeza, kiam oni levas lin. Do, mia patrino tenis mian patron sur la fino de bambuo…

Theo frapetis sur la eta, ronda fenestro.

– Mi petas vin… iru de tie ĉi… – diris Lilian timiĝinte, kiam Theo malfermis la pordon.

– Estas afable, ke vi maltrankvilas tiom…

– Theo… – diris la virino tremante. Kaj li elpaŝis.

– Mi ŝnurligis ilin – komencis la ruĝa junulo mokante, – kaj en la bilĝo…

…La virino subite ekpuŝis lin je la brusto, ke li falis en la ilarejon, poste ŝi ŝlosfermis lin.

Theo kape kuris al la pordo pro kolero…

Nun la paniko ekplodis sur la ferdeko.

Al iu ekideis, ke ili ne havas manĝaĵon. Kial li pensis tion? Estas enigmo! Post unu minuto komenciĝis ekscitita interkonsiliĝo. Sokrato Schwachta petis la homoj konservi sian trankvilon, kaj li falis en la pluv-cistenon, de kie oni eltiris lin. Ni ne perdu vian kapon, li diris, sur la maro estas bone elprovita kutimo kontraŭ malsatmorto. Vi manĝos pasaĝeron. Estos festeno de matrosoj!

Eksplodis vekriado kaj paniko! Maxbell petis ĉiun, se oni elektus lin, antaŭ la manĝado oni enbalzamigu lin. Se li restos vivanta, kompreneble tio estos superflua. La futbaljuĝisto saltis sur la supron de la tablo kaj kriegis.

– Sinjoroj – li kriis sovaĝe. – Mi oferos min… Nu… Ve! Atendu, vi, idioto! – (Ĉar la malpacienca Sigorski, dum la futbaljuĝisto parolis, salis ties manon kaj ekmordis ĝin.) – Mi scias, kio estas la devo, mi ofer-proponas mian edzinon!..

– Pfu, juĝisto! I-di-o-to! I-di-o-to!

– Se la afero statas tiel, ke iu el ni devas morti, ni trinku gluton da drinkaĵo – diris Maxbell kaj eltrinkis duonbotelon da brando. Pro tio li subite ebriiĝis ĝis sveno. Alia paniko! Ofelia Pepita kriis por helpo ie… Ili kuregis tien kaj vidis, ke la artistino genuas sur la muntisto, kaj ŝi batas lian kapon per kaserolo.

– Helpu! – ŝi ŝrikadis – mi ne povas mortbati lin sola! Alportu ŝovelilon de la hejtistoj.

Ili kuregis por alporti ŝovelilon.

– Estintus multe pli saĝe ensidi en malmultekostan sukeraĵenojn kun stulta virineto, ol partopreni la ekspedicion – krias Maxbell. – Dissendu danĝersignalojn! – Kaj li kroĉis sin al kablo, pendanta super stango, kaj li pendis tie rikanante. Kiam venis tien Livingstone en pordista ĉapo, li transdonis al li monerojn:

– Donu al mi itiner-bileton ĝis Piccadilly, kaj jen ĝi estas aparte, pro tio dissendu danĝersignalojn.! Ni ne faru el tio demandon de prestiĝo – mangestadis Maxbell ridaĉante, kaj li ricevis publikan aplaŭdon, ĉar li insultis la edzinon de la futbaljuĝisto per sia mandorso. – La pordisto sonorigante haltigu la ŝipon!.. Kaj la prestiĝon… tion… ni tute ellasu el la ludo… Mi vidis tiun admirinda, senliman spacon tra la plej granda teleskopo de la mondo, kiun oni sentas en sia kapo, kiam oni longe rigardadas la stelplenan ĉielon. Ĉar miaj tre estimataj, altaĝaj akademianoj, kiun interesas, se estas permesate demandi, la senlimo de la malproksimaj lumjaroj?!.. Kio okazos ĉi tie al la limigita afero de la proksimaj senlumaj jaroj?… Ŝteli sur la tero ununuran lum-minuton de la morto. That is the question… kiel reciti la vortojn de sinjoro dirigento Ŝekspiro: mi konas nur unu grandan astronomon… Ofelian Pepita! Kiu… ĉiuvespere… straras apud nia koro kaj gitaras… My old Ofelia. Mi… fariĝis sesdek jara de ie kaj tie… Cetere tute egalas, de kie! Mi fariĝis tiom-aĝa! – balbutaĉis la profesoro kaj sinkis et-spirale en pozon kun krucitaj kruroj ĉe la bazo de la paliso. Aksiomo de Arkimedo… ĝi estas: Donu… en tiu senfina malpleno fiksan rigardon de kanbino por ekmovi min en la mondon… Ĉar tiu mondo… estas kinematografa palaco… la vivo ne estas algebro, sed sonfilmo.

– Prave! Epurci move… – diris la muntisto.

– Kaj la tero tamen estas kinejo! – kapjeis Maxbell. Sed jam tiam, kiel la ŝipo oblikviĝis, ĝi dronis proksimume kvincent metrojn, ke poste ĝi altiĝu ĝis la pinto de Mont-Blanc, kaj tie li ekvidis Adrien-an sur la altplataĵo, kiun li ne vidis dudek jarojn kaj diris malgaje: "“vi venas el Tibeto, mi vidas tion pere de mia kompaso, kaj tie vi lernis sekreton, pro kio vi restis tiel juna, kaj mi maljuniĝis tiom.” La knabino nur mansvingis kaj brilis ŝiaj lipoj kaj okuloj, kaj la glacia vento de Mount Everest eklevetis ŝian, helverdan, tolan bluzon, sur kiu ripozis pezaj, belegaj, blondaj harplektaĵoj dike, mole, kaj ŝi ridis, tiel sonorante, kiel la glacio de la glacirivero krakante disiĝas je eroj, kiam la sunbrilo varmigas ĝin.

…Kaj nun aperis la Dalai-lamao en masko, sed Maxbell ridaĉante montadis al la knabino: – Tiu estas bona tipo, mi konas lin delonge! Mi estis fermita kun li en la Muzeo British, en la etnografia sekcio! Li nun ŝtelis de ie altebenaĵon, kaj li ne volas rekoni min! Li estas granda friponeto! – Tiam li aŭdis, ke vibro-sono aŭdiĝas ie! Li retropaŝis! La Dalai-lamao montris sur lin akuze, kaj li paraliziĝis pro teruro, ĉar li sentis, ke Ofelia Pepita staras en lia stomako kaj gitarludas!..

Sur la ferdeko plenumiĝis la tragedio de la pasaĝeroj de la oceanŝipo! Ili manĝis la lastan pecon da pankrusto, kaj unu horon ili bol-kuiris la ledan zonrimenon de la mutisto. Vane! Sokrato staris tie kun rigida rideto. Stultaj provadoj. Ĉi tie povas okazi nur festeno de maristoj! Kaj li tuj disdonis la demandilojn, servantajn por tiu celo, kiujn li jam anticipe serĉis en la kajuto de la kapitano. Ĉiu skribis sur ĝin la nomojn de sia patro kaj patrino, la adreson de la konstanta loĝloko, profesion, kaj ĉe la malsupra parto de la formularo ĉiu skribis en la rubrikon de la “Rimarkoj”, se oni manĝos lin post la lotado, tiel li deklaras, ke li faris tion propradecide, neniu devigis kaj influis lin fari tion…

– Venu vespermanĝi! – kriis la edzino de la futfaljuĝisto.

– Ĉu ankaŭ ĉi-momente vi pensas pri la manĝado? – riproĉis ŝin grumblante Sigorski. La futbaljuĝisto nun elprenis slipon kaj diris serioze: – Kiu estas el vi… Sokrato, nomata Schwachta?

– Hoho! Ĉi tie okazis trompo! Mi skribis vian nomon. Ni do manĝos vin. Estu forta.

– Tempo! Juĝisto – ili kriadis. – Okulvitrojn al la juĝiusto!

– Kiu diris, ke idioto?! – spiregis la juĝisto.

– Mi tiros alian demandilon! – stertoris la ekzekutisto, kaj li jam legis: – “Sokrto Schwa”… Ĝi estas friponaĵo!

…Kaj evidentiĝis, ke sur ĉiu slipo estis la nomo de la ekzekutisto. Tiam denove eksplodis la ĝenerala kantado…

…Proksimume en tiu tempo okazis, ke Lilian liberigis la kaptitojn. Ŝi promesigis al ili ne bati Theo-n, kaj ankaŭ ŝi mem klopodis kaŝiĝi ie. Ŝi malfermis la pordon de terpom-deponejo, situanta tute flanke, sed mano kaptis la gorĝon de Lilian: