– Rilate la rifojn, mi sciis nur pri subakva ŝtipo.
– Egalas. Se vi volas, mi trafis en la mezon de koralrifo, se vi volas sur la rendon de pereo: gravas, ke ĝi estis rifo, enigma, submara praformacio… sed kiel ŝi povis kisi!
– Ne emfazu tion. Mi rimarkis, ke la koralrifo kisas tiel, kiel Afriko, ĝi estas svelta, kiel la Fajrolando, kaj ĝenerale, ŝia sinjorina moŝto estas filtrema, kiel la pli signifaj geografiaj nocioj. Nun mi ŝatus scii la kernon de la multe da parolo. Vi ne estas sufiĉe konciza.
– Mi respondas al vi, eĉ se mi estas konciza. Klare kaj simple, sen tio, ke mi perdus la fadenon de la parolo. Dum la keriero de geografo ĝenerale signifas decidan prosperon, kiam li edziĝas. Tiam okazas longa, grava, eble multjara vojaĝo, kiam nenia ĝangalo povas esti sufiĉe profunda, malluma, fora kaj danĝera. Rilate mian geedzecon, ĉi-konsidere ĝi estis ideala. Ĉar mia edzino pasie buŝharmonikas. Estimata sinjoro! Mi aŭdis hurli la berber-leonon, serĉantan sian predon, kaj mi ĉeestis en Bombajo, kiam rabiiĝinta elefanto trumpetis per sia lasta elspiro. Tiuj voĉoj nun jam estas miaj intimaj memoroj, se mi pensas pri la buŝharmonikado de mia edzino. La harmonikado kaŭzis, ke mi decidis malkovri la ĝangalo de Amazono, kaj estas mirinde, ke eĉ hodiaŭ troviĝas tie nekonata regiono. Foje mi vojaĝis pro tiu harmonikado al la lago Rudolfo en Mez-Afriko. Alifoje mi ŝlosis min en la banĉambron kaj malfermis la akvokranojn… Fine sur la insulo Tsiui, antaŭ ol revojaĝi, mi sentis: sufiĉe! La glaso superpleniĝis! Kial iri hejmen el inter la kanibaloj? Mi povas resti ĉi tie en paco, trankvile. Okazis tiel. Mi dormis kaj vivis bonege. Kaj mi grasiĝis. To kaŭzis mian pereon. La kanibaloj komencis rigardadi min kun pudora rideto. Ili portis al mi donacojn kaj frandaĵojn. Mi konjektis, ke ili grasigas min por la festoj, kaj ili sendas invitilojn al siajn provincaj parencoj, apelaciante min. Iun antaŭtagmezon la tribestro diris, petante mian pardonon en ĝena embaraso, ke vespere ili preparos min por manĝi, kaj ili volonte plenumas mian lastan deziron: se mi volas lardite; se mi volas peklante ili surtabligos, sed se tio plaĉas al mi, trapikite, ili diris, ĉar la krueleco ne karakterizas la tribon. Ili ja sekrete ŝatintus la geografon lardite, nur pro komplezo ili proponis al li elekton. Tamen ili ne manĝis lin…
– Ne diru!
– Malmulto mankis al tio. Bonŝance ŝipo albordiĝis posttagmeze, kaj kelkaj matrosoj trovis ofenda tiun ideon, ke oni farĉu ilin budeno, al kolbasaĵo el diversaj viandoj. Unue okazis disputo, poste manbatado, kaj mi sukcesis fuĝi kun la buden-kandidatoj, sed mi kunportis de sur iu malnova menukarto la nomon de usona agento Egon Small. Mi estis tiu, kiu informis la vastan publikon, ke la kanibaloj formanĝis Gustavon Bahr-on el la vico de la vivuloj. Ĝi estas la historio. Nun via estas la vico prepari la ekspedicion kun konvena propagando, kiu serĉos, trovos kaj reveturigos lin.
– Se la afero statas tiel, diru, kial vi iros hejmen denove? Ĉu ne estis bone ĉi tie en San- Francisko?
Li kapbalancis malgaje.
– Estis bonege… Sed tiu virino ne lasas min paca eĉ ĉi tie.
– Ĉu vi volas kredigi al mi, ke aŭdiĝas ĉi tien el Londono, kiam ŝia sinjorina moŝto buŝharmonikas?
– Ĉu vi scias, kio estas rehejmeniro?
– Jes. Kiam geografoj kun malboniĝinta animstato ne diskonigas sian morton, sed ili honeste hejmenveturas al sia familio.
– Mi ne diskutas. Gravas, ke mia edzino fariĝis spiritisto aŭdinte, ke mi mortis, kaj de tiam ŝi alvokas min dum ĉiu seanso el la transa mondo. Ĉu estas io en la spiritismo, aŭ ne, mi ne povas decidi tion. Ĝi certas: ĉiun nokton mi sonĝas tion, ke mi vekiĝas hejme en mia loĝejo, kaj mi estas kun mia edzino. Kaj ni harmonikas. Dum mia sonĝo ŝi instruis min pri tio. Mi do prefere iras hejmen, mi dormas en mia loĝejo, kaj mi sonĝas tion, ke mi vekiĝas en San-Francisko, ĉar mi sentas min bone ĉi tie. Bedaŭrinde, sinjoro, se virino volas molesti sian edzon, ŝi venkas eĉ la morton. Tio estas la instruo por mi. Trovu min koste de eraro, vagadoj kaj luktoj, laŭ ties malorda maniero.
– Kaj kiel decas vin trovi?
– Ĝi ne estas simpla. Vi devos prezenti la pruvaĵojn. La pragmatisto devas klarigi, la historion kun scienca fono. Se vi ne trovos min laŭ ĝia ordo kaj maniero, tiam oni priridos kaj senmaskigos vin. Tiurilate mi ne signifas avantaĝon, se mi estas kaŝiĝinta sur via ŝipo.
– Kiel vi imagas la esploron?
– Mi enloĝiĝos al vi kaj kaŝiĝos en via loĝejo. Poste sekvos la gazetara kampanjo: kio okazis al Gustavo Bahr? Fine venos vi, kaj vi organizos ekspedicion. Ek! Zorgema efektivigo. Vi faros mezuradojn, komparante tiujn kun la indikoj, pridemandante la indiĝenojn, penterante en la internon de la insulo Tsiusi, kaj vi trovos min en la mezo de la sovaĝejo. Estus bone, se vi trejnus kun mi la grandan momenton el la vivhistorio de Stanley. Ekzemple oni suspektigis lin per trompo, kvankam estis mirinde, kion li faris. Ni devas agi per pli puraj manoj, ĉar temas pri trompo.
– Do, kiel okazis tiu seceno?
– Kiam Stanley ekvidis Livingstone-on, ekparolis jen: “Se mi ne eraras, vi estas sinjoro Livingstone!” Mi devas diri Gustavo Bahr-on en mia kazo. Mi etenѤos mian manon, kaj mi respondos: “Jes…” Tiam vi ripetos la varmegajn vortojn de Stanley: “Mi dankas Dion, ke mi renkontis vin…”
– Ĝi estos tre bela – ĝemis sinjoro Theo. – Krome estos bezonata iu, kiu sufloros.
– Ĝi meritasĠla penon! Ni iros sur la ŝipon dum la ovacio de la indiĝenoj, inter la sparilo de viaj akompanantoj, kaj vi reveturigos la tute sovaĝiĝintan esploriston al lia edzino.
– Vi absolute ne aspektas sovaĝiĝinta.
– Nun ne. Sed rigardu min, kiam vi revenigos min al mia edzino.
Kaj jam pro la nura penso li vere aspektis multe pli sovaĝiĝinta.
K V A R A Ĉ A P I T R O
Sufiĉis kelkaj, mallongaj novaĵetoj, kaj la mondo fabriĝis. Ĉu vere?! Kio okazis efektive al Gustvo Bhar? Estas bone, ke vi mencias tion… Nun malaperis valida homo el la inventaro, kaj neniu mencias tion, al neniu li mankas! Ĝi estas senekzempla!
La koro de la popolamaso ekbatis! Iu vivas mizere sur la malproksima oceano! En la najbara loĝejo blankhariĝas pianagordisto, kaj neniu zorgas pri li. Sed ĉiu kore bedaŭras esploriston, malaperintan sur insulo de la Pacifika oceano, sed ĉiun kolerigis la neglektemo de la respondaj faktoroj, kaj la plimulto de la civitanoj senti tiel, ke ili fariĝis parenco de la perdiĝinta, eminenta scienculo. La civitanoj ŝatas parenciĝi kun eminentaj homoj. Kompreneble estus ridinde diri tion, ke oni sendu kelkajn dolarojn por tiu scienculo al la malproksima, nekonata insulo.
– Kaj tio gravas. Ĉu vi komprenas?
Vi povus sendi dek dolarajon al la najbara pianagordisto, vi do trovos la manieron, kiel diskrediti tiun amasiĝantan mizeron! La vestaĵoj de la edzino, la cigaredado de la infanoj, la facilanimeco de la pianagordisto (antaŭ 26 jaroj li aĉetis kvarbrakan, arĝentan kandelabron por sia avino) estas la kaŭzoj de la problemo. Ni estu sinceraj: vi ne kuraĝas bedaŭri la pianagordiston, ĉar vi povas helpi lin per kelkaj aferoj. La homa kompato estas tute inversa, rilate ekskurson. Ju pli malproksime situas en spaco la objekto de la kompato, des pli rapide kaj komforte atingas lin la koro de la komprenemaj homkunuloj.