– Konfesite. Kion mi povus diri? Ke mi rilatiĝis al la kolonio per de ŝildo, kaj dum mia unua vojaĝo ne mi estis la esploristo, sed la polico?
– Ĝi estas via plej granda kulpo, sinjoro Huŝovski! Ĉar se vi estus dirinta, ke via edzino estas anemia, preskaŭ nevidinta la altaron, al kiu devigis vin la bezono, kiam vi rompis la leĝon, tiel mi evitos tiun virinon, kiu vere estas svelta, kiel la Fajrolando, kaj ŝi estas la plej malhelkolora, kiel Afriko! Krome ŝi estas filirtema, kiel la Kabo de Bonespero, kaj ŝi diras pli grandajn mensogoj, ol Himalajo!
– Mi bedaŭras, se mi senintence trompis vin.
Sed tiam ankaŭ sinjoro Theo frapfermis. La pordon de la ŝranko.
Ĉar aŭdiĝis bruo supre, kriegado, rumoro, poste duraj paŝoj, kaj envenis la ĉampiono de la sciencoj, spiregante!
– Sinjoro! Mi venis ĉi tien pro diri al vi, ke ni trovis Gustavon Bahr! Ĉi-momente li jam estas zorge flegata sur la ŝipo! Bonvolu doni al mi kartonpaperon… Mi devas subapogi la malsupran parton de la ŝranékon.
Li metis skartonpaperon sub la malcete ŝanceliĝantan meblon. Theo vertiĝis… Kio okazas ĉi tie? Li rigardis ilin paraliziĝinte.
– Sinjoro! – kriis la futbaljuĝisto. – Mi povas diri nur tion, kion sinjoro Maxbell. La scienco estas nedefendebla. La scienco estas duon-alten ŝotita pilko, subite tordita per ekstera instepo sub la maldekstran kverfoston de la golejo!
– Prave! – diris Maxbell entuziasme, ĉar eĉ unu vorton li ne komprenis el la tuto. Kaj li foriris.
Kion nun fari?… La scienco estasn nedefendebla. Kiel opiniis la Tero, kiam la fruaj antaŭuloj de Maxbell deklaris, ke ĝi havas teleran formon? Kaj kion li povintus fari, se oni kalkulas, ke tranĉilo kaj forketo kuŝas apud ĝi en la spaco? Kaj en ties fokuso troviĝas marmelad-knelo? Gustavo Bahr certe scias sian devon, kaj li pasigos siajn restontajn jarojn en tiu ĉi ŝranko. Ĉar se li elvenus eĉ por momento, la realaĵo ruiniĝus. Kio okazus, se nun evidentiĝus, ĉiu korpo perdas tiom el sia pezo, kiom tiuj volas, kaj la sumigo de la anguloj de la simetria triangulo estas modesta, po-monata, dumviva rento? Sekvonttage ĉesus la kantĥoroj, ĉiu malfruiĝus al la kontoro, kaj la homaro drinkigus sin horizontala.
Mallaŭta frapeto aŭdiĝis en la ŝranko, tiam Theo diris siblante:
– Se vi kuraĝos doni vivsignon, mi forbruligos vin pro la grava intereso de la homaro, kiel hindan vidvinon!
Tio okazis efektive: Kvarope ili surbodiĝis per boato: sinjoro Maxbell, Kupro-grafo (kiel Theo), kaj Lilian (en la rolo de sinjorino Gustavo Bahr, pro tio ŝi aparte lernis buŝharmoniki), kaj sinjoro Ĉefkuracisto, kiu reprezentis anstataŭ Jimmy la Ĝisorela.
La edzino de la fama homo kortuŝis la guberniestron.
– Helpu min, sinjoro gubernatoro! – lamentis la “edzino”. Mi timas, ke mia edzo ne volos veni. La kompatindulo estas tre malsana… Nek spirite li estas la iama…
– Kiel mi scias, troviĝas eŭropano ĉe la sovaĝuloj, vivantaj inter la montoj, kiu nomas sin Bahr.
– Ho! Se ni povus kunveturigi lin… Se mi ne devus resti ĉi tie pro li – diris la virino per rukula voĉo, poste ŝi buŝharmonikis iomete. Tuj poste la gubernatoro deklaris, ke ŝi neniel restos ĉi tie, ĉar li sentas sia morala devo redoni la malsanulon al sia familio.
En la societo de la indiĝenoj, vivantaj inter la montoj vere loĝis tie “Gustavo Bahr”, tiu malata, dikstatura, blankhara, monokla homo. Li konsultis multe kun la tribestro, li fumis unuarangajn cigarojn, kaj nokte suprenis sian multkoloran, pli belan vestaĵon, kion neniu komprenis, ĉar li kuŝis en la lito tiel. Nun alvenas homo, kies hararo havas tian koloron, kiel la subiranta suno, kaj lia vizaĝo estas punktita. Ili tuj nomas lin Punktita Vesperiĝo, kun li estas Mentona Krino, la nevoza kapor kaj Blanka Ĉapo (la Ĉefkuracisto, kiu kunportis vangofrapojn, kaj li abunde disdonas tiujn al la scivolemaj indiĝenoj, svarmantaj ĉirkaŭ la pakaĵoj. Krome venis ankaŭ virino.
– Kiel vi nomiĝas? – demandas Punktita Vesperiĝo la ĉefon.
– Mi havas la nomon Mensoga Fiŝo, kio ne estas vera.
– Ni serĉas scienculon ĉe vi… – Punktita Vespriĝo rakontis la mesaĝon de la gubernatoro. Sed dume alvenis la “profesoro”.
La dikulo promenis fumante cigaron, kaj la sango glaciiĝis en liaj vejnoj, kiam la virino, kiun li neniam vidis en sia vivo, ekŝrikis tiel laŭte, ke la plimulto de la indiĝenoj kuris sur la marbordon, kredante, ke alvenas ŝipo. Ŝi ĵetis sin ploregante al lia kolo, brakumante la timiĝintan homon, kaj en la proksimo ekparolas telegraf-stango, depreninte sian ĉapelon:
– Mi salutas vin en la nomo de la Geografia Sicieto.
La scienculo estis klarvida pri tio, ke ankaŭ la respondo estos korekta el literatura vidpunkto. Nun sekvas kelkaj tiuj robuste simplaj frazoj, kiu estas nemalhevablaj ĉe la granda sceno de ĉiu romantika biografio. Tiu kelkaj “spontaneaj” vortoj, kiujn la scienculo elpensas dum jaroj, ĝis li atendas sian trovinton, kaj ĝi sonos jene en la verko: Post la nekredebla fortostreĉo, kiam efektiviĝas la neeblaĵo, kun tiu oratoraĵ-simila kaj tamen senpatosa anglosaksa soleneco li ekparolis jene: Kaj nun sekvas kelkaj majstre simplaj vortoj.
Sed eĉ Maurois estintus senpova, aŭdinte la respondon de Gustavo Bahr, kiu diris:
– Kia idiotaĵo ĝi estas?! – li ekparolis nervoze. Mi ne konas la virinon. Cetere mi fartas bone ĉi tie!
– Vi ne diras la veron, sinjoro, kvankam mi estas la Mensoga Fiŝo – respondis la indiĝeno. – Doloras via koro, doloras via cerbo, oni devus kuraci vin. – Kaj li pravis, ĉar li mem batis Quebra-on je la kapo tiel, ke tuj longdaŭra terapio fariĝis aktuala.
…Ĉar la scienco estas netrompebla, sukcesis la trompo. La ŝrikanta virino subite surprizis la paraliziĝintan, kape-batitan Quebra-on, kaj oni ekpikis lian brakon per io. Quebra ekkriis laŭte kaj etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la multe da ĉirkaŭprenantaj brakoj, krome ame strangolantaj manoj kontraŭstaris ankoraŭ duon-minuton, kaj dum tiu tempo efikis la injekto.
Tiel ili sukcesis porti la gangsteron sur la usonan ŝipon sen la ofendo de la portugala suvereneco! Ĉar ĝi estis la ŝajne neatingebla celo. “Ellelvi” Quebra-on de sur la netuŝebla tereno de la fremda ŝtato! Kiun la pacema, portugala gubernatoro kun siaj kvar ĝendarmoj ne estus arestinta lin, se oni perpoŝte petus lian ekstradicion.
Kiel eblas tamen tiu festado? Jen! En ĉiu ĵurnalo aperis mult-kolumnaj artikoloj… Kaj jen estas ankaŭ fotografaĵo!.. Li ja estas la vera Gustavo Bahr! Nek la virino estas Lilian, sed la pint-harnoda, multaĝa virino… Kiel ĝi okazis? Ĉu oni interŝanĝis ilin? Jes!
Sekvan tagon oni ellasis Gustavon Bahr el la ŝranko, klarigante, ke li povas elekti inter la malkaŝita trompo kaj la senmerite entreprenita festado. La granda scienculo cedis la devigon, rezignaciante je la mondfamo. Ankaŭ Maxbell-on oni starigis antaŭ la saman elekton: mond-mokado aŭ kandidateco pri la Nobel-premio, kaj la genia homo rezignaciis je la Nobel-premio kun amara gusto en sia buŝo. Ne li estas la kaŭzinto, ke Brusier, tiu perdiĝinta fizikisto estas pli bonŝanca kandidato, ĉar lia kuzo estis la kameraisto de la Kinejo Okuloj de la Mondo, kaj tiel la fizikisto konstante aperis en la kroniko, ridetante kaj svingante sian cilindran ĉapelon, ĝis fine oni jam pensis lin reklamo, kiel la delonge kapbalancantan leonon de Metro.
…Ĉe la insularo Tong sub la mantelo de la nokto oni enboatigis la malnovan personaron kaj flustris al ili, ke ili povas elekti: ĉu ili entreprenas la esploradon, aŭ oni starigos ilin antaŭ la tribunalon, kiel ribelulojn. La homoj elektis la lastan. Kiam la personaro okupis sian lokon sur la ŝipo Stanley Up To Date, la pesto-ŝipo, nomata Sinjoro Wagner jam veturis malproksime kun Quebra, kaj kiam ĝi jam estis sub la horizonto, oni komencis malkonstrui de sur la riparo la malnovan ŝelon, almuntitan, kiel karoserion, la enkaviĝintan fumtubon, la putriĝintajn lignotabulojn…