– Theo! – ŝi kriis – Theo, helpon!
– Mi estas tiu – flustris la atakanto. Kaj li vere estis Theo, kiun liberigis Ofelia Pepita, vaganta ĉie sur la ŝipo.
Vane beligi: mi devas konfesi, ke tiu ĝisekstreme turmentita, tute trompita junulo, li nun hm… Li vangofrapadis la virinon! Tie en la mallomo, senvorte, rezolute okazis la batalo… Poste ili spiregis kun malesperiĝinta spitemo, amariĝinte, kaj ili interkisiĝis iomete…
Poste la manbatalo daŭris plu!
…Dume oni altabligis la fazeolaĵon sur la ferdeko. Okazis proksimbatalo por la unusola medolosto, kiun akiris Ofelia Pepita kaj ŝmiris ĝin abunde per salo kaj pripro, poste ŝi frapetis tion al la rando de la telero, kaj ŝi miris, kiam rompiĝintaj vitropecoj falis el ĝi. La ekzekutisto kliniĝis sur la tablon plorante…
La medolosto estis lia lorno!
Kaj Milano falis el ĝi! Eĉ Romo kaj Tokio! La morte pala ekzekutisto konfesis:
– Tio estis mia sekreto! La patento de la senriska optimisto! Estu ĉu nebulo, ĉu pluvo, ĉu neĝo, ĉu misdigesto; en la ekstremaĵo de la lorno estas videbla Tokio, Ŝtokholmo, Milano, Vieno, eĉ Lucien Boyer. Anstataŭ mensogaĵoj mi vivis por diapozitovoj!
– Disinjoro… – balbutaĉis la futbaljuĝisto. – Kiajn teruraĵon oni devas travivi sur la maro…
– Tio okazis al la lorno… – daŭrigis la ekzekutisto. – Kaj nun jam ne frapetu tion al la telero… nur jam Ateno troviĝas en ĝi, kaj nek tion eblas ŝmiri sur panon. Nun vi senmaskigis min, kaj tiu ĵetu la unun ŝtono sur min, kiu ankoraŭ povas dekliniĝi, sen tio, ke li terenfalus vizaĝaltere… sciu, tial mi fariĝis Schwachta, ĉar oni trovis min antaŭ la vendejo de samnoma buĉisto la aŭroron de Karnavalo, mi fariĝis Knapo, ĉar frizisto adoptis min, kiel metilernanton, kaj Sokrato, ĉar iu idiotiĝis kaj altrudis tiun nomon al mi… Tial mia nomo estas Sokrato Schwachta Knapp kaj ankaŭ Achmed pro la posedo de belega turbano, ĉar kiam mi estis dekok jara, mi travagadis Mez-Amerikon, havante titol-rolon en opereto… Tiel mi fariĝis ekzekutisto…
Ili jam ĉiuj dormis kun grandega emiciiĝo, kaj Sokrato Schwachta, Knapp aŭ Achmed kun palpebrumaj okuloj ekfumis cigaron el la supra poŝo de Sigorski.
Sed baldaŭ ĝi falis el lia buŝo. Estis la unua horo post noktomezo. Ĉiu pasaĝero de la ŝipo dormis, ankaŭ Teho kaj Lilian, elĉerpite, kunkliniĝinte kaj strangolante unu la alian…
La ĉielo, kiel ia senlima kupolo de katedralo brilis super la akvo, sur kies senlima surfaco nur la ŝipo Stanley Up To Date veturegis iom zigzage kaj sanceliĝante, ĉar dum la tuta tago Ofelia Pepita staris kaj dormis ĉe la direktilrado…
Aŭrore la ŝipo Brigita denove aperis en la proksimo, kaj la piratoj okupis la ŝipon, gvidate de la Ĉefkuracisto.
“Nun ni alvenos en Triest-on, karulino – skribis sinjoro Wagner. - Sekvos la dogankontrolo!”
T R I D E K T R I A Ĉ A P I T R O
Sinjoro Theo vekiĝis en sia kajuto kun terura kapdoloro, kaj side leviĝinte, li ekvidis tabulon sur la pordo:
P O R E V I T I L A M O R T P A F O N:
B O N V O L U R E S T I T R A N K V I L A
E N V I A K A J U T O,
E N K O N T R A Ŭ A O K A Z O N I L I K V I D O S V I N!
Ili ankris ĉe la insularo Sambi-Sumbi.
Nun la ŝranko paŝis al sinjoro Theo kaj diris humule:
Malfermu la pordon, pro ke mi ne devu demeti tiun ĉi meblon, kiel noktoĉemizon.
Nur reiru al vi loko! Ĉu vi komprenas?!
La ŝranko revenis malesperiĝinte al la muro. Aŭdiĝas la voĉo de sinjoro Arturo Maxbell de ekstere:
– Ni iriu! Kaj mi certigas vin ĉiujn, ke ni revenos ĉi tien kun Gustavo Bahr.
La ŝranko ekridis, kaj sinjoro Theo avertis lin kolere, ke li oleumos ĝin, neĉesiginte tion!
En la haveno staris la gubernatoro de la insularo Sambi, kelkaj indiĝenaj soldatoj, kaj dornhara skribisto de la gubernio, malsana je bazedova morbo kaj la fama pentristo, en mallonga bankalsono. Ili atendis la ekspedicion.
En la kajuto de Theo subite aperis Tendenulo la Fervora, la pirato kun aspekto de elementa instruisto.
– Ĉu vi bonvolas akcepti vizitantinon? Se vi akceptas mian konsilon, nun diru, ke ne! Temas pri la vera sinjorino Gustavo Bahr. Kupro-grafo atendis ŝin ĉe la stacidomo de San-Francisko, kaj li kunveturigis ŝin en via nomo per la ŝipo Sinjoro Wagner.
– Ĉu ili trompe venigis ŝin sur tiun kadukan, maljunan vaporŝipon?!
– Mi petas – diris Tendenulo la Fervora severe, – la virino nenion povas riproĉi al la vaporŝipo. Eĉ. Al mi la vaporŝipo plaĉas pli bone.
…Tendenulo la Fervora foriris, kaj venis la vidvino de la profesoro, kiu estis nervoza en la ŝranko. La vera sinjorino Gustavo Bahr! Ŝi ne rukulis. Sed iafoje ŝi ektremis kun ĝemoslimila stertoreto. Ŝi havas pintan harnodon, ŝi estas turpa kaj maljuna.
– Mi ĝojas konatiĝi kun vi – ŝi diras kaj ekstertoras, kaj ambaŭ brovoj de Theo vibras. – Mi informiĝis nur hieraŭ, ke mi intermiksis vin kun via juna frato. Hi!
– Bonvolu trinki… hopla!.. glason da akvo. Pro kio ĝi estas al vi?
– Ĝi estas malnova simptomo ĉe mi. Ankaŭ la alia sinjoro estas ruĝa. Li menciis, ke vi estas junulo de pia vivo, kaj vi deziras labori en la ĝangalo, kiel misiisto. Hi!.. Ĉu vi ĉiam palpebrumas tiel?
– De nun ĉiam…
Li sentis, ke li furiozos! Kion diri? Ĉu Kupro-grafo ne estas sia frato. Klarigi tion, ankaŭ li havas multe da butero sur sia kapo.
– Ĉu vi havas nur unu fraton? – demandas la virinno.
– Kiel?… Ne. Mi havas sur la ferdeko ankaŭ kronikan fraton, nomatan Vasiĉ. Mi esperas, ke ni trovos vian edzon.
– Mi kompatinda Gustavo… Bedaŭrinde li perdis multe el sia spirita freŝeco en la lasta jaro… Ĉu vi bredas kortbirdojn en la ŝranko?
– Duone… Eble, mi devas rimarki, ke muso estas tie interne, kaj mi agas jen tiel…
– Ĉu la granda kruĉo da akvo ne nocas la ŝrankon?
– Tio ne gravas. Mi foĵetos tiun malnovan meblon sur la vasta maro. Ĝi perdis sian freŝecon. Ĉu vi vivis bone? – li demandis, ĉar li decas diri ion.
– Mi esti feliĉa kun Gustavo, kvankam mi povis flegi malmulte da iluzioj… Ĉar Gustavo Bahr, kiam li havis dekok jarojn, nomiĝis Teodoro Zpruzic. Li estis komizo en la vendejo de koloniaj varoj… Tamen eble rato estas en tiu ŝranko. Kiom da akvo! Ĉu ĝi ne nocas?! Li do faris malkorektaĵon, hi!.. li forvojaĝis kun la kaso. Post kelkaj jaroj subite mi ekvidis Zpruzic-on…
– Se mi povas peti vin, ne diru tiun nomon. Ĝi incitas min…
– Bone… Kiel li fariĝis el defraŭdisto, malliberigita anstataŭ unu jaro, dumvivan fidelecon garantiana homo…, mi ne sicas. Li jam plaĉis al mi, kiam mi estis infano, ĉar li ŝteletis ankaŭ sekvinberojn por donaci tiujn al mi. Tia estis Zpru… Ne, mi ne diros… Vi estas tre nevroza…
Nur malfacile li povis senŝaĝigi sin de la virino. La profesoro staris en la ŝranko pale, kiam Theo malfermis ĝin.
– Mallonge mi nomos vin Ŝtonĵetilo, kaj mi konstatas, kiel komiozo vi malversacie manipulis la sekvinberojn kaj la kason, kiel edzo vi simple defraŭdis vin mem kaj la sekvinberojn, per kio rekompence por la havaĵo de ŝia patro vi volis dolĉigi la vivon de la virino. Sinjoro Huzloviĉ, hontu! Vi fuĝis de antaŭ via sorto!
– Sinjoro! Pro defraŭdo oni neniun kondamnas al puno dumviva!
– Viaj pluaj friponaĵoj: tiu estiminda virino neniam havis blankan haŭton, kiel la Norda poluso kaj ne estis tiel bela, kiel koralrifo, ŝi ne estas flirtema, kiel Usono, ŝi ne estas svelta, kiel la Fajrolando, ŝi ne havas bluajn okulojn, kiel la Altebena ĵo de Irano, kaj ŝi neniam kisis tiel, kiel Afriko!