— Kiu vi estas? — demandis infana voĉo. Li povis esti nur la fileto de hejtestro Peters.
— Kie estas via patro? — demandis Jimmy.
— En la kaldronegejo.
— Li ne tie laboras!
— Nun jes.
— Kial?
— Hutchins, la hejtisto mortigis sin.
Kiel? Ke li mortigis sin? Ankaŭ li mem devus scii pri tio!
— Kion vi diras?
— La hejtisto malaperis. Oni serĉis lin ĉie. Laŭdire li malsaniĝis je amoko. Tiam oni kutimas salti en la maron. Mia patro laboras nun anstataŭ li en la kaldronegejo.
Tiel jam ĝi estas komprenebla. La hejtisto ne anonciĝis, oni ne trovis lin sur la ŝipo, estas logike, ke li ĵetis sin en la maron.
— Kion vi faras ĉi tie?
— Mi atendas mian patron, kaj mi timas la fantomon, ĉar ni havas ankaŭ ĝin sur la ŝipo…
Nu, la kapitano devus aŭdi tion.
Li metis kelkajn grandegajn karbopecojn en sakon kaj rapidis. Li jam ne trovis Fred-on sur la koridoro de la ŝtuparo. Ĉu li iris antaŭen, aŭ li nur trompe petis de li la kvindek dolarojn, kaj li revenis en sian lignokeston? Ĉu li ne faris tion, se li havas animon?
Ĉu li havas tiaĵon?
Estis blinda mallumo. La pluvo ĉesis, sed blankaj, vualsimilaj vaporoj ŝvebis en la aero, kaj la sala, porkosupodora maro dike peziĝis sur la ŝipon.
Preterirante la kajuton de la knabo, li vidis, ke eĉ nun estas lume interne. Li enrigardis tra la subtila kurteno de la fenestro. Sinjoro Irving ekdormis super la libro, en la mano kun revolvero. Li rapidis plu. Ankaŭ en la kajuto de la forpasinta sinjoro Gould lumis la elektra lampo. Tra la malfermita pordo larĝa, flava strio ĵetiĝis sur la brilantan plankon de Ѭa ferdeko, glita pro la pluvo.
Jimmy la Ĝisorela haltis ĉe la sojlo tiel, kvazaŭ li estus batita je la kapo!
La mortinto malaperis!
La kajuto estas malplena!
Kio ĝi estas… Ĉu oni forportis la kadavron de sinjoro Gould?… Nťnio venis en lian kapon, li ne sciis, kion fari… Li nur staris.
Fantomŝipo…! Stultaĵo…
Iom malvarma premo sidis sur lia koro, li lekis sian liprandon, sed li ne forkuris, ne timiĝis…
Estu prudenta, Jimmy… Nun implikiĝas ia stranga, enigma afero en la nokto. Li raportos tion al la kapitano.
Mallongdaŭra burasko siblegis inter la metalpartoj de la ferdeko, brue movante la koŝojn. Ĝi frapfermis la pordon de la mistera kajuto kun timiga, laŭta knalo. Jimmy ekiris. En la pigra ondofrapiĝo la ŝipo konstante sinkis kaj oblikviĝis en ĉiun direkton. La glita ferdeko en ĉiu sekundo fariĝis glitejo, balanciĝanta dekstren-maldekstren.
La kapitano staris sur la ponteto kaj pipfumis. Ŝajnis, ke tiu homo neniam dormas.
— Sinjoro kapitano!
— Nu?
— La mortinto…
— Ĉu vi estas preta pri li?
— Li malaperis!
— Mil diabloj…!
Li rapide venis de sur la komandponteto.
— Dum mi iris por kunporti karbon, kiel balaston, la kadavro malaperis.
— Gardu vin! — siblis la kapitano — ĉi tie ne estos legendo pri fantomŝipo… Ĉu vi komprenas?!
— Mi tute ne estas kulpa pri tio…
— Venu!
La ŝipo Honolulu-Star ĉiam pli ofte balanciĝis en la ruliĝado de ondoj. Atinginte la interferdekon, ili haltis timiĝinte.
Terura, raŭka ŝriko de viro tranĉis la nokton.
Ili paraliziĝis por sekundo.
Poste la kapitano eltiris sian revolveron kaj ekiris al la malluma fono de la promenferdeko.
Aperis ŝanceliĝanta figuro kaj malrapide proksimiĝis al la malklare lumantaj lampoj…
— Haltu! Kiu vi estas?!
— La… maato…
Li ne povis daŭrigi… Liaj dentoj klakis. Li aspektis, kvazaŭ li estus freneziĝinta. Liaj okuloj elstariĝis, lia vizaĝo estis blanka, kiel kreto kaj tutkorpe tremis.
— Parolu! Ĉu vi kriis?
— Tiu… mortinto… tie… — li balbutaĉis kaj montris al la mallumo.
La kapitano ekiris rezolute al la montrita direkto. La ŝipo sinkis pro alia ondo. Obtuza bruo aŭdiĝis ĉiam pli laŭte. Io ruliĝis rapide kaj krurfalĉis la kapitanon, ke li falis surdorsen. La pistolo ekpafis. Ĝi efikis kiel kanalo de kanono sur la senhoma ferdeko.
Neniu moviĝis. Kvankam ĉiu devis aŭdi la ŝrikon de la maato, poste la pafon de la revolvero. Sed la homoj ŝlosis la pordojn kaj preĝis. La ŝultro de la maato eĉ post jaroj konvulsiis, menciante tiun nokton.
— Idiotoj! — kriegis la kapitano ekster si kaj deskuis la kadavron, ligitan al la latkadro. Ĉar la kadavro de sinjoro Gould ruliĝis tien-reen, laŭ tio, kiel deklivis en la ondofrapiĝo la spegulglata, glita ferdeko de la balanciĝanta marŝipo. Li komencis gliti.
— Kaptu lin!.. Kaptu lin, pro Dio!..
Sed jam estis malfrue. La kadavro kudrita en la litotukon forruliĝis kaj la frapiĝis al la balustrado de la ŝtuparo kun laŭta pumbruo.
La maato konsternite postrigardis lin, kvazaŭ freneziĝinta. Sed Jimmy jam komprenis ĉion. Li komencis ĉaspeli la mortintan sinjoron Gould, sed antaŭ ol li estus falinta en la malsuprenirejon de la interferdeko, li kaptis lin.
— Vi estas ties kaŭzo! — siblis la kapitano.
— Mi konfesas tion — kapjesis Jimmy la Ĝisorela. — Mi lasis la pordon malfermita, kaj kiel la ŝipo oblikviĝis, sinjoro Gould ruliĝis el la kajuto sur la ferdekon. Poste li glitadis tien-reen.
— Kaj vi kial kriegis? — li demandis kolere la maaton.
La maato iom rekonsciiĝis.
— Mi iris… sekvante iun… ĉar sur la ŝipo estas fantom…
— Mi ne komprenas — diris la kapitano kaj elprenis sian revolveron. Jimmy la Ĝisorela finis rapide la komencitajn vortojn de la maato:
— Sur la ŝipo ni devas akompani ĉiun pasaĝeron en la mallumo…
— Kiel?… Jes… Mi do akompanis pasaĝeron, kiun mi ne povis vidi. Tiam okazis bruado, io krurfalĉis min… mi falas… Poste mortinto kuŝas apud mi…
— Bone, bone!.. Sufiĉe! La ceterajn vi jam scias! Jose! Ĉu vi kunportis karbon?
— Jes.
— Nu ek! Ĵetu lin en la maron! Rapide!
… La unuaj, palaj sunradioj ĉe la matena krepusko prilumis la rapide kirliĝantajn, diafanajn, vaporsimilajn nuboj sur la ĉiam pli blankiĝanta horizonto. La kapitano demetis sian ĉapon, kaj Jimmy levis sinjoron Gould, ligitan al la lignotabulo, sur la balustradon. La maato eĉ por la trezoro de la tuta mondo ne estus tuŝinta la mortinton.
Ankaŭ li preĝis. Dume li rimarkis, ke la kudraĵo ŝiriĝis, kaj la brako de la mortinto elpendas preskaŭ ĝis la kubuto el sub la litotuko. Ĝi estis flave-blua mano kun kurbiĝintaj fingroj.
Jimmy reŝovis ĝin sub la litotukon, li tenis la fingrojn de la mortinto en sia mano dum unu sekundo.
La preĝo finiĝis, la kapitano faris krucosignon.
— Dio estu indulglema al li!.. Enmarigu lin!
La lato glitis de sur la balustrado. La mano, kvazaŭ la mortinto estus mansvinginta, denove elŝoviĝis dum la falo el sub la litotuko, ĝis la kubuto… Plaŭdo!
— Notu bone — turniĝis la kapitano al ili — , kiu parolos pri la noktaj okazaĵoj, mi mortpafos tiun, kiel hundon!
La maato eĉ nun povis nur balbutaĉi. La afero tre suferigis lin.
— Vi, venu kun mi — diris la kapitano dure, sed humane — , vi ricevos opion, tiel vi dormos ĝis mateno.
La maato timeme rigardis al Jimmy la Ĝisorela, kiu mallevis siajn okulojn. La ŝultro de la maato maltrankvile ekkonvulsiis.
— Mi… petas… vin… ne… donu… opion… al… mi…
— Silentu! Post dorma ripozo, eble malaperos via nervoziĝo, kiu karakterizas la maljunulinojn… Antaŭen — kriis la kapitano severe. Kaj li glutigis al li grandan dozon de natria hidrogena karbonato el la opiujo.
La maato kuŝis maldorme ĝis mateno kaj ofte singultis.