Ekprotektinte min, ni liveis la tabakaĵon el la doko en la urbon, kaj kuglo frotvundis nur mian brakon, sed oni pafis Pfeffer la Enŝteliĝintan je la pulmo. Sed ne ekzistas negoco sen risko. Kaj tio estas malbona, ĉar kiam ni plenumis la negocon, tuj komenciĝis la kubo-ludo. Nek mi sciis, ke unu plumb estas en mia kubo, kiu direktas ĝin. Ni ne estas en la kubo, kaj oni povas trompi nin, kiam ni aĉetas ĝin. Tial mi redonis la monon al neniu, sed ili ĉiam klarigadas, kaj la polico alvenis per du aŭtomobiloj, sed ankaŭ la fajroestingistoj, ĉar oni ne trafis min per la petrol-lampo, kiu kaŭzis fajron. Vane, tiu popolaĉo povas nur diskuti. Kaj ankaŭ la ambulancistoj alvenis per du aŭtomobiloj.
Sed mi scias, ke mia griza, ĉiutaga vivo ne tro interesas vian reĝan moŝton. Sed okazis ekscita evento. Via reĝa moŝto certre memoras tion, kiam vi vagis tra la mondo en mia persono, kaj mi inkognite, kiel reĝo, regis anstataŭ vi, kio signifis mallongan benon sur la insularo Feliĉo. Vi memoras pri ni komuna amiko, pri Tendenulo la Fervora, kiu samtempe estas Trebiĉ la Vera, kaj li havis tiun feliĉon, ke li vendis vian reĝan moŝton sklavo por kvin dolaroj. Via reĝa moŝto fuĝis, kaj li devis redoni la monon. Nun Tendenulo la Fervora mesaĝas denove, ke via reĝa moŝto redonu tiujn kvin dolarojn, ĉar li havas nenion por pagi. Tendenulo la Fervora vivtenas sin per prospera velŝipo, kiu surgrundiĝis. Ĝi nun estas lia kaŝejo, kaj li facile evitas la policon. Nur la plej necesa komforto estas tie: Botelo da brando. Por kelkaj homoj ĝi estas komforta tiel. Sed gravas gardisto, kiu certigas, ke surprizo ne okazu al la proksimiĝantaj policistoj. Tiu homo estas la reklamo de la firmao. Antaŭlonge li estis pentristo, sed li grave vundiĝis dum la granda miliot, kiam li fuĝis el la prizono. La kuglo penetris lian kapon tiel, ke ĝi difektis la centron de liaj dorm-muskoloj. La kuracisto diris, ke la cerbopafo estas danĝera. Tiuj sentroj neniam povas dormi, nek dum la legado de la plej noblaj romanoj. Li estas tiel kripla. Ankaŭ la pentristo estas tia: li povas nek dormi, nek fariĝi honesta. Nun li estas grava rolulo por gardi, ĉar la estimataj enestantoj petas la neglekton de la polico. Kaj li ne dormas, kiam li gardostaras ekstere. Ĉar tia kuglo trafis lian cerbo-centron, ke li ne plu povas dormi, estis sobra, lavi sin. Sed la kuglo ne trafis lian interbatad-centron. Mi vidis tion el lia dekstramana bato, sed mi konstatis el maldekstraman bato, ke li ankoraŭ povas sveni. Tiu lia centro estas unuaranga.
Tie mi aŭdis pri negoco, ke granda kontrabando de armiloj okazas al Insuloj, oni denove finacas la ribelon de la indiĝenoj. Sed mi ne praktikas tiun negocon. Kvankam ĝi nun estas granda modo, ĉar la pirato Quebra ŝatus ribelon sur ĉiu insulo.
Tiel mi venis en la laborejon de Tendenulo la Fervora, kion surbordigis la alta tajdo. Iu skribis sur ĝin per grandaj literoj:
G R A N D – H O T E L O
A L L A M A L D O R M A
P E N T R I S T O
Por konatoj estas malpermesite eniri!
Tie mi renkontis la Ruĝharan Vasiĉ-on, kiu havas nur unu okulon, sed mi diras multon, ĉar ĝi estis tiel ŝveliĝinta. Li estas terure maldika knabo, sed tio estas nur ŝajno, ĉar foje en Delhio ni vangofrapadis hindan sport-klubon travojaĝante. Li rakontis, ke li dungiĝis al la ekspedicio, kio signifas tion, ke ni devas malkovri iun poluson. Kvankam mi pensas, ke el tiuj ekzistan ne pli ol du. Sed gravas, ke la salajro estas bona. Tiel ni venis en iun pistoreskan drinkejon de Oakland, kiu havas respekton, kaj ĝi nomiĝas: “VIVU LA ENŜTELIĜANTO!” Tio estas skribita sub ĝi: “Kiu volas fariĝi Forta Ĉi tie, tiu havos la sorton de fero.” Oni komprenu sub tio, ke li estos batata, dum li estas varma. Ĝi ne estas senenhava surskribo.
Terure multaj homoj estis ĉi tie, kaj iu kaptis min en la tumulto, ke eble mi ne interpuŝiĝadu. Ni ne preferas la longajn dialogojn, forte vangofrapinte lin, mi aldonis pacige, ke la drinekejo ne estas lia. Li tre surprizis min per svinga hokbato, pro kio mi kuntrenegis sur la sportklubon kaj tablosocieton “Gemutaj Matrosoj” sur la straton.
Kia mi revenis, formiĝis granda rondo, kaj mi alparolis la ulon, se li havas proksimulon en libera stato, li diru, ke mi informu ilin. Li komencis diri ian ŝerceman, sed kion faras la hazardo, tuj vangorapinte lin, mi kaptis lian kolon en mian kubutflekson kaj ĵetis lin al la verŝ-stablon. Li estis neĉiutaga knabo, ĉar li abrute eksaltis tiel, kaj li piedbatis min je la stomako, ke mi denove troviĝis sur la strato, kie ĵus senpolvigis sin la sportklubo kaj tablosocieto “Gemutaj Matrosoj” kaj nun ili povis komenci tion denove.
Mi preferas dum sporto la fortan trejnadon, kaj mi daŭrigis ĝoje. Elble li estis ia komencanto, ĉar poste mi sternigis lin kvarfoje (se memoras via reĝa moŝto pri mia sinjora maldekstramana bato.) Tamen li estis tre persista knabo, ĉar poste li vangofrapis min, ke mi denove povis esti kune kun la sportklubo de la Gemutaj Matrosoj, kvankam ili jam enuis min. Mi reiris facile, ĉar la pordo jam ne malhelpis min. Bedaŭrinde nur la breto estis renversita, ĉar la Ruĝhara Vasiĉ subite venas kaj kuregas, ke mi ĉesu tion.
“Vi, idioto!” li kriegis. “Li estas sinjoro Theo, kiu organizas la ekspedicion.”
Tia malfeliĉo. Ĝuste tiun mian novan mastron mi punas korpe. Li estas rikananta, larĝŝultra ulo, kaj li diras, ke oni lasu lin interbatadi, kion neniu faris.
“Domaĝe”, mi diris, “ĉar mi volonte estus dungiĝinta al la ekspedicio.”
“Nu kaj?” li diras, kaj dume li estis tute lentuga. “Vi tre plaĉas al mi, kaj diru, kio vi volas esti?”
Ĉar mi elektis la rangon, al kio apartenos ankaŭ uniformo, mi volis tiel, ke oni organizu min, kiel fregatĉefleŭtenanton, sed li pripensas tion. Kaj li faris tiel. Tamen li volis interbatadi plu, sed mi diras:
“Mi ne batas mian mastron, ĉar mi neniun povas vangofrapi sen konvinkiĝo.” Via reĝa moŝto scias plej bone, ke du aferoj ekzistas en la mondo, kio ne estas ŝerco. Iu estas mia dekstramana rekta bato, pro kio la ulo vidas verdan koloron, la alia estas mia dekstramana bato, kio estas la sama en violkoloro. Tia estas la vangofrapo, per kio mi restis alta estimano de via reĝam moŝto, krome tiu de ekscelencino de ŝia sinjorina moŝto, kaj kun aparta altestimata honoro mi salutas vian imperiestran avinon, kies manon kisas la tre amata eksreĝo de la insularo Feliĉo, flegante la memoron de la prospero de mia regado.
Sincere Via:
Don St. Ĝisorela di James
Del Jerseycity il placo Foirhalo, n-ro 7.
K V I N A Ĉ A P I T R O
– Ĉu iu serĉas min? – demandis sinjoro Theo, kiel li alvenis hejmen.
– La ekzekutisto serĉis vin!
– Atentu! Kiel vi parolas kun mi?!
– Sinjoro Theo, mi vere bedaŭras, kaj mi volonte raportus, ke Berndar Shaw serĉis vin, aŭ ĝoje dirus la novaĵon, kaj Diana Durbin estis ĉi tie, la situacio tamen estas tio, ke nur la ekzekutisto serĉis vin.
– …Kia ekzekutisto serĉis min, kaj pro kia afero?
– Leĝe mortiganta ekzekutisto serĉis vin, kaj mi esperas, ke pro privata afero. Nek nia admirinda epoko atingis tion, ke la ekzekutisto venu oficiale al la hejmo de riĉuloj por ekzekuti. Li kunportis nek elektroekzekutan seĝon, nur valizon, en kiu povus esti maksimume nur portebla, elektra tabureto, sed tian, mi scias tiel, oni ne produktas.
– Sinjoro Thorn mem estas la ekzekutisto! Li pedante disfendadas niajn vortoj! Kiam serĉis min tiu homo?
– Ĉirkaŭ je la dekunua horo. De tiam li sidas ĉi tie kaj atendas vin.
Sinjoro Theo rapidis en la halon, kaj la gasto vere sidis tie.
Lia alta frunto memorigis pri filozofo, lia firmkaraktera vizaĝo pri ĉefdetektivo sur la titolpaĝo de kolportaĵ-romajoj, lia aroganteco pri sesaranga, provinca aktoro, liaj akrakoloraj vestoj pri riĉegaj viandaĵ-faristoj, alvenintaj de malproksime.