— Evidente — li diris kaj blovis en la malplenajn tubojn de la okulvitroj kun tenilo.
— Mi trafikis sur la stratoj nur per kaleŝo aŭ per aŭtomobilo, ĉiam kun akompanantaro kaj ekskluzive sur la ĉefvojoj. Nun la unuan fojon donis al mi la fato de sinjoro Gould, ke mi estas sola. Kaj ankaŭ en Singapuro mi iros sur la bordon sola. Sed miaj korteganoj jam atendas min en la haveno de Singapuro. Ni havas palacon tie. La ĉiama reganto ekripozas en Singpuro dum la du plej malsekaj monatoj de la insularo Feliĉo. La servistoj ne konas min. Ili vidis min nur tiam, kiam mi havis du jarojn.
— Via reĝa moŝto multe ŝanĝiĝis de tiam.
— Bonvolu finaŭskulti min. Jen estas la sola, eble la lasta okazo de mia vivo por fari tion dum mallonga tempo, kion mi volas. Mi deziras vidi la popolon de la stratoj, la burĝojn kaj la krimulan mondon. Mi evitos la korteganojn dum la elŝipiĝo — li eldiris triumfoplene.
La vagabondo konsterniĝis.
— Sed se vi ne alvenos, oni traserĉos tutan Singapuron por trovi vin.
— Jes… Mi devas resti unu monaton en Singapuro, poste mi povas surtroniĝi. Mi volas pasigi du tagojn libervole. Kun la homoj. Ĉu vi komprenas? Kaj dume, ke oni lasu min paca, ke oni ne serĉu min kaj mi vivu tiel, kiel mi volas, vi, fremdulo, anstataŭigos min… Nu, kio okazis?
— Mi nur tusis… la teo… kaj la surprizo.
— Vi elŝipiĝos kaj iros tien, kie vi vidos ornamitan spaliron, konsistantan el sinjoroj, portantaj ĵaketon aŭ uniformon. Hidalgo Gomperez, la ĉambelano, kiun mi ankoraŭ neniam vidis, atendos vin. Li akompanos vin en la kastelon. Tie diru, ke vi malsanetas. Promenadu, legadu…
— Mi neglektus tion…
— Do, se oni demandus aŭ dezirus kion ajn de vi, diru al ili: “nun ĝi ne estas aktuala… nur post unu-du tagoj…” Vi ne povos fari eraron. Se tamen, nek tio estos problemo. Mi rebonigos ĉion.
— Sed via Reĝa moŝto… ke mi… tiaĵon…
— Vi respondecos pri nenio. Kiel reĝo mi vidas ĝin bona, ke konsiderinte la specialajn kaŭzojn, anstataŭigu min dum kelkaj tagoj.
— Konsiderinte… konsiderinte…ĝi estas bona vorto… Sed oni maliberigos min pro tio…
— Mi ordonas tion, do nenia malbono trafos vin! Vi helpos min vivi inter la simplaj homoj de la krimula mondo dum du tagoj, kaj mi gustumigos al vi, kia ĝi estas, kiam iu estas reganto…
— Sed mia eksteraĵo tute ne estas reĝa… Escepte la okulvitrojn kun tenilo… Ĝi estas konsiderinda… Kaj deca… sed cetere ĝi eblas…
— Oni rapide alĝustigos al vi du kompletojn el la vestaro de sinjoro Gould en la tajlorejo de la ŝipo. Vi povas fari aŭ paroli, kion vi volas. Ne gravas, se oni pensos kelkajn tagojn, ke la reganto estas stulta.
— Dum mi anstataŭigos vin, via Reĝa moŝto, tiu informo ne disvastiĝos.
— Mi opinias, ke vi estos pli bona en la kortego, ol mi en la drinkejo.
— Nek tie estas facile prosperi.
Sekvan tagon la ŝipo albordiĝis ĉe la indulo Parangan. Malproksime jam videbliĝis Singapuro. Ĉe la simpla karbokargejo alvenis ankoraŭ delegacio por kontroli la raporton de la helpŝipo kaj permesi la albordiĝon.
Ĉiu fartis bonege sur la ŝipo. La pasaĝeroj plendis nur pri nokta singultado, kvankam ili ricevas opion ĉiuvespere laŭ la konsilo de Palmerston. Estas nekompreneble.
En la loglibro troviĝas la pozicio de la ŝipo Honolulu-Star laŭ la nordaj kaj sudaj latitudoj kaj longitudoj. Iu hejtisto malaperis, la averaĝa rapideco estas dek ok surmaraj nodoj pohore. El la kajuto numero dudek mankas ŝranko kun tirkestoj.
— Ĉu sinjoro Gould loĝis en ĝi, kiun vi entombigis laŭ la tradicio de maristoj?
— Jes.
— Kio okazis al la ŝranko? — scivoladis la sanitara ĉefkonsilisto.
— Mi ne scias. Ĝi malaperis. Kial gravas tio?
— Ĉu vi estas sperta pri la librotenado, kapitano Wirth?
— Iomete.
— Foje mankis du pencoj el la jara bilanco de la Angla Banko. Oni laboris tri tutajn semajnojn tage-nokte, kiam oni fine trovis la du pencan mankon inter la mult-milionoj da pundoj.
— Nu kaj?
— Evidentiĝis, ke en la bilanco estis du milion-punda eraro. Sed oni trovis ĝin, serĉante la du pencojn.
— Mi komprenas. Sed bedaŭrinde, mi vane serĉis la ŝrankon. Neimageble.
Nova pasaĝero surŝipiĝis ĉe la insulo. Neniu sciis, kion li faris en Parangan. Nek li. Li nomiĝis Bonifaco kaj ascendis sur la ŝipon Honolulu-Star. Li aŭdis, ke oni dungus kelneron, kaj li tuj anonciĝis. Li zorgos pri tio, ke oni elŝipigu lin en Singapuro. Li ne volis vojaĝi al Tahitio, se li dirus tion, tiam li restus en Parangan. Li promenis sur la ferdeko enpoŝiginte siajn manojn.
Subite… Kion donas Dio! Li ja estas Jimmy la Ĝisorela.
— Alo!
Li turniĝis.
“Bonifaco!” — li diris en si mem timiĝinte. Tiu fia rato, kiu onidire estis ankaŭ la spiono de la polico. Li malkaŝos lin sur la bordo! Finita la reĝeco! Kaj malkŝita Jose Pombio!
— Alo! Jimmy la Ĝisorela!
Li levis sian okulvitrojn kun tenilo kaj mezuradis Bonifacon de la kapo ĝis la piedoj..
— Mi vidas tiel, ke okazas kriado ĉi tie!
— Sed Jimmy! Kio estas al vi?
— Sed tiu voĉo ne estas deca. Iditoto!
— Ĉu vi ne etendas vian manon?
— Ni neglektu tion. Vi intermiksas min kun iu. Mi nomiĝas Jose Pombio pro la favoro de Dio. Kion vi deziras, idiota fremdulo?
— Ĉu vi ne volas nei, ke vi estas Jimmy la Ĝisorela?
— Mi ne komprenas tion, bonulo. Mi ne estas Jimmy la Ĝisorela, sed Jose Pombio.
— Ĉu vi pensas, ke mi estas idioto?
— Tio estas evidenta.
Li turniĝis por iri plu, sed Bonifaco paŝis antaŭ lin.
— Kial tiu komedio?
— Lasu min foriri…
Bonifac malcertiĝis por momento. Ĉu eble li eraras? Ĉu eblas, ke li ne estas Jimmy la Ĝisorela? Li kaptis lin.
— Atendu…
— Mi ne atendas, bonulo — respondis la enigma pasaĝero kaj vangofrapis lin.
La cerbo de Bonifaco skuiĝis, mallumo aperis antaŭ liaj okuloj, liaj dentoj kunfrapiĝis kaj li svenetis.
La fremdulo iris plu.
La alia homo ofte palpebrumis, poste li palpadis sian vizaĝon kaj rigardis triumfe al la malproksimiĝanto…
— Nun jam vi povas paroli! Nur unu vangofrapo ekzistas en la mondo! Pro Dio, li estas Jimmy la Ĝisorela!
… Vespere jam estis klare videbla Singapuro, kaj ties lampoj eklumis brilante unu post la alia, kiel flavaj steloj, sur la horizonto.
ĈAPITRO 3
La ŝipo Honolulu-Star veturis malrapide. La havenego de Singapuro ŝajnis proksima sub la polvovualo, aspektanta kiel fabela, grandega kloŝo, kiu kovris ĝin.
— Nun mi parolos pri la plej urĝaj aferoj, ridetanta fremdulo — diris sinjoro Irving.
— Ordonu pri mi, via Reĝa moŝto.
Ili paroladis apogiĝinte al la balustrado de la ŝipo.
— Vi devas zorgi pri nenio. Reĝoj kutimas konduti tiel.
— Tiam mi jam ĝis nun estis reĝo.
— Silencium!
— Kio ĝi estas? Ankaŭ mi ŝatus diri tion.
— Silencium signifas: silentu!
— Mi encerbigos tion. Saliceum. Ankaŭ ĝi estas bona vorto.
— Atentu min, amiko mia. Dum cent kvindek jaroj la trono de la insularo Feliĉo herediĝas de patro al patro. Iu nia praulo forpelis de tie la unuajn anglajn konkerantojn, kaj de tiam nia familio regas sur la insularo Feliĉo, laŭ la volo de la hispana reĝo. Pri la mortinta sinjoro Gould mi jam menciis, ke li estis mia karmemora onklo pro la favoro de Dio, la regento Fernandez. Mi ne ŝatis lin, sed doloris min, ke li devis forpasi tiel.