— Mi suspendas la kortegajn kutimojn — diris la knabo kun afabla orgojlo. — Esceptokaze vi povas trinki kun mi tason da teo en mia privata apartamento. Ĝi estas granda distingo.
— Sinjoro — respondis Jimmy la Ĝisorela malgaje. — Kion valoras la plej granda distingo sen rumo?
— En mia societo neniu rajtas ebriiĝi.
— Mi tamen provus tion. Ĉu eble ĝi sukcesos?
— Mi ne toleras kontraŭdiron.
Jimmy la Ĝisorela ne konis la servilemon, kaj kiu ajn povintus havi problemon, se li provus paroli kun li tiel, sed li ŝatis sinjoron Irving. Li ne prenis kiel ofendon, kiam la knabo ordonadis al li. Diablo scias, kial, sed ŝajnas, ke li akceptas tion, ke sinjoro Irving ordonu al tia homo, kia li estas.
Ili trinkis teon.
— Parolu ankoraŭ pri la haveno. Ĉu tie estas diversaj sociaj klasoj?
— Jes. Sentaŭguloj, kaj ankaŭ homoj de altaj sociaj klasoj troviĝas inter ili. Tiujn oni estimas, ĉar ili ĉiam havas monon kaj estas tre fortaj. Ekzemple la “pezaj” kontrabandistoj.
— Kio ĝi estas?
— Ĝi estas tia kontrabando, ke oni kondamnas ilin al mortpuno. Ekzemple ili liveras armilojn al la riberantaj indiĝenoj.
— Ĉu ĝi estas la plej alta klaso?
— Tute ne. Ekzistas multaj asocioj en la klub-urbo de Singapuro, kie oni absolute ne parolas kun la “pezaj kontrabandistoj”.
Sinjoro Irving aŭskultis lin ruĝiĝinte, kun brilantaj okuloj.
— Ĉu ili… havas “veran” klubon?
— Jes. Tio estas la plej fama en Singapuro, ke “kluboj” troviĝas tie. Eksterurbe, apud la rivero Singapuro, trans la ĉina kvartalo estas la klub-urbo. Tie troviĝas multaj tomboj, sub la tero.
— Ĉu katakomboj?
— Jes. Tiuj estas tie. La multe da subteraj elirejoj estas avantaĝaj por la asocioj.
— Kiu estas la plej eleganta “klubo”п
— Nu… oni mezuras tion laŭ la ekvalidiĝintaj jaroj. Se ni dividas la jarojn de la puno de la tuta societo per la nombro de la membroj, tiam ni ricevos la rezulton de la rangalteco. La Ludemaj Fiŝoj, kiel oni nomas la tromp-kartludistojn pro iliaj malvarmsango kaj infaneska profesio, resume ili sidis proksimume kvardek jarojn en prizono. Po kvar jaroj por dek homoj. Ili estas la moralaj proletaroj de la krimula mondo. La dek sep membroj de la Ekzekuta-tablosocieto jam apartenas al la pli bonaj homoj per siaj cen kvindek jaroj. Nun se vi volas ekkoni eĉ pli altajn rondojn, jen estas la Tranĉilo aŭ Enkasiga societo. Ili estas mezloke. Dek du membroj… kondamnitaj entute al sepcent jara malliberigo. Ĝi rezultis, ke la fuĝintoj havas kvarcent jaran avantaĝon rilate la instancon.
— Do kvardek jara malliberigo estas la bazo, ĝi fignifas malaltan socian tavolon, sepcent jaroj jam la mezan klason. Vi, kara fremdulo, al kiu socia tavolo apartenas?
— Al la supra mil — respondis Jimmy fiere.
— Kiel?… — demandis la knabo timeme.
— Al la mil. Ĉar ankaŭ ĝi ekzistas!
— Kaj… Kiom da… homoj apartenas al la mil jaroj?
— Kvin. Pli ol ducent jarojn havas unu persono. Se ni kalkulas la senkulpigajn cirkonstancojn kaj subtrahas ties trionon el la puno, kion oni imputas ĉe bonkondutaj malliberuloj, tiel restas neto mil jaroj.
— Kvin homoj neniel povas havi mil jaran punon!
— Esti membro de la klubo de la supera mil, signifas kvazaŭ lordan rangon. Ĉiu plenumita puno de la patro herediĝas al la plej aĝa filo. Tial nia asocio estas famekonata laŭ la nomo Fidelaj Pomoj.
— Kial oni nomas la membrojn fidelaj pomoj?
— Ĉar ili ne falis malproksimen de sia arbo. La puno de la patro ornamas la pun-liston de la filo. Ekzistas tia malnovega familio, kiu estas malofta ankaŭ en Ĉinio.
— Ĉu ĝi estas la plej eleganta klubo?
— Ne. La klubo de Fervoraj Mumioj, kiujn ĉiu timegas, vere estas nealproksimigebla. Mi devas honore eklevi mian ĉapelon antaŭ ili.
— Kio gi estas?
— La du mumioj estas tre fervojaj. Kiam la polico persekutas ilin, ili malaperas ĝustatempe.
— Sed kial ili nomiĝas mumioj?
— Se la tribunalo pritraktus liajn ĉiujn krimojn, kaj transkalkulinte ilian antaŭvideblan mortkondamnon al 15 jara malliberigo popersone (kun la plenumita tempo en preventa aresto), tiam ni ricevos la aĝon de la plej maljuna mumio de la muzeo British kiel finan rezulton.
— Kiom da membroj havas la klubo de la Fervoraj Mumioj?
— Du. Ĝi estas bela. Ĉu ne? Iu estas la Granda Bubalo. Ne estas permesate paroli kun lin, nur tiam, se li alparolas iun. Li kondutas ĝuste tiel, kiel vi, sinjoro Irving.
— Jes… Hm… Nu estas egale…
— Se iu tamen alparolas lin, ĉu tiam li puŝas tranĉilon en lian ventron?
— Vi ne povis sperti tion ĉe mi, kara Jose.
— Prave. Sed vi ankoraŭ estas tiel juna.
— Kaj kiu estas la alia?
La vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela malsereniĝis.
— Fred la Malpura, la kapitano.
— Kia homo li estas?
— Terura.
— Tamen.
— Li havas la plej multe da saĝo en la mondo. Li estas avara, kruela, moroza kaj timas nenion, kiam temas pri mono. Li trompas ĉiun, li profitas el ĉio, li amikiĝas kun neniu, li vagadas sola en la mondo, kaj kiel lia nomo karakterizas lin, li estas tute malpura.
— Ĉu li estas la amiko de la Granda Bubalo?
— Ili malamas unu la alian. Antaŭ dek jaroj ili interkverelis dum divido de mono, kaj la Granda Bubalo eltiris revolveron, sed la tranĉuki de Fred la Malpura estis pli rapida. Bubalo estis inter vivo kaj morto du tutajn monatojn. Tiam li promesis, ke li detenos sin de la rumo, ĝis li mortigos Fred-on la Malpuran.
— Ĉu vi… ŝatas vivi tiel?…
— Alimaniere ne eblas…
— Imagu, se mi dungus vin kiel kortegan fabeliston! Ĉar mi estas arkiduko de St Antonia de Vicenzo Y. Galapagos, la reganto de la insularo Feliĉo.
— Via reĝa moŝto, ne surprizas min, ke vi estas reganto. Jam dum nia unua renkontiĝo mi instinkte sentis, ke mi staras vidalvide al junulo, devenanta el bonfama familio.
— Mi estas la reganto de la insularo Feliĉo. Mi rezidas en Almira, kiu estas la ĉefurbo de la insularo. Kaj mi envias vin. Vi simple elŝipiĝos kaj ekiros kun enpoŝigitaj manoj, fajfante sur la strato, en la haveno… Vi promenos trankvile. Mi ne estas reganto de granda lando… tamen mi sentas tiel, ke estas malbone surtroniĝi pro la favoro de la sorto, antaŭ ol konatiĝi kun la homoj pli proksime. Ĝi estas tute evidenta…
“Evidenta — pensis Jimmy. — Mi estas pli ol dudek jara, kaj mi neniam eldiris tiun vorton evidenta…”
— Kaj…? — demandis sinjoro Irving ekscitite, kun brilantaj okuloj. — Kio okazas, kiam nova vagabondo alvenas en la havenon? Kiel li povas veni en la “klubolandon?”
— Nu, ne estas facile akiri reputacion. Oni devas trovi kontaktojn… Aplelacii referencojn…
— Ĉu vi konas konvenajn kontaktojn… al la “pli bonaj rondoj” de la krimula mondo?
— Ĉu mi? Mi havas tiel grandan reputacion en Singapuro, kiel tiun de privata sekretario.
Jimmy la Ĝisorela ĉiam alte taksis la laboron de la privata sekretario. Li ne sciis, kion faras tiu homo, sed li imagis tiel, ke li devas vesti sin elegante, li devas aspekti sinjoro kun interesa vizaĝo, kaj havi tre altan salajron.
— Ĉu se mi… petus vin… faciligi… mian situacion… se mi planus, ke…
— Ĉu vi pensas tiel, sinjoro Irving, ke vi miksiĝus en la homamaso de Singapuro?
— Atentu min, bonulo, kaj demandu nenion, ĉar tion ne decas…
— Decas!!! Li ankoraŭ neniam diris tion. Kvankam kiel evidenta vorto ĝi estas.
— Ni parolu konfidence, vi meritas tion, ĉar vi estas fidela kaj respektema subulo. Mi ne povis fari eĉ unu paŝon ĝis nun sen mia edukisto kaj pro la favoro de Dio mia parenco, la mortinta sinjoro Gould, aŭ regento Fernandez. Mi konas nur la mornan konstruaĵon de la militista lernejo en Saint-Cyr, la reĝan palacon kaj la kastelon Buckhingham en Londono. Mi loĝis tie.