Выбрать главу

La vento malfermis kaj denove fermis la kadron de la rompiĝinta fenestro.

Kapkuseno falis de sur la supra lito de la kajuto. Sinjoro Gould luis dulitan kajuton. Li vojaĝis sola, sed la dupersona kajuto estas pli vasta kaj komforta.

La malrapide balanciĝanta ŝipo pro la grandaj, pigraj ondoj grincadis kaj krakis… rapide, rapide! Li estis iomete nervoza, kvankam ĝis nun malofte okazis al li tiaĵo. Ĉu eble tiu mortinto?

Ba! Rapide per tiu litotuko! Li kѵdris…

… La mortinto kuŝis tiel, kiel fantomo, aperanta el la tombo, en iuj teatraĵoj. Sur la blanka litotuko reliefiĝis lia torako, la rekliniĝinta kranio, kaj videbliĝis la konturoj de liaj perpendiklaj piedoj

Nur rapide ĵeti lin en la akvon! Nun krimafero de murdo povas kosti la kapon de multaj senkulpaj homoj. La maato, Fred la Malpura kaj ankaŭ li estos malliberigitaj por longa tempo; ĉifoje kiel senkulpuloj.

La akvo glutu tiun kolosan homon, kaj la krimo estu la sekreto de la marfundo.

Kaj li fajfadis en si mem, ĉar Jimmy la Ĝisorela esence estis kuraĝa knabo. Irinte en la banĉambron, li levis tiun podieton, kiu kuŝis antaŭ la bankuvo kaj konsistis el longaj latoj. Laŭta bruo kaj grincado rompas la silenton de la kajuto. Li konsterniĝas por momento, poste li rekuregas…

Nenio!

La mortinto ruliĝis sur la planko pro ondego, renversante la tablon.

— Restu trankvila, oldulo mia, nun jam, ĝis mi aranĝos vian sorton. — li admonis la mortintan sinjoron Gould, dume li rigardis sin en la spegulo, pendanta vidalvide al la lito.

Nu! Li povus aspekti pli bone.

Li ligis la kadavron al la mallarĝa lignokradon. Ĝi estas malbela vidaĵo, tio certas.

— Nun restu trankvila, la oĉjo foriros por kunporti karbon al viaj piedoj. Tiel vi ne ruliĝados tien-reen, ĝis ni ĵetos vin en la akvon.

Sed la mortinto ruliĝis bele kune kun la latoj al la banĉambro, poste pro alia balanciĝo li glitpuŝiĝis al la pordo, kiel murrompilo.

— He! Trankvilu jam! Vi tuj ricevos balaston.

Kaj li rapide flankensaltis, antaŭ ol la reruliĝanta mortinto estus falĉinta liajn pidojn. La kadavro de sinjoro Gould ŝanĝis sian pozicion laŭ la ondado. La ŝipo oblikviĝis tiel perpendikle, ke la malseka planko estis kvazaŭ glitejo.

— Nu atendu! Ĉu vi eĉ nun ne trankvilas?

Li malfermis la pordon, kaj tenante la klinkon en sia mano, li ĉirkaŭrigardis de sur la sojlo.

Estis ĉirkaŭ la dua horo. La vento blovis pli modere kaj apenaŭ pluvis. Eble la malfortiĝinta aermovo portis nur la kolektiĝintan akvon sur la fera parto de la ŝipo. Eĉ nun filtriĝis lumo el la kajuto de sinjoro Irving, kaj… La kapitano staris antaŭ ĝi!

Aŭ la fantomo!

Delasinte la klinkon, li kuregis. La vento larĝe malfermis la liberiĝintan pordon, kaj aŭdinte la bruon la kapitano (aŭ la fantomo?), sen returniĝo, forrapidis.

Kiel ĉiam, li kuntiris la kolumon de sia mantelo sub sia nazo.

Jimmy kuris post lin…

Li atingis lin ĉe iu malluma turniĝejo, kaj li jam ŝovis sian manon en sian internan poŝon por bati la fantomon je la kapo, kiam tiu turniĝis.

— Nu kio okazis?

Denove la vera kapitano li estis.

— Mi iras… kunporti karbon, por ke la kadavro havu balaston dum la marista entombigo, kaj mi vidis, ke antaŭ la kajuto de sinjoro Ieving…

— Jes. Mi enrigardis. Mi havas kaŭzon gardi tiun knabon. Li estas neĉiutaga pasaĝero. Nu, kunportu la karbon por fini la aferon antaŭ la tagiĝo…

Jimmy forrapidis. Li atingis la malsuprenirejon, kondukanta al la karbejo. Tie li hazarde rigardis dekstren.

… Malproksime, en la direkto de la poŭpo, tra la vaporiĝanta, humida vualo de la maro li vidis ŝteliri la kapitanon. La alian! La fantomon.

Dume la vera kapitano iris plu en la kontraŭan direkton ĉe la turniĝejo, kie ili ĵus paroladis.

Dum sekundo li vidis la du kapitanojn samtempe.

La vento fajfante blovis preter la ŝipo. Kaj la maro muĝis kun pereiga, refortiĝinta siblosusuro.

Li rapidis al la karbejo… Nur rapide, rapide! Zorgi pri nenio. Malaperigi la kadavron, de sur tiu ŝipo… Ĉe la turniĝejo la ŝtuparo disbranĉiĝis. Instigata de subita ideo, li iris maldekstren. En la pakaĵdeponejon.

Fred la Malpura, la kapitano!

Se iu, li povas helpi per sia multe da saĝo. Li ne havas nervojn. Se tamen, tiuj estas el darato. Li iris al la granda lignokesto kaj frapetis.

— Kapitano, vekiĝu!

— Kion vi volas? — grumblis kolera voĉo. — Lasu la matenmanĝon ĉi tie kaj foriru!

— Elvenu… Okazis problemo…!

— Ĉu vi ne kunportis rumon? Tiam reiru! Mi ankoraŭ ne vidis tian maaton!

— Nun parolas Jimmy la Ĝisorela. Elvenu frategĉjo Freddy!

— Ĉu vi estas tiu?… Kial vi vagaĉas ĉio tie nokte? Mi ne ŝatus, se io malaperus el la deponejo, dum mi estas ĉi tie.

Tamen li elgrimpis tra la “enirejo por la artistoj”.

— Nu, kio okazis?

— Mortinto, fantomo, murdo!

— Ĉu vi vekis min tial?

— Aŭskultu min! Mi sentas tiel, ke mi bezonas vian helpon. Vi scias bone, ke mi diris tion al ne multe da homoj. Nek nun mi timas, sed vi havas tiel multe da saĝo…

— Vi babilaĉas superflue. Kio okazis?

— Iu murdis sinjoron Guold.

— Kaj se iu murdas iun, vi devas fari tiel grandan sensacion!

— Neniu scias pri la murdo sur la ŝipo. La piko estas apenaŭ videbla. Ĝi estis farita per pinglo.

— Kaj la kadavro estis ĵetita en la akvon, laŭ la reguloj de la kvaranteno.

— Ne. Li estis kun bubo, kiu parolas tiel, kiel reĝo. Kaj li telegrafis al Singapuro, ke lia edukisto ne estu tuj entombigita. Li povas esti granda sinjoro, ĉar oni permesis prokrasti la entombigon, kion mi ankoraŭ ne spertis dum kvaranteno.

— Kiel li nomiĝas?

— Sinjoro Irving. Sed ĝi ne estas lia vera nomo. Eble li estas fama reĝo, laŭ mi. Nek li vivus, mi pensas, se mi ne estintus tie.

Li rakontis, kion li vidis. La pikon per la ĉapelpinglo, kaj la aferon de la du kapitanoj, detale.

— Ankaŭ la maato vidis tion, sed kiam li rakontis ĝin, mi respondis al li, ke li estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon. Tamen… Ĝi estas enigma…

— Vi pravas.

— Ĉu vere?

— Nepre! Ankaŭ laŭ mi estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon.

— Ĉu vi ne kredas tion…

— Kion vi volas? Ĉu vi fariĝis policisto, kiu persekutas murditon? Ne ŝovu vian nazon en fremdan aferon, se ĝi ne koncernas vin…

Jimmy pensadis.

— Diru, kapitano, nun mi demandas tion de vi serioze: ĉu ekzistas fantomoj?

Fred la Malpura rulumis du longajn radikosimilajn aĵojn el sia barbo.

— Kelkfoje ili povas ekzisti — li diris singarde.

— Atentu min, frategĉjo Freddy… Nun estas malluma, tempesta nokto. La musono kunportas la nebulon el la direkto de la orientaj bordoj. Neniu zorgas pri vi. Venu kun mi…

— Tion ne. Mi estas pasaĝero, kial miksiĝi en la aferon de la maristoj…

— Sed… se tiu fantomo estas murdisto…?

— Mi ĝenos neniun en la murdaĵo, ĉar ankaŭ mi deziras, ke tiam oni lasu min trankvila.

— Mi havas ankoraŭ kvindek dolarojn. Mi donos ĝin al vi.

— Tio estas alia afero. Nu iru!

Kaj ili ekiris. Ĉe la kruc-koridoro venis en la kapon de Jimmy, ke li devas iri por kunporti karbon el la deponejo.

— Atendu min ĉi tie, kapitano — li flustris al Fred, kaj li malsupreniris sur la alia ŝtuparo.

Estis blinda mallumo en la bilĝo, li povis antaŭeniri nur palpante. Li aŭdis bruon.

— Ĉu estas iu ĉi tie?! — li kiis.