Выбрать главу

Gustavo Bahr diris, ke tiuokaze ili ne kalkulu lian partoprenon.

– La publika opinio ne toleras – argumentis Theo, – rifuzi vian vidvinon.

– Sinjoro! Eblas, ke vi pravas – respondis Gustavo Bahr, kiu nun jam tiel dirite restadis konstante ne la grandega, blua kasono, provizita per vestohokoj. Sed sur tiuj vestohokoj pendis viandaĵoj. – Sed se mi aŭdos la virinon buŝharmoniki, tiam via ekspedicio neniam trovos min, ĉar simple mi ne elvenos el la kajuto. Vi povas esti certa pri tio, ke neniu povas serĉi Livingstone-on en la vestoŝranko de Stanley.

– Kion fari?

– Ekveturu unu semajnon pli frue! Apelaciu la proksimiĝantan malsekan sezonon. Sed ĝi estus seka, apelaciu tion. Ĝi ests malnova, bona preteksto en mia metio.

Tiel do ĉiu ŝanĝiĝis subite: ekveturo unu semajnon pli frue. La karmemora edzo fuĝas de antaŭ sia edzino.

Kaj ili ankoraŭ ne havas unu utiligeblan homon.

Nu, tiam venis la utiligebla. Ĝi estis la vera mokincito!

Vasiĉ la unuokule blinda, rusa matroso alvenis vizite. Li estis tra magra, ege larĝ-makzela, hoknaza, ĵoke-aspekta homo kun flamruĝa hararo, sur lia mankanta unuokulo kun plastro. Sigorski malfermis la pordon, kaj tia brand-nabulo ondruliĝis en la antaŭĉambron, ke la idiota lakeo ekŝanceliĝis, kvazaŭ pikpuŝo estus trafinta lin.

– Kion vi deziras?

– Mi ŝatus paroli kun via mastro inter kvar okuloj.

– Vi deziras neeblon. Se li havas gaston, li sendas min el la ĉambro, kaj vi du havas resume nur tri okulojn, sed, se li venigos la sekretarion, tiam la saldo de la okuloj jam estos kvin.

La magra ruĝharulo singultis, kaj li forigis per milda gesto la ŝerceman lakeon, kiu tiam falis en la paravanon, elbatinte la dratretan mortermuron, li alvenis en la kuirejon. Poste Vasiĉ kolektis sian kuraĝon kaj malfermis la pordon de la salono dignoplene. Sed la pordo malfermiĝis eksteren. Kiel li povintus scii tion? Sed la du aloj tuj rompiĝis, kaj sinjoro Theo elkuregis kun revolvero el la dormoĉambro.

– Kion vi volas:

– Egalas. Ĝi nur ne estus dolĉa. Mi ne ŝatas la likvoron. Mi nomiĝas Vasiĉ, mi estis ferdekestro sur la balenŝipo Ebria Baleno, sed nun mi ne havas laboron. La kapitano, brutala bruto, elbatis mian unu okulon.

– Vi estas tre malforta al la marista vivo.

– Bedaŭrinde, ĝi estas vera… Precipe nun, pasiginte duonjarojn en prizono, ĉar la furiozema ulaĉo, ricevinte du vangofrapojn, mortis.

– Kion do vi deziras?

– Se vi havus cepon en la domo, mi tre dankus ĝin. Ĉar alvenis la tempo de la lunĉo.

Sinjoro Theo divenis, ke tiu ruĝhara homo malgraŭ lia erarige malbona easpekto, estas skulptita el tre malmola ligno.

– Ĉu vi jam havas iun – demandis la unuokululo, – kiu estas sperta pri tia ekspedicio?

– Profesoro Maxbell, mi opinias, ke li entreprenas tion.

– Li estus unuaranga. Tamen estus bezonata iu, kiu estas sperta pri tia ekspedicio.

– Mi dungis bonegan kapitanon. Roberto Watson.

– Hm… Mi ankoraŭ ne aŭdis pri li. Tamen li povas estis bonega ŝipisto. Kvankam ĝi ne verŝajnas…

– Ĉu vi povus proponi taŭgajn homoj?

– Mi ja povus. Jen estas ekzemple hazarde Jimmy la Ĝisorela en San-Francisko…

– Kiu?

– La ruĝharulo ridetis erarige, kaj li volis apogiĝi senĝene al la muro per sia manplato, sed li deŝiris la kurtenon de la fenestro, kaj ĝi falis kune kun la kuprostango sur unu kaj duon metron altan, japanan vazon.

– Diablo vidis tian loĝejon, similan al infanludo… – li murmuris malbonhumore surper la ruinoj. – Nu vidu, mi ne sicas pri tiu Watson, sed oni konas Jimmy la Ĝisorelan de Kaburbo ĝis Honduraso, kaj tio tute ne estas grnda ĝojo por li.

– Ĉu li estas matroso?

– Jes. Krome reganto. Foje li anstataŭigis la reĝon de la Insularo Feliĉo sur la trono, dum la reganto vivis monduman vivon. Krimulmondan vivon.

– Damne!.. Vi ŝercas! Ĉu li vere estas tia matroso, kiu direktis regnon?

– Jimmy la Ĝisorela foje kun mi direktis la skunon “Ekveturo”! el javo ĝis Ŝanghajo. Estas pli facile direkti insularon, ĉar kiu sidas sur la trono, tiun ne sekvas kvindek financistoj per motorboato… Pardonon, sed mi lacigĝis.

Li altiris malatan seĝon kaj eksidis, sed tiam evidentiĝis, ke ĝi estas tableto, kaj valoraj oraj kaj arĝentaj cigaredujopj disruliĝis el inter la ruinoj.

– He! Diablo vidis tiaĵon!.. Ĉu vi aranĝis la regnon de nanoj ĉi tie?

Sinjoro Theo, kvankam suferigis la multe da prepariĝo, li ridetis gemute. Jen!

– Mi dungos vin kiel ferdekestron, kaj vespere telefonu, kie vi povas prezenti al mi Jimmy la Ĝisorelan. Laŭeble ne ĉi tie, ĉar nun jam ni damaĝu tion, kio ankoraŭ restis el la meblaro… Efektive kion signifas, esti ferdekestro?

– Li estas tia sur la ŝipo, kiel ministro…

– Nu bone… – ridis sinjoro Theo. – Mi dungas vin, kiel senfaka ministro

Sed li eraris pri tio. En la ŝtuparejo evidentiĝis, ke Vasiĉ havas eĉ fakonm ĉar li eltiris grandegan, oran cigaredujon el sia poŝo kaj rigardadis ĝin, kiel spertulo pri arto…

La pordisto de Pacioci telefonvokis sinjoron Theo je la kvar kaj duono posttagmeze:

– Sinjoro, prokrastu la ekveturon. Ĵaŭde mi havas bileton por filmprezentado.

– Bone!

Li demetis la aŭdilon frapante, kaj tiam Sigorski raportis, ke ducent migraj birdoj atendas antaŭ la pordego. La ornitoligia instituto petis lin plenumi la sciencan mision, kaj li libere flugigu la birdoj laŭ difinita vicordo. Li ankoraŭ arde diskutis kun la akompanato de la sendaĵo, kiam la fileto de la dimprizorgisto ekkompatis la ducent migrajn birdojn, li malfermis la kaĝon, kaj ili ĉirkaŭaĵo pleniĝiis per grandega kriĉado, pepado, rompiĝis la ordo, ĉion kovris la flugbirdoj, kaj la polico blokis la straton.

Tiel statis la aferoj je la sesa horo posttagmeze, kiam venis la amatora matrosĥoro, portante torĉojn, kaj ili kantis longe.

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O,

A L   L A   A R K I D U K O   S T. A N T O N I O,

I.

Al nia

Altestimat reganto Sant Antonio la I-a

ALMIRA

Duonetaĝo, tronhalo

Kara mia Reĝa moŝto! Krome ŝia reĝina moŝto, kaj ame estimata, imperiestra avino de via reĝa moŝto, kiun mi amas samtiel, kiel mian propran patrinon, sed la kompatindulino jam de longe mortis, sed tio estas granda mensogo, ke nur pro la ĉagreno pro mi, kvankam mi povas fieri ankaŭ pri mia ade estimata patro.

Mi tre dankas vin, ĉar vi ne permesi enkarcerigi vian ekskolegon pro polica, skriba sciigo, kiu alvenis el Honkongo, kaj vi pagis kaŭcion por mi. De tiam mi rajtas forvojaĝi. Oni lasis min libera. Mi dankas tion al vi kun alta estimo.

Laŭ via interesiĝo, reĝa moŝto, mi havas la feliĉo skribi pli ofte kaj sincere, ĉar vi ŝatas tiujn. Mi do informas vin, ke mi ĝoje plenumos vian deziron. Ĉar via reĝa moŝto intervenis en la afero de mia liberigo ĉe la policejo, mia malnova konato, la inspektoro diris ĝentile:

– Nun ĉi-foje vi povas foriri, sed se vi estos arestita denove, vi sidos en la karcero, ĝis vi verdiĝos.

Li ĉiam promesas tion, sed mi neniam ci-diras lin, ĉar li estas maljuna detektivo. Poste mi iris en la havenon, ĉar mi ŝatas la marbordon, kvankam oni ĉiam interbatadas tie, kaj iu ĵetis la deponejestron tiel al lia fraĉjo, ke tiu falis en la kontoron de la rodpolicejo, kvankam dimanĉe la pordo estas fermita tie. Mi do tuj fuĝis. Tiel mi alvenis en la pitoreskan San-Franciskon, kiu estas grava urbo. Tie mi vizitis miajn malnovajn negocpartnerojn, kiuj ĉiu-somere aranĝas liberaeran loĝejon apud la fervoja taluso.