— Li venos, sed mi ne timas lin. Nur elmetu en ordo la horloĝon, la ringon kaj la cigaredujon. Ĉar vi ŝtelis ankaŭ ĝin.
Jimmy transdonis malgaje la havaĵon de la mortinto. Li ne ĉagreniĝis pri tio. Li bezonas la helpon de la kapitano.
— Kaj kion ni faru nun, ĉar… la mortinto troviĝas en la kajuto…
— Estas bone, ke li troviĝas tie. Nun bonvolu transdoni la dumil dolarojn, la cen sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn, la spegulon, la kombilon, la plakedon, ĉar se la mortinto estas ĉi tie, tiam oni havos pruvaĵon kontraŭ vi post la sekcado. Tiam evidentiĝos la dozigo de la opio, kaj mi povos denunci vin ĉe la kapitano. La ĵetkubo turniĝis.
Jimmy obeeme metis ĉion sur la tablon.
— Ĉu nun?… Nun… ni tamen devas fari ion.
— Jes. Nun mi manĝos. Unuaklasan lunĉon kun itala vino.
— …la kuirejo ankoraŭ ne estas… malfermita…
— Bela ordo estas ĉi tie. Sur luksa vaporŝipo.
En la diversaj poŝoj de la grandega pantalono malaperis ĉio mono, plakedo, korme la ringo kaj la horloĝo.
— Kion do vi volas?
— Supreniru… kaj… ĵetu sinjoron Gould en la akvon.
— Mi faros tion, infano mia, sed sajnas, ke tiaĵo ne malutilos al li… Li estas hardita mortinto.
— Diru, kiel ĝi povis okazi?… Mi freneziĝos… Li revenis… el la fundo de la maro…
— Ĝi estas bela plenumaĵo.
— Mi petegas, klarigu tion… Vi estas tre saĝa… Kion vi pensas?… Ĉu eblas, ke mortinta homo revenu?!
— Se ne mi mortigis lin, tiam ĝi eblas… Ĉar el tiuj ankoraŭ neniu revenis…
La ĉapo antaŭenglitis pro singrato, ke ties viziero tuŝis la pinton de lia nazo.
— Nun ni iru! Mi rigardos tiun vagantan mortinton.
… Ankorŭ ĉio estis silenta sur la ferdeko. Estis ĉirkaŭ la kvara horo. La vetero mildiĝis. Sub la ruĝiĝanta, helverda ĉielo tiriĝis la nigra linio de la malproksima boro, kiel mallarĝa tuĉ-strio.
Jimmy ne kuraĝis iri eĉ en la proksimon de la kajuto. Li timis!
Jes! Li nun timas! Li estas malkuraĝa! Li konfesas tion.
Sed ne homon.
Li atentis de malproksime, kiel malfermas Fred tiun pordon. Kvazaŭ li portus ian grandegan bebon en siaj brakoj, vinditan per litotuko. La blanka tolo tute kovris la ŝarĝon de Fred la Malpura. La morta tuko iomete pendis ĉe la piedoj kaj la kapo. Li ne kunkudris ĝin, li nur kovris lin per tio.
Poste li levas la mortinton tra la balustrado… lasas fali lin… silento…
Obtuza, malproksima plaŭdo…
Li jam aŭdis la saman plaŭdon hodiaŭ… Ĉu li komprenos iam la teruran enigmon?
Fred alpaŝis lin. Liaj harkovritaj makzeloj ritme moviĝis, kiel li maĉis la maĉtabakon kaj kombis sian malpuran, blankan barbon per siaj fingroj, kiel per kombilo.
— Ĉu vi enĵetis lin?
— Jes. Nun decas ĵeti ian pietatan objekton post la mortinton.
— Ĉu vi ĵetis ion?
— Kombilon kun leda ujo kaj spegulon. Sed tiuj ne multe valoras.
La okuloj de Jimmy ekfulmis sovaĝe.
— Mia spegulo! Vidu Fred! Nun jam sufiĉe! Vi denove ne havas pruvaĵon, la ĵetkubo turniĝis. La mortinto estas en la maro…
Fred mansvingis.
— Li revenos… Li estas sportisto!
Li ektiris supren sian grandegan pantalonon kaj foriris kun siaj ŝanceliĝantaj, anseraj, ritmaj paŝoj. Jimmy la Ĝisorela diris nenion. Prave. Se tamen revenos sinjoro Gould.
Matene alvenis la helpŝipo. Ili estis prepariĝintaj por ĉio. Taĉmento da sanitaraj soldatoj, homoj kun harditaj nervoj, pretaj trovi sur la ŝipo pasaĝerojn, veantajn inter la malsanuloj. La kuracistoj, antaŭ ol enboatiĝi, surprenis izolan vestaĵon, similan al tiu de subakviĝistoj, la flegistoj vestis sin same. Ankaŭ kapitano venis kun ili, sed li ne portis tian vestaĵon. Li estis malnova milita kuracisto.
La sanitaraj soldaѴoj viciĝis rapide apud la balustrado. Vidinte la senhoman ferdekon, ili komprenis la teruran situacion: ili nun jam apenaŭ trovos vivantan homon sur la ŝipo. La gvidanto de la subakviĝistoj reŝovis sian kapuĉon, faritan el blanka lintolo kaj iris al la ŝipestro en la societo de la kapitano.
— Mi nomiĝas profesoro Palmerston!
— Mi estas kapitano Mellwill, la sanitara komisaro de la gubernatoro.
— Mia nomo estas kapitano Wirth! — prezentis sin la estro de la ŝipo Honolulu-Star.
— Ĉu la kuracisto mortis? — demandis profesoro Palmerston.
— Li dormas…
— Ni iru en lian kajuton.
La kuracisto ronkis, kliniĝanta super malfermita libro. Li skribis substitue la diagnozojn kaj la raporton. Dume li ekdormis.
Li salte leviĝis kun revema mieno.
La kapitano ĉirkaŭrigardis serĉeme.
Palmerston levis kelkajn zorgeme sortimentitajn muŝojn de sur la papero, poste li esploris fiolon, levitan al la lumo, baldaŭ kunrigardinte, ili turniĝis al la kuracisto.
— Kolego, ĉu vi jam konstatis la kaŭzon de la malsaniĝoj?
— Mi opinias… ĝi estas speciala… speco… de la dormomalsano…Bedaŭrinde ankaŭ mi estas malsana… Mia kapo…
— Ĉu doloras via kapo?
— Nun ne… Sed ankoraŭ hieraŭ…
— Estus plej saĝe, se vi eksidus iomete, dum vi tute vekiĝos. Trinku nigran kafon aŭ konjakon!
Dume la kapitano rigardis la diagnozojn. Ankaŭ la profesoro legis super lia ŝultro. Apud la nomo de ĉiu malsanulo estis skribita la plendo, la simptomo, la terapio kaj fine la opinio de la kuracisto.
Laŭ la kuracisto li ne povas malhelpi la propagiĝon de la epidemio, la sanstato de la malsanuloj (inkluzive ankaŭ tiun de la kuracisto) estas senespera, la morbo — konsiderante la simptomon de la rapida ruiniĝo de la nervosistemo — nepre estas mortiga.
Zorgeme traleginte la notaĵojn, ili kunrigardis denove kaj kapbalancis.
La kuracisto sentis kun konsternita koro: ĝi estas la fino.
La kapitano eliris kaj kriis al la soldatoj:
— Ĉiu reiru sur la krozŝipon! La flegistoj demetu la izolan vestaĵon, kaj iu portu al mi kvin helbrunan cigaron el la poŝo de mia mantelo.
Dume la profesoro jam demetis la subakviĝistan skafandron kaj ĵetis bulkopecetojn tra la luko al la fregatbirdoj, paŝetantaj sur la poŭpo.
— Mia raporto… — balbutis la kuracisto.
— Estas tute klare — diris la kapitano. — Ni estas tre dankemaj pro via bonega laboro.
— Kaj… — li provis rompi la flegmon de la profesoro — ankaŭ morto… okazis.
— Ĉu vere? — demandis la kapitano plie ĝentile ol interesiĝante. Nu jen ĝi estas… vere… Kie troviĝas tiu kadavro?
— Ĉar mi timis panikon, malgraŭ la dispono de mia ambasadejo, mi ordonis tuj entombigi sinjoron Gould laŭ la maristaj tradicioj — raportis la ŝipestro.
La profesoro turnis sin de la fenestro kaj diris rekone:
— Tre domaĝe, ke vi ne fariĝis ŝipkuracisto.
Ĝena paŭzo.
— Kian kontaĝon vi suspektis, kara kolego? — demandis Palmerston milde.
— Mi pensis pri… speciala speco de la dormomalsano… aŭ alia epidemio.
— Jes, jes… Interese… Nu bone. Ni do ekzamenos la pasaĝerojn post la matenmanĝo.
— Ĉu la ŝipo? — demandis la ŝipestro.
— Diable! Tuj daŭrigu vian veturon al Singapuro!
En serena sunbrilo sidadis la pasaĝeroj dum la matenmanĝo. La maato anstataŭgis la kelneron.
Ĉar Jose kiam enpaŝis en la restoracion kun sia larĝa rikano por akcepti la mendojn, la delegitoj de la pasaĝeroj aperis ĉe la kapitano kaj energie postulis tuj forigi la kelneron el ili proksimo.
— Sed kial?
— La kelnero ĵetis ĉiun mortinton en la akvon.