… Kiu ja estus dirinta, kiam alvenis en San-Franciskon la rapidvetura krozŝipo Radzeer, ke antaŭ nelonge ĝi estis la ŝipo Kio Nova Sinjoro Wagner.
…La haveno naĝis en luksa brilo, sur la festa podio estis eminentuloj, mondfamuloj, malantaŭ la kordono svarmis vivdanĝera tumulto, mikrofono muĝas, aŭtokornoj, sirenoj bruas. Kaj sonas la ekscitita voĉo de la parolisto: Alo! Mi ripetas… Alo! Jam aperas la ŝipo Stanley Up To Date…
…Sinjoro Theo ne elŝipiĝas, dirante, ke li estas malsana. Lilian ne volas paroli, kaj ankaŭ ŝi ne descendas, sed jen estas Ofelia Pepita, ŝi transprenas bukedon da floroj kun modesta gesto, kaj oni eternigas ŝin en la kroniko, kiel ŝi staras en la havano kaj ridetis en ĉiu minuto! La aŭto antaŭeniĝas malrapide al la urbo, kaj ĉie oni vivuas la fizikiston Brusier, oni vivuas ĉiun, oni vivuas la senmortuloj kaj vivuas la malkapablulojn.
…Kaj la personaro de la ŝipo Kio Nova Sinjoro Wagner, aŭ tiu de Radzeer ekiras kun Fred la Malpura, Petters, la Ruĝa Vasiĉ kaj la Ĉefkuracisto al la restoracio Kaptu lia kolon Ritz, en la suburbon, kaj ili kverelas, ĉar Fred manipulis denove. Diable, kiel kostis la oleo monon, kiam eĉ nun la ŝipo Radzeer estas plena de la sigelitaj kruĉoj de Stanley Up To Date?
Fed la Malpura fingropuŝe ŝovas sian ĉapon malantaŭen:
– Vi jam denove tedas min ĝisgorĝe! – Li lasas ilin tie.
…Ĉe la angulo la gaslanterno en strato, plena da kavetoj, ankoraŭ radias el malantaŭ ĝia malklara vitro, kiel li iras en sia svetero, kun enpoŝigita mano, kun surŝultrigita jako, kurbakrure kaj malaperas en la mistika krepusko de la mallarĝaj, malnovaj domoj de la suburbo, kvazaŭ lia grandiĝinta ombro sorbiĝus inter tiuj de la kurbaj kamentuboj, ke baldaŭ oni revidu lin tiel same en Cape Town, aŭ en Malmö, moroze kaj indiferente, kun sia multe da menso, kun la nekontaj, malnovaj tragedioj de sia kripto-odora vivo, sed sentiman kavaliron de legendoj, krimbaladoj.
– Je mia honorvorto… Tiu Strovaĉek ĉiam ŝtelas dum la divido… Vi ne konas lin, li estas Fred la Malpura, malnova rabist-kapitano… Mi bruligis kun li en Port Suez la ŝipon, nur tial, ke ĉiu terure timiĝu. Ĉar estas bela vespero, Arnoldo ni adiaŭ, mi havis la honoron.
…Kaj li eklevis sian ĉapelon, tiam ekflugis pasero kun feliĉa flugo, salut-ĉirkaŭŝvebante en la aero super sinjoro Wagner, tro feliĉa en la ekvilibro de sia malnove vertiĝanta animstato, kaj li postkriis ĝin instige:
– Nu ne hontigu mian kapon… kompatindan sorton havanta pasero ne estu tuj tiel alte – sed li jam krias timiĝinte. – Ve, Dio mia! Je mia honorvorto, ĝi kunportis ŝtelŝlosilon…
…Kaj li iris gaje kun sia fiera capelkandelo, kantante, kun poŝoj plenŝtopitaj per velkintaj floroj, kaj li ekkriis jene antaŭ la urbodomo, lukse prilumigita:
– Kia parado estas hodiaŭ? Ŝajnas, ke okazos festo! Tiam li kantis la marŝon de la trefo numero tridek de la komponisto Mendelssohn!
Kaj li kantis…
…Dum oni diris belegajn tostojn en la solenejo de la prilumigita urbodomo, Ofelia Pepita staris sur la balkono apud A. Winter.
– Kiel bela vespero… Ĉu vi scias, kio venis en mian kapon?
– Mi pensas tion – diris A. Winter – estus bone elekti stelon, kiel en nia infanaĝo.
“Ĝi estas mia teksto”, pensis Ofelia kolere.
– Mi tute ne elektas stelon – ŝi diris seke.
– Estas bone al la infanoj. Ili povas kredi ĉion – daŭrigis A. Winter timeme. – Miaj geavoj dum la festo de Sankta Nikolao metis silko-sukeron en mian ŝuon, sur la kornico de la fenestro. Sed mi demandas: kion metas la plenkreskuloj en sian ŝuon?
– Ŝustreĉilon! – respondis Ofeia Pepita kolere.
D-ro A. Winter fariĝis morte pala, aŭdinte tiun vorton:
– Ĉu… ŝu… streĉilon?… – Ĉu ne sekvos Hanibalo, la sekaj pastoj kaj la filmaktoroj?!
– Ĉu vi scias, kio fari? – diris la artistino grandanime, ĉar ŝi ekkompatis lin: – Teman ni elektu stelon.
– Jen bonvolu… – li diris iom pli esperante. – Kiun stelon vi preferas?
– Ĉu mi? – respondis Ofelia Pepita, kaj bona diro ekideis al ŝi. – Mia ŝatata stelo estas Charlie Chaplin! Tiu fea homo, kaj
Kiam ŝi rigardis supren, ŝi estis sola. A. Winter fuĝis kurante sur la prilumigitaj stratoj sen ĉapelo kaj mantelo…
M O R T A N O N C I L O
La partoprenantoj de la ekspedicio Gustavo Bahr
(Man for man)
sciigas kun sincera malĝojo, ke la publike konata, laŭ la civila nomon nekonata
Jimmy la Ĝisorela, ĉ 25 jara junulo, kiu naskiĝis ĝis nun en nedifinebla loko,
li mortis laŭ maniero nemalkovrita. La supre nomito servis la aferon de la ekspedicio per sia fideleco, kuraĝo kaj moderna klereco.
Ni konservos lian memoron!
18. III. 193… San-Francisko.
En a nomo de la ekspedicio Stanley Up To date “Man for man”:
prezidanto Brusier.
La posedanto de la Odeno de la Reĝa Geografia Societo,
Fondita je la Memoro por Trovi Gusvavon Bahr,
estas membro de la akademio ktp
F U N E B R A A N O N C I L O
Bone atentu ĉiu, kiu devas ordigi konton aŭ alian aferon kun tiu
J I M M Y L A Ĝ I S O R E L A
Al li estas kapute. Li mortis!
La Klubaro de la Kolonio en Singapuro raportas funebre, ke la
Fidelaj Pomoj (ne falas surkapen de sia arbo), krome la societo
Tranĉilo aŭ Enspezigo ĉiun sian membron, la kontraband-asocio
“Ĉio Havas Limon, Sed Ni Evitas Ĝin”, kiel seketarion, konsi-
deras lin mortinta kun dolorrompita koro. Lian memoron kelkaj
homoj, kiuj ne plaĉis al li, flegos ĝis vivofino. Tiun funebran anon-
cilon oni pendigos en multaj ĉeflokoj de la diboĉejon tutmonde, ke
liaj amikoj ne serĉu lin, liaj ŝuldantoj povu dormi trankvile, kaj liaj
kreditantoj povu funebri lin. Lia fidela fianĉioo, Ofelia Pepita pri-
ploras lin, ĉiun vesperon de la oka horo en la Diboĉejo Medolo
(La elita publiko dancas!)
Pri mortintoj bonon, aŭ nenion!
L A A M I K O J D E J I M M Y L A Ĝ I S O R E LA
R E M E M O R O
Lia Reĝa moŝto, Arkiduko St. Antonio, la Reganto de la
Insularo Feliĉo, ni rememoras pietate nian fidelan subulon,
L A M O R T I N T A N J I M M Y
Kiu multfoje pruvis sian sinceran fidelecon, sindonemo al sia
Reĝo. Tial mi donacas al li la II-a rangan Ordenon de Fide-
leco kaj civitanecon de nia insulo, krome el la polica ekstra-
dicia kontrakto, subskribita en januaro de 193…, kies aparta
klaŭzo esceptas nian adepton, kaj la oficialajn petojn, koncer-
nantajn lian personon, ni ne konsideris, tiuj estas metitaj en la
arkivejon, bindite en du dekoritaj albumoj. Pro liaj kelkaj sin-
ceraj homaj ecoj li ĝuis nian favoron.
Pacon al lia cindro!