Выбрать главу

La ĉefredaktoro pravis. Vere neniu sciis, kiel utiligi tiun homon en la ekspedicio? Sekvan tagon telefonis la patro de lia iama fianĉino:

– Sinjoro Theo, mi petas bagatelon, kion vi ne rifuzos.

– Bonvolu diri.

– Ba, promesu la sekvajn: se vi trovos Gustavon Bahr, jen tio estu viaj unuaj vortoj al la granda scienculo: “Mi mesaĝas al la inteligenta homaro: Ĉie estas agrable, sed la plej bona estas la pneŭmatiko Horchman kaj kaĉuka tubo, tie same aĉeteblas unuaranga globlagro!”

– Tio estas absurdaĵo…

– Ĝi estas pruvita fakto! Iam provu tiun pneŭmatikon kaj tubon, samtie globlagron! Mi ne pensas, ke vi malakceptus tiun neniaĵon, post la okazintaj aferoj, ke Ellen tiel malofte rifuzis kion ajn de vi.

Ĉar sinjoro Theo rifuzis la peton, la patro de lia iama fianĉino ne plu salutis lin kaj divastigis malbelajn klaĉojn pri li. La domprizorgisto demandis modeste, ĉu li kunveturigus lian filon, kiun ankaŭ Dio kreis por ekspedicio. Li estas akvoduktmuntisto, sed li estas sperta iomete ankaŭ pri la rafinado de verniso. La domprizorgisto efektivigis, ke la akvoduktmuntisto iris kun ili.

Iom post iom disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo, ke la milionulo estas ŝtonkora, pozema, kaj li faras tiel grandan troan bruon el tiu ekspedicio, kvazaŭ li estus malkovrinta Kolumbon. Nu, kio okazos, se li kunveturigus la bopatron de la familia kuracisto? Li kantas tre bele, kaj anatomon oni ĉiam povas utiligi.

Oni parolis pri tiu anatomo kiel pri lerta, eta vojaĝnecesujo.

Sed la milionulo havis la plej multe da problono pri Gustavo Bahr. Jam estis preta la grandega, komfota ŝranko, en kiu ili kunportos la perdiĝintan scienculon, kaj Gustavo Bahr enloĝiĝis por alklimatiĝi, kiel la pontkonstruisto, kiun oni alkutimigas al la aerprem-diferenco en kasono super la akvo.

– Kiu direktas la ekspedicion?

– Kompreneble – respondis la fama scienculo, – la koncernulo ne povas esti kiu ajn. Vi devas trovi Gustavo Bahr-on!

– Kiun vi opinias la plej bona geografo?

– Ĉu vi ofende demandas tion?

– Mi komprenas tiel, ne konsiderante vin.

– Nu do… – Li enpensiĝis. – Bedaŭrinde mi ne konas similan al mi el la vivantoj. Antaŭlonge Magellan, Diaz, aŭ Schweinfurt… Sed nun, bedaŭrinde, ni devas kontentiĝi per tiu orgojla Nobel-premioto sinjoro Arturo Maxbell.

– Bonege! Mi aŭdis, ke li estas genia homo!

– Jes. Li pentras belege. Mi havis diskuton kun li, ni korespondis duon jaron. Ĉar la sorto savis min de la persona renkontiĝo. Sur la mapo, laŭ mi, du gradojn oriente erare signalis la insulon Tsiuit. Mi pruvis, ke ridinda stultaĵo ĝi estas, kion li faris.

– Ĉu vi ankoraŭ ne vidis unu la alian?

– Ne. Mi apenaŭ kredas, ke li havas agrablan aspekton.

– Atentu!

La scienculo malaperis rapide en la ŝranko.

Telegramo.

Je via silenta konsento, kiel vi akceptis mian leteron, mi informas vin, ke mi alvenos per la trajno vespere. Kvardek kvin jara emerita ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservas ion por li.

Sokrato Schwachta aŭ Knap (laŭ via plaĉo).”

Li disŝiris ĝin kolere. Li havis milionojn da laboro! Peticioj, petskribaĵoj, invitoj, gazetaro kaj Gustavo Bahr, kaj denove Gustavo Bahr, kiu de tago al tago konstatis konsternite, kiel nekredeble granda estas la diferenco inter la admirinda palaco de nabobo kaj lia ŝranko, elektita por lia restadejo.

Poste komenciĝis la densa serio de la surprizige groteskaj kaj seninterligaj, koŝmaraj eventoj. La virino komencis tion: Charlotte Dusan, kiu en alia pluludo dancis la fajran fin-konvulsion, kies titolo estis Mortodanco.

Ŝi venis!

Ŝi venis, kiel furio, kun rozkoloraj, strangole kurbiĝantaj ungegoj, kun hirtaj, serpentumaj bukloj, en Meduza, kavadratita, printempa kostumo.

– Ĉu vi volas ridindigi min? Tuj nuligu la ekspedicion!

– Mi ja faras ĝin pro vi!

– Ne faru reklamon pro mi!

Sveno, kuracisto, ŝriko, sinjoro Theo sendas sandviĉojn al la raportistoj, atendantaj en la ŝtuparejo, la forkuregante Charlotte Dusan promesas sensacian senmaskigojn pro sinjoro Theo, kiuj taŭgos organizi bojkoton kontraŭ la populareco de la ekspedicio.

La tagmezaj ĵurnaloj publikis per kriegantaj literoj la novaĵon, ke la Trusto Pacifika Oceano disponigas sian plej belan, luksan ŝipon Stanley Up To Date al la ekspedicio. La homaro staris ravite antaŭ tiu grandega solidareco, sen politika kaj mondkoncepta en treuga dei kuntenas etuloj kaj granduloj, proksimuloj kaj malproksimuloj, eŭropanoj, kolorhaŭtuloj kaj senkorolhaŭtuloj. Por unu perdiĝinta scienculo! Ĉi tie ne estas politiko, Wall Street kaj reklamo, ĝi estas krude mem la grandioza fakto: La homo por la homo! “Man for man!” – (Antaŭ enlitiĝo, dum vekiĝo kaj dormo estas la plej bona la matura okcident-hindia ŝafkazeo!)

Poste por dek dolaroj la buĉisto, portanta antaŭtukon kaj korbon, provis forlasi sian loĝejon tra la dense starantaj riportistoj. En la pordego li denove fariĝas sinjoro Theo. Je lia malbonŝanco. Grandega aŭto Chrysler haltas antaŭ la pordego, kaj en malhelruĝa jupo, dum laŭta ovacio de la homamaso garnd-liphara, nervoza maharaĝo descendas, eklevante sian pajloĉapelon.

– Estu kore salutata. Mia nomo estas Baruch T. Livingstone, la ekspordisto de la Trusto Pacifika Oceano.

Kaj li transdonis ŝiriĝintan pantalonon.

– Kion vi deziras? – demandis Theo, esperante, ke li vekiĝas.

– Mi eksciis vian nomon el la kontrakto. Vi atendigis min pere de telefono, kvankam mi ne estus atendinta mian filon, kiu forportis mian pantalonon! Oni maldungis pro tio, kaj… Infanoj, forportu vin, ĉar mi venigos policiston!

– Ne daŭrigu! Mi proponas al vi kvindek dolarojn.

– Neniam! Mia filo agitis mian cerbon. Mi sendis lin al la najbara artplombisto, kaj Dio scias, kial, li vojaĝis al malproksima indulo, kvankam en San-Francisko tre altnivele estas la tajlor-industrio. Mi komprenis lin. Ankaŭ mi ĉiam deziris surmariĝi, nur mia laboro retenis min. Mi estas libera! Mi vendos la aŭton, mi edzinigos al iu mian edzinon, kaj eble malfrue, sed ne malfruiĝinte, mi surmariĝos, kaj vi devas zorgi pri mi…

– Sinjoro, mia lasta propono estas cent dolaroj.

– Vi deziras trovi la spurojn de manĝita esploristo! Jen mi estas! Ekspedicio sen pordisto nun jam ne estas la vera! Se vi rifuzos mian peton, en la futuro mi portos plu tiun litkovrilon, kio estos intenca propagando kontraŭ vi!

– Cent kvindek! Se vi ne akceptos ĝin, mi batfaligos vin, kaj la homamaso frapiĝos super vi.

Li ne akceptis tion. Sinjoro Theo batfaligis lin, kaj la homamaso ĝiskalkulis la sterniton en deklamĥoro. La pordisto kuŝis ĝis la eldiro de la numero naŭ, sed jam ĉe la numero sep li povintus leviĝi.

Tiun tagon oni ankoraŭ dufoje batfaligis lin, kaj foje Sigorski elbatis lian denton per riportisto.

Sed ĉio estis vana.

La ĉefprogremero de la strato ripetiĝis plurfoje. Venis la aŭto Chrysler, kaj descendis la maharaĝo. La infanoj jam nomis lin “oĉjo dancistino” kaj ci-diris lin, eĉ ili donis bombonon al li. Oni devis fari ion, ĉar la situacio iĝis ĉiam pli skandala. Kiam je la naŭa horo vespere la pordisto aperis sur la vid-al-vida skafaldo en la alto de la ĉambro de sinjoro Theo, svingante litokovrilon en sia mano, la milionulo fleksis sin cedante. Li veturigos lin kun la ekspedicio, lia kajuto estos inter tiuj de la anatomo kaj la futbaljuĝisto, iom pli malproksime la oraĵisto, ĉar tiu estas melankolia, kaj li bezonas trankvilon.

Je la deka horo vespere eksplodis la paniko!

Alvenis telegramo, en kiu sinjorino Gustavo Bahr deklaras, ke ŝi volas altigi la solenecon de la ekspedicio kun sia ĉeesto, ŝi volas vidi sian edzon vive aŭ deklaritan mortinta, ŝi alvenos per la plej baldaŭa ŝipo.